9kompakt/a Z PV

9kompakta

1.
Tiom densa, ke ĝi plene okupas sian volumenon, sen kavoj aŭ poroj aŭ truoj ktp: kompakta amaso, grundo; ili remburas [la veston] per avena pajlo por formi du ĝibojn ― bruste kaj dorse, kiuj devas resti kompaktaj kaj senmovaj [1]; ANA kompakta histo de osto (kontraste al la spongeca); GEOL kompakta teksturo; MET kompakta nubo (kumuluso, kontraste al ciruso) [2].
2.
MAT
a)
[3] (p.p. topologia spaco) Apartiga kaj kvazaŭkompakta.
b)
MatVort (p.p. subaro `bb A` de metrika spaco `bb E`) Tia, ke rilate ĉiun vicon en `bb A` ekzistas almenaŭ unu adhera punkto en `bb A`: ĉiu kompakta subaro de metrika spaco estas fermita kaj barita; la kompaktaj subaroj de finidimensia normohava spaco estas ĝiaj fermitaj kaj baritaj subaroj; ĉiu finia subaro de metrika spaco estas kompakta.
Rim.: Influate de la angla, iuj uzas la vorton kompakta en la senco miniatura: TomTom Go estas kompakta unuo, malpli granda ol pugno, aspektanta kiel malgranda televidilo el puphejmo [4]. La plej ofta ekzemplo estas la termino kompakta disko. Tio ne estas rekomendinda, kaj sentante la barbarecon de tiu paŭsaĵo multaj preferas formojn „k-disko“ aŭ „codo“, aŭ imitas alian modelon: lumdisko. [Sergio Pokrovskij]
1. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
2. Maurice Lewin: Meteologia terminaro
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, malprecize
4. Monato, Paul Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj, 2004
angle:
1. compact, dense, closely-pressed together ~a histo: compacta. 2.a compact (space) 2.b compact (set)
beloruse:
кампактны, сьціслы, шчыльны
ĉine:
1. 小巧 [xiǎoqiǎo], 稠 [chóu], 紧实 [jǐnshí], 紧凑 [jǐncòu], 緻密 [zhìmì]
france:
1. compact, dense, épais (dense), lourd (dense), massif (adj., dense), serré (dense), tassé (dense) 2.a (espace) compact 2.b (ensemble) compact
germane:
1. festgefügt, dicht, kompakt, gepackt 2.a kompakt (-er Raum) 2.b kompakt (-e Menge)
japane:
ぎっしりつまった, 密集した [みっしゅうした], 緻密な [ちみつな], ずんぐりした
nederlande:
compact
pole:
szczelny, ścisły, zbity, zwarty ~a histo: tkanka siateczkowa. 2.a (przestrzeń) zwarta 2.b (zbiór) zwarty
portugale:
~a histo: compacto, massudo, cerrado, denso.
rumane:
strâmt, exact, compact
ruse:
компактный, плотный, сжатый ~a histo: компактная ткань. ~a teksturo: компактная текстура. 2.a компактное (пространство) 2.b компактное (множество)
ukraine:
компактний, щільний, збитий, густий (про текст), стислий (про стиль), твердий, забитий (про ґрунт)

malkompakta

Konsistanta el disaj, facile apartigeblaj eroj: ĝi flugis en la direkto al la malnova breto sub la fenestro de la frontona ĉambreto, ĝuste en fendon, kiu estis plena de musko kaj de malkompakta tero [5]; sed la plej grandaj infanoj singarde deŝiris la elflorintajn kreskaĵetojn, la trunketojn, kiuj portis sur si la floksimile kunmetitan semkronon, tiun malkompaktan, aeran, lansimilan floron, kiu estas kvazaŭ formita el plej delikataj plumoj, flokoj aŭ lanugoj [6].
ĉeĥe:
nekompaktní, nesoudržný
france:
diffus, léger (pas compact), lâche (pas compact)
japane:
ふわりとした, まばらな, 希薄な [きはくな]
pole:
pulchny
rumane:
grăsuț
ruse:
рыхлый
slovake:
nesúdržný
ukraine:
пухкий, нещільний, рідкий (про тканину)

kvazaŭkompakta

MAT
(p.p. subaro de topologia spaco) Tia, ke el ĉiu kovro per malfermitaj subaroj eblas tiri finian subkovron: ĉiu kvazaŭkompakta subaro de metrika spaco estas ankaŭ kompakta.
angle:
quasicompact (space)
france:
(espace) quasi-compact
germane:
quasikompakt (-er Raum)
pole:
quasi-kompaktowa (przestrzeń)
rumane:
cvasi-compact (bază)
ruse:
квазикомпактное (пространство)

antaŭkompakta

MATMatVort
(p.p. subaro de metrika spaco) Tia, ke por ĉiu reelo `epsilon` ekzistas finia kovro de ĝi per malfermitaj globoj kun radiuso `epsilon`: subaro de metrika spaco estas kompakta, se kaj nur se ĝi estas antaŭkompakta kaj kompleta.
angle:
precompact (set)
france:
(ensemble) précompact
germane:
präkompakt (-e Menge)
pole:
wstępnie zwarty
rumane:
pre-compact
ruse:
предкомпактное (множество)

administraj notoj

pri ~a:
    La rimarkon pri kompakta disko mi ne komprenas, tie temas ja pri la kompakteco de la
    datumoj, ne de la materialo!
    [WD]