*dens/a PV

*densa

1.
Tia, ke ĝiaj eroj tre proksimas unu al alia, multnombras en malgranda volumeno: en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [1]; densa foliaro [2]; tie iras fumo per densaj nuboj PrV ; fariĝis densa mallumo [3]; densa nebulo [4]; viaj nigraj densegaj haroj Marta ; densa barilo el traboj [5]; densa reto de fervojoj kaj kanaloj [6].
2.
MAT[7] (p.p. subaro A de topologia spaco, rilate al subaro B de la sama spaco) Tia, ke ĉiu punkto en B estas adhera al A: ĉiu subaro estas densa rilate al si mem; A estas densa rilate al B, se kaj nur se la adheraĵo de A inkluzivas B; subaron densan rilate al la tuta spaco oni nomas ĉie densa.
Rim.: La sama termino aperas ankaŭ en [8], tamen nur alude.
Rim.: Notindas, ke foje oni anstataŭigas „adhera“ per „akumuliĝa“ en la difino, el kio sekvas, ke subaro ne nepre estas densa rilate al si.
angle:
1. dense 2. dense (subset) ĉie ~a: everywhere dense (subset).
beloruse:
густы, шчыльны, часты
bulgare:
1. плътен
ĉeĥe:
hustý
france:
1. dense, dru, serré, touffu 2. (sous-ensemble) dense ĉie ~a: (sous-ensemble) partout dense.
germane:
1. dicht 2. dicht (-e Teilmenge) ĉie ~a: überall dicht (-e Teilmenge).
hebree:
צָפוּף
hispane:
1. denso
hungare:
sűrű
indonezie:
1. lebat, padat, rapat
japane:
濃い [こい], 濃密な [のうみつな], 密集した [みっしゅうした], 密生した [みっせいした], 肉乗りのよい [にくのりのよい]
nederlande:
1. dicht
pole:
1. gęsty 2. (podzbiór) gęsty ĉie ~a: (podzbiór) wszędzie gęsty, (podzbiór) gęsty w przestrzeni.
portugale:
1. denso
ruse:
1. густой, частый, плотный 2. плотное (подмножество) ĉie ~a: всюду плотное (подмножество) .
slovake:
hustý
ukraine:
густий, частий, (про тіло) коренастий, кремезний

dense

En densa maniero, aranĝo: ŝi […] metis la kotonon pli dense ĉirkaŭ la hirundon [9]; la trotuaro estis plena de dense amasiĝintaj homoj [10]; ili [estis] starigataj en vicoj […] tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn [11]; ili staris unu apud la alia tiel dense, kiel rafanetoj en fasko [12]; la altaj arboj etendis dense siajn branĉojn [13]; la rozo kunkunfaldis siajn foliojn pli dense [14]; vesto dense brodita per oro [15].
france:
densément
japane:
濃く [こく], ぎっしりと
ukraine:
густо

denso

1.
Denseco: senĉese kreskanta flugtrafika denso [16]; en la denso de la arbaro [17].
2.
FIZPIV2 =volumena maso
3.
FIZ(de substanco) Sendimensia fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de difinita volumeno de la substanco al la maso de sama volumeno da pura akvo (je 4 ˚C), aŭ da aero (je 0 ˚C kaj 1 atm), se temas pri gaso: la denso de hidrargo estas 13,6; la denso de oksigeno estas 1,105.
Rim.: Laŭ la ekzemplo de pluraj lingvoj, kiuj identigas „denson“ kun „volumena maso“, eblus nomi tiun ĉi grandon „relativa denso“.
16. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
17. Monato, Roberto Pigro: Magio kaj mistero, 2012
ĉeĥe:
hustota, intenzita
france:
1. densité 2. masse volumique, masse spécifique 3. densité (grandeur physique)
germane:
Dichte 2. Massendichte 3. spezifische Dichte, relative Dichte
hebree:
צפיפות
indonezie:
1. densitas, kepadatan, kerapatan 2. massa jenis, kerapatan 3. massa jenis, kerapatan
japane:
濃密 [のうみつ]
pole:
2. gęstość 3. gęstość
ruse:
1. плотность 2. плотность 3. относительная плотность
slovake:
hustota, intenzita

densaĵo

1.
HOR Densejo: volvekreskaĵoj […] ligitaj en ne malimplikeblan densaĵon [18]; pordo kaŝita en densaĵo [19]; ŝi freneze vagadis en la densaĵo serĉante sian fileton [20].
2.
Densa amaso de materio: densaĵo de akrecia substanco [21]. VD:grumelo
ĉine:
1. [pú], 树丛 [shùcóng], 榛榛 [zhēnzhēn]
france:
2. accrétion, amas
germane:
1. Dickicht
hebree:
צְפִיפוּת, סבך
japane:
, 茂み [しげみ], 濃い部分 [こいぶぶん]
ukraine:
гущавина, гущина

