1operaci/o PV

operacio

1.
Tasko, laŭplane, laŭregule plenumata kiel parto de procedo teĥnika, administra, kuraca, kalkula ktp; ordinare temas pri nesimpla tasko postulanta ĝustan aplikon de instrumentoj kaj aliaj rimedoj: munta operacio; poŝta operacio; (figure) li montris al ni la okulojn de la kato, suprenŝovante ĝiajn palpebrojn […] kaj la kato, kvankam la operacio ŝajne ne tre plaĉis al ĝi, tamen […] tenis sin tre trankvile FK ; li transprenu la operacion malmunti la Komunistan Partion [1].
a)
KIR Ĥirurgia procedo, kuraccele farata per manoj kaj per instrumentoj, por modifi la staton de organo, aŭ por fortranĉi malsanan nekuraceblan parton de korpo: bedaŭrinde, praktikadon de […] pentrado kaj biciklado – iom malhelpas sekvoj de ses operacioj, kiujn suferis mia dekstra mano [2]; operacio ĉe lia lango ne sukcesis plene forigi la malagrablan lispadon de lia elparolado [3]; kuracistoj faris al ŝi cezaran operacion: naskiĝis knabo [4].
b)
EKON Aro da rimedoj, kiujn oni kombinas por akiri profitojn; transakcio: komercaj, borsaj operacioj; la pastroj petis Amonon pri longa vivo por Ramzes XII-a kaj pri ekstermo de Fenicianoj, kiuj malbonigis al ili la financajn operaciojn [5]; [la] registaro proponis enkonduki malpermeson de financaj operacioj kun la landoj, kiuj ne manifestos pretecon kunlabori en la batalo kontraŭ „forlavo“ de malpura mono [6]; kuntiri informojn el diversaj komputiloj por plirapidigi komercajn operaciojn [7].
c)
MIL Movoj de trupoj destinitaj por sukcesigi atakon aŭ defendon; operaco: de kelkaj jaroj litovaj soldatoj aktivas en NATO-operacioj, ekzemple en Bosnio kaj Afganio [8]; en maksimume du semajnoj tiuj grupoj kadre de UN-operacioj estu sendeblaj al regionoj ĉie en la mondo, kiujn trafis subita krizo [9].
2.
MAT
a)
[10] Kalkulo, plenumata super konataj kvantoj por eltrovi unu aŭ plurajn kvantojn nekonatajn: la kvar bazaj operacioj aritmetikaj estas adicio, subtraho, multipliko kaj divido; la plej simplaj aritmetikaj operacioj apartenis jam al la supera kurso kaj estis plenumataj per globetoj [11].
b)
[12] (en aro `bb E`) Bildigo de `bb E xx bb E` al `bb E`: la aritmetika adicio estas operacio, kiu al ĉiu duopo de entjeroj asocias la sumon de ties termoj; la kunligo de internaj rilatoj estas operacio. VD: Apartaj ecoj de operacio: asocieca, komuteca, distribueca; elementoj kun aparta konduto rilate al la operacio: neŭtra elemento, neŭtriganto; strukturoj: algebra strukturo.
Rim.: Tiu ĉi difino estas formaligo kaj plivastigo de la kutima nocio „aritmetika operacio“. Por tion ĉi respeguli, la bildon de paro `(x,y)` per operacio `T` oni prefere signas per `x T y` anstataŭ `T(x,y)` kaj oni ĝin nomas „rezulto de la operacio“. La operacion mem oni ofte signas adicie: `x+y`, multiplike: `x xx y`, `x*y`, `xy` aŭ per ajna taŭga signo `x†y`, `x♦y`, `x ** y`... La nocio operacio estas vastigebla ankaŭ al bildigoj, kies fonto-aro estas kartezia produto de pli ol du identaj aroj. Oni tiam parolas pri „triargumenta“, „kvarargumenta“ aŭ ĝenerale „`n`-argumenta operacio“.
3.
KOMP Ago plenumata de unuopa komputila komando: la komputilo plenumas po 700 miliardoj da glitpunktaj operacioj sekunde; la maŝinoj obeu al la planitaj funkcioj [per] simplaj, logikaj operacioj pere de facila rezonado kaj manipulado [13]. TUT:procezo3
angle:
operation 2.b composition law, operation
beloruse:
апэрацыя
bulgare:
операция
ĉeĥe:
akce, operace (lékařský zákrok), výkon, úkon
ĉine:
手术 [shǒushù], 手術 [shǒushù] 3. 作业 [zuòyè], 作業 [zuòyè]
france:
opération 2.b loi de composition, opération
germane:
1.a Operation, Eingriff 1.b Vorgehen, Vorgehensweise 1.c Operation, Truppenbewegung 2.a Rechenart, Rechenoperation 2.b Operation, Verknüpfung, Verknüpfungsgesetz
hispane:
operación
itale:
operazione 1.c manovre
japane:
手術 [しゅじゅつ], 操作 [そうさ], 演算 [えんざん]
nederlande:
1.a operatie, ingreep (heelkunde) 1.b handeling 1.c operatie 1. handeling 2.a bewerking (rekenk.) 3. bewerking
pole:
operacja 2.a działanie 2.b działanie
portugale:
operação
rumane:
operație
ruse:
операция 2.b закон композиции, операция
slovake:
akcia, operácia, úkon
svede:
operation 1.a operation 2.a operation
ukraine:
операція

