*sign/o

*signo

1.
Io ajn perceptebla (streko, desegnaĵo, figuro, bildo, objekto, gesto), kio elvokas en la spiriton ideon pri alia afero; ekstera distingilo: fari signojn per la okuloj, […] per la lipoj [1]; li […] kun rideto sur la lipoj per la okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo Marta ; li faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili BdV ; li […] respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon BdV ; la homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi […] [2]; vidante en tiu ĉi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam reiri FK ; ĉie oni vidis signojn de malĝojo [3]; signo ne restis, kie urbo estis PrV ; kongresoj farataj sub la signo de la verda standardo [4]; la verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro [5]; signo kaj atentigilo [6]; starigu al vi gvidajn ŝtonojn, aranĝu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laŭ kiu vi iris [7]; memorsigno [8]; la Vatikano preferas praan komunikilon: blankan fumsignon [9].
2.
LINKOMP Elemento de konvencia aro da esprimiloj uzataj por prezenti informojn; precipe litero de alfabeto, cifero, interpunkciaj signoj, la sonoj de parolo: demandosigno (?); krisigno aŭ ekkria signo (!); egalosigno (=); pliosigno (>); la Ĥinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun ĝiaj 40000 diversaj signoj FK ; (arkaismo) havi ankoraŭ signon de demando PrV (demandosignon, do: esti tute necerta). TUT:datumoVD:signalo, simbolo
3.
MAT[10](fakula ĵargono) (de nombro) signumo, la eco de nombro esti pozitivanegativa: pozitiva aŭ plusa, negativa aŭ minusa signo de variablo (ĝia pozitiveco, negativeco), de funkcio (la signo de ĝia valoro); se la signo de kontinua funkcio ŝanĝiĝas inter `a` kaj `b`, tiu nepre nuliĝas ĉe iu punkto de intervalo `(a,b)`; produto estas pozitiva, se kaj nur se la du faktoroj havas saman signon; la kartezia prisigna regulo (regulo liganta la nombron da strikte pozitivaj radikoj de polinomo kaj la nombron da signoŝanĝoj en la vico de ĝiaj koeficientoj) [11].
Rim.: Temas kompreneble pri metafora uzo de la tipografia senco de vorto „signo“, ĉar pozitiveco kaj negativeco de nombro povas esti indikitaj pere de la plusominuso, kiu aperas en ĝia cifera prezento. Ĉar pozitiveco kaj negativeco ne estas per si mem matematikaj objektoj, oni ofte preferas paroli pri la signumo de nombro, t.e. pri la valoro, kiun alprenas ĉe ĝi la koncerna funkcio. La pli tradicia formo „signo“ restas tamen uzata, precipe en kunmetaĵoj, kiel samsigna, kontraŭsigna, signoŝanĝo...
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:33
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 8:18
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 31:21
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:51
9. Astrid Hanke: La benoj de poŝtelefono, Monato, 2000/11, p. 30
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 16
afrikanse:
teken
albane:
shenjë
amhare:
ምልክት
angle:
mark, sign 1. sign 2. sign, character 3. sign kartezia pri~a regulo: Descartes['] rule of signs.
arabe:
علامة
armene:
նշանը
azerbajĝane:
bürc
bengale:
সাইন
birme:
အမှတ်လက္ခဏာ
bosne:
znak
ĉeĥe:
označení, symbol, znak, znaménko, značka 1. znamení
dane:
tegn
estone:
märk
eŭske:
zeinu
filipine:
lagdaan
france:
signe demando~o: point d'interrogation. kri~o: point d'exclamation. 3. signe (d'un nombre) kartezia pri~a regulo: règle des signes de Descartes.
galege:
sinal
germane:
1. Zeichen voj~o: Wegweiser, Wegzeichen, Wegezeichen. memor~o: Erinnerungsstück, Souvenir. memor~o: Souvenir. fum~o: Rauchzeichen. 2. Zeichen, Symbol, Schriftzeichen 3. Vorzeichen kartezia pri~a regulo: Descartessche Zeichenregel.
guĝarate:
સાઇન
haitie:
siy
haŭse:
ãyã
hinde:
साइन
hispane:
1. signo
hungare:
1. jel 2. jel, karakter demando~o: kérdőjel. kri~o: felkiáltójel. egalo~o: egyenlőségjel. 3. előjel kartezia pri~a regulo: Descartes-féle előjelszabály.
igbe:
ịrịba ama
irlande:
comhartha
islande:
skilti
japane:
看板 [かんばん]
jave:
tandha
jide:
צייכן
jorube:
ami
kanare:
ಸೈನ್
kartvele:
ნიშანი
kazaĥe:
белгі
kimre:
arwydd
kirgize:
белги
kmere:
សញ្ញា
koree:
로그인
korsike:
scritta
kose:
uphawu
kroate:
znak
kurde:
nîşan
latine:
signum
latve:
zīme
laŭe:
ອາການ
litove:
ženklas
makedone:
знак
malagase:
famantarana
malaje:
tanda
malajalame:
അടയാളം
malte:
sinjal
maorie:
tohu
marate:
साइन
monge:
kos npe
mongole:
тэмдэг
nederlande:
1. teken fum~o: rooksignaal. 2. teken, symbool
nepale:
साइन
njanĝe:
chizindikiro
okcidentfrise:
teken
panĝabe:
ਨਿਸ਼ਾਨ ਨੂੰ
paŝtue:
نښه
pole:
3. znak kartezia pri~a regulo: reguła znaków Kartezjusza.
portugale:
1. sinal
ruande:
ikimenyetso
ruse:
1. знак 2. знак, литера 3. знак kartezia pri~a regulo: теорема Декарта, правило знаков Декарта.
samoe:
faʻailoga
sinde:
سائين
sinhale:
ලකුණක්
skotgaele:
soidhne
slovake:
symbol, znak, znamenie, znamienko, značka
slovene:
znamenje
somale:
calaamad
ŝone:
chiratidzo
sote:
pontšo
sunde:
tanda
svahile:
ishara
taĝike:
имзо
taje:
เข้าสู่ระบบ
tamile:
அடையாளம்
tatare:
билге
telugue:
సైన్
tibete:
བརྡ་
turke:
1. işaret
ukraine:
знак
urdue:
سائن ان کریں
uzbeke:
belgi
vjetname:
dấu hiệu
zulue:
isibonakaliso

