*korp/o PV

*korpo

1.
ANA Ĉe homoj kaj bestoj, aro de la materiaj partoj, kiuj konsistigas la organaron: ĉi tio estos saniga por via korpo [1]; la korpo estas morta, la animo estas senmorta[2]; fortika, malsana korpo; [ŝi] komencis tremi per la tuta korpo Marta ; komenciĝas ĝia putrado, kiam la vivo forlasis la korpon FK . KAT la korpo de Jesu-Kristo (eŭkaristio); VD:karno, kadavro, organismo.
2.
La tuta persono: la korpogardistoj [3] (gardantaj la personon de regnestro); ili vivas per unu animo en du korpoj PrV ; li ĉeestis per propra korpo (persone).
3.
Ĉiu aro da materiaj eroj; materia objekto: ĉiuj korpoj havas dimension kaj pezon; organika, neorganika korpo; solida, fluida, gasa, simpla, komponita korpo; kometo estas malgranda astra korpo, aŭ astreto, kun „vosto“ de elfluanta gaso [4]; kristalo ĝenerale signifas eron de korpo, kiu en solida stato aperas sub la formo de regula aŭ simetria poliedro [5]. VD:materio, ŝtofo, substanco, elemento.
4.
MAT[6] Tia unuhava ringo (E,†,×), ke krom la neŭtra elemento de ĉiuj aliaj elementoj estas neŭtrigeblaj rilate al ×: la korpo de racionalaj nombroj; vektora spaco E super korpo K estas aro kun du operacioj: unu interna operacio kaj unu ekstera operacio [7]. SUP:algebra strukturo;SUB:frakcikorpo, galeza korpo, galeza superkorpo, invariantokorpo, radika korpo, subkorpo, superkorpo.
Rim.: Laŭ kelkaj la komuteco de operacio × estas deviga en la difino de korpo. Aliaj preferas nomi „kampoj“ la komutecajn korpojn.
5.
MAT(arkaismo) [8]=solido
afrikanse:
liggaam
albane:
trupi
amhare:
አካል
angle:
2. body 3. body 4. field 5. geometric body, solid
arabe:
هيئة
armene:
մարմին
azerbajĝane:
bədən
beloruse:
цела
bengale:
শরীর
birme:
ကိုယ်ခန္ဓာ
bosne:
tijelo
ĉeĥe:
trup, těleso, tělo, tělísko 2. tělo 3. tělo
ĉine:
肉体 [ròutǐ], 身 [shēn], 身子 [shēnzi], 身躯 [shēnqū], 躯体 [qūtǐ], 胴体 [dòngtǐ]
dane:
krop
estone:
keha
eŭske:
gorputza
filipine:
katawan
france:
corps 5. solide (figure géométrique), volume (figure géométrique), corps géométrique
galege:
corpo
germane:
1. Körper 2. Leib 4. Körper 5. Körper, geometrischer Körper
guĝarate:
શરીર
haitie:
haŭse:
jiki
hinde:
शरीर
hispane:
cuerpo
hungare:
test 4. számtest
igbe:
ozu
indonezie:
1. badan, tubuh 4. bidang, medan 5. bangun ruang
irlande:
comhlacht
islande:
líkami
itale:
corpo
japane:
ボディ
jave:
awak
jide:
גוף
jorube:
ara
kanare:
ದೇಹದ
kartvele:
სხეულის
kazaĥe:
дене
kimre:
corff
kirgize:
дене
kmere:
រាងកាយ
koree:
korsike:
corpu
kose:
umzimba
kroate:
tijelo
kurde:
beden
latine:
corpus
latve:
korpuss
laŭe:
ຮ່າງກາຍ
litove:
kūnas
makedone:
тело
malagase:
vatana
malaje:
badan
malajalame:
ശരീരം
malte:
korp
maorie:
tinana
marate:
शरीर
monge:
lub cev
mongole:
байгууллага
nederlande:
lichaam
nepale:
निकाय
njanĝe:
thupi
okcidentfrise:
lichem
panĝabe:
ਸਰੀਰ ਨੂੰ
paŝtue:
د بدن
pole:
1. ciało 2. ciało 3. ciało 4. ciało 5. bryła
portugale:
4. corpo
ruande:
umubiri
rumane:
corp, carne 4. corp
ruse:
тело 5. тело, геометрическое тело
samoe:
tino
sinde:
جسم
sinhale:
ශරීරය
skotgaele:
buidheann
slovake:
teleso, telo, trup
slovene:
telo
somale:
jirka
ŝone:
muviri
sote:
mele
sunde:
awak
svahile:
mwili
taĝike:
бадан
taje:
ร่างกาย
tamile:
உடல்
tatare:
тән
telugue:
శరీర
tibete:
གཟུགས་པོ་
ukraine:
тіло
urdue:
جسم
uzbeke:
badan
vjetname:
cơ thể
volapuke:
kop
zulue:
umzimba

