*ten/i

*teni  

(tr)
1.  
Malhelpi formoviĝon per fizika kontakto:
a)
(iu, ion, en korpoparto aŭ per ĝi) Esti kun la objekto en la manoj, brakoj kaj simile, malhelpante, ke ĝi falu aŭ moviĝu for de la koncerna korpoparto: teni bastonon; vi devas teni la kovrilon en la mano [1]; ŝi tenis en la brakoj ĵusnaskitan infaneton [2]; [la hundo] reaperis, tenante en sia buŝo grandan monujon [3]; objekton unu fojon kaptitan [la polipoj] tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj [4]; la koboldo kaptis la mirindan libron […] kaj tenis ĝin forte per ambaŭ manoj [5]; li tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon [6].
b)
(iu, ion, per ilo) Teni 1.a ion, ligitan al la koncerna objekto kaj malhelpantan, ke ĝi moviĝu for de oni: li plu ne bezonis tenadi la pupon (per ŝnuroj), ĝi povis mem danci [7]; teni per feraj ligiloj [8].
c)
(io, ion) Peri la agon de iu, kiu tenas1.a aŭ tenas1.b: Via mano min kondukos, kaj Via dekstra mano min tenos [9]; ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon [10].
d)  
(iun, je korpoparto) Teni (1.a, 1.b, 1.c) korpoparton de tiu, por zorge malhelpi foriron, falon, aŭ por montri intimecon: teni infanon per la mano, sur la genuoj; teni bovon je la kornoj; teni [kolombon] je la piedoj [11]; teni [la birdon] per rubando, ligita ĉirkaŭ unu el ĝiaj piedetoj [12]; Kant amis la hundeton, sed prefere tamen tenus ĉe la mano fileton [13].
VD:kapti, preni, porti
2.  
(figure) Restigi:
a)
(iun) Restigi en iu loko aŭ stato, malhelpante ties foriron, liberiĝon: teni iun en malliberejo [14]; lia fianĉiĝo tenas lin malproksime de ĉiuj diboĉaĵoj [15]; la ŝnuroj de lia peko lin tenos [16]; la febro tenas lin; lia promeso tenas (ligas, devigas) lin; mi estas tenata de miaj okupoj.
b)
(ion) Metinte tion en iun lokon, restigi ĝin tie, malhelpante, ke iu ĝin forprenu, aŭ ke ĝi kvazaŭ meminiciate foriru: teni cigarojn en ĉambro, en skatoleto [17]; nuntempe tiu ebleco estas tenata en malvastaj limoj; Gordens, kun la manoj en la pantalonpoŝoj, tenis la rigardon demande sur la verkisto [18]; sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu PrV ; sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas PrV ; la glaseto kun la blukolora ligna piedo ne dronis, la ligna ŝtipo tenis ĝin supre [19].
c)
(korpoparton) Restigi en ia pozicio: teni la manojn laŭlonge de la kruroj [20]; teni la piedojn sur benketo [21]; teni la okulojn en streĉo (daŭre observi) PrV ; mi tenis mian langon en la buŝo (ne parolis), per lipoj kunkudritaj [22]; kiu langon ne tenas (ne singarde parolas), mem sin malbenas PrV ; teni la kapon tre alte [23]; teni rekte la kapon; alte teni siajn okulojn kaj levi siajn palpebrojn [24]; malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante [25]; teni la manojn eltirite en la aero [26], la orelojn streĉite [27], la okulojn malfermite [28]; teni la okulojn nefermitaj [29], la bekon fermita [30].
d)  
Zorgi, ke iu aŭ io restu en ia stato: teni la amason en spirita sklaveco; teni la landon en malĝojo [31]; amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore PrV ; tenata en honoro, kiel maljuna avo [32]; kanti pri ĉio, kio estas tenata kaŝite tie malantaŭ seruro kaj riglilo [33]; vi devas teni la ĉambron en bona ordo [34]; teni [sian neston] en bona stato [35]; bonstato estis sentebla en la domo ... kaj ĉio estis bone tenata [36]; oni tenas preta kolekton da tute intence fabrikitaj skribaĵoj [37]; pli longe ol ĝis morgaŭ matene mi ĉiel ne povas teni ilin en provizora aresto [38]; teni iun antaŭ la okuloj (ne ĉesi lin observi) [39].
e)  
(ion abstraktan) Zorgi, ke tio restu senŝanĝa, ne perdiĝu: teni ion en la kapoK (konstante pensi pri tio); teni (ne malkaŝi, ne perfidi) sekreton; obstine teni (ne ŝanĝi) sian opinion; la memoro ne bone tenadis la vortojn [40]; teni memoron (memori) pri io; teni fidelecon al iu (resti fidela); teni (plenumi) sian promeson BdV ; teni la vorton Hamlet ; tenu forte la instruon kaj ne forlasu ĝin, konservu ĝin [41]; konservu prudenton kaj via buŝo tenu scion [42]; dube estas, ĉu tiuj neologismoj tenos la vivon; li scias konstante teni la atenton de la leganto.
Rim.: Egale bonaj estas „teni la kapon rekte“ aŭ „rekta“, „teni ion sekrete“ aŭ „sekreta“: la adverbo estas maniera adjekto kaj la adjektivo estas objekta predikativo. Tamen, se temas pri participo, la adverbaj formoj estas evitindaj, kvankam klasikaj, ĉar ilia uzo kiel maniera adjekto ne estas kutima. Aperas do risko kompreni, ke temas pri participa propozicio, kio kondukus al tute alia senco, ĉar la subjekto de la participo devas esti tiu de la ĉefa verbo, ne ĝia objekto.
3.
(figure) Havi en sia povo:
a)  
(iun) Havi moralan povon super iu, ekz-e kiel gepatroj super la gefiloj: ili devus teni min pli severe, pensis Inger, ili devus elpeli el mi miajn malbonajn inklinojn [43]; mi devas esti maldelikata kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn [44]; teni iun per fera mano (severe regi, senindulge obeigi) PrV ; se ili estintus tiel lertaj, ke ili lasintus al mi ian lumeton de espero, ili ĉiam ankoraŭ tenus min per tio [45]. VD:bridi, disciplini, eduki, mastri, regi
b)  
(ion) Mastrumi, funkciigi, regi: teni butikon, negocon, oficejon; teni la regstangojn de afero (fadeno) [46]; la lernejoj estas tenataj je la kalkulo (kosto) de la komunumo FK ; teni (okupi) oficon; librotenado; meze de tiom da riĉaĵoj, kiel teni fidelan registron de ili? [47]; teni (okazigi) kunvenon; la sorto kaj la volo eterne inter si batalon tenas Hamlet . VD:mastrumi, okazigi, okupi, regi
c)  
(iun) Esti ies labor- aŭ nutro-donanto: teni serviston; komence ŝi tenis por [sia filino] guvernantinon Marta ; ili povus eĉ teni paron da ĉevaloj [48]; teni amdonantinon, aŭtomobilon PIV1 ; mi ne povas teni vin ĉi tie, kiam mi havos ĉirkaŭ mi familian rondon [49]. VD:dungi, laborigi, mastri, nutri
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 139:12
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 31:19
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino (kvina rakonto)
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
13. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 22
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:20
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:22
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
18. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
21. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
22. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 10
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:13
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:29
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la Paradizo
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 12:4
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
37. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado
38. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 8
39. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 6
40. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:13
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:2
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la Paradizo
45. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Unua promenado
46. L. Bourgois: Esprimaro franca-esperanta, 1997
47. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
angle:
hold
beloruse:
трымаць
ĉeĥe:
držet, mít, nechat si, nést, podržet, udržovat, zachovat
france:
tenir (tr.), conserver (détenir, garder), détenir, entretenir (à ses frais), maintenir (conserver), garder (conserver) ~i iun antaŭ la okuloj: avoir qn à l'œil ~i ion en la kapo: avoir qc dans la tête ~i la vorton: tenir parole ~i la atenton de: tenir en haleine ~i la regstangojn: tenir les leviers
germane:
1.a halten 1.b festhalten 1.c halten ~i bovon je la kornoj: den Stier bei den Hörnern packen 1.d stützen 2.a festhalten, zurückhalten 2.b haben 2.c halten 2.d halten, in einem Zustand erhalten ~i la vorton: Wort halten 2.e behalten 3.a anhalten 3.b betreiben 3.c halten (sich)
hispane:
retener, mantener, conservar ~i iun antaŭ la okuloj: mantener algo delante de los ojos ~i ion en la kapo: pensar continuamente en algo ~i la vorton: ser fiel a la palabra dada ~i la atenton de: mantener la atención ~i la regstangojn: tener el mando
hungare:
tart, fog, tárol sako alenon ne ~as, ĝi baldaŭ elvenas : kibújik a szög a zsákból ~i ion en la kapo: fejben tart ~i la vorton: tartja a szavát ~i la atenton de: leköti a figyelmét ~i iun per fera mano: vasmarokkal fog ~i la regstangojn: mozgatja a szálakat
itale:
tenere
kurde:
pê girtin, tepiş, derdest kirin
nederlande:
1. houden, vasthouden 2. houden, vasthouden 3.a domineren, overheersen 3.b houden, beheren 3.c op na houden, onderhouden, in dienst hebben
pole:
trzymać 1. trzymać, przytrzymywać, podtrzymywać,, ściskać (mocno trzymać) 2. trzymać, przytrzymywać, zatrzymywać 3.a trzymać, utrzymywać 3.b utrzymywać, prowadzić, zarządzać 3.c trzymać, utrzymywać
portugale:
segurar, sustentar, ter, manter, conservar, guardar
ruse:
держать
slovake:
držať, udržiavať, zachovať
volapuke:
1.a kipön