signi

(tr)
1.
Esti signo pri, montri: signi la vojon; lia fizionomio signis plenan senzorgecon; tia obstino kaj senkritiko signas ian nescienceman spiritostaton.
2.
Fari signon al iu, atentigi iun per signo: mi signis al la fiakristo; ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj [12]; ĉiu devas sur sia propra fingro signi tiujn ĉi punktojn FK ; ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin [13]; Johano kapsignis al li adiaŭon [14]; por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo FK . SUB:signali, marki, gesti
3.
Distingigi iun aŭ ion per signo, signifi: tiu verko signas epokon en la drama literaturo; tiu decido signas gravan paŝon en la historio de nia movado; la verdan standardon tre alte ni tenos: ĝi signas la bonon kaj belon [15].
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
13. La Nova Testamento, Luko 5:7
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
angle:
signal, be a sign of
ĉeĥe:
dávat znamení, označit, poskytnout, značit
france:
2. faire signe 3. être le signe de, marquer (être marquant)
germane:
1. zeigen, bezeichnen
hungare:
1. jelez 2. jelez 3. jelöl (átv.), jelent
japane:
しるしをつける, 示す [しめす], 合図する [あいずする]
ruse:
1. означать, обозначать, обозначить 2. подать знак 3. означать, обозначать, обозначить
slovake:
dať znamenie, označiť, značiť
ukraine:
значити, позначати, ставити знаки, робити знаки

