*rekt/a PV
*rekta
- 1.
- Nekurba: rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [1]; piedoj rektaj [2]; la kvar mallongaj, sed rektaj grekaj vicoj ekkuris antaŭen [3]; vi havas ankoraŭ rektan dorson kaj junajn piedojn [4]; li sin turnis sur la kalkano kaj rekta kiel lanco iris kun tinto de l' armaĵo al sia ŝipeto [5]; la ĉefaj stratoj estis larĝaj, rektaj kaj pavimitaj [6]; (figure) [ili] abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan [7]; rekta kiel cipreso.
- 2.
- Nedeflankiĝante alcela, nedevojiĝa, senpera, senornama: mi irigos vin sur rekta vojstreko [8]; la domo kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de la scienculo [9]; ambaŭ ŝoviĝis en rekta direkto al la virino Marta ; ŝi iris rekte al sia loĝejo Marta ; neniu parolis rekte pri la teruraj novaĵoj [10]; vi parolis rekte el la koro kaj bonintence [11]; nedekliniĝa irado rekte antaŭen [12]; mi alpaŝis rekte al l’ afero Hamlet ; multaj verkoj estus skribataj rekte (senpere) en tiu ĉi lingvo EE ; tia laboro estus eĉ rekte malutila [13]; rekta stilo; frazo ne tute bonstila, sed ne rekte erara [14]; tiam vi faros rekte (certe) eraron [15]; la prefikso „mal“ signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo [16]; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon PrV .
- 3.
- Vertikale staranta: la virinoj sidis […] aŭ staris rekte, fervore preĝante [17]; tenu vin tute rekte, tio bone aspektas [18]; li rektiĝis kaj kun levita kapo rigardis la stelojn [19]; tiuj ĉi vortoj […] enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo: ŝi subite rektiĝis, levis la kapon Marta .
- 4.
- Senpera, senprepozicia: la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj, laŭ la senco de la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu estas malrekta kaj devas esti esprimata per prepozicio [20].
- 5.
- a)
- (evitinde) VdE (p.p. angulo) Orta.
- b)
- [21] (p.p. sumo de vektoraj subspacoj) Tia, ke ajna ĝia elemento esprimiĝas nur unumaniere kiel sumo de elementoj en la subspacoj: se la sumo de du subspacoj estas rekta, tiam ilia komunaĵo egalas al `{0}`. komplementa.
- 6.
- Unudirekta (vd ĉe rekta kurento): la karbonmikrofono funkcias per modulado de rekta kurento [22]. alterna kurento
- 7.
- Citanta ies vortojn, sen subordiga procedo: nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. senŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas subjunkcion [23]. citilonerekta
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 1:7
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:9
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:11
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 7. Artikolo
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 7. Artikolo
16. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
17. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
19. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
20. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
21. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §372
22. Vikipedio, Thomas Alva Edison
23. Rekta parolo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 1:7
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:9
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:11
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 7. Artikolo
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 7. Artikolo
16. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
17. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
19. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
20. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
21. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §372
22. Vikipedio, Thomas Alva Edison
23. Rekta parolo
- afrikanse:
- direkte
- albane:
- drejtpërdrejtë
- amhare:
- ቀጥተኛ
- angle:
- straight 5.b direct (sum) 6. direct (current)
- arabe:
- مباشر
- armene:
- ուղղակի
- azerbajĝane:
- birbaşa
- beloruse:
- прамы, просты, выпрастаны
- bengale:
- সরাসরি
- birme:
- ညွှန်ပြ
- bosne:
- direktna
- ĉeĥe:
- direktní, kolmý (kužel), přímý, přímý, rovný, vzpřímený 6. stejnosměrný
- ĉine:
- 一径 [yījìng], 一徑 [yījìng], 俓 [jìng], 𠇹 [jìng], 挺 [tǐng], 照直 [zhàozhí], 直截了当 [zhíjiéliǎodàng], 直截了當 [zhíjiéliǎodàng], 直接 [zhíjiē], 迳直 [jìngzhí], 逕直 [jìngzhí]
- dane:
- direkte
- estone:
- otsene
- eŭske:
- zuzeneko
- france:
- droit (adj.), direct 5.b (somme) directe 7. direct (discours)
- galege:
- directo
- germane:
- 1. gerade 2. direkt 3. aufrecht 4. direkt 5.a recht 5.b direkt (-e Summe) 6. Gleich-, gleichmäßig 7. direkt-, wörtlich
- guĝarate:
- સીધા
- haitie:
- dirèk
- haŭse:
- kai tsaye
- hinde:
- प्रत्यक्ष
- hispane:
- 1. recto 2. directo 3. derecho 4. directo 5.a recto
- hungare:
- 1. egyenes 2. közvetlen 3. egyenes (függőleges) 4. közvetlen 5.b direkt (összeg)
- igbe:
- kpọmkwem
- indonezie:
- 1. lurus 2. langsung 3. tegak 4. langsung 5.a siku-siku (sudut) 5.b langsung (jumlah) 6. searah (arus listrik) 7. langsung
- irlande:
- díreach
- islande:
- bein
- japane:
- ダイレクト
- jave:
- langsung
- jide:
- דירעקט
- jorube:
- taara
- kanare:
- ನೇರ
- kartvele:
- პირდაპირი
- kazaĥe:
- тура
- kimre:
- uniongyrchol
- kirgize:
- түз
- kmere:
- ដោយផ្ទាល់
- koree:
- 직접
- korsike:
- direttu
- kose:
- ngqo
- kroate:
- neposredan
- kurde:
- seranser
- latine:
- dirige
- latve:
- tieši
- laŭe:
- ໂດຍກົງ
- litove:
- tiesiogiai
- makedone:
- директна
- malagase:
- mivantana
- malaje:
- langsung
- malajalame:
- നേരായ
- malte:
- dirett
- maorie:
- tika
- marate:
- थेट
- monge:
- ncaj qha
- mongole:
- шууд
- nederlande:
- recht, rechtstreeks
- nepale:
- प्रत्यक्ष
- njanĝe:
- mwachindunji
- okcidentfrise:
- direkt
- panĝabe:
- ਸਿੱਧੀ
- paŝtue:
- مستقیم
- pole:
- prosty 1. prosty 2. prosty, bezpośredni, naturalny 3. prosty, sztywny, wyprostowany 4. bliższe (o dopełnieniu) 5.a prosty 5.b (suma) prosta 6. stały 7. mowa niezależna
- portugale:
- 1. reto
- ruande:
- mu buryo butaziguye
- ruse:
- прямой 5.b прямая (сумма)
- samoe:
- tonu
- sinde:
- سڌو
- sinhale:
- සෘජු
- skotgaele:
- dìreach
- slovake:
- pravý, priamy, rovný, vzpriamený
- slovene:
- neposredne
- somale:
- si toos ah
- ŝone:
- chaipoipo
- sote:
- ho toba
- sunde:
- langsung
- svahile:
- moja kwa moja
- taĝike:
- бевосита
- taje:
- โดยตรง
- tamile:
- நேரடி
- tatare:
- туры
- telugue:
- ప్రత్యక్ష
- tibete:
- ཤར་བཀྱག་
- ukraine:
- прямій
- urdue:
- براہ راست
- uzbeke:
- to’g’ri
- vjetname:
- trực tiếp
- zulue:
- ngqo
rekto
- 1.
- Eco esti rekta: per sia senmoveco, angulesko de la formoj kaj bastoneca rekto de la kruroj ĝi eĉ deproksime similas ĉipan spickukan ĉevaleton [24].
- 2.
- a)
- [25]
Nekurba linio,
ambaŭflanke senfina:
tra du punktoj trairas multaj kurboj, sed nur unu rekto;
rektoŝnuro.
Rim.: Kompreneble temas pri naiva difino de unu el la plej bazaj nocioj de elementa geometrio.
- b)
- Afina rekto aŭ vektora rekto, laŭ la kunteksto.
24.
Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VII. Gimnastiko por artaj sistemoj
25. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
25. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
- angle:
- straight line
- beloruse:
- простая (лінія), прамая (лінія)
- ĉeĥe:
- přímka
- ĉine:
- 直線 [zhíxiàn], 直线 [zhíxiàn]
- france:
- droite (géom.)
- germane:
- Gerade 1. Geradheit 2.a Gerade
- hispane:
- 2.a recta
- hungare:
- egyenes
- indonezie:
- 1. kelurusan 2. garis lurus
- japane:
- 直線 [ちょくせん]
- nederlande:
- rechte
- pole:
- prosta
- ruse:
- прямая (линия)
- slovake:
- priamka
rektara
MatVort
-
(p.p. neebena surfaco)
Egala al la kunaĵo de ĉiuj rektoj, inkluzivataj de ĝi:
rektaran surfacon oni povas intuicie prezenti al si kiel
la spuron de iu rekto, kiu moviĝas en la spaco;
cilindroj,
konoidoj kaj
konusoj laŭdifine estas
rektaraj surfacoj.