sin teni  

1.  
Resti firme en ia pozicio malgraŭ kontraŭaj fortoj (ekz-e pezo, skuoj,...): sin teni kviete; li nur malfacile povis sin teni sur la piedoj [50]; teni sin per ambaŭ manoj je la tablo; la rano […] tenis sin forte je la kolharoj de la besto [51]; tenu vin forte je mi! [52]; [la tulipoj] tenis sin rekte kiel kandeloj [53]; sako malplena sin rekte ne tenas PrV ; frukto sin komence tenas (restas firme alligita al la arbo), sed falas, kiam maturiĝo venas Hamlet ; ne povi plu sin teni (firme kontraŭstari, malcedi) antaŭ siaj malamikoj [54].
2.  
Teni1.d unu la alian: la fratino kaj la fratoj tenis sin reciproke je la manoj kaj kantis preĝojn [55].
3.  
(figure) Teniĝi2: vazo rompita longe sin tenas PrV ; ekzistas lingvo artefarita, kiu montriĝis tute vivipova, bonege funkcias, bonege sin tenas jam multe da jaroj [56].
4.
(figure) Firme resti en la sama spiritostato: sin teni (ne ŝanĝi) je sia opinio BdV ; kiu sin tenos (rezistos) kontraŭ envio [57]? sin teni je la vero [58]; ĝenerale mi tenas min je la sekvanta principo [59]; mi por la cetero de mia vivo tenas min je la decido, kiun mi adoptis, kiam mi pli kapablis bone elekti [60]; mi sekve min tenis je (volis nenion alian, ol) tio, kio estis en mia atingebleco [61]; kiu entreprenis, tiu sin tenu (persistu) PrV .
5.
(figure) Iel konduti, rilati: sin teni prudente [62], silente kaj trankvile [63]; li tenis sin tiel fremde kontraŭ ŝi [64]; [la egiptaj birdoj] tenas sin tre grandsinjore, precipe la ibiso [65]; spiko malplena plej alte sin tenas PrV ; teni sin je dispono de la justico [66]; ili legas, kiel sin tenis kontraŭ (opiniis pri) tiu ideo la samtempuloj EE .
beloruse:
трымацца
france:
se tenir, se comporter, se conduire, s'en tenir (à), se contenter (de) ~i sin je dispono: se tenir à disposition
germane:
1. sich halten 2. sich halten 3. sich halten 4. bleiben 5. sich verhalten
hispane:
contenerse, mantenerse, comportarse ~i sin je dispono: estar a disposición
hungare:
1. tartja magát 2. egymást tartják 3. fennáll 4. marad spiko malplena plej alte sin ~as: üres kalász fenn tartja a fejét ~i sin je dispono: rendelkezésre áll 5. viselkedik
pole:
trzymać się 1. utrzymywać się 2. przytrzymywać się, podtrzymywać się 3. wytrzymywać 4. wytrzymywać, trwać
ruse:
держаться

teno Vikipedio

1.
Ago teni: ŝi levis la ŝultrojn, kaj […] diris kun teno de facila riproĉo: vi forgesis diri al mi bonan tagon Marta ; Atrejo estis perdinta la tenon kaj falis en la profundecon [67]; li serĉis tenon por manoj kaj piedoj kaj grimpis la vertikalajn trabojn malsupren [68]; perdi la piedtenon (en akvo aŭ metafore) [69].
2.
FON Tempo, dum kiu la voĉorganoj restas senmovaj ĉe prononcado de konsonanto: en la artikulacio de la plozivo, tri fazoj distingeblas: kapto […] teno […] ellaso [70].
3.
MUZ Plilongigo de unu tono dum pluraj momentoj.
67. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, En la Lando de la Noktuloj
68. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Akvo de l' Vivo
69. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 4a, p. 41a
70. Vikipedio, Plozivo
beloruse:
1. трыманьне 3. вытрымка (муз.)
ĉeĥe:
držení, zadržení
france:
tenue (mus., phon.; fait de tenir) perdi la pied~on: perdre pied
germane:
1. Halten, Festhalten, Führen 2. Innehalten, Haltezeit 3. Halten
hispane:
tenencia (mus., fon.; hecho de mantener) 1. agarre, asimiento 2. pausa
hungare:
fogás, tartás, kitartás (pl. hangé), tárolás perdi la pied~on: elveszti a lába alól a talajt, kicsúszik a lába alól a talaj 2. zár tartása
pole:
perdi la pied~on: tracić grunt pod stopami 1. trzymanie, chwyt, uchwyt
ruse:
perdi la pied~on: терять опору 3. выдержка (муз.)
slovake:
držanie, zadržanie