signaro

LINKOMP Aro da signoj (signorepertuaro), ofte kun la implicata numerado (kodo): kompreniĝilo, similan al la mara signaro [16]; signaro, konata kiel „la pafosa silabaro” [17]; la Universala signaro […] Unikodo [18]. SUB:alfabeto, tiparo
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
17. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?
18. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio
angle:
character set
ĉeĥe:
znaková sada
france:
répertoire de signes
germane:
Zeichensatz
hispane:
juego de caracteres
hungare:
jelkészlet, karakterkészlet
japane:
徴候群 [ちょうこうぐん], 文字集合 [もじしゅうごう]
ruse:
набор литер
slovake:
znaková sada
ukraine:
система знаків, код, набір літер, кодування

signumo

1.
KOMPMAT La eco de reelo esti pozitivanegativa: la absoluta valoro de reela nombro estas ĝia nombra valoro senkonsidere de ĝia signumo [19]; kompleksa konjugito de kompleksa nombro estas donita per ŝanĝ[o de] la signumo de la imaginara parto [20].
2.
MAT
a)
[21] La signumfunkcio aŭ bildo per tiu funkcio: la produto de reelo per ĝia signumo egalas al ĝia absoluta valoro.
Rim. 1: En MatVort troviĝas por tiu termino tradukoj, kiuj suspektigas, ke oni komprenas ĝin kun la senco signo 3; tiom pli, ke oni donas la sencon de funkcio al alia termino, nome „signumfunkcio“. Tio povas esti provo lerte evakui la terminon signo, kiu ne montras al difinita matematika objekto kaj kies ambigueco povas ĝeni. Ja oni legas en [22], ke „se `a` estas negativa nombro, `-a` havas negativan signon, sed pozitivan signumon“, sed temas pri vortludo: neniu dirus „`-a` havas negativan signon“ por signifi, ke minuso staras antaŭ `a`! Do entute ŝajnas, ke la maloftaj uz-okazoj de la misgvida „signo“ ne pravigas reformon de jam tradicia kaj internacia terminologio, sed aprobindas la strebo al pli rigora lingvaĵo, anstataŭigante la terminon „signo de nombro“ per „signumo de nombro“, kiam tion ebligas la kunteksto.
Rim. 2: Nombroprezento −123 konsistas el 4 signoj2, kaj ĉiu el ili estas „nombra signo“. Rezervi la signifon de „nombra signo“ nur al la unua estas tradicia, sed nelogika kaj evitinda escepto. [Sergio Pokrovskij]
b)
Funkcio, kiu ĵetas permuton al 1, se ĝi estas para, kaj al `-1` alie: signumo estas la nura homomorfio de la simetria grupo al la grupo `{-1,1}`, kiu ĵetas la duelementajn ciklojn al `-1`.
3.
(evitinde) Subskribo: ĉifrado, publik-ŝlosila ĉifriko inkluzivas ciferecajn signumojn [23].
angle:
1. number sign 2.a signum (function) 2.b sign (of a permutation), signum (of a permutation), signature (of a permutation)
ĉeĥe:
označení, symbol, znak, znamení, znaménko, značka
france:
2.a fonction signe 2.b signature (d'une permutation), parité (d'une permutation)
germane:
1. Vorzeichen 2.a Signum(funktion) 2.b Signatur (einer Vertauschung)
hungare:
1. előjel 2.a előjelfüggvény, szignumfüggvény
japane:
符号 [ふごう]
pole:
2.a funkcja sgn, signum 2.b znak (permutacji)
ruse:
1. знак числа 2.a знаковая функция, сигнум 2.b знак (перестановки), сигнатура (перестановки)
slovake:
symbol, znak, znamenie, znamienko, značka
ukraine:
знак числа (+,-)

signumfunkcio

Funkcio ĵetanta reelon al +1, se la reelo estas pozitiva, al 0, se ĝi estas 0, al `-1`, se ĝi estas negativa; bildo per tiu funkcio: Pruvu ke la signumfunkcio estas nek surĵeta, nek disĵeta.
angle:
signum function
france:
fonction signe
germane:
Signumfunktion
hungare:
előjelfüggvény, szignumfüggvény
pole:
funkcja sgn, signum
ruse:
знаковая функция, сигнум