Rim.: La termino ne estas tre logika, ĉar rektara surfaco ne estas „aro da rektoj“, sed ja aro de la punktoj de ĉiuj ĉi rektoj. La metaforo per „rektilo“, kiun uzas la franca kaj la rusa povus esti pli bona bazo por la koncerna termino. Notindas, ke Bricard [26] uzas ĉi-sence la terminon „rektenaskita“, tamen ne sekvinda pro la strangeco de la kunmetaĵo same kiel „rektoestigebla“ trovebla en [27].
- angle:
- ruled (surface)
- beloruse:
- лінеістая (паверхня), лінейчастая (паверхня)
- france:
- (surface) réglée
- germane:
- geradlinig (-e Fläche), Regel-(fläche)
- indonezie:
- bergaris (permukaan)
- pole:
- (powierzchnia) prostokreślna
- ruse:
- линейчатая (поверхность)
rektigi
- 1.
- Fari ion rekta: rigardu la faron de Dio; ĉar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis [28]? rerektigi [29]; Marta staris ĉe la muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la okuloj Marta ; Bazarov fiere sin rektigis [30].
- 2.
-
Aranĝi tekston tiel, ke difinitaj partoj estas en vertikaloj:
rektigi nombrojn laŭ la komoj
PIV2
;
la kutima maniero de kompostado estas, ke oni iom ensaltigas la pentametrojn,
principe tamen havas maldekstre rektigitajn liniojn
[31].
Rim.: Pli precize oni povus diri „laŭrektigi“ por tiu ĉi senco.alkadrigi, remburi
- 3.
- Transformi alternan kurenton en rektan kurenton, aŭ eĉ (plej ofte kaj pli speciale) en konstantan kurenton. rektifi3
28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 7:13
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:15
30. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 13a.
31. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:15
30. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 13a.
31. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
- angle:
- 2. align
- beloruse:
- прастаць, выпростваць, выпрамляць
- ĉeĥe:
- napřímit, narovnat, přímit, rovnat, vyrovnat, vzpřímit, vztyčit
- ĉine:
- 2. 对准 [duìzhǔn], 對準 [duìzhǔn]
- france:
- 3. redresser (électricité)
- germane:
- 1. richten, begradigen 2. ausrichten 3. gleichrichten
- hispane:
- 3. rectificar
- hungare:
- 3. egyenirányít
- indonezie:
- 1. meluruskan 2. meratakan, meluruskan 3. meratakan (arus listrik), menyearahkan (arus listrik)
- japane:
- まっすぐにする, 直立させる [ちょくりつさせる]
- nederlande:
- 3. gelijkrichten
- pole:
- 1. prostować 2. wyrównywać 3. prostować
- ruse:
- 1. выпрямить 2. выровнять 3. выпрямлять (эл. ток)
- slovake:
- napriamiť, narovnať, priamiť, vyrovnať
- ukraine:
- випрямляти, випростувати
rektigilo
-
Aranĝaĵo por transformi
alternan kurenton en
kurenton rektan
aŭ eĉ konstantan:
la kupra oksida rektigilo kaj kristala detektila diodo estis sciataj antaŭ la
transistoro, sed estas neeble amplifi signalon per ili
[32].
Rim.: En la literaturo troveblas ankaŭ rektifilo kaj rektilo.