operacii

1.
Plenumi operacion.
a)
KIR (tr)
Fari ĥirurgian operacion: oni operaciis mian fraton pri apendicito; kirurgoj ĉe la hospitalo unue ne volis operacii lin pri hernio, ĉar la paciento pezis malpli ol 45 kg [14]; operaciita pro kancero kaj ne tute kuracita, li decidis turni sin al alternativa vivmaniero [15]; „dipitrena kuntiriĝo” kaŭzas, ke la fingroj kurbiĝas, oni ĝis hodiaŭ ne povas kuraci la malsanon, nur operacii la manojn, eltranĉante la „sovaĝajn” partojn, tiel ke la fingroj denove estas rektaj [16].
b)
EKON Ekonomie, profitcele agadi: estas bedaŭrinde ekvidi privatan fremdan firmaon retiriĝi de la albana merkato […] ĉar estas malfacile operacii […], kie la publikaj ŝtataj entreprenoj kaj ankaŭ la civitanoj elektas la opcion de nepago de siaj ŝuldoj [17].
c)
MIL Fari militan operacion; operaci.
2.
(ntr)
MAT(fakula ĵargono) Diri, ke aro R operacias super aro E, signifas, ke ekzistas iu ekstera operacio 1 de R super E, pri kiu oni fokusiĝas: la ringo, kiu operacias super modulo; la vektora spaco, kiu operacias super afina spaco. Simila metaforo validas ankaŭ por la elementoj de R, kiam oni parolas pri ilia ekstera operacio 2 super E: ĉiu vektoro operacias enjekcie super afina spaco.
3.
(ntr)
KOMP Funkcii, manipuli plenumante operaciojn: la programo operacias per longaj reeloj, operacii per algebraj kvantoj.
angle:
operate 2. act, operate
beloruse:
апэраваць, дзейнічаць, рабіць апэрацыю
bulgare:
оперирам
ĉeĥe:
provádět operaci
ĉine:
操作 [cāozuò], 运转 [yùnzhuǎn], 運轉 [yùnzhuǎn]
france:
opérer
germane:
1.a operieren 2. operieren 3. arbeiten
hispane:
operar
itale:
operare
japane:
手術する [しゅじゅつする], 操作する [そうさする], 演算する [えんざんする]
nederlande:
1.a opereren 3. werken
nepale:
सञ्चालन
pole:
działać, operować
portugale:
operar
rumane:
merge, funcționa
ruse:
оперировать 2. действовать
slovake:
previesť operáciu
svede:
1.a operera
ukraine:
робити, проводити операцію, оперувати