tenanto

Tiu, kiu tenas (precipe 3.b) ion: Mi ekstermos la tenanton de sceptro [71]; tenanto de la feŭda heredaĵo [72].
beloruse:
трымальнік (нехта), утрымальнік
ĉeĥe:
detentor, držitel
france:
détenteur, titulaire (subst.)
germane:
Halter, Haltender, Inhaber
hispane:
poseedor, titular (subst.)
hungare:
tartó, (vmit) fogó, birtokló
pole:
właściciel, zarządca
ruse:
держатель, содержатель
slovake:
držiteľ

tenegi

Plenforte kaj tre firme teni: li […] tenegis la benkon de la kaleŝo, kredante ke ĉiu momento estos la lasta momento de lia vivo [73].
france:
agripper, se cramponner à
germane:
festkrallen
hispane:
agarrar, engancharse a
pole:
ściskać (mocno trzymać), trzymać z całych sił, czepiać się (obraz.)

tenejo  

EKON
Loko, ĉambro, kie oni konservas ion: en la keloj estis tenejoj de krudaj materialoj [74]; la turo de David […] estas konstruita kiel armiltenejo [75]; krom tenejoj por libroj kaj legejoj, tie lokiĝos aŭlo kaj la muzeo de la historio de la universitato [76]; ili plu havas apude puton, kelon kaj tenejon, kiu antaŭe servis kiel bovinejo [77]; iama industria tenejo [78]; malnova banantenejo [79]. VD:stokejo
beloruse:
склад, сховішча
ĉeĥe:
schránka, sklad, sklad(iště), úschovna
france:
entrepôt, magasin (entrepôt), réserve (entrepôt) armil~ejo: armurerie
germane:
Speicher (Lager), Aufbewahrungsort, Lager
hispane:
almacén, depósito, despensa armil~ejo: armería
hungare:
raktár, tárolóhely, tárolóhelyiség armil~ejo: fegyvertár
nederlande:
houder
pole:
skład, magazyn, schowek, depozyt (finans., prawn.) armil~ejo: arsenał
ruse:
склад, сарай
slovake:
úschovňa

teniĝi

1.  
Sin teni1: sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo [80]; mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj [81]; ĉi tiu fadeno devis esti ŝia teniĝilo, ĝin ŝi fidis, sed ne sin mem aŭ aliajn homojn [82].
2.  
(figure) Daŭri, ne disfali, konserviĝi: la iluzioj ne povis teniĝi longe Marta ; en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis longe teniĝi Marta ; li ne restos riĉa, lia bonstato ne teniĝos [83]; via interkonsento kun Ŝeol ne teniĝos [84].
beloruse:
трымацца
germane:
1. sich halten, sich festhalten 2. sich halten (können), überdauern
hispane:
1. aferrarse 2. mantenerse
hungare:
1. tartja magát 2. tart (időben), megőrződik
pole:
trzymać się
ruse:
держаться

teniĝo  

Pozicio de la korpo, maniero teni korpoparton, ofte rigardata kiel elmontriĝo de kutimoj, sentoj ks: liaj manoj estis en ĝusta teniĝo ĝis la subiro de la suno [85]; teniĝo malvarma, memfida, dignoplena, vigla kaj plena de ĉarmo Marta ; li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran [86]; la teniĝo, la maniero paroli […] tute ne estis neĝentilaj, sed lia memfido […] konfuzis la knabinon IK ; ili ne povis esti simplaj servistinoj: iliaj manoj estis tro delikataj, ilia teniĝo kaj moviĝado estis tro reĝaj [87]; la ĝentila salutado de tiu ĉi nura kompensas al mi la malafablan teniĝon de la aliaj [88]. VD:agmaniero, konduto, mieno, pozo, pozicio
angle:
attitude, bearing, posture
beloruse:
пазіцыя (цела), выправа, манэра (трымацца)
france:
attitude, conduite (attitude), contenance (attitude), maintien (attitude)
germane:
Haltung, Verhalten
hispane:
actitud, conducta (actitud), compostura (actitud)
hungare:
tartás, magaviselet
pole:
postawa
ruse:
позиция, отношение, осанка, манеры

*tenilo [89]   Vikipedio

1.  
Parto de objekto, destinita, por ke oni ĝin tenu1.a oportune: tenilo de kaserolo, de poto, de korbo, de pordo; la tenilo eniris post la tranĉfero, kaj la graso kovris la tranĉferon, ĉar li ne eltiris la glavon el lia ventro [90]; Margarita turnis suben la broson de la balailo, tiel ke ĝia tenilo leviĝis malantaŭ ŝia dorso [91]; li kutimis surhavi ne frakon sed larĝan ledan zonon, super kiu palisaris pistolteniloj [92]; per sia malakra sentenila tranĉilo ŝi ekfosis malsupre ĉirkaŭ la radikoj de la floroj [93].
2.  
Fiksilo por teni objekton en pozicio necesa por taŭga funkciado aŭ prilaborado: ŝraŭbtenilo; supre de la bazaĵo [estis] ĝiaj teniloj [94]; ili donis al la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, por aĉeti ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn kaj lignon por kunteniloj (vd krampo) kaj traboj por la domoj [95].
angle:
1. handle, grip, hilt
beloruse:
1. дзяржальна, ручка 2. трымальнік (нешта)
ĉeĥe:
držadlo, držák, držátko, heft, násada, násadec, rukověť
france:
1. manche (d'un instrument), fût (manche), queue (manche)
germane:
1. Griff 2. Halter, Halterung
hispane:
1. mango (de una herramienta) 2. palanca para fijar
hungare:
1. fogantyú, szár, nyél 2. tartó, rögzítő
pole:
1. uchwyt, ucho, rączka, rękojeść 2. mocowanie, uchwyt, zawiesie
ruse:
1. рукоятка, ручка 2. держатель
slovake:
držadlo, rukoväť, rúčka