- angle:
- rectifier
- beloruse:
- выпрастач, выпрамнік, выпрамляльнік
- ĉine:
- 整流器 [zhěngliúqì], 拉直者 [lāzhízhě], 改革者 [gǎigézhě], 矫正者 [jiǎozhèngzhě], 矯正者 [jiǎozhèngzhě]
- france:
- redresseur
- germane:
- Gleichrichter
- hungare:
- egyenirányító
- indonezie:
- perata arus listrik, penyearah
- pole:
- prostownik
- ruse:
- выпрямитель
rektilo
[33]
- angle:
- ruler
- beloruse:
- лінейка (для рысаваньня)
- ĉeĥe:
- pravítko
- ĉine:
- 直尺 [zhíchǐ], 尺子 [chǐzi]
- france:
- règle (à dessin)
- germane:
- Lineal
- hungare:
- vonalóz
- indonezie:
- penggaris, mistar
- japane:
- 定規 [じょうぎ]
- pole:
- linia, linijka, liniał
- ruse:
- линейка (для черчения)
- slovake:
- pravítko
- ukraine:
- лінійка
duonrekto
[35]
- (en afina spaco) Aro de ĉiuj punktoj de la tipo `lambda*u+O`, kie `O` estas iu punkto (ĝia origino), `u` estas iu nenula vektoro (direktanta vektoro) kaj `lambda` estas arbitra pozitiva reelo: la radiusa duonrekto [36]; duonrekto ne estas afina subspaco; intuicie, duonrekto kun origino `O` estas ĉiu el la du linioj, kiujn oni estigas, rompante rekton ĉe unu ĝia punkto `O`.
- angle:
- half-line, ray (half-line)
- beloruse:
- паўпростая (лінія)
- ĉeĥe:
- polopřímka
- ĉine:
- 射線 [shèxiàn], 射线 [shèxiàn], 半直線 [bànzhíxiàn], 半直线 [bànzhíxiàn], 半線 [bànxiàn], 半线 [bànxiàn]
- france:
- demi-droite
- germane:
- Halbgerade, Strahl (Halbgerade)
- hungare:
- félegyenes
- indonezie:
- setengah garis
- pole:
- półprosta
- ruse:
- полупрямая, луч (геом.)
- slovake:
- polpriamka
elrektiĝi
(ntr)
- Rektigi siajn dorson kaj nukon post kurba sinteno: ŝi elrektiĝis, volis haltigi la ĉevalon kaj desalti [37]; Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro Marta .
37.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- beloruse:
- выпроствацца
- ĉine:
- 挺身 [tǐngshēn]
- france:
- se redresser
- germane:
- sich aufrichten
- hungare:
- felegyenesedik, kiegyenesedik
- pole:
- wyprostować, rozprostować
- ruse:
- выпрямиться, распрямиться
*malrekta [38]
- 1.
- Havanta kurbojn, angulojn: malrektaj stratoj kaj stratetoj Metrop ; (figure) malrekta estas la vojo de homo kulpa [39].
- 2.
- Ne rekte alcela, uzanta peradon, kromvojon: malrekta parolado; malrekta pensado [40]; malrektaj aludoj [41]; Albanio iĝos transita punkto inter la okcidenta kaj orienta merkatoj, ankaŭ la disvolviĝo de suda Italio malrekte estas ligita al ĝi [42]; rektaj kaj malrektaj ŝtataj subvencioj [43]; ĝis nun la ekzisto de planedoj ekster nia sunsistemo estis pruvata per malrektaj metodoj [44].
- 3.
- Klinita, nevertikala: la tablo staras malrekte [45]; la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte, ke tra la fendo oni povis traŝoviĝi [46]; unu fenestro sidis malrekte, la pordo estis tro malalta [47].
38.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, mal'rekt'a'
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:8
40. Monato, Donald Broadribb: Paradoksa libreto da paradoksaj rakontetoj, 2005
41. Monato, Luiza Carol: Inter videbleco kaj nevidebleco, 2011
42. Monato, Bardhyl Selimi: La Oka Koridoro, 2003
43. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu biokarburaĵoj helpas aŭ malhelpas?, 2007
44. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 2006
45. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:8
40. Monato, Donald Broadribb: Paradoksa libreto da paradoksaj rakontetoj, 2005
41. Monato, Luiza Carol: Inter videbleco kaj nevidebleco, 2011
42. Monato, Bardhyl Selimi: La Oka Koridoro, 2003
43. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu biokarburaĵoj helpas aŭ malhelpas?, 2007
44. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 2006
45. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
- beloruse:
- няпросты, непрамы, крывы, пахілы
- ĉeĥe:
- křivý
- ĉine:
- 曲 [qū], 踠 [wǎn], 間接 [jiànjiē], 间接 [jiànjiē], 骫 [wěi], 棩 [yuān]
- france:
- de guingois, indirect, tordu, penché
- germane:
- 1. kurvig 2. auf Umwegen mal~a pensado: Um-die-Ecke-Denken. 3. schief
- hungare:
- 1. görbe 2. közvetett 3. ferde
- indonezie:
- 1. belok, bengkok, berbelok, berkelok, berkeluk, melengkung 2. tidak langsung 3. condong, miring, serong
- japane:
- まがった, ゆがんだ, 傾いた [かたむいた], 遠回しの [とおまわしの], 回り道の [まわりみちの]
- pole:
- 1. krzywy, powyginany, wygięty, zgięty 2. niebezpośredni, okrężny 3. krzywy, zgięty
- ruse:
- 1. непрямой, кривой 2. непрямой, обходной, косвенный 3. непрямой, кривой, наклонный
- slovake:
- krivý, nepriamy
- ukraine:
- непрямий, кривий
nerekta
-
Citanta ies vortojn sub formo de dependa propozicio:
en la nerekta parolo oni konservas la tempon kaj modon de la
rekta
parolo.
