* -ar/ UV

I.

-ar

(sufikso)
Kolekto de samspecaj estuloj aŭ objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj formas unu apartan tuton, unu kolektivan objekton: estas privilegio de la homaro kiel de la bestaro, utiligi laŭplaĉe siajn krurojn [1]; la tuta loĝantaro de la tero [2]; al via idaro Mi donos ĉi tiun teron [3]; la generaciaro de la filoj de Noa: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet [4]; la paŝtistoj de la brutaro [5]; li pasigis tiun nokton en la tendaro [6]; li havis […] grandan servistaron [7]; la militistaro de Faraono eliris el Egiptujo [8]; apenaŭ ĝi ekfloris, tuj aperis sur ĝi beraroj [9]; li sin kaj sian ŝipon eksplode pereigis, por savi la ŝiparon [10]; mi iris en la kanaron, kie la marĉa tero povas min porti [11]; la maro […] kaŝiĝis post densa nubaro [12]; [la verkon] mi prefere konigas sen komentaroj [13]; kaptita de falsa idearo [14]; la pastro transiris al […] alia temaro [15]; membro de la decidanta juĝantaro [16]; kvarlingva frazeologio-proverbaro PrV ; pro multo da arboj li arbaron ne vidas (vidas nur detalojn, sed ne la tuton)PrV ; ne iru al fremda anaro kun via regularo PrV ; gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj PrV ; riĉulo havas grandan parencaron PrV ; ŝafaro harmonia lupon ne timas PrV ; lia hararo estis griza kiel ŝtono [17]; la tuta ŝipanaro estis dekkvaropa [18].
germane:
ŝip~o: Flotte. ŝipan~o: Schiffsbesatzung.
hispane:
ŝipan~o: tripulación.
II.
Memstara samsignifa vortero:

aro

1.
Grupo, amaso: aro da dehakitaj arboj (nura amaso ne formanta apartan tuton); kiel ofte en krizaj situacioj, ne estas unu aŭ du kaŭzoj, sed aro da kialoj kiuj reciproke plifortigas sin [19]; oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj [20]; la popolaĉo estas kvazaŭ aro de bovoj [21]; ĉi tiuj novaĵoj, kvazaŭ aro de birdoj disflugis [22]. SUB:kunaĵo, amaso, grupo, trupo, bando, kohorto, taĉmento, hordo, grego, armeo, legio, klano.
2.
MATPIV1 Kolekto da matematikaj objektoj, konsiderata kiel tuto: la aro `bb N` enhavas ĉiujn pozitivajn entjerojn; la kolekto de ĉiuj aroj mem ne estas aro; la aron konsistantan el la du objektoj `x` kaj `y` oni signas per `{x,y}`, kaj la aron de ĉiuj objektoj verigantaj predikaton `P` per `{x | P(x)}` (legu: aro de tiaj iksoj, ke po de ikso). PRT:elemento;SUB:kun(ig)aĵo, komunaĵo, komplemento, subaro, superaro; VD:enhavi.
Rim.: Temas pri naiva difino de koncepto difinebla pli rigore nur kadre de arteorio. Bricard [23] jam konas la nocion, sed nomas ĝin „amaso“, kiu termino ne enradikiĝis. Aliloke [24] li uzas „aro infinita da nombroj“, supozeble sen ia faka intenco.
HOM:aro (100m²)
afrikanse:
stel
albane:
i vendosur
amhare:
አዘጋጅ
angle:
set
arabe:
مجموعة
armene:
շարք
azerbajĝane:
dəst
bengale:
সেট
birme:
အစုံ
ĉeĥe:
houf, nastavení, sada, skupina, soubor, souhrn, soustava, série, řada
ĉine:
1. 一帮 [yībāng], 一幫 [yībāng], 合众 [hézhòng], 合眾 [hézhòng], 好些 [hǎoxiē] 2. 数量 [shùliàng], 數量 [shùliàng]
dane:
sæt
estone:
komplekt
filipine:
hanay
france:
1. ensemble, groupe, jeu (ensemble d'objets) 2. ensemble (math.)
galege:
conxunto
germane:
1. Menge, Schar, Gruppe 2. Menge
guĝarate:
સમૂહ
haitie:
seri
haŭse:
sa
hebree:
קבוצה
hinde:
सेट
hispane:
1. colección, grupo 2. conjunto
irlande:
leagtha
islande:
sett
itale:
1. insieme, gruppo 2. insieme (mat.)
japane:
セット
jave:
pesawat
jide:
שטעלן
jorube:
ṣeto
kanare:
ಸೆಟ್
kartvele:
კომპლექტი
kazaĥe:
орнату
kirgize:
коюлган
kmere:
សំណុំ
koree:
세트
korsike:
ghjocu
kose:
iseti
kroate:
skup
kurde:
danîn
latve:
komplekts
laŭe:
ທີ່ກໍານົດໄວ້
litove:
rinkinys
makedone:
сет
malagase:
napetraka
malajalame:
ഗണം
malte:
sett
maorie:
huinga
marate:
संच
monge:
tso
mongole:
багц
njanĝe:
anasiyira
okcidentfrise:
trije
panĝabe:
ਸੈੱਟ ਹੈ
paŝtue:
ټولګه
pole:
1. zbiór, grupa 2. zbiór, mnogość
ruande:
gushiraho
ruse:
1. группа, совокупность, множество 2. множество (мат.)
samoe:
aotelega
sinde:
مقرر
sinhale:
කට්ටලය
skotgaele:
seata
slovake:
sada, súbor, sústava 2. množina
ŝone:
seti
sote:
sete
sunde:
kumpulan
svahile:
kuweka
taĝike:
маҷмӯи
taje:
ชุด
tamile:
தொகுப்பு
tatare:
көйләү
telugue:
సెట్
ukraine:
набір
urdue:
سیٹ
uzbeke:
to’plami
vjetname:
bộ
zulue:
setha