tenujo  

Ujo, destinita por teni 2.b ion: Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro [96]; la muroj kaj la volbo de la tenujo estas sufiĉe malsorbemaj, por ke la plej malpezaj elementoj ne povu foriĝi [97]; la eltranĉitaj pecetoj kolektiĝas en suba tenujo [98].
SIN:cisterno
beloruse:
рэзэрвуар, судзіна
ĉeĥe:
nádoba, nádrž, nádržka
france:
réservoir
germane:
Behälter
hispane:
depósito
hungare:
tartály
pole:
zbiornik, rezerwuar
ruse:
резервуар
slovake:
nádoba, nádrž

alteni  

Teni 2.d proksima al iu aŭ io: ili [perforte] rompis ĉiujn ligilojn, kiuj altenis min al ili [99]; kapo, al kiu la kvin rimenoj altenis tiel same kiel radioj al centro [100]. VD:ligi
beloruse:
трымаць (пры кімсьці, чымсьці), утрымліваць
ĉeĥe:
přidržet
france:
attacher
germane:
beifügen, hinzufügen
hispane:
amarrar, vincular, conectar, adjuntar, adherir
hungare:
odatart, hozzáköt, hozzákapcsol
pole:
łączyć, przyczepiać, przylegać
slovake:
pridržať

alteno

FON Ferma aŭ malvastiga movo, kiu konsistigas la unuan parton el kompleta konsonanto.
france:
catastase
germane:
Verschluss
hispane:
implosión
hungare:
záralkotás, implózió

alteniĝi  

Firme teniĝi 1 je io aŭ iu, tiel evitante disiĝon: al Li servu, kaj al Li alteniĝu [101]; loĝejoj por soldatoj kaj kuirejo kune kun bakejo alteniĝis al orienta parto de la muroj [102]. VD:adheri
beloruse:
трымацца, прытрымлівацца, прытрымвацца
france:
tenir (à qc) (s'y tenir attaché), s'attacher
germane:
sich festhalten, (sich an etwas) anhängen
hispane:
unirse, adherirse
hungare:
kötődik, tapad
pole:
łączyć się, przyłączać się, przyczepiać się
ruse:
придерживаться

antaŭteni  

(tr)
Prezenti: ĉiu el ili antaŭtenis al li plej ĉarman sukeraĵon [103]; ĉiuj stanaj soldatoj antaŭtenis la pafilojn antaŭ ĝia pordo [104]; li antaŭtenis al li sian manon [105]. VD:etendi
beloruse:
прапаноўваць , прадстаўляць
france:
présenter (proposer), proposer (présenter)
germane:
hinhalten, präsentieren
hispane:
presentar (proponer), proponer (presentar)
hungare:
eléje tart, maga elé tart
pole:
przedstawiać, prezentować, wyciągać

bonteni  

Prizorgi, konservi en konstante bona stato: por bonteni la tergloban medion, ni devas fari komunan klopodon [106]. VD:flegi
ĉeĥe:
být v dobrém stavu
france:
maintenir (en état)
germane:
erhalten, in gutem Zustand halten, pflegen
hispane:
mantener (en buen estado)
pole:
utrzymywać
slovake:
byť v dobrom stave

bontenado

Prizorgo pri la bona stato de la koncerna afero: bredado signifas la bontenadon, nutradon de hejmigitaj bestoj [107]; okupiĝi pri la riparado kaj bontenado de montara domo [108]; la konstruaĵo estas kaduka, la bontenado okaza [109].
107. Vikipedio, artikolo „bredado“, 2006-03-26
108. Monato, Saliko: Vizito al la nacia parko Vanoise
109. Monato, Roberto Pigro: Rajto je minimuma digno
france:
maintenance
germane:
Erhaltung, Pflege
hispane:
mantenimiento
pole:
utrzymanie, utrzymywanie

ĉirkaŭteni

Teni 1 de ĉiuj flankoj: la grandega serpento, kiu ĉirkaŭtenis la teron en la profundo de la maro, konvulsie kuntiriĝis [110]; Greta en la antaŭĉambro sola ĉirkaŭtenis la ŝrankon kaj ĝin sole tien kaj reen ŝancelis [111]; la manoj […] ĉirkaŭtenis la kapon de lia stabila promenbastono [112].
beloruse:
трымаць (з усіх бакоў), утрымліваць
germane:
umfangen
hispane:
abrazar
hungare:
átfog
pole:
obejmować

*deteni [113]

(tr)
1.
Teni 2.d malproksima: detenu vian piedon de la domo de via proksimulo, ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus [114]; de ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon [115]; de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon [116].
2.
(figure) Malhelpi, malpermesi: liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin [117]; la homamasoj lin serĉis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili [118]; Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraŭ Mi [119]; kvankam oni penis deteni ŝin de tio, ŝi tamen komencis danci [120]; deteni sian manon de maljustaĵo [121]; mi ne detenos mian buŝon, mi parolos en la premiteco de mia spirito [122]; de intencaj eraroj detenu Vian sklavon [123].
beloruse:
устрымліваць (ад чагосьці), утрымваць (ад чагосьці), стрымліваць
ĉeĥe:
zadržet (někoho od něčeho), zdržet
france:
préserver (d'une erreur), empêcher, retenir
germane:
abhalten, fern halten
hispane:
preservar (de un error), impedir, retener 1. alejar 2. disuadir, proteger
hungare:
1. eltart (vmitől), távol tart 2. visszatart, megóv
pole:
powstrzymywać, trzymać z dala, opędzać się
ruse:
удерживать
slovake:
zadržať

eltenemo

Emo, povo por elteni, por longe fronti malfacilaĵojn, dolorojn: nur mia pli granda eltenemo […] ebligis al mi tiel brave kontraŭstari lin [124]; neniam ŝuldo tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata BdV .
124. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
france:
endurance
germane:
Durchhaltevermögen, Ausdauer
hispane:
resistencia

elteni  

(tr)
Rezisti antaŭ atako, malfacilaĵoj; pacience toleri: [ili] trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni ― eble eĉ iom pli multe BdV ; ŝi tuj malligis la vestojn […] ĉar alie ŝi ne povus elteni la varmegon [125]; mi ne povis elteni la malvarmon kaj la timegon [126]; lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, […] ne bezonas jam timi [127]; elteni la malfeliĉon, la suferon; la nacioj ne povas elteni la indignon de la Eternulo [128]; Esperanto jam eltenis la elprovon de l' uzado; ne povi elteni la komparon kun...; lia edzino ne eltenis kun li, kaj petis pri eksedziĝo [129]; eltenebla mizero Marta ; neeltenebla doloro; mareltena ŝipo; fajreltena kesto BdV . VD:elporti, suferi, toleri
angle:
bear, stand
beloruse:
вытрымліваць , выносіць, трываць, вытрываць, стрываць
ĉeĥe:
nepovolit, přestát, strpět, vydržet
france:
supporter (endurer), endurer, tolérer (endurer) el~ebla: supportable, soutenable, tenable neel~ebla: insupportable, insoutenable, intenable
germane:
aushalten, ertragen marel~a ŝipo: (hoch)seetaugliches Schiff fajrel~a kesto: feuerfeste Kiste
hispane:
soportar (resistir), resistir, tolerar (aguantar), aguantar el~ebla: soportable, tolerable neel~ebla: insoportable, insostenible, intolerable
hungare:
kibír, elvisel, kitart el~ebla: elviselhető, kibírható neel~ebla: kibírhatatlan, elviselhetetlen
itale:
sopportare
nederlande:
uithouden, verdragen, uitstaan
pole:
wytrzymywać, przetrzymać, ścierpieć, znosić (trudności, przeciwności)
ruse:
терпеть, выносить, вынести, выдерживать , выдержать, выстоять el~ebla: терпимый neel~ebla: невыносимый
slovake:
vydržať, znášať