korpa

Rilata al korpo: korpa puno [9]; korpa renaskiĝo VivZam ; bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo Marta ; la eterne vivanta lia animo pli kaj pli ofte estis laca de la teraj aferoj kaj de sia korpa ŝelo [10]; fajfis ŝtonoj kaj sagoj, kaj la tribunaloj estis superŝutitaj per plendoj pri korpaj vundoj [11].
beloruse:
целавы, цялесны
ĉeĥe:
halucinace sluchové, smíšené, tělesné, zrakové, čichové
ĉine:
体力 [tǐlì]
france:
corporel, physique
hispane:
corporal
hungare:
testi, fizikai
indonezie:
fisik
itale:
corporale, fisico
japane:
体の [たいの], 肉体の [にくたいの]
nederlande:
lichamelijk, lichaams-
pole:
cielesny, fizyczny
rumane:
fizic, corporal
ruse:
телесный
slovake:
halucinácie sluchová, telesná, zmiešaná, zraková, čuchová
volapuke:
kopik

enkorpigi

Fari, ke io havu korpon; prezenti ion abstraktan sub korpa, konkreta formo: skulptisto enkorpigas siajn revojn; lingvo internacia enkorpigas en si homfratigan ideon [12]; li sola enkorpigas la tutan aktivecon de l' grupo; KOMP ePub-libroj kun enkorpigitaj unikodaj tiparoj [13].
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków en la 11a de aŭgusto 1912
13. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 2: Kiun poŝlegilon mi akiru?
angle:
en~igita: embedded (font).
beloruse:
уцялесьніць
ĉeĥe:
inkorporovat, vpravit do těla, vtělovat, včleňovat
ĉine:
体现 [tǐxiàn]
france:
concrétiser, incarner
germane:
en~igita: eingebettet (Schriftart).
hispane:
dar cuerpo, dar forma
indonezie:
membentuk
itale:
incarnare, incorporare, personificare
japane:
具象化する [ぐしょうかする]
nederlande:
belichamen, personifiëren
pole:
wcielać, włączać
rumane:
încarna, îmbina
ruse:
воплотить, воплощать
slovake:
stelesniť, vteliť

enkorpiĝo

Apero en iu korpo aŭ en iu ekstera formo: tiuj fremdaj esprimoj enkorpiĝis en la lingvo; oni rigardis lin kiel teran enkorpiĝon de la plej alta dieco [14]; papilio kaj lotuso en la ĉina folkloro estas enkorpiĝo de amo [15]. VD:enkarniĝo, konkretiĝi, personigi
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22a
15. Peng De: Ksilografo Chen Qi kaj liaj verkoj, [vidita en 2007-01]
beloruse:
уцелаўленьне, увасабленьне
ĉine:
投胎 [tóutāi], 輪迴 [lúnhuí]
france:
incarnation
indonezie:
inkarnasi
itale:
incarnazione, personificazione
nederlande:
incarnatie, belichaming, verpersoonlijking
pole:
wcielenie się, inkorporacja
rumane:
încarnare, încorporare

senkorpa

Ne havanta korpon: palaj senkorpaj fantomoj [16]; aer’ senkorpa Hamlet ; senkorpa anĝelo Marta .
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
beloruse:
бесьцялесны
ĉine:
沒有身體 [méiyǒushēntǐ], 无实体 [wúshítǐ], 无形 [wúxíng], 无须身体 [wúxūshēntǐ]
france:
incorporel
germane:
körperlos
hispane:
incorpóreo
indonezie:
tak berwujud
japane:
無形の [むけいの], 実体のない [じったいのない]
pole:
bezcielesny, niematerialny
rumane:
imaterial, nesubstanțial

tutkorpa

Koncernanta la tutan korpon: li tremis tutkorpe [17]; unuaj tutkorpaj skaniloj [...] estas utiligataj en flughavenoj por malkovri suspektindajn objektojn, kiuj estas transportataj de pasaĝeroj [18].
17. C. Piron: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
18. Monato, Evgeni Georgiev: Skanado ĝena kaj kancerogena
beloruse:
усяго цела
ĉeĥe:
systemický
ĉine:
全身 [quánshēn], 浑身 [húnshēn]
france:
du corps entier
indonezie:
seluruh tubuh
pole:
ciała całego
rumane:
întregul corp
slovake:
systemický

subkorpo

1.
Malsupra parto de la korpo: mankis la kruroj kaj la subkorpo [19].
2.
MAT (de korpo K) Ĉiu unuhava subringo de ĝi, kiu subringo estas ankaŭ korpo: ĉiu arkimeda korpo estas izomorfia (kiel ordigita korpo) al subkorpo de la reelaj nombroj [20]; la aro de hiperreeloj `"*"RR` estas ordigita korpo, kiu enhavas reelojn kiel subkorpo [21];
19. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
20. Vikipedio, Arkimedo
21. Vikipedio, Hiperreela nombro
angle:
subfield
beloruse:
падполе
ĉine:
下身 [xiàshēn]
france:
sous-corps
germane:
Unterkörper
indonezie:
subbidang
itale:
sottocampo
pole:
podciało
rumane:
un sub-corp
ruse:
подполе

superkorpo, supera korpo[22]