areto

Malgranda aro, kun malmultaj elementoj aŭ anoj: oni […] vidas la atendantan areton da vojaĝantoj gaje staranta kaj ĉirkaŭiranta [25].
25. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
france:
petit groupe

arigi

Kolekti, kunvenigi, kungrupigi: arigi multajn dokumentojn; siajn longajn, libere defalantajn harojn ŝi arigis fortike ĉirkaŭ la kapo [26]; dum la soveta tempo estis milicistoj, kiuj arigis la ebriulojn kaj ilin akompanis al la sobrigejo [27].
ĉeĥe:
nahromadit, shlukovat, shromáždit
france:
assembler, grouper, rassembler
germane:
ansammeln, zusammentragen
hebree:
להרכיב
hispane:
agrupar, coleccionar, recopilar
itale:
raggruppare
japane:
集合させる [しゅうごうさせる], 集める [あつめる]
pole:
zbierać, grupować
slovake:
zhromažďovať
ukraine:
збирати докупи, нагромаджувати, накопичувати, скупчувати, групувати

ariĝi

Kolektiĝi: la polico dispelis la ariĝintojn; post lia morto multaj legendoj ariĝis ĉirkaŭ lia nomo.
germane:
sich versammeln
hebree:
להתאסף
hispane:
reagruparse, concentrarse (agruparse)
itale:
concentrarsi (raggrupparsi)
japane:
集団になる [しゅうだんになる], 集まる [あつまる]
pole:
zbierać się, grupować się
ruse:
соединяться, группироваться
ukraine:
назбируватися, нагромаджуватися, накопичуватися, групуватися, скупчуватися

arteorio, aroteorioPIV2 , teorio de la arojPIV1

MAT
Branĉo de matematiko, studanta arojn; iniciatita de la germana matematikisto Cantor, ĝi difinas la nocion aro en aksioma kadro kaj fundamentas la nuntempan matematikon: arteoriaj operacioj; la plej bazaj aksiomoj estas tiuj de la arteorio, ĉar per ili oni povas konstrui ĉiun matematikan kampon sen neceso de novaj aksiomoj [28].
Rim.: Indus eviti trouzon de tiu termino ekster vere teoria kadro. Ekz-e la kutimaj operacioj super aroj, oni povus nomi „araj“ aŭ „arrilataj“ anstataŭ „arteoriaj“.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!