enteni  

(tr)
1.
Enhavi kaj teni en si, malhelpante la materian ellason: multaj malfeliĉuloj estas entenataj en tiuj mallumaj karceroj.
2.  
Propraposede, laŭnature, normale, neapartigeble, nepre devige enhavi: la muzeo entenas grandvalorajn verkojn; per „ora regulo“ la Usonanoj komprenas la principojn entenatajn en la evangelia „Prediko sur la monto“; tiuj vortoj ŝajnas enteni minacon; nur mensogojn entenas tiuj paroloj; tiu vorto entenas aĉigan nuancon; la disvolviĝo de la armilindustrio entenas ĝermon de milito; scii entenas la ideon antaŭvidi; tiu esprimo entenas danĝeron por la unueco; saĝo ĉiam entenas ian abnegacion kaj rezignacion; neniu partio povas venki, se ĝi ne entenas anojn, kiuj ĉiam estas pretaj oferi sian personan profiton por la ĝenerala intereso; en tiu prezo estas entenata la tagmanĝo; ĉi entenate troviĝas la programo. VD:impliki, inkluziva
3.
Kapabli enhavi iun kvanton da; ĉirkaŭfermi: mia kofro povas nur enteni malmultajn vestojn; la teatro entenas 800 personojn; la salono ne estis sufiĉe vasta por enteni ĉiujn kongresanojn; mantelo […] tiel delikata, ke du manoj povis ĝin enteni [130]; mia kapo ne povas enteni, kiam li faris tiajn kalkulojn [131]; la trezorejo de la faraono apenaŭ povis enteni la oferojn de l' regnanoj [132]; oni konstruis akvujon, kiu povis enteni ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj [133]; la malsaĝo estas senlima, kiel la oceano, ĝi povas enteni ĉion [134]; tiuj tri klasoj entenas ĉiujn specojn.
4.
Enhavi: peni por esprimi ĉiujn ideojn nur per la helpo de la radikoj entenataj en la U. V.; ĉiu leciono entenas demandaron; la libro entenas ankaŭ klarigojn pri la idiotismoj.
Rim.: Tre ofte oni povas uzi indiferente „enteni“ aŭ „enhavi“: ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la E-ismo[135] (Kp: lingvo internacia enhavas en si sanktan, grandan kaj gravan ideon[136]). Tamen „enteni“ prezentas pli malvastan sencon kaj montras prefere materian aŭ moralan enfermitecon, ligitecon, dependecon, kiu malhelpas la ellason, la disigon, la apartigon de la entenataĵo kaj de la entenantaĵo. Kontraŭe „enhavi“ montras simple la enestadon.
130. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
131. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
132. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
133. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
134. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
135. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
136. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
beloruse:
утрымліваць (у сабе), зьмяшчаць, мясьціць
ĉeĥe:
obsáhnout
france:
contenir (renfermer, avoir une certaine capacité), renfermer (contenir), comporter
germane:
enthalten
hispane:
contener (tener cierta capacidad), incluir
hungare:
1. bent tart, benne tart 2. tartalmaz, magában foglal 3. befogad 4. tartalmaz
katalune:
cabre
okcitane:
claure
pole:
zawierać, mieścić, pomieścić, zmieścić, obejmować
ruse:
содержать (в себе), вмещать
slovake:
obsahovať
tokipone:
jo

enteno  

FIZKEM PIV1
Kvanto da substanco, entenata en ĥemiaĵo: la enteno je oro de tiu erco estas 70 elcentoj; blanka cemento estas produktita el feroriĉaj krudmaterialoj (Fe2O3-enteno < 0,1 %) [137]; la enteno de sukerkano je sukero (ĉefe sakarozo) estas ĝis 18 % kaj vakso [138]. VD:koncentriteco
beloruse:
зьмяшчэньне , колькасьць (чагосьці ў чымсьці)
ĉeĥe:
obsah
france:
teneur (quantité, proportion), concentration (teneur), titre (teneur)
germane:
Gehalt
hispane:
contenido (cantidad, proporción), concentración (contenido)
hungare:
tartalom
pole:
zawartość
ruse:
содержание (чего-л. в чём-л.)
slovake:
obsah

forteni   Vikipedio

(tr)
Teni2.d malproksima: mi fortenis mian koron de nenia ĝojo [139]; alia maloportunaĵo pli fortenas min nun for de ili [140]; la tro honora titolo de majstro […] fortenas de Esperanto multajn personojn [141]; forteni la minacantan finon.
Rim.: Tre ofte oni povas uzi indiferente „deteni“ anstataŭ „forteni“, tamen ĉi-lasta ne posedas la figuran sencon „malhelpi“, „malpermesi“.
beloruse:
трымаць (на нейкай адлегласьці, далёка), утрымліваць (на нейкай адлегласьці, далёка)
ĉeĥe:
nepřipustit, odvést, zdržovat
france:
tenir éloigné, tenir à l'écart
germane:
abhalten, bewahren vor, fern halten
hispane:
mantener lejos
hungare:
távol tart
nederlande:
weghouden
pole:
powstrzymywać, trzymać z dala, opędzać się, być powściągliwym
slovake:
držať od seba

forteno

1.
Ago forteni.
2.
FON Malferma aŭ vastiga movo, kiu konsistigas la trian parton el kompleta konsonanto kaj preparas la gliton al sekvanta sono.
ĉeĥe:
zdrženlivost
france:
2. détente (phon.)
hispane:
restricción
hungare:
1. távoltartás 2. zár megszüntetése, explózió
pole:
1. powściągliwość
slovake:
zdržanlivosť

kuneteni  

(tr)
Restigi kunaj: la belo, vero kaj bono […] tiuj tri aferoj kunetenas la mondon [142]; [la kurtenoj] ofte estas kunetenataj de pingloj, je kiuj oni pikiĝas [143]; apud la vorto nove kreita meti en kuneteniloj (...) la tradukon de tiu vorto en ia alia lingvo (vd krampo3) DL .
Rim.: Regule oni ne kuntiru adverbon kun verbo, sed ŝajnas, ke Z volis eviti miskomprenon kun „teni kun iu“. Komunlingve oni tamen uzas pli regule „kunteni“. [W. Diestel]
beloruse:
трымаць (разам)
france:
tenir (attaché)
germane:
zusammen halten
hispane:
mantener juntos
hungare:
együtt tart
pole:
łączyć, spinać, spajać

