4kontinu/a JED
kontinua
- 1.
-
Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon:
- a)
-
En tempo:
ĉirkaŭ li aŭdiĝis kontinua bruo
[1];
li ne ricevis multe da mono, ĉar la laboro ne estis kontinua
[2];
[la aparato] konvertas la alternan kurenton el mura ŝtopilingo al la bone regulata kontinua kurento, bezonata por elektronikaĵoj [3]; el ĉiuj frenezigaj memoroj, […] la sceno pri la lastaj minutoj de tiu fremdulo estas io revena, io kontinua [4]; la filmo en TV-raporto estas muntita, sed akompanatas de kontinua komentado [5].
daŭra1, konstanta1, senĉesa, senhalta
- b)
-
En spaco (aŭ alia fizika dimensio):
du vicoj de disaj lumoj kunfandiĝis en du kontinuajn flamstriojn
[6];
la spektro de la koloroj estas kontinuaĵo: la ondolongoj de videbla lumo
etendiĝas seninterrompe de la ruĝa ekstremo de la spektro ĝis la blua, tra
kontinua gradiĝo de ŝanĝiĝantaj nuancoj
[7];
la hunoj trairis la tutan Eŭrazion, de Ĉinio ĝis Gaŭlio, ĉar ili iris sur la
kontinua tero
[8].
kohera, senintermanka, unupeca
- 2.
[9]
- a)
-
(p.p. bildigo
`f`
de topologia spaco
`bb E`
al topologia spaco `bb F`,
ĉe punkto `a in bb E`)
Tia, ke ĉiu ajn
ĉirkaŭaĵo
de `f(a)` inkluzivas la bildon
per `f` de iu ĉirkaŭaĵo
de `a`.
Rim.: En malpli faka lingvaĵo: `f(x)` senlime proksimiĝas al `f(a)`, kiam `x` senlime proksimiĝas al `a`.
- b)
- [10]
(p.p. bildigo
`f` de
topologia spaco
`bb E` al topologia spaco
`bb F`)
Tia, ke ĝi estas
kontinua 2.a
ĉe ĉiuj punktoj de `bb E`:
`f` estas kontinua, se kaj nur se la
inversa
bildo
de ĉiu ajn
malfermita subaro de
`bb F` estas malfermita subaro de
`bb E`;
la idento-bildigo de `bb E` al si mem
(kun la
sama topologio) estas kontinua;
la kunligaĵo de du kontinuaj bildigoj estas mem kontinua;
kiu ajn bildigo inter topologiaj spacoj kun diskreta topologio
estas kontinua.
homeomorfio
1.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 7
2. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
3. Monato, Edmund Grimley Evans: Distra kaj kleriga vortaro, 2012
4. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
5. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 21
7. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko
8. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
9. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §223
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
2. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
3. Monato, Edmund Grimley Evans: Distra kaj kleriga vortaro, 2012
4. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
5. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 21
7. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko
8. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
9. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §223
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
- angle:
- 1. continuous 2. continuous
- beloruse:
- працяглы, бесьперапынны, пастаянны, сталы, непарыўны
- ĉeĥe:
- kontinuální, nepřetržitý, plynulý, souvislý, spojitý, trvalý, ustavičný
- ĉine:
- 綿綿 [miánmián], 綿綿不絕 [miánmiánbùjué], 綿連 [miánlián], 连绵 [liánmián], 连续 [liánxù]
- france:
- continu
- germane:
- 1. ununterbrochen, ständig, beständig, kontinuierlich 2. stetig
- hispane:
- continuo, -a
- hungare:
- folytonos 1. folyamatos, szakadatlan, folytonos
- japane:
- 連続的な [れんぞくてきな], 継続した [けいぞくした], 切れ目のない [きれめのない], 連続な [れんぞくな], 直流の [ちょくりゅうの]
- katalune:
- continu
- nederlande:
- onafgebroken, continu
- pole:
- ciągły, nieprzerwany 1. ciągły, nieprzerwany 2. ciągły
- rumane:
- continuu, neîntreruptă, neobosit 1. continuu, neîntreruptă 2. continuu
- ruse:
- непрерывный 1. беспрерывный, сплошной
- slovake:
- kontinuálny, nepretržitý, súvislý
kontinui
(ntr)
- angle:
- be continuous
- beloruse:
- цягнуцца, трываць, захоўвацца
- ĉeĥe:
- být souvislý, pokračovat, trvat
- ĉine:
- 續 [xù], 连绵 [liánmián], 延續 [yánxù], 持續 [chíxù]
- france:
- se poursuivre, continuer (intr.)
- germane:
- andauern, bestehen
- hispane:
- ser continuo, -a
- hungare:
- folytonos
- japane:
- 連続している [れんぞくしている], 継続している [けいぞくしている]
- katalune:
- continuar (intr.)