arteoriaj operacioj
angle:
set theory ~teoria: set-theoretical.
france:
théorie des ensembles ~teoria: ensembliste.
germane:
Mengenlehre ~teoria: mengentheoretisch.
hebree:
תורת הקבוצות
hispane:
teoría de conjuntos ~teoria: relativo a la teoría de conjuntos.
itale:
insiemistica, teoria degli insiemi ~teoria: insiemistico (mat.).
japane:
集合論 [しゅうごうろん]
pole:
teoria zbiorów, teoria mnogości ~teoria: mnogościowy.
ruse:
теория множеств ~teoria: теоретико-множественный.
slovake:
teória množín
ukraine:
теорія множин

celo-aro, cela aroKompLeks

MAT
(de rilato) La dua aro de la kartezia produto, kies subaro ĝi estas: oni distingu la celo-aron de `bb f` disde la bildo de `bb f` [...] do la aro de valoroj, kiujn la funkcio `bb f` efektive alprenas [29].
Rim.: Tiu termino ŝajnas preferinda al „celaro“ [30], ĉar ne temas pri aro da „celoj“, sed ja pri aro, kiu mem estas la celo de la bildigo kaj pro la sufiksoida naturo de radiko „ar“ ne eblas formi per ĝi apudmetajn kunmetaĵojn sen emfazo pri tio, ke ne temas pri sufiksoida uzo.
angle:
codomain
france:
ensemble d'arrivée
germane:
Wert[e]bereich
hispane:
codominio
itale:
codominio, insieme immagine
pole:
przeciwdziedzina
ruse:
область значений, область изменений, противоположная область

fonto-aro, fonta aroKompLeks

MAT
(de rilato) La unua aro de la kartezia produto, kies subaro ĝi estas: refleksiva rilato ‐ en ĉi tiu rilato fonto-aro kaj celo-~o estas sama [31].
Rim.: Ĉi-sence troveblas ankaŭ „argumentaro“ [32], sed termino simetria al „celo-aro“ ŝajnis al ni preferinda. Notu, ke fonta kaj cela aroj estas nocioj, uzataj precipe, kiam la rilato estas konsiderata kiel unu- aŭ plur-senca funkcio. Tamen la nocioj estas pravigitaj ankaŭ kadre de internaj rilatoj, ofte prezenteblaj per grafeoj. Elemento estas en la cela aro, se ĝin trafas sago, kaj en la fonta aro, se sago eliras de ĝi.
angle:
domain
france:
ensemble de départ
germane:
Definitionsbereich
hispane:
dominio de definición (mat.), conjunto de partida, conjunto de definición
itale:
dominio (mat.)
pole:
dziedzina
ruse:
область определения

kvocienta aro

MAT
(de ekvivalento-rilato) Aro de ĉiuj ĝiaj ekvivalento-klasoj: la kvocientan aron de rilato `bb R` en `bb E` oni signas per `bb E // bb R`; ĉi tiu operacio povas esti konsiderata neformale kiel la divido de la aro per la ekvivalentrilato kaj la rezulto estas ne interkovrantaj ekvivalentoklasoj, de ĉi tie estas la nomo „kvocienta aro“ [33].
Rim.: Troveblas ĉi-sence ankaŭ „kvocientaro“ (en MatVort), kiun ni ne konsideras bone formita, aŭ „kvocienta spaco“ (en PIV2).
angle:
quotient set
ĉeĥe:
faktorová množina
france:
ensemble quotient
germane:
Quotientmenge
hispane:
relación de equivalencia
itale:
insieme quoziente
pole:
iloraz (zbioru przez relację równoważności), przestrzeń ilorazowa
ruse:
фактор-множество
slovake:
faktorová množina