antaŭsigno

Signo anoncanta ion anticipe: kiam plenumiĝos super vi ĉi tiuj antaŭsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, ĉar Dio estas kun vi [24]; ĉar ŝi havis tutan manon plena de rozoj, ŝi donis al li ankaŭ unu el ili, kaj tio ŝajnis al li bona antaŭsigno [25]; li nenion diris, li ne plendis, kaj tio estas malbona antaŭsigno [26]; antaŭsigno de la morto Ifigenio ; bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn, sonĝojn kaj antaŭsignojn FK .
angle:
foreshadower
beloruse:
знак, прадвесьце, прыкмета
france:
signe avant-coureur, présage (signe avant-coureur)
germane:
Vorzeichen
hungare:
előjel
ruse:
знак, предзнаменование, примета
ukraine:
прикмета, знамення

kontraŭsigna

[27]
MAT (p.p. nombroj) Havantaj malsaman signon 3: produto de du kontraŭsignaj faktoroj estas negativa; ĉiu kvantumstato povas enteni 0, 1 (spino 1/2) aŭ du elektronojn (du kontraŭsignaj spinoj) [28].
angle:
opposite-signed
france:
de signe contraire
germane:
mit entgegengesetzten Vorzeichen
hungare:
ellenkező előjelű
pole:
przeciwny
ruse:
противоположного знака

krisigno

GRATIP Interpunkcia signo (!) uzata fine de ordonaj kaj ekkriaj frazoj: li estis libera sen krisigno LGA ; mi daŭrigis per „vintrajn festotagojn“ ― krisigno ― „kaj feliĉan novan jaron“ [29].
29. Berta Lenard: Ne eblas, Monato, 1998/03, p. 12
angle:
exclamation mark
beloruse:
клічнік
ĉeĥe:
vykřičník (!)
france:
point d'exclamation
germane:
Ausrufezeichen
hispane:
signo de exclamación
hungare:
felkiáltójel
indonezie:
tanda seru
japane:
感嘆符 [かんたんふ]
nederlande:
uitroepteken
pole:
wykrzyknik
ruse:
восклицательный знак
slovake:
výkričník, výkričník (!)
ukraine:
знак оклику

kromsigno

TIP Skribsigno kiu ne apartenas al la baza signaro (alfabeto) de skribaĵo, ne funkcias sole, sed helpas kompreni aŭ ĝuste interpreti la skribaĵon, precizigante aŭ modifante ĝian valoron; interalie:
a)
Diakrito: tajpi latinajn literojn kun diversaj kromsignoj [30].
b)
Kromsigno vokaliza, indikanta vokalon en konsonanta skribo: strikte parolante, la vokalizaj kromsignoj estas ne diakritoj, sed speco de vokalliteroj.
c)
MUZ Kromsigno modifanta la valoron de muzika noto2: la muzika kromsigno ♯ KompLeks ; por indiki duontonojn, oni devas aldoni kromsignojn (dieson kaj bemolon) [31].
30. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
31. Monato, Garbhan MacAoidh: Klavarskribo
angle:
diacritic, accent mark, accidental 1.a diacritic, accent mark 1.b vocalization mark, harakat, niqqud mark
france:
accent (écrit), signe diacritique 1.c altération (signe musical)
germane:
Zusatzzeichen, Akzentzeichen [ev.], Diakritikum
japane:
臨時記号 [りんじきごう], 分音符号 [ぶんおとふごう]
ruse:
вспомогательный знак, значок 1.a диакритика, диакритический знак 1.b значок огласовки 1.c знак альтерации (муз.)
slovake:
predznamenanie, predznačenie
ukraine:
(додатковий) значок (над буквою, нотою)