kunkunteni

(tr)
Helpi kunteniĝi: [bulo da tero, kiun] kunkuntenis la radikoj de granda velkinta kampa floro [144]; la vero kunkuntenas la mondon [145].
beloruse:
падтрымліваць (штосьці агульнымі намаганьнямі)
germane:
zusammen halten
hispane:
mantener juntos
pole:
łączyć, spinać, spajać

kunteni  

(tr)
Restigi kunaj: la gluo kuntenanta la paĝojn estis iom tro avare uzita [146]; lia ventro estis kuntenata de florumita veŝto [147]; oni povis observi la estiĝon kaj forpason de sekundoj, minutoj kaj horoj, vidi la radetojn, hokojn, ŝraŭbojn, kiuj funkciigas kaj kuntenas la misteron de la tempo [148]; kuntenado de manoj dum promeno [149]; la metriko aŭ la rimskemo reliefigas sin kvazaŭ kuntena poeziilo [150].
146. D. Broadribb: Recenzo de „La profeto el Pedras“, Monato
147. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
148. Monato, Franz-Georg Rössler: Horobato, korobato
149. Monato, Russ Williams: Parado de toleremo (3)
150. Monato, Gerrit Berveling: Brile versform-fidela traduko ĝuinda
beloruse:
трымаць (разам)
france:
maintenir ensemble
germane:
zusammen halten
hispane:
mantener juntos
hungare:
összefog, egybetart
pole:
łączyć, spinać, sklejać, spajać

kunteniĝi PIV1

Kune teniĝi, ne diseriĝi: la randoj de la teksaĵaj rubandoj estas neniam nodigataj kiel banto, ĉar banta nodo povas ne kunteniĝi esperinde [151]; estas en Svisio kvar lingvaj komunumoj, kaj tri oficialaj lingvoj: la germana, la franca kaj la itala, […] pro nacia kunteniĝo, ĉiu lernejano laŭleĝe unue lernas la plej gravan nacian lingvon (post la propra) [152]; KUI kiam la saŭco kunteniĝos, forprenu ĝin for de la fajro; KUI kunteniĝema kremaĵo, pulvoro; bona kunteniĝo inter la eroj.
beloruse:
трымацца (разам), злучацца kun~iĝo: злучэньне
france:
se tenir (être lié) kun~iĝema: pâteux kun~iĝo: cohésion
germane:
zusammen halten, anhaften
hispane:
mantenerse juntos kun~iĝema: pastoso kun~iĝo: cohesión
hungare:
kun~iĝo: összetartás, összetartó erő, kohézió
ruse:
соединиться kun~iĝo: соединение

reteni

(tr)
1.  
(ion) Teni ĉe si for de aliaj, kaŝe aŭ kontraŭleĝe konservi: kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo [153]; vian abundon kaj sukon ne retenu: la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi [154]; mi plej severe avertas vin ne reteni iujn faktojn aŭ donitaĵojn [155]; la kapitalistoj retenis tro grandan parton de la gajno.
2.
(iun) Ne lasi iri for de si: ankoraŭ vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas ĝin [156]; permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon [157]; la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj [158].
3.  
Haltigi, malhelpi la antaŭenmovon de io aŭ iu: ĉiujn Izraelidojn li forsendis ĉiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis [159]; jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo [160]; kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? ekstermu ilin el Via basko [161]; neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton [162].
4.
(figure) Malhelpi la manifestiĝon de sento aŭ la plenumiĝon de ago: la danhundo ne povis reteni sian impeton [163]; retenita spirado Marta ; ŝiaj okuloj apenaŭ retenis larmojn; la elspezo retenas min de korespondado; sian tutan koleron aperigas malsaĝulo, sed saĝulo ĝin retenas [164]; kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa [165]; ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo [166].
Rim.: La nuanco inter „reteni sin“ kaj „deteni sin“ estas apenaŭ sentebla, sed la dua estas multe pli kutima.
angle:
4. restrain (control oneself)
beloruse:
утрымліваць 4. стрымліваць
ĉeĥe:
hromadit, jímat, nahromadit, zabavit, zachycovat, zadržet, zadržovat, zdržet
france:
retenir, contenir (retenir), endiguer (retenir), maintenir (retenir)
germane:
zurück halten 4. anhalten, an sich halten
hispane:
retener, contener (retener), mantener (retener)
hungare:
visszatart, fékez, megfékez
pole:
powstrzymywać, zatrzymywać
ruse:
удерживать 4. сдерживать
slovake:
hromadiť, zabaviť, zachytávať, zadržať, zdržať

sin deteni, deteniĝi  

1.  
Ne permesi al si: kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin [167]; ne povi sin deteni de admiro BdV , de ridado [168], de larmoj [169]; deteni sin de vino kaj de ebriigaĵo [170], de ĉia formo de malbono [171]; min deteni fariĝis mia unika devo [172]; nur detenu vin, ke vi ne manĝu la sangon [173]; Karen ne povis sin deteni, por ne fari kelke da dancpaŝoj [174]; ne povi sin deteni montri grandan intereson BdV ; sindetenado en l’ unua nokto Hamlet . VD:abstini
Rim.: Kiel aperas en la ekzemploj, la manieroj konstrui tiun verbon estas sufiĉe multaj: deteni sin, ke oni ne faru...; deteni sin, por ne fari...; deteni sin de farado...; deteni sin de fari...; deteni sin fari... La konstruo per negativa subfrazo nun aspektas arkaika: mi ne povas min deteni kaj ne skribi al vi pri tio. La konstruo kun la prepozicio "de" antaŭ infinitivo aspektas erara: tio ĉi neniel devos nin deteni de enkonduki tiun ĉi oportunaĵon en nian artan kaj konscie kreitan lingvon [175].
2.  
POL En voĉdonado ne doni sian voĉon.
Rim.: La unuvorta formo „sindeteni“ aperas iafoje: sindeteni signifas ne voĉdoni [176] Ĝin kaj ĝenerale ĉiujn sin-verbojn en senrompa formo malaprobas ekzemple PMEG, 2016-07-14: „sin-vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo: sinfido, sinfida, sinfide. Se oni volas uzi verban finaĵon, oni devas reiri al la origina frazeto, kie sin estas aparta vorto. Se sin ne rilatas al la tria persono, oni devas tiam ŝanĝi al min, nin aŭ vin“ [ĵv]
beloruse:
устрымлівацца, устрымацца
france:
s'abstenir (de), s'empêcher (de), se passer (de), se priver (de), se retenir (de)
germane:
1. sich zurückhalten 2. sich enthalten
hispane:
abstenerse (de), privarse (de)
hungare:
tartózkodik (vmitől), óvakodik
pole:
1. powstrzymywać się, wstrzymywać się 2. wstrzymywać się od głosu
ruse:
воздержаться, воздерживаться

