4dimensi/o PV

dimensio

1.
TEK[1] Ĉiu el la grandoj uzataj por priskribi la amplekson de objekto; kutime temas pri longo, larĝo kaj diko, aŭ larĝo, alto kaj profundo: doni la dimensiojn de ŝranko, barelo, aŭtomobilo PIV1 ; cirkla cilindro estas difinita per nur du dimensioj: ĝia alto kaj ĝia diametro.
Rim.: Ĉar objekto povas estis rigardata de diversaj flankoj kaj la difino de ĉiu aparta dimensio ofte enhavas supozon pri la direkto de la rigardo, necesas memori, ke la profundo de objekto povas esti ankaŭ ĝia alto, k.t.p.
2.
MAT
a)
(en vektora spaco, rilate bazon super ĝi) Ĉiu el la vektoroj de la bazo aŭ ĉiu rekto, direktata de tia vektoro: en afina ebeno oni ofte signas per `x` la koordinaton laŭ la unua dimensio, kaj per `y` laŭ la dua.
Rim.: Tiu senco estas limigita nur al kelkaj ŝtoniĝintaj esprimoj. Ĝi tamen estas grava pro sia rolo en elementa geometrio kaj pro la evidenta rilato kun la komunuza senco „dimensio 1“, ekz-e de meblo.
b)
MatVort (de vektora spaco) Nombro de elementoj en ĝiaj bazoj, se ĝi estas finia, aŭ malfinio aliokaze: dimensio de afina spaco (dimensio de ĝia direkto); la dimensio de vektora spaco `bb K^n` super korpo `bb K` estas `n`. SIN: dimensinombro 2.
Rim.: Oni diras egale, ke spaco „havas dimension `n`“, „estas `n`-dimensia“, aŭ „havas `n` dimensiojn“. Tiaj ekvivalentoj emfazas, ke la nocio „dimensio 2.b“ sinonimas kun „nombro da dimensioj 2.a“. Tial kelkaj preferas paroli pri la „dimensinombro“ aŭ „dimensieco“ de spaco.
c)
(de matrico) VD:(n,p)-matrico.
3.
FIZSCI Grado (eventuale nula), je kiu baza grando aperas en derivita grando: la dimensioj de la energio estas `kg xx m^2//s^2` aŭ pli ĝenerale `ML^2T^-2` (kie `M`, `L`, `T` respektive simbolas mason, longon kaj tempon); la dimensio de energio rilate al tempo estas -2; sendimensia grando (kun dimensio 0 rilate al ĉiuj bazaj grandoj).
4.
KOMP Ĉiu el la intervaloj en kiuj varias indicoj de tabelo.
angle:
dimension 2.a dimension 2.b dimension (of a vector space) 2.c order (of a matrix), size (of a matrix)
beloruse:
памер, вымер, вымернасьць
ĉeĥe:
dimenze, rozměr, rozsah, velikost
ĉine:
1. 維數 [wéishù], 量綱 [liànggāng]
france:
dimension, taille 2.a dimension 2.c dimension (d'une matrice), type (d'une matrice)
germane:
1. Dimension, Ausdehnungsrichtung 2.a Dimension 2.b Dimension (eines Vektorraumes) 2.c Format (einer Matrix), Typ (einer Matrix)
hebree:
מֵמַד
hispane:
dimensión, talla 2.a dimensión 2.c dimensión (de una matriz), orden (de una matriz)
hungare:
1. méret 2.a dimenzió 2.b dimenzió (vektortéré) 2.c dimenzió (mátrixé) 3. egység, mértékegység 4. dimenzió, kiterjedés
japane:
寸法 [すんぽう], 次元 [じげん], 規模 [きぼ], 広がり [ひろがり]
pole:
rozmiar, wymiar 1. rozmiar, wymiar 2.a wymiar 2.b wymiar (przestrzeni liniowej) 2.c wymiar (macierzy) 3. jednostka, wymiar, wielkość
portugale:
dimensão
ruse:
1. размер (по каждому измерению) 2.a измерение 2.b  размерность (линейного пространства) 2.c размер (матрицы) 3. размерность 4. измерение
slovake:
dimenzia, rozmer
ukraine:
розмір, вимір

dudimensia, 2-dimensia

Ekzistanta en ebena spaco, plata, havanta nur alton kaj larĝon, ne profundon: kalkultabelo estas dudimensia aranĝo de ĉeloj [2]. VD:grafika
angle:
two-dimensional
beloruse:
двухвымерны
ĉeĥe:
dvourozměrný
ĉine:
两种尺寸 [liǎngzhǒngchícun], 二維 [èrwéi]
france:
bidimensionnel, en deux dimensions
hebree:
דו-מימדי
hispane:
bidimensional, en dos dimensiones
japane:
二次元の [ふたじげんの]
slovake:
dvojrozmerný

n-dimensia

MAT[3]
(p.p. vektora spacoafina spaco) Kies dimensio 2.b egalas al `n`; kiu havas `n` dimensiojn 2.a: nuldimensia afina spaco konsistas el nur unu punkto; unudimensia spaco estas nomata rekto; finidimensia spaco; malfinidimensia spaco; tridimensia kurbo (neebena kurbo).
angle:
n-dimensional fini~a: finite-dimensional. malfini~a: infinite-dimensional.
france:
(espace) à n dimensions fini~a: (espace) de dimension finie. malfini~a: (espace) de dimension infinie.
germane:
n-dimensional (-er Raum) fini~a: endlichdimensional. malfini~a: unendlichdimensional.
hispane:
(espacio) n-dimensional fini~a: (espacio) de dimensión finita. malfini~a: (espacio) de dimensión infinita.
hungare:
n-dimenziós (tér) fini~a: véges dimenziós. malfini~a: végtelen dimenziós.
pole:
(przestrzeń) n-wymiarowa fini~a: (przestrzeń) o skończonym wymiarze. malfini~a: (przestrzeń) nieskończenie wymiarowa.
ruse:
n-мерное (пространство) fini~a: конечномерный. malfini~a: бесконечномерный.

tridimensia, 3-dimensia

Reliefa, volumena, havanta formon en la ordinara spaco kun alto, larĝo kaj profundo: el ĉiuj tridimensiaj figuroj, simetria kvaredro havas la malplej grandan volumenon proporcie al la surfaco [4]. VD:plastika, stereo-
4. S. Norvell: La Platonaj Korpoj, Inter Ni, 2003-01
angle:
three-dimensional space, three‐dimensional
beloruse:
трохвымерны
ĉeĥe:
trojrozměrný
ĉine:
三維 [sānwéi], 立体 [lìtǐ]
france:
tridimensionnel, en trois dimensions
hispane:
tridimensional, en tres dimensiones
japane:
三次元の [みっじげんの]
slovake:
trojrozmerný

dimensinombro

1.
KOMP La nombro de indicpozicioj necesaj por atingi elementon de tabelo: 1 por vektoro, 2 por matrico ktp.
2.
MAT= dimensio 2.b.
angle:
1. dimensionality
beloruse:
памернасьць
ĉeĥe:
dimenze, rozměr
france:
1. dimension
hebree:
מספר ממד
hispane:
1. dimensión
hungare:
1. dimenzionalitás, kiterjedés 2. dimenzió
ruse:
1.  размерность 2.  размерность
slovake:
dimenzia, rozmer

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Indus enkonduki ie ĉiujn bazajn fizikajn grandojn.
      [MB]
    
pri n-~a:
    Anstataux nia "malfinidimensia" MatVort havas
    "nefinie dimensia". [MB]
  
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~nombro: Mankas dua fontindiko.
~nombro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.