*bar/i UV

*bari

(tr)
1.
Fermi vojon por malhelpi la trairon: kiam li venis al la gardistoj, ili volis bari al li la vojon [1]; li devis bari al la atakantoj la revenon al ilia urbo [2]; ĉu vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon, kiu baras al vi la eniron en la paradizon [3]? bari la eliradon kaj eniradon [4]; krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis aŭdita [5]; koto leviĝis tre alte […] kaj baris la rivereton, kiu disfluante komencis formi brikokoloran lagon [6];
2.
(figure) Malhelpi: bari la progreson al la konkurenco, al la kalumnio; kio baras la reĝan ordonon [7]? mi volas ĉion ĉirkaŭ mi ekstermi, kio baras al mi la eblon esti mastro [8]; ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj [9]; de unu flanko baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco, de la alia flanko la kutimo, la manko de iniciativo Marta ; ĝuste tiu ĉarmo baris la profesian reagon [10]; li iom post iom persvadis ŝin pri ŝia misio bari ilian progreson [11]; tiu principo ne baras kunlaboron kun diverstendencaj organizaĵoj [12]; ĉio, kio nun povis bari tiun ĉi preparon, devis foriĝi el ŝia vivo [13].
VD:embarasi, malakceli, obstrukci, ŝtopi, bridi
angle:
obstruct, block, bar
beloruse:
загароджваць, перагароджваць, заступаць
bretone:
1. stankañ (un hent) 2. skoilhañ, mirout ouzh
ĉeĥe:
hradit blokovat, oplocovat, přehradit, překážet, tarasit, zastoupit (cestu), zatarasit
ĉine:
1. [è], 封鎖 [fēngsuǒ], 閡 [hé], 禁止通行 [jìnzhǐtōngxíng], 抑制 [yìzhì] 2. [hé], 封鎖 [fēngsuǒ], 妨碍 [fǎngài], 傺 [chì]
france:
1. barrer (un passage), bloquer (un passage) 2. barrer (empêcher), empêcher, faire obstacle
germane:
1. sperren 2. versperren, verhindern
hebree:
לחסום
hispane:
1. bloquear 2. impedir, obstaculizar
hungare:
1. elkerít, eltorlaszol 2. akadályoz, korlátoz
japane:
道をふさぐ [どうをふさぐ], 妨げる [さまたげる]
pole:
1. grodzić, zagradzać, odgradzać, zastawiać, tarasować, zatarasować, stawiać przeszkodę 2. stawiać przeszkodę
ruse:
преграждать, загораживать
slovake:
hatiť, oplotiť, prehradiť
ukraine:
городити, загороджувати, заступати, перепиняти, перекривати, перегороджувати, чинити перешкоду

baro

1.
Io, kio baras aŭ malhelpas: ili trarompos la baron, trapasos la pordegon [14]; mi renkontis preskaŭ nevenkeblan baron: mi devas dungi bonan advokaton kaj mi tute ne havas monon [15]; vi faras baron al via propra liberiĝo, se vi kaŝas vian doloron antaŭ via amiko [16]; la brika baro disfaladis, […] apud la templo estis neniu [17]; mallarĝa fenestreto provizita je feraj baroj [18]; li krampiĝis al la veturilo [sed] liaj fingroj malkuniĝis kaj la malfeliĉulo, lasante la apogan baron, falis [19]; tio faligis ĉiujn sociajn barojn, […] antaŭ la altaro de Bakĥo ĉiuj estis egalaj [20]; Viktoro koleris kontraŭ la baro, kaj ne akceptis, ke volado alia ol la lia ordonu [21]; la baroj de l' komenco [22]; la Fundamento […] ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo [23]; lingvajn barojn oni povas venki nur per lernado de fremdaj lingvoj [24]; pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj PrV ; gardu vin du baroj, lipoj kaj dentaroj (parolu nur singarde) PrV . VD:barikado, barilo, blokado, embaraso, kontraŭaĵo, malhelpaĵo, muro, obstaklo
2.
MATPIV1 (de subaro `bb A` de orda aro `(bb E,le)`) Tia elemento `b` en `bb E`, ke por ĉiu `x` en `bb A` veras `x le b`: suba baro; supera baro; la aro de reeloj akceptas nek superan, nek suban baron; baro de bildigo (t.e. de ĝia bildaro). SUB:supremo, infimo; VD:maksimumo, minimumo
HOM:baro (mezurunuo)
angle:
1. obstruction, barrier 2. bound
beloruse:
1. перашкода
bretone:
1. skoilh, harz (skoilh)
ĉeĥe:
hranice, ohraničení 1. hradba, překážka
ĉine:
1. 壁垒 [bìlěi], 栏栅 [lánshān] 2. [jiè]
france:
1. obstacle, barrière (fig.) 2. majorant, minorant
germane:
1. Sperre, Hindernis, Schranke, Barriere, Hemmnis 2. Schranke
hebree:
מחסום
hispane:
1. obstáculo, barrera (fig.) 2. mayorante, minorante
hungare:
1. akadály, korlát 2. korlát, határ
japane:
バール
pole:
1. przeszkoda, ograniczenie, przegroda 2. element ograniczający, granica
ruse:
1. преграда 2. грань
slovake:
hranica, ohraničenie
ukraine:
перешкода, завада