krucosigni, krucsigni

(tr)
KRI Mane signi kristanan krucon per gesto vertikale malsupran, poste horizontalan.
a)
(tr)
Beni per tia krucosigno direktata al iu aŭ io: kaj li krucosignis ilin, unu post alia, aron post aro, kun amo tiel granda, kvazaŭ ili estus liaj infanoj [32]; — Sufiĉe jam, Kristo estas kun vi, krucosignu vin. — Sed mi ne krucosignis min [33].
b)
(ntr)
Alvoki benon per tia krucosigno sur si mem, de frunto al brusto kaj tra la ŝultroj; krucosigni sin: la servutuloj turniĝadis kaj kaŝe krucsignadis [34].
32. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
33. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Kampulo Marej, La Ondo de Esperanto, 2003:4 (102)
34. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
angle:
make the sign of the cross, cross, cross oneself
ĉeĥe:
pokřižovat, žehnat křížem
france:
faire le signe de croix, signer (faire le signe de croix)
germane:
Kreuzzeichen
japane:
十字を切って祝福する [じゅうじをきってしゅくふくする]
ruse:
1.a перекрестить, осенить крестом 1.b перекреститься
slovake:
žehnať krížom
ukraine:
хрестити, робити хресні знаки

mansigni

(ntr)
Fari signon per la mano: la viro […] mansignis al la junulino kaj jam estis for [35]; mi de malproksime vidis mian kamaradon, kiu amike mansignis al mi [36].
35. Monato, Franz-Georg Rössler: Kuracbaneje
36. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 167
angle:
wave, hand signal
france:
faire un signe de la main
germane:
Handzeichen
japane:
手で合図する [てであいずする]
ruse:
сделать знак рукой, махнуть рукой (кому-л.)
tibete:
ལྐུག་བརྡ་བྱེད་
ukraine:
робити знаки рукою, махати рукою

okulsigni

Atentigi iun per okulmovo: la majoro okulsignis al mi ke mi ĉesu paroli [37]. VD:palpebrumi
37. Ke Lan, trad. Pandiŝo: La majoro en trajno, El Popola Ĉinio, 1961:6, p. 272a-275a
angle:
eye signal
ĉeĥe:
mrknout (na..)
france:
faire signe de l'œil
germane:
Zwinkern
japane:
ウインクする [ういんくする], 目くばせする [めくばせする]
ruse:
подмигнуть
slovake:
dať znamenie okom, žmurkať
ukraine:
моргнути, подати знак оком

piedosigno, paŝosigno, sekvosigno

Signo postlasita de piedo de homo aŭ besto sur la tero. ĉu ni ne iradis en la samaj piedosignoj [38]; [mi], la ombro […] kiel vi scias, de mia infaneco ĉiam iris laŭ viaj piedosignoj [39]; sekvu la paŝosignojn de piuloj [40]; ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj […] vangoj aperis ruĝaj makuloj, tio estis sekvosignoj de varmego Marta . SUP:spuro1
angle:
footprint
ĉeĥe:
stopa nohy na zemi
france:
empreinte
germane:
Spur Fußspur, Fußstapfe, Fußabdruck
hungare:
lábnyom
japane:
足跡 [あしあと]
ruse:
след
slovake:
stopa nohy na zemi
ukraine:
слід

postesigno

(arkaismo) Postsigno: ne restos postesigno de la abundeco en la lando, pro tiu malsato [41]; la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili [42]; por forigi la lastajn postesignojn de la ekscito, li iris al Sara [43].
angle:
trace, sign, mark
ukraine:
слід

*postsigno

Signo postlasita de io pasinta aŭ okazinta: nun ekzistas plu nenia postsigno de la turo nek de la preĝejo [44]; Egipto estas klara postsigno de la mano de Oziriso [45]; ili jam malaperis, eĉ ne lasinte postsignon [46]; [li] rimarkis sur sia lito postsignon de malgranda piedo [47]; Jungo lavas la ŝtuparon, neniigante la postsignojn de la hieraŭaj okazintaĵoj [48]. SIN:spuro1
angle:
trace, sign, mark
ĉeĥe:
stopa
france:
trace, vestige
germane:
Spur, Zeichen
hungare:
nyom
japane:
[せき], 痕跡 [こんせき]
nederlande:
spoor
ruse:
след
slovake:
stopa
ukraine:
слід