malplena aro

MAT[34]
La aro, kiu enhavas neniun elementon: la malplenan aron oni signas per `O/`; malplena aro estas subaro de ĉiu aro; 0 estas la nombro de elementoj en malplena aro [35].
angle:
empty set
ĉeĥe:
prázdná množina
france:
ensemble vide
germane:
leere Menge
itale:
insieme vuoto
pole:
zbiór pusty
ruse:
пустое множество
slovake:
prázdna množina, prázdna množina

orda aro

MAT[36]
Aro, konsiderata kune kun ordo-rilato super ĝi: ordan aron oni ofte signas per skribaĵo de la tipo `(bb E,le)`; en matematiko, la preciza supra rando de orda aro `bb S` estas la plej malgranda ero kiu estas pli granda ol aŭ egala al ĉiu ero de `bb S` [37]. SUB: Specifa orda aro: latiso; VD: Specifaj elementoj en orda aro: antaŭanto, postanto, supremo, infimo, baro, maksimumo, minimumo; VD: Bildigoj super orda aro, kun specifaj ecoj: barita, kreskanta, malkreskanta, monotona.
angle:
ordered set
ĉeĥe:
uspořádaná množina
france:
ensemble ordonné
germane:
geordnete Menge
itale:
insieme ordinato
pole:
zbiór uporządkowany
ruse:
упорядоченное множество
slovake:
usporiadaná množina usporiadaná množina

subaro

MAT[38]
(de aro `bb E`) Aro `bb A`, kies elementoj apartenas al `bb E`: ĉiu aro estas subaro de si mem; la subaroj de `bb E` konsistigas aron, nomatan aro de ĉiuj subaroj [39] de `bb E` kaj foje signatan per `2^(bb E)`; geometria figuro estas koneksa subaro de la ebeno aŭ de la spaco [40]. VD:inkluzivi.
angle:
subset ~o de ĉiuj sub~oj: power set, set of all subsets.
ĉeĥe:
podmnožina, podskupina, část souboru
france:
sous-ensemble, partie (sous-ensemble) ~o de ĉiuj sub~oj: ensemble des sous-ensembles.
germane:
Teilmenge, Untermenge ~o de ĉiuj sub~oj: Potenzmenge.
itale:
sottoinsieme ~o de ĉiuj sub~oj: insieme delle parti.
pole:
podzbiór, część (podzbiór) ~o de ĉiuj sub~oj: zbiór wszystkich podzbiorów.
ruse:
подмножество ~o de ĉiuj sub~oj: множество всех подмножеств.
slovake:
podmnožina, podskupina
ukraine:
підмножина

superaro

MATMatVort
(de aro `bb E`) Tia aro, ke `bb E` estas subaro de ĝi; algebraj nombroj (superaro de la racionalaj nombroj) [41].
angle:
superset
ĉeĥe:
nadmnožina
france:
sur-ensemble
germane:
Obermenge
pole:
nadzbiór
ruse:
надмножество
slovake:
nadmnožina
ukraine:
об’єднання множин

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Restas solvenda la demando, kiel konstrui "aro": ~o de/da/el?
      Espereble mia uzado ne estas tro ĥaosa, sed necesos kontroli.
      Ŝajnas, ke nenie mi uzis "~o da". Mi uzas "la ~o de entjeroj",
      "la ~o de ĉiuj sub~oj" ks. kaj probable tiel en ĉiuj okazoj,
      kiam la suplemento estas (sence) difinita. Aliflanke mi emas
      diri
      "~o el sub~oj de E" por akcenti, ke temas pri iuj subaroj (ne
      ĉiuj) kaj eble ankaŭ por eviti kaskadon el identaj
      prepozicioj.
      [MB]
    
pri orda ~o :
      Alternativaj formoj estus : ~ohava, ~ita. Ĉi-lasta ĝenas
      pro la necerta statuso de la verbo ~i (vd adm noton ĉi-sube).
      Bricard (p. 18) havas "(bone) ordigita".
      [MB]
    
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.