sindetenema, deteniĝema  

Singarda, inklina deteni sin de senpripensaj agoj aŭ paroloj, de montriĝemo; ne enmiksiĝema: ĉu la kaŭzoj de lia sindetenemo antaŭ junulinoj en Betraĥ estas amo al ŝi? [177]; nesindetenemaj amemaj sentoj [178]; la sinjorino faris ekrideton deteniĝeman kaj nesondeblan [179]. VD:modera, modesta, sobra
beloruse:
стрыманы, памяркоўны
france:
discret, prudent, réservé, réticent sinde~emo: réserve (modération), retenue (modération), modération, prudence, réticence nesinde~ema: expansif (de caractère)
germane:
zurückhaltend, vorsichtig, scheu
hispane:
discreto, prudente, reservado, reticente sinde~emo: reserva (moderación), moderación, prudencia
hungare:
sinde~emo: tartózkodás, óvatosság nesinde~ema: túláradó
pole:
powściągliwość

sindeteno, deteniĝo   Vikipedio

Ago sin deteni: voĉdoni per jes, ne aŭ sindeteno PIV1 ; (arkaismo) estas eble per sindetenado (abstinado) kaj korpureco [...] atingi ian mistikan unuecon kun malsupera diaĵo [180].
beloruse:
устрыманьне
france:
abstention, réticence sinde~ado: abstinence
germane:
Enthaltung, Zurückhaltung, ,
hispane:
abstención, renuencia sinde~ado: abstinencia
hungare:
tartózkodás (vmitől) sinde~ado: önmegtartóztatás
pole:
powstrzymywanie się, abstynencja, powściągliwość

sinteno  

Maniero, laŭ kiu oni sin tenas 5, kondutas, rilatas al aliaj homoj aŭ al la cirkonstancoj: la interveno de Kant ĵetis falsan noton en la reciproke ĝentilan sintenon, kiun la enketestro kaj la pridemandato estis adoptintaj [181]; ĉu en tio [ke ŝi estas aktorino] kuŝis la kialo de ŝia tiom ordinarŝajna sinteno? [182]; [la dancoj de la malalta popolo] estis tiel enuetigaj, ĝia sintenado tiel senverva, tiel mallerta, ke mi eliris el ili pli afliktite ol ĝojigite [183].
beloruse:
паводзіны, манэра (трымацца), манэры
ĉeĥe:
chování, způsob myšlení
france:
comportement, conduite (comportement), attitude (comportement)
germane:
(innere) Haltung, Einstellung
hispane:
comportamiento, conducta (comportamiento), actitud (comportamiento)
hungare:
magatartás, viselkedés
pole:
stosunek (do czegoś), zachowanie, sposób bycia, maniery
ruse:
поведение, манера держаться
slovake:
prístup, správanie sa

*subteni [184]  

(tr)
1.
Firme teni de sube, apogi de sube, portante la ŝarĝon aŭ kontraŭstarante la puŝon por malhelpi la falon: subteni tegmenton, muron per traboj; muro subtenanta terason; subteni maljunulon sub la brakoj; [la Ĥaldeano] ŝajnis kuŝi en la aero, kvazaŭ subtenata de nevidebla apogilo [185]; centoj da miloj da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam ne timas la venton [186]; (figure) subteni sian tronon per favorkoreco [187].
2.  
(figure) Helpadi: la asocio decidis subteni la E-istan movadon; subteni ies klopodojn; nur tiu penso subtenas nin en nia sendanka laboro; subteni (paroli favore al, voĉdoni por) la proponon de iu; la havaĵo de la mortinto devas esti konsiderinda, por subteni (finance) tian oficejon [188]; el la militakiraĵoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo [189]; ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu PrV ; tiel ni subtenas (kuraĝigas) ilin en ilia erara opinio [190]; [mortis] la fondinto, subteninto kaj inspirinto de nia Konstanta Kongresa Komitato [191].
3.  
(figure) Daŭrigi: donacetoj subtenas amikecon PrV ; subteni la komunikadon; ili subtenas inter ni regulan korespondadonZ ; tiu ĉi verko havas la celon subtenadi unuformecon de stilo inter ĉiuj esperantistoj [192]; netoleremaj kaj persiste subtenataj asertoj [193]. VD:konservi, nutri
beloruse:
падтрымліваць , падтрымаць
ĉeĥe:
napomáhat, podepřít, podporovat, podpořit, udržet, vypomoci
france:
soutenir, appuyer (soutenir), épauler (soutenir)
hispane:
sostener, apoyar (sostener), respaldar (sostener)
hungare:
1. alátámaszt, megtámaszt 2. támogat 3. fenntart
pole:
1. podpierać, podtrzymywać, utrzymywać 2. wspierać, podtrzymywać 3. podtrzymywać, utrzymywać
ruse:
поддержать, поддерживать
slovake:
podoprieť (stav.), podporovať, udržovať
volapuke:
2. yufön

subteno  

Ago subteni; io, kio subtenas: la eksperimento nun farata en Sovetio estas grandioza kaj meritas ĉies subtenon [194]; [dankon al la] personoj, kiuj donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon [195].
194. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Dubemo
195. L. L. Zamenhof: Paroloj, Malferma parolado de la 8a UK en Kraków (1912-08-11)
beloruse:
падтрымка
ĉeĥe:
dotace, podpora, příspěvek, výpomoc
france:
soutien, appui (soutien), concours (soutien), support (soutien)
hispane:
sostén, apoyo (sostén), colaboración (sostén), soporte (sostén)
hungare:
támogatás
pole:
wsparcie, poparcie, podparcie, podpora, oparcie
ruse:
поддержка
slovake:
podpora, príspevok
volapuke:
yuf

subtenanto

1.  
Iu, kiu subtenas: tiuj pacistoj estas fakte, se ne konscie, tre valoraj subtenantoj de l' nuna krima sociordo [196]. VD:zeloto
2.  
MAT[197] (de bildigo de topologia spaco al la aro de reeloj aŭ kompleksoj) Adheraĵo de la aro de ĉiuj elementoj de la fonto-aro, kiujn la bildigo ĵetas al nenula valoro: se reela funkcio havas numereblan subtenanton, ĝia integralo sur ĉiu intervalo estas nula.
angle:
2. carrier (of a function)
beloruse:
1. прыхільнік, пасьлядоўнік 2. носьбіт (функцыі)
ĉeĥe:
podpůrce
france:
1. défenseur (partisan), partisan (défenseur), supporteur, tenant (défenseur) 2. support (d'une fonction)
germane:
2. Träger
hispane:
1. defensor (partidario), partidario (defensor) 2. soporte de una función
hungare:
1. támogató, segítő, szponzor 2. tartóhalmaz (függvényé)
pole:
1. poplecznik, stronnik, sponsor 2. nośnik (funkcji)
ruse:
1. сторонник, последователь 2. носитель (функции)
slovake:
podporovateľ
volapuke:
1. yufel