premsigno

Signo, kiun la premo de malmola objekto lasas en pli mola substanco; pli ĝenerale, spuro de inko, graso ks, lasita de unu objekto alpremita al alia: vaksa premsigno de ŝlosilo; sekvi la premsignojn de ĉasbesto; [la poŝtuko] sufiĉe nete montris premsignon de polmo [49]; sciencistoj rekonstruis la historion de tiu piedpremsigno kaj nun esperas, ke iam troveblos pliaj fosiliaĵoj, eble kompleta skeleto [50].
angle:
imprint, impression
ĉeĥe:
otisk, stopa, vytlačenina
france:
empreinte
germane:
Abdruck
hungare:
lenyomat, benyomódás
japane:
[せき], 型 [かた], 刻印 [こくいん]
nederlande:
afdruk, spoor
ruse:
след, отпечаток
slovake:
obtlačok, stopa
ukraine:
відбиток, слід

samsigna

MAT (p.p. nombroj) Havantaj la saman signon 3: la sumo de samsignaj nombroj estas samsigna kiel ili.
angle:
of the same sign, same-sign, of the same sign
ĉeĥe:
stejného znaménka
france:
de même signe
germane:
mit gleichem Vorzeichen
hungare:
azonos előjelű
ruse:
одинакового знака
slovake:
rovnakého znamienka

skribsigno

Signo2 en sia skriba formo, litero aŭ interpunkcia signo de skribata lingvo: skribata per arabaj skribsignoj [51]; kojnoformaj skribsignoj (laŭ [novasiria] skribsistemo, tio estas unu el la skriboj de la unua jarmilo a.K.) [52]; skribsignoj, kiuj nun formiĝis sub la krajono de la maljunulo [53].
51. Monato, Simone Zoppellaro: Lingvo kiel sukero: notoj pri la nuntempa persa
52. Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?
53. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
angle:
character
germane:
Schriftzeichen

subsigno

LINTIP Kromsigno metata sub litero aŭ matematika simbolo por indiki specialan voloron: mi uzos supersignajn bovlojn por transskribi la duonvokalojn anstataŭ la IFA-e pli tradiciajn subsignojn ĉe kaj [54].
54. S. Pokrovskij: Duonvokaloj kaj diftongoj, Lingva Kritiko, 2014-01-21
france:
accent (souscrit)

supersigno

LINTIP Kromsigno metata super litero aŭ matematika simbolo por indiki specialan fonetikan valoron, matematikan operacion kaj tiel plu: Esperanto uzas tri supersignojn: ĉapelon super ĉ, ĥ, ĝ, ĵ, ŝ; superpunkton en i, j; kaj lunarkon super ŭ; la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion mi antaŭ dekses jaroj proponis, […] devas aperi kiel tute ne akceptebla, ĉar ĝi prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo, por plaĉi al ĝiaj eksteraj rigardantoj [55]; mi eksendis kelkajn mesaĝojn en bela, supersignohava Esperanto [56].
55. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
56. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
angle:
accent
ĉeĥe:
znaménko nad písmenem
france:
accent (suscrit)
germane:
Überzeichen, Diakritikum, Akzent
hungare:
felüljelzés, ékezet
japane:
字上符 [じじょうふ]
nederlande:
kapje, boventeken, accent
ruse:
верхний диакритический знак, надстрочный диакритический знак
slovake:
mäkčeň, vokáň, značka nad písmenom
ukraine:
надрядковий знак, наголос

trasigno

LINTIP Kromsigno metata tra aŭ en litero aŭ alia simbolo por indiki specialan valoron: la unua trasigno estas la akuto; kredeble vi konas la danan-norvegan literon ø, kiu povas esti konsiderata kiel o kun traakuto [57].
france:
accent (inscrit)