denseco

1.
Eco de tio, kio estas densa: vento […] alportis de la maro koturnojn kaj ĵetis ilin […] ĉirkaŭ la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero [22]; harara denseco ĉe la kolo [23]; blanka metalo havanta pli altan densecon ol oro [24]; konsideri verkon laŭ denseco de informoj [25]; en la municipo Ŝanhajo la denseco estas 37 000 homoj je kvadrata kilometro [26]; la averaĝa denseco de aeraj partikloj en Tokio en 1973 kalkuliĝis al 0,101 mg/m3 [27].
2.
FIZPV =denso 2
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:31
23. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, 2000/05, p. 18
24. Monato, DJ Cane: Monfalsada ekonomio, 2012
25. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
26. Monato, Mu Binghua: Kvin defioj por ĉinaj urboj, 2004
27. Monato, Isikawa Takasi: Monto Fuĵi, 2013
beloruse:
густата, шчыльнасьць
bulgare:
плътност
ĉeĥe:
hustota, intenzita
france:
densité
germane:
Dichte
hebree:
צְפִיפוּת
hispane:
densidad
hungare:
sűrűség
indonezie:
1. densitas, kepadatan, kerapatan 2. massa jenis, kerapatan
japane:
濃さ [こさ], 濃密さ [のうみつさ], 密度 [みつど]
nederlande:
dichtheid
pole:
gęstość
ruse:
1. густота, плотность 2. плотность
slovake:
hustota, intenzita
ukraine:
густота, частота

densejo

HOR Loko en arbaro, kie arboj kaj arbetoj estas densaj: leono leviĝas el sia densejo [28]; la dornoplenaj lianoj prezentas netrapenetreblan densejon inter la arboj [29]. VD:vepro
beloruse:
гушчар
ĉeĥe:
houština, mlazina
ĉine:
[pú], 树丛 [shùcóng], 榛榛 [zhēnzhēn]
france:
broussaille, fourré, endroit touffu
germane:
Dickicht
hebree:
סבך, מקום צפוף
hungare:
erdő sűrűje
japane:
茂み [しげみ], やぶ
pole:
gęstwina, gąszcz
ruse:
чаща
slovake:
húština
ukraine:
хаща, спец. місце згущення

densigi

(tr)
1.
Igi densa: densigu la vicojn! kundensigi [30]; oni uzis kiel tradician konstrumaterialon miksitan kaj densigitan argilon [31]; por malebligi tro fruan sedimentiĝon de la sablo, oni uzas kiel densigilon (dispersilon) la tiel nomatan guar-gumon [32].
2.
KOMP Malgrandigi datumaron per rearanĝo de ĝiaj bitoj: KOMP post elŝutado oni havas sur sia komputilo densigitan (ZIP-itan) dosieron [33]; Gzip estas bazita sur la datumdensiga algoritmo „deflate[34].
beloruse:
1. ушчыльніць, згусьціць
ĉeĥe:
hustit, zahustit, zahušťovat
ĉine:
有压缩力 [yǒuyāsuōlì], 压缩 [yāsuō]
france:
1. densifier, resserrer 2. compresser (des données)
germane:
komprimieren 1. verdichten 2. packen (Daten)
hebree:
לדחוס
hungare:
1. sűrít
indonezie:
1.  memadatkan 2.  mengompresi
japane:
濃くする [こくする], 密にする [みつにする], 補力する [ほりきする]
nederlande:
1. verdichten
pole:
1. zagęszczać, kondensować, ścieśniać
ruse:
1. уплотнить, сгустить, сплотить
slovake:
zahustiť (múkou)
ukraine:
згущати, згущувати, стискати

densigita

KUI Parte senakvigita, prezentata en pli densa, pli pasta formo ol la originala manĝaĵo: densigitaj sukoj de kreskaĵoj FK ; densigita lakto [35]. VD:liofilizi
35. K. Buliĉov, trad. E. Tikhonov: La setlejo, [2011?]
france:
concentré (nourriture)
germane:
eingedickt
japane:
濃縮した [のうしゅくした]

densiĝi

(ntr)
Interproksimiĝi, lasante malmultan interspacon, kunpremiĝi: densiĝis abismoj en la mezo de la maro [36]; flava nebulo, senĉese densiĝanta [37]; la ombro […] densiĝis minuton post minuto [38].
france:
se densifier, se resserrer
germane:
sich verdichten
hebree:
לעבות
indonezie:
memadat
japane:
濃くなる [こくなる], 密集する [みっしゅうする]
ukraine:
згущуватися, згущатися