- nederlande:
- doorlopen
- pole:
- ciągnąć się, kontynuować
- rumane:
- continua
- slovake:
- byť kontinuálny, nepretržitý, trvať
kontinueco JED
-
Eco de io kontinua; neinterrompita interligo
de partoj aŭ periodoj:
ne ekzistis iaj reguloj, nek kontinueco
[13];
gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo
[14];
nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj nova
[15];
la tutmonda karaktero […] garantias kontinuecon kaj donas al la UK
stampon de maksimuma internacieco
[16];
specifa trajto de la televido kiel artoĝenro estas la kontinueco de la eventoj
sur la ekrano
[17];
la ĵurnaloj senvualigas antaŭ ni la eternan kontinuecon de la vivo
[18].
esplori la kontinuecon de funkcio;
13.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
17. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
18. La Ondo de Esperanto, 2000, No 6 (68)
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
17. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
18. La Ondo de Esperanto, 2000, No 6 (68)
- angle:
- continuity
- beloruse:
- працягласьць, бесьперапыннасьць, непарыўнасьць
- ĉeĥe:
- kontinuita, kontinuálnost, souvislost, spojitost
- ĉine:
- 连续性 [liánxùxìng]
- france:
- continuité
- germane:
- Kontinuität, Beständigkeit, Stetigkeit
- hispane:
- continuidad
- hungare:
- folyamatosság, folytonosság, szakadatlanság, kontinuitás
- japane:
- 連続性 [れんぞくせい], 継続性 [けいぞくせい]
- katalune:
- continuïtat, persistència
- nederlande:
- continuïteit
- pole:
- ciągłość
- rumane:
- continuitate
- ruse:
- непрерывность
- slovake:
- kontinuita, nepretržitosť, spojitosť
- tibete:
- རྒྱུད་
kontinuega

- (p.p. bildigo `f` de metrika spaco `bb E` al metrika spaco `bb F`) Tia, ke por ĉiu pozitiva reelo `epsilon` ekzistas tia reelo `alpha`, ke se la distanco inter ajnaj punktoj `x` kaj `y` en `bb E` estas pli malgranda ol `alpha`, tiam la distanco inter la bildoj de `x` kaj `y` per `f` estas pli malgranda ol `epsilon`: ĉiu kontinuega bildigo estas ankaŭ kontinua 2.b, sed la malo ne veras.
- angle:
- uniformly continous
- beloruse:
- раўнамерна непарыўны
- france:
- uniformément continu
- germane:
- gleichmäßig stetig
- hispane:
- continuidad uniforme
- hungare:
- egyenletesen folytonos
- katalune:
- uniformement continu
- pole:
- jednostajnie ciągły
- rumane:
- uniform continuu
- ruse:
- равномерно непрерывный
kontinuigi
-
Fari, ke io estu kontinua:
sekvis momento da silento, post kio la komandanto kontinuigis: – jen kion
signifas lasi trans sian sojlon iun el tiuj homoj sen honoro
[20].
daŭrigi
20.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro IV
- beloruse:
- працягваць, захоўваць непарыўнасьць
- ĉeĥe:
- nechat trvat, učinit spojitým
- ĉine:
- 繼 [jì], 紹 [shào], 繼續 [jìxù], 累积 [lěijī]
- france:
- continuer (tr.)
- germane:
- fortsetzen
- hispane:
- continuar
- hungare:
- folytat, folyamatossá tesz
- japane:
- 続けさせる [つづけさせる], 整流する [せいりゅうする]
- katalune:
- continuar (tr.), prosseguir
- nederlande:
- voortzetten
- pole:
- kontynuować
- rumane:
- continua
- slovake:
- nechať trvať
malkontinua
-
Prezentanta ĉesojn, rompojn, interspacojn:
skribo samaspekta kiel malkontinua linio de formikoj distretitaj
[21];
la geografiaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj, kiuj
certe okazis ene de lastaj geologiaj tempoj,
sendube interrompis aŭ faris malkontinuaj
la antaŭe kontinuajn etendiĝojn de multaj specioj
[22].
diskreta4.a, interrompi
21.
Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
22. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 11a
22. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 11a
- beloruse:
- перарыўчасты, перапынны, перарывісты, перапынны
- ĉeĥe:
- přetržitý
- ĉine:
- 不连续 [bùliánxù], 間斷 [jiànduàn]
- france:
- discret (non continu), interrompu
- germane:
- unterbrochen, unbeständig, diskret (unterbrochen)
- japane:
- 不連続の [ふれんぞくの]
- pole:
- nieciągły, przerywany
- rumane:
- discontinuu, intermitent
- slovake:
- pretržitý
administraj notoj
~ega:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.