kapacit/o PV

kapacito

1.
(komune) Maksimuma kapablo ion enteni aŭ dum difinita daŭro trakti: nova vojo kondukas nun tra Hungario kaj Rumanio, sed tie la kapacito de la limkontrolejoj estas malalta [1]; (figure) se la oratoro ne volas paroli en malplenon, li nepre devas adapti sian paroladon al la intelekta kapacito de la publiko [2]; mi nombris tri aŭ kvar kunvenejojn kun kapacito inter 100 kaj 500 personoj [3]; pli ol 50 gelernantoj ne povis partopreni la kurson pro manko de spaco en la klasĉambro (deziris aliĝi pli ol duoblo de la tuta kapacito) [4]; se oni konvertus parton de la ligno […] al tia karbo, oni pligrandigus la arbaran kapaciton por konservado de karbono [5].
2.
SCI En scienco, diversfake:
a)
EKON Maksimuma produktokapablo je difinita tempo per ĉiuj disponeblaj rimedoj de iu entrepreno: plenkapacite laboras uzinoj kaj minejoj, sed eĉ la tuta kapacito ne sufiĉas por plenumi la mendojn [6]; aŭstra produktanto de ventelektro DonauWind havas planojn por plikreskigo de la ventelektrejaj kapacitoj [7]; ne pluvis sufiĉe, tial la generatoroj, kiuj ĉefe uzas akvofalan energion, ne povas funkcii je sia normala kapacito [8]. VD:povo
b)
FIZ Kvanto (gasa, likva aŭ solida), kiun povas enteni ujo: kapacito de vazo; la ŝipo estus povinta kolekti en unu semajno ĉiun nafton elfluintan […] la projekto anticipas trimaranon, kies centra ŝelo havus pli grandan kapaciton [9]. SIN:enhaveco, volumeno4
c)
KOMP Maksimuma kvanto da datumoj, kiujn ia disponaĵo (memoro, procezilo, komunikkanalo) povas enteni aŭ trakti: [la] tekokomputilo […] proponas grandegajn kalkulpovon, konserv-kapaciton [10]; senpagaj retpaĝoj por individuoj kutime havas maksimuman kapaciton de 100 megabajtoj [11]; la komenca indeksado povas daŭri kelkajn ĝis kelkdek horojn, sed ĝi okazas, nur kiam sufiĉe da komputila kapacito estas je dispono [12].
d)
ELE (de akumulatoro) Plej granda ŝargo, kiun ĝi povas enteni: la poŝtelefon[o…] havas akumulatoron kun kapacito sufiĉa por tuta tago [13].
e)
ELE[14]PV (arkaismo) Kapacitanco: la ekrano uzas kapacitan tuŝekranon [15].
angle:
2.b capacity 2.d capacity, capacitance 2.e capacitance
beloruse:
ёмістасьць
ĉine:
潛力 [qiánlì], 制造能力 [zhìzàonénglì], 量 [liàng], 容納能力 [róngnànénglì]
france:
2.b contenance, capacité (contenance) 2.d capacité (d'un accu)
germane:
Kapazität 2.a Produktionsvermögen 2.b Fassungsvermögen
hispane:
2.b capacidad (volumen) 2.e capacitancia
hungare:
2.b befogadóképesség, űrtartalom 2.d kapacitás (akkumulátoré)
japane:
容量 [ようりょう], 容積 [ようせき], 電気容量 [でんきようりょう]
katalune:
2.b capacitat 2.d capacitat 2.e capacitància
nederlande:
2.b capaciteit, inhoud 2.d vermogen 2.e capaciteit (arch.)
pole:
2.b objętość, pojemność 2.d pojemność 2.e pojemność
ruse:
2.b ёмкость, вместимость 2.d ёмкость 2.e ёмкость
ukraine:
місткість, ємність

administraj notoj