rektaRim. 1: Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo aŭ demanda subfrazo. […] Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la origina diro aŭ pensoPMEG. Ekzemple, Petro diris: „Mi volas doni ion al vi morgaŭ.“ ⭢ Petro diris, ke li volas doni ion al mi la postan tagon. Ekzemple, Karlo demandis: „Ĉu vi volas iri kun mi hodiaŭ?“ ⭢ Karlo demandis, ĉu mi volas iri kun li tiun tagon. Ekzemple, hieraŭ li diris: „Kial vi volas fari tion nun kaj ne poste!“ ⭢ Hieraŭ li diris, kial mi volas fari tion tuj (aŭ tiumomente aŭ tiam) kaj ne poste. Ekzemple, mi volas diri: „Iru tien!“ ⭢ Mi volas, ke vi iru tien.Rim. 2: En Esperanto la konkordo de tempoj ne ekzistas, ilia uzo dependas nur de la postuloj de la penso. Ĉiu propozicio konservas en subordigo la saman tempon kiel ĝi havus, se ĝi estus ĉefa: mi ne sciis, ke li venos
- beloruse:
- ускосны, апасродкавы
- ĉeĥe:
- nepřímý, zprostředkovaný
- ĉine:
- 間接 [jiànjiē], 间接 [jiànjiē]
- france:
- indirect (discours)
- indonezie:
- tidak langsung
- japane:
- 間接の [かんせつの], 遠回しの [とおまわしの]
- pole:
- mowa zależna
- slovake:
- nepriamy, sprostredkovaný
- ukraine:
- непрямий
samrekta
- angle:
- collinear
- beloruse:
- калінеарны
- ĉine:
- 共線 [gòngxiàn], 共线 [gòngxiàn]
- france:
- aligné, colinéaire
- germane:
- kollinear
- hungare:
- kollineáris
- indonezie:
- segaris, kolinear
- pole:
- współliniowy
- ruse:
- коллинеарный
afina rekto
- angle:
- affine line
- beloruse:
- афінная простая
- france:
- droite affine
- germane:
- affine Gerade
- hungare:
- affin egyenes
- indonezie:
- garis afin
- pole:
- prosta afiniczna
- ruse:
- аффинная прямая
eŭlera rekto
- (de neegallatera triangulo) Rekto2, trairanta ĝian ortocentron, ĝian pezocentron, la centron de ĝia ĉirkaŭskribita cirklo kaj la centron de la eŭlera cirklo: la altocentro, la pezocentro, centro de ĉirkaŭskribita cirklo kaj centro de la eŭlera cirklo ĉiuj kuŝas sur sola rekto nomata la eŭlera rekto [48]. Eŭlero.
- angle:
- Euler['s] line
- beloruse:
- эўлерава простая
- ĉine:
- 欧拉线 [ōulāxiàn], 歐拉線 [ōulāxiàn]
- france:
- droite d'Euler
- germane:
- Eulersche Gerade
- hungare:
- Euler-vonal
- indonezie:
- garis Euler
- pole:
- prosta Eulera
- ruse:
- прямая Эйлера
vektora rekto
- angle:
- one-dimensional vector space
- beloruse:
- вэктарная простая
- france:
- droite vectorielle
- germane:
- Vektorgerade
- hungare:
- egydimenziós vektortér
- indonezie:
- garis vektor
- pole:
- jednowymiarowa przestrzeń wektorowa
- ruse:
- векторная прямая
administraj notoj
~ara:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sam~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
afina ~o: Mankas dua fontindiko.
afina ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vektora ~o: Mankas dua fontindiko.
vektora ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sam~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
afina ~o: Mankas dua fontindiko.
afina ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vektora ~o: Mankas dua fontindiko.
vektora ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.