operaciato

1.
KIR Paciento sur la operacia tablo: foje operaciotoj komunikiĝas retpoŝte kun kliniko, sendante ekzemple panoramajn radiografaĵojn kaj aliajn medicinajn informojn al la kirurgo kaj tiam interkonsentante pri la dato de la operacio [18].
2.
MAT(evitinde) [19] Argumento de operacio.
Rim.: Tiu formo devenas analogie de „dividato“, „adiciato“ ks, kaj respegulas similajn formojn en naciaj lingvoj, sed ĝenas la fakto, ke neniu verba senco pravigas tiun pasivan formon. Ja „operacii“ havas alian sencon, cetere netransitivan. Ŝajnas do, ke „argumento“ sufiĉas.
angle:
2. operand
beloruse:
1. апэраваны, пацыент на апэрацыі 2. апэранд
ĉeĥe:
operovaný pacient
france:
2. opérande
germane:
1. Operierter 2. Operand
itale:
1. paziente sotto i ferri, soggetto sotto operazione 2. argomento (mat.)
japane:
手術中の患者 [しゅじゅつちゅうのかんじゃ]
nederlande:
1. patiënt (bij operatie)
pole:
1. operowany 2. argument działania
rumane:
1. operate 2. operand, argumentul acțiunii
ruse:
1. оперируемый 2. операнд
slovake:
operovaný pacient

operaciejo

KIR Loko (salono, ĉambro) ekipita kaj destinita por operaciado. li subite revidis la longan koridoron de la malsanulejo antaŭ si, kie Panjo estis operaciita, li dum multaj horoj estis sidinta antaŭ la operaciejo kaj atendinta kun la patro [20].
20. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
beloruse:
апэрацыйная (памяшканьне)
ĉeĥe:
operační sál
ĉine:
手术室 [shǒushùshì], 手術室 [shǒushùshì]
germane:
Operationssaal, Operationsraum, OP (Operationssaal)
itale:
sala operatoria, camera operatoria
japane:
手術室 [しゅじゅつしつ]
nederlande:
operatiekamer
pole:
sala operacyjna
rumane:
sală de operații
ruse:
операционная
slovake:
operačná sieň
ukraine:
операційна

operaciumo [21]

KOMP
Programaro organizanta la funkciadon de komputilo, sendependa de la aplikaj programoj sed necesa por ilia rulado, administrante la aparatajn disponaĵojn de komputilo, aranĝante interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj kun la uzantoj: operaciumo zorgas pri memoradministrado, eneligoj, dosieradministrado, vicigo de taskoj kaj mendoj, datumprotekto, kontado, prilaboro de la ordonoj de la laboradministra lingvo, iam ankaŭ aliajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo; La normo IEEE 1003.1 difinas Uniksecan operaciuman interfacon; la ŝelo estas interpretilo transmetanta operaciumajn komandojn al la operaciumkerno preskaŭ neniu instalita kopio de la operaciumo Vindozo estas laŭleĝa [22]; macOS, antaŭe Mac OS X kaj OS X, estas operaciumo de Apple por Macintosh-komputiloj, […] Unix-, OpenStep-, kaj Darwin-bazita kun lingvoj C++ kaj Objective-C [23]. TUT:sistema programaro
Rim.: Alia uzata termino estas mastruma sistemo. Verdire, „mastrumado“ estas nur unu el la multaj funkcioj de operaciumo, kaj ne la plej grava funkcio (la celatan sencon pli trafe esprimus „administra sistemo“). Trovi vorto(j)n kiu(j) precize priskribus la tutan nocion estas afero malfacila aŭ malebla; tial aperis la formo „operaciumo“, kiu utiligas la pli internacian parton de la termino kaj havas la avantaĝon de unuvorteco. Nur la vivo povas decidi, kiu formo venkos.
21. C. Bertin: Computer Dictionary, English-Esperanto
22. Monato, Alberto García Fumero: Servo alternative fiksita
23. Vikipedio, MacOS
angle:
operating system
beloruse:
апэрацыйная сыстэма
ĉeĥe:
operační systém
ĉine:
操作系統 [cāozuòxìtǒng], 操作系统 [cāozuòxìtǒng], 作业系统 [zuòyèxìtǒng], 作業系統 [zuòyèxìtǒng]
france:
système d'exploitation
germane:
Betriebssystem Betriebssystem
hungare:
operációs rendszer
itale:
sistema operativo
nederlande:
besturingssysteem
pole:
system operacyjny
portugale:
sistema operacional
rumane:
sistem de operare
ruse:
операционная система
svede:
operativsystem
ukraine:
операційна система