subtenilo  

TEK
Ilo, kiu subtenas: dek du kupraj bovoj, kiuj servis kiel subtenilo [...] por la domo de la Eternulo [198]; la longaj brakoj apogiĝis sur la genuoj kvazaŭ ili servus kiel subteniloj por lia masiva torso [199]. SUB:apogilo, postamento, soklo
beloruse:
апора, апірышча, падстаўка
ĉeĥe:
podpěra
france:
étai, soutien (étai)
hispane:
sostén (apoyo), base, apoyo
hungare:
támaszték, támasz, bak
pole:
wspornik, podpora, oparcie, podstawa, nośnik
ruse:
держатель, опора, подставка
slovake:
podpera

ŝraŭbtenilo

TEK
1.  
Fiksilo kun du makzeloj ŝraŭbe moveblaj por firme premteni prilaboratan objekton: li vidis […] pegon, kiu [malfermis] ŝelon de migdaloj, fiksinte ilin inter du ŝtonoj, kiel en ŝraŭbtenilo [200]; (figure) Atrejo jam longe ne plu provis liberigi sin el la ŝtala ŝraubtenilo de la lupdentaro [201]. SIN:vajco
2.  
Ŝraŭbhava junto por kune premteni plurajn objektojn (ekz-e kungluatajn pecojn). SUP:klemoVD:agrafo1.c, premilo
200. Vikipedio, Pegedoj
201. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
angle:
1. vice 2. screw clamp
beloruse:
1. ціскі, клюбы, кляшчотка, лісіца (прылада) 2. струбцына
france:
1. étau
germane:
1. Schraubstock 2. Schraubklemme, Schraubzwinge
hispane:
1. presa de tornillo 2. abrazadera
hungare:
1. satu 2. csavarszorító, asztalosszorító
pole:
ścisk, imadło
ruse:
1. тиски 2. струбцина

vivteni  

(tr)
Provizi per la nutraĵoj necesaj por ebligi pluan vivon kaj sanon: oni povas vivteni sin per trinkado de nura lakto; li vivtenas multnombran kortbirdaron [202]; la baro, kiun ili metis inter si kaj mi, forigas de mi ĉiun rimedon de vivteno [203]; por sia vivteno li povis jam mem zorgi [204]; (figure) mia elsekiĝinta imago kaj miaj estingiĝintaj ideoj ne plu provizas mian koron per vivtenaĵoj [205]; la vivtenaj kostoj plialtiĝis. VD:teni3.c
beloruse:
утрымліваць , утрымоўваць ( забясьпечваць кагосьці)
ĉeĥe:
uživit, vyživovat, získávat životní prostředky, živit
france:
maintenir en vie, entretenir, nourrir viv~i sin: subsister (se maintenir en vie), se maintenir (en vie) viv~o: subsistance viv~aĵo: aliment viv~aj kostoj: coût de la vie
hispane:
mantener (proveer alimentos,etc) viv~i sin: subsistir (mantenerse con vida), mantenerse (con vida) viv~o: subsistencia
hungare:
eltart (pl. családot) viv~i sin: megél viv~o: megélhetés, létfenntartás viv~aĵo: élelem viv~aj kostoj: létfenntartási költségek, megélhetési költségek
nederlande:
in leven houden viv~o: levensonderhoud
pole:
utrzymywać (się, kogoś) przy życiu, przeżyć
portugale:
sustentar, manter
ruse:
содержать (кого-л.)
slovake:
udržiavať pri živote, živiť

administraj notoj

pri sin ~i:
    "Se tenir" havas pli multajn sencojn en la franca ol "sin teni"
    (ekz-e
    "troviĝi ie", "okazi", "interdependi", ktp). Mi ne scias,
    ĉu la
    subsenco "kontentiĝi per" estas internacia (Vd ekz-on el
    Revadoj).
    Por la taŭgeco de la indekso fr-eo, necesas certiĝi, ke
    tiuj pliaj
    sencoj ricevas tradukon per "se tenir".
    [MB]
  
pri el~i :
      Indus trovi pliajn ekz-ojn, en kiuj la tolerata afero estas
      persono. Ĉu tiam eblas uzi tiun personon, kiel objekton de la
      verbo?
      [MB]
    
pri en~i:
    PIV1 konas plu nur du sencojn (~i en io/si, havi kapaciton de). Mi
    ne volis modifi la artikolon, ĉar la originala intenco ne
    aperas al mi klare. La difino de la dua senco, ekz-e, estas mistera.
    [MB]
  
pri for~o 2.:
      Mi ne komprenas la metaforon malantaux cxi tiu senco, same
      kiel cxe "al~o", cetere. La francaj tradukoj sxajnas kongrui
      kun la difinoj, sed la rilato inter la difino kaj la Esperanta
      vorto restas enigmaj al mi.
      [MB]
    
pri kune~i:
    Iom stranga vorto. PIV1 donas ekz-on, kiu ne kongruas kun la
    cxi-supra "kune~i sxalon per pingloj". En cxi-lasta la subjekto
    estas iu. En
    nia ekz-o la subjekto estas la pingloj. Tio tamen ne estas tute
    nekohera, konsiderante, ke "~i" havas identan elastecon. Alia
    demando estas:
    kial oni ne diras "kun~i" kaj kia rilato kun "kunkun~i"?
    [MB]
  
pri kun~i:
    Cxi-tiu vorto estas nun ofte uzata. Strange, ke gxi ne aperis
    en PIV1. Cxu "kune~i" kaj "kunkun~i" plu estas uzataj? Cxu kun
    specifa nuanco rilate al "kun~i"?
    Ie en la reto mi trovis eraran francan tradukon de "kun~i" per
    "contenir" (enteni)!
    [MB]
  
pri kun~iĝi :
    La ekz-oj venas el PIV1, sed devas esti aliaj, pli bonaj kaj pli
    kutimaj. Mi pensas pri "argilo kun~iĝas", "lia rakonto kun~iĝis".
    [MB]
  
pri sub~i :
    Trovi ekz, en kiuj la subjekto de "sub~i" estas la rimedo. Ekz-e
    "lia mono sub~is la aferon" anstataux "li mone sub~is la aferon".
    [MB]
  
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~egi: Mankas dua fontindiko.
al~o: Mankas fontindiko.
al~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bon~i: Mankas dua fontindiko.
for~o: Mankas fontindiko.
for~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~i : Mankas verkindiko en fonto.