signobildo

1.
KOMP Ĉiu el diversaj grafikaj aspektoj kiujn povas akcepti unu signo: en iuj tiparoj la signosignoj de tute diversaj signoj, kiaj estas la literoj I, l kaj la cifero 1, estas identaj; en iuj tiparoj la suba parto de la signosigno de g estas fermita, en aliaj ĝi estas malfermita, sed ambaŭ prezentas unu saman signon: la literon g; sampio estas plejparte prezentita en moderna skrib[o] per signobildo similanta π oblikvita dekstren, kiu estas la kaŭzo por ĝia nomo en novgreka lingvo [58]. VD:signaro, tiparo
2.
TIP La presanta surfaco de prestipo: okulo ‐ interna „malplenaĵo“ de certaj signobildoj, flankaĵo ‐ distanco inter la signobildo kaj la flanka rando de la prestipo [59]. TUT:tipo
angle:
1. glyph 2. face
ĉeĥe:
obraz znaku
france:
1. glyphe (tipo.) 2. œil (typo.)
germane:
1. Symbolrepräsentation 2. Bild
hungare:
1. karakterkép, jelalak 2. nyomókép
japane:
字形 [じけい]
ruse:
1. начертание 2. очко литеры
slovake:
obraz znaku
ukraine:
графічний вигляд знака

optika signorekono (OSR)

Legado de skribo per optika komputila procezo: tiu proceduro nomiĝas optika signorekono: la komputilo analizas ĉiun bildon de litero aparte kaj decidas, kiu litero estas [60]; tiparoj adaptitaj por optika signorekono [61].
angle:
optical character recognition
germane:
Optische Zeichenerkennung, OCR
japane:
光学文字認識 [こうがくもじにんしき]

signoŝanĝo [62], signumŝanĝo

1.
MAT (de bildigo) Ŝanĝiĝo de la signo3 de ĝiaj valoroj laŭ la valoro de la argumento: la funkcio `x^2-4` prezentas signoŝanĝon ĉe `-2` kaj alian ĉe `+2`.
2.
MATKOMP Unuloka operacio ĵetanta entjeron, reelon aŭ kompleksan nombron al ĝia kontraŭo: la simbolo de signumŝanĝo estas „`-`“ (la unuloka minuso) KompLeks .
angle:
1. change in sign, sign inversal 2. sign inversion
france:
changement de signe, inversion de signe
germane:
Vorzeichenänderung, Vorzeichenwechsel
hungare:
előjelváltás
pole:
zmiana znaku
ruse:
операция обращения знака 1. перемена знака 2. изменение знака

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Ŝajnas al mi, ke tia uzo apartenas al la fako TIP,
      des pli se konsideri la ekz-ojn. Cetere mi ne scias,
      kio apogas la strangan formon "plio~o".
      [MB]
    
pri ~umo 2.a:
        En la posta komputika senco, "~umo" refariĝas nura
        signo (+ aux -). Ĉu prave?
        Ekz-oj de uzo en REVO: ~umŝanĝo estas unuloka operacio,
        ~umo kiel parto de numeralo KOMP, ~umhava/sen~uma malfinioj.
        Indus trovi aliajn ekz-ojn. [MB]
      
pri ~umo 2.a:
        Malprave. La valoro de reela variablo x havas ian sihnumo.
        «Signumŝanĝo» −x estas unuloka operacio
        (sign inversion) simbolata per minuso,
        samkiel subtraho estas duloka operacio simbolata per minuso.
        −1 ja estas negativa.
        Fleksante la nombran akson, oni povas kunglui +∞ kaj −∞ en unu ∞;
        kaj la kompleksa malfinio estas sensignuma.
        “This infinity can be either positive, negative, or unsigned, depending on context.”
        https://en.wikipedia.org/wiki/Division_by_zero#Formal_operations
        Mi tamen koncedas, ke «sensignuma nombroprezento» estas
        pozitiva (123 = +123), do havas pozitivan signumon. Tiurilate
        la kritiko de MB estas prava (nu, eblus ĝustigi per iom
        pedanta «sen-signum-signa»).
        [Sergio]
~umfunkcio: Mankas fontindiko.
~umfunkcio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
okul~i: Mankas dua fontindiko.
sam~a: Mankas fontindiko.
sam~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o : Mankas dua fontindiko.
tra~o : Mankas dua fontindiko.
~oŝanĝo , ~umŝanĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.