MAT (de korpo K) Tia korpo, ke K estas subkorpo de ĝi.
Rim.: La naciaj lingvoj konas por ĉi tiu nocio sinonimon signifantan „vastigaĵo“. Efektive, la superkorpo ofte rezultas el konscia klopodo konstrui ion pli vastan ol la baza korpo. Tial troviĝas en [23] la termino „korpopluigaĵo“ (cetere kun iom pli abstrakta difino, nome: paro de korpoj). La tempa nuanco entenata en „pluigi“ igas tamen la terminon iom mistrafa.
angle:
overfield, extension field
beloruse:
надполе, пашырэньне (падполя)
ĉine:
上半身 [shàngbànshēn], 上身 [shàngshēn]
france:
sur-corps, extension d'un corps
germane:
Oberkörper, Körpererweiterung
indonezie:
ekstensi bidang, perluasan (matematika)
itale:
estensione di campo
pole:
nadciało, rozszerzenie (ciała)
rumane:
extensie de corp
ruse:
надполе, расширение (подполя)

frakcikorpo

MAT (de komuteca integra ringo `bb R`) Korpo, konstruita super `bb R` laŭ maniero simila al la maniero konstrui la korpon de racionaloj super la ringo de entjeroj, t.e. uzante frakciojn: la frakcikorpon de la polinomringo `bb R[bb X]` oni kutime signas per `bb R(bb X)`.
angle:
quotient field, fraction field
ĉeĥe:
těleso zlomků
france:
corps des fractions
germane:
Quotientenkörper, Körper der Brüche
pole:
ciało ułamków
rumane:
fracțiuni ale corpului
ruse:
поле частных, поле дробей
slovake:
teleso zlomkov

galeza korpo

MAT Finia korpo: la kardinalo de galeza korpo estas potenco de primo. VD:Galezo.
angle:
Galois['s] field
beloruse:
поле Галуа
france:
corps de Galois
germane:
Galoisfeld
indonezie:
medan berhingga, medan Galois
itale:
gruppo di Galois
pole:
ciało skończone
rumane:
corp finit
ruse:
поле Галуа

galeza superkorpo

MAT (de korpo `bb K`) Tia superkorpo `bb K′` de `bb K`, ke ĝi havas finian gradon kaj ke la invariantokorpo de la galeza grupo `"Gal"(bb K′//bb K)` egalas al `bb K`. VD:Galezo.
angle:
Galois['s] extension
beloruse:
пашырэньне Галуа
france:
extension galoisienne
germane:
galoissche Erweiterung
indonezie:
perluasan Galois
pole:
rozszerzenie Galois
rumane:
extensie Galois
ruse:
расширение Галуа

invariantokorpo

MAT (de grupo de aŭtomorfioj super korpo K) La subkorpo de K, enhavanta la invariantojn komunajn al ĉiuj aŭtomorfioj.
angle:
fixed field
beloruse:
поле інварыянтаў
france:
corps des invariants
germane:
Invariantenkörper
pole:
ciało niezmienników
rumane:
invarianți corp
ruse:
поле инвариантов

radika korpo

MAT (de polinomo `bb P` super korpo `bb K`) La plej malgranda superkorpo de `bb K`, enhavanta ĉiujn radikojn de `bb P`: la radika korpo de la reela polinomo `bb X^2+bb 1` estas la korpo de kompleksoj.
angle:
root field (of a polynomial)
beloruse:
поле раскладу (мнагасклада)
france:
corps des racines (d'un polynôme)
germane:
Wurzelkörper (eines Polynoms)
indonezie:
medan akar (polinomial)
pole:
korpus główny
rumane:
un corp principal
ruse:
поле разложения (многочлена)

administraj notoj

pri sub~o:
    Fonto trovenda, sed la formo estas tute regula. [MB]
  
pri super~o, supera ~o:
    Fonto trovenda, sed la formo estas tute regula. Notu, ke EKV
    diras "supera korpo", sed la kunmetajxo
    per "super" sxajnas al mi malpli problema.
    [MB]
  
pri galeza ~o:
    Fonto trovenda. [MB]
  
pri galeza super~o:
    Fonto trovenda. [MB]
  
pri invarianto~o:
    Fonto trovenda. [MB]
  
pri radika ~o:
    Fonto trovenda. [MB]
  
super~o, supera ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
frakci~o: Mankas dua fontindiko.
frakci~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
galeza ~o: Mankas dua fontindiko.
galeza ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
galeza super~o: Mankas dua fontindiko.
galeza super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
invarianto~o: Mankas dua fontindiko.
invarianto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
radika ~o: Mankas dua fontindiko.
radika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.