maldensa

Kies eroj malproksimas unu de alia: alte supre en la maldensa klara aero flugis anĝelo kun floro el la ĝardeno de la ĉielo [39]; la sablo travidiĝas tra la maldensaj spikoj de sekalo kaj hordeo [40]; proksime de la temploj staris la regimentoj, en maldensaj vicoj [41].
ĉeĥe:
řídký (roztok)
ĉine:
松懈地 [sōngxiède], 四海 [sìhǎi], 酥松 [sūsōng], 不紧 [bùjǐn]
france:
diffus, lâche (peu serré)
germane:
dünn (Gas), locker (Reihe)
indonezie:
renggang
japane:
薄い [うすい], 希薄な [きはくな], まばらな, コントラストの弱い [こんとらすとのよわい]
pole:
rzadki
ruse:
рыхлый, разреженный
slovake:
riedky
ukraine:
рідкий

maldensejo

HOR Loko en arbaro, kie la plantoj estas maldensaj: li trovis kabanon ene de eta maldensejo [42]; bestoj kunvenis sur arbara maldensejo [43]; jen mi subite alvenas en ian maldensejon, kiu estas tute simple herbejo [44].
france:
clairière
germane:
Lichtung
japane:
空き地 [あきち]
ukraine:
перелісок

maldensigi

(tr)
1.
Igi maldensa, malmultigi en la sama spaco: radioaktiveco […] estas ankoraŭ netiminda, ĉar la granda maro maldensigos ĝin [45]; aldoninte al tiu ĉi miksaĵo pli da ovoblanko aŭ da gluo solvita en nafto, por ĝin pli maldensigi, oni povas ĝin uzi por laki vazojn kaj diversajn objektojn FK .
2.
KOMP Restarigi densigitan datumaron en la originalan formon: elŝutu kaj maldensigu la arkivdosieron [46].
45. zan: Grandega sismo en Japanio, lernu.net, forumo, 2011-03-27
46. D. Breĉalov: SdiQt - portebla komputila vortaro, 2007-10-16
ĉeĥe:
probrat, zředit
france:
1. diluer, éclaircir (rendre moins dense), raréfier 2. décompresser (des données)
germane:
1. verdünnen, auflockern 2. entpacken (Datei), dekomprimieren
indonezie:
1. merenggangkan 2. mendekompresi
japane:
薄くする [うすくする], まばらにする, 間引く [まびく], 減力する [げんりきする]
slovake:
preriediť, riediť, zriediť
ukraine:
розріджувати

maldensiĝi

(ntr)
Reciproke malproksimiĝi, disiĝi, iĝi malmultaj en sama loko: la arbaro maldensiĝis, fariĝis luma kaj klara [47]; la amaso maldensiĝis, kaj [iam poste] neniu plu estis sur la ŝoseo [48]; la droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis Marta .
france:
se déserrer, s'écarter, se raréfier
germane:
sich lichten
indonezie:
merenggang
japane:
薄くなる [うすくなる], まばらになる
pole:
rozrzedzać się
ruse:
разрежаться , разредиться , проредиться , поредеть, разрыхляться , разрыхлиться

probablodenso

MAT[49]
(de hazarda variablo `X`) Tia reela mezurebla funkcio `f`, ke por ĉiu borela subaro `bb b` la probablo de `X^-1(bb b)` egalas al la (lebega) integralo de `f` en `bb b`; simb. `P_X(bb b)=P(X^-1(bb b))=int_(bb b) f dmu`: probablodensa funkcio [50]; se ekzistas probablodenso, la distribua funkcio estas malderivaĵo de ĝi.
angle:
probability density
ĉine:
密度函数 [mìdùhánshù]
france:
densité de probabilité
germane:
Wahrscheinlichkeitsdichte
hungare:
valószínűségi sűrűség
indonezie:
kepadatan probabilitas
pole:
gęstość prawdopodobieństwa (zmiennej losowej)
ruse:
плотность вероятности

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Mi sekvis la francan terminologion, nome:
         volumena maso / denso
      prefere al la pli internacia
         specifa maso = denso / relativa denso
      cxar bazante min nur sur la PIV-oj mi ne trovis la situacion
      klara. Kial identigi "specifa maso" kun "denso" (la vortaro
      sxajnas ne rimarki la sinonimecon)? Kial mankas la termino
      "relativa denso"? Necesas trovi auxtoritatajn fontojn.
      [MB]