operaciesploro

MAT
Matematika fako studanta metodojn por prepari decidojn per matematika priskribo de la esencaj faktoroj rolantaj en malsimplaj sistemoj el diversaj terenoj de la homa agado (militaj, ekonomiaj, industriaj): kampo kiu amplekse uzas optimumigajn teknikojn estas operaciesploro [24]; multaj problemoj en operaciesploro estas NP-plenaj, ekzemple iuj specoj de entjera programado, kaj la vojaĝanta komiz[ul]a problemo [25].
angle:
operational research, operations research
beloruse:
дасьледваньне апэрацый
ĉeĥe:
operační průzkum
france:
recherche opérationnelle
itale:
ricerca operativa, teroia delle decisioni, scienza della gestione, operational research, operations research
pole:
badanie operacyjne
rumane:
examinare operațională
ruse:
исследование операций
slovake:
operačný prieskum

interna operacioDeneva , ena operacio

MAT
Operacio 2.b (kontraste al ekstera operacio): duloka operacio estas operacio, kies loknombro egalas al 2, plej ofte temas pri funkcio ĵetanta kartezian produton S×S al S — tiun apartan okazon oni nomas interna operacio [26].
angle:
internal composition law
france:
loi de composition interne
germane:
innere Verknüpfung
pole:
działanie wewnętrzne
rumane:
închidere
ruse:
закон внутренней композиции

ekstera operacio

MAT
1.
[27] (de aro `bb R` super aro `bb E`) Bildigo de `bb R xx bb E` al `bb E`: la bildigo, kiu al entjero `n` kaj elemento `x` de grupoido `(bb E,†)` asocias `n*x= x†x†...†x` (`n` termoj en la dekstra flanko), estas ekstera operacio de la entjeroj super `bb E`; vektora spaco E super korpo K estas aro kun du operacioj: unu interna operacio kaj unu ekstera operacio [28].
2.
(de `tau in bb R` super aro `bb E`, kadre de ekstera operacio 1 `***` de `bb R` super `E`) Tia bildigo de `bb E` al si mem, ke la bildo de `x` estas `tau***x`: la ekstera operacio de nulvektoro super afina spaco `bb E` estas `"id"_(bb E)`.
angle:
1. external composition law
france:
1. loi de composition externe
germane:
1. äußere Verknüpfung
pole:
1. działanie zewnętrzne
rumane:
1. unire externă, acțiune externă
ruse:
1. закон внешней композиции

logika operacio

MATMatVort
Regulo, kiu asocias propozicion al unu aŭ pluraj propozicioj, difinante ĝian vervaloron ‐ depende de la vervaloro de la argumentoj ‐ per iu vertabelo: ekzistas 4 eblaj unuargumentaj logikaj operacioj kaj 16 duargumentaj; la konjunkcio aŭ logika kajo (esprimita per kaj) estas logika konektilo (operacio), kiu nur rezultigas veran frazon, se ambaŭ frazeroj estas veraj [29].
Rim.: Logikajn operaciojn eblus difini kiel operaciojn super iu duelementa aro, prezentanta la eblajn vervalorojn, kaj efektive tia aro, provizite per konjunkcio, disjunkcio kaj negacio, ricevas strukturon de bulea algebro. Sed por difini logikajn operaciojn ne estus tre konsekvence uzi tiajn nociojn, kiaj estas aroj aŭ bildigoj, kiuj ja baziĝas sur rezonadoj uzantaj la koncernajn operaciojn. Ŝajnas pli bonorde difini tian operacion per ĝia vertabelo (intuicia nocio), kiu por ĉiu vervaloro de la „argumentoj“ donas la vervaloron de la „rezulto“.
SUB: Unuargumenta operacio: negacio; duargumentaj operacioj: disjunkcio, ekskluziva disjunkcio, konjunkcio, implico, duobla implico, ekvivalento.
angle:
logical operation
beloruse:
лягічная апэрацыя
ĉeĥe:
logická operace
france:
opération logique, fonction logique
germane:
logische Operation
itale:
operazione logica
pole:
spójnik logiczny
rumane:
conector logic
ruse:
логическая операция
slovake:
logická operácia

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Iam indos sxangxi la markojn
      operac.0o.MAT_supersenco al operac.0o.MAT
      operac.0o.MAT al operac.0o.bildigo
      [MB]