baraĵo

Baro, aĵo kiu baras aŭ malhelpas: baraĵojn por ŝafoj (kp kralo) ni konstruos ĉi tie [25]; junulo alkuris al mi ĝoje saltante trans miloj da baraĵoj sur la bordo [26]; ĉiuj lingve maturaj esperantistoj tuj komprenos vin, […] ne staras baraĵo [27]; [ekestas] akvomanko ĉirkaŭ la lago Viktorio […] pro la konstruo de novaj baraĵoj [28]; kiam falis la fifama berlina muro […] oni forigis ne nur la baraĵojn sed intertempe ankaŭ ĉiujn minojn [29]. VD:bariero, barilo, digo
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 32:16
26. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Unua skizo:
27. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
28. Roland Rotsaert: Monda akvo fluas en malbonaj direktoj, Monato, 2010/07, p. 26
29. Stefan Maul: Unika biotopo, Monato, 2006/08, p. 5
angle:
obstruction, blockage
beloruse:
агароджа, загарода, плот, бар'ер
bretone:
stankell, bardell, fardell
ĉine:
栏架 [lánjià], 难关 [nánguān], 大关 [dàguān], 围篱 [wéilí], 障碍 [zhàngài], 栏 [lán]
france:
barrage
germane:
Hürde, Damm, Sperre
hebree:
סֶכֶר
hispane:
barrera
hungare:
torlasz
japane:
障害物 [しょうがいぶつ], 堰 [せき]
pole:
przeszkoda, ograniczenie, przegroda, bariera
ruse:
ограда, забор, преграда, барьер, заграждение

*barilo [30]

Palisaro, krado, muro apartiganta lokon de alia: vojeto inter vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko [31]; pikaĵa barilo [32]; palisara barilo [33]; densa barilo el traboj [34]; alta lata barilo [35]; la ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo [36]; (figure) aerveturo […], helpite de la lingvo internacia, malaperigos la barilojn, kiuj ankoraŭ staras inter popoloj [37]; malantaŭ barilo kuraĝo estas facila PrV . VD:bariero, limo, barikado
angle:
obstruction, barrier
beloruse:
агароджа, плот
bretone:
draf, kloued
bulgare:
плет
ĉeĥe:
plot
ĉine:
栏栅 [lánshān], 壁垒 [bìlěi], 障碍物 [zhàngàiwù], 隔离 [gélí]
france:
clôture, barrière
germane:
Absperrung, Barriere, Zaun, Schranke, Sperre, Schlagbaum palisara ~ilo: Palisadenzaun. lata ~ilo: Lattenzaun. krada ~ilo: Gitterzaun.
hebree:
גדר
hispane:
valla, barrera
hungare:
kerítés
japane:
垣根 [かきね], 柵 [き], 障壁 [しょうへき]
pole:
płot, ogrodzenie
ruse:
ограда, забор
ukraine:
перешкода (тж перен.), загорода, огорожа, паркан, пліт, бар’єр

barita

1.
Ne alirebla, trairebla aŭ elirebla pro baro: la tuneloj estis multloke baritaj [38]; [ili] eliris sur malvastan, kvarflanke mur-baritan korton [39]; kelkaj enirejoj estis fermitaj per pezaj kurtenoj, kaj aliaj estis baritaj per tripiedoj kun ornamaj kreskaĵoj [40]. VD:fermita, limigita
2.
MAT[41]
a)
(p.p. subaro `bb A` de orda aro) Tia, ke ĝi akceptas baron: ĉiu barita subaro de la aro de naturaj entjeroj akceptas maksimumon; la aro de ĉiuj reeloj inter 0 kaj 1 estas barita.
Rim.: Se la konsiderata ordo-rilato estas tuteca kaj signata per , oni kutime postulas, ke la subaro akceptu kaj superan kaj suban barojn.
b)
(p.p. bildigo al orda aro) Tia, ke ĝia bildaro estas barita 2.a.
c)
(p.p. subaro de metrika spaco) Tia, ke ĝin inkluzivas globo.
angle:
1. bounded, cordoned off, fenced off 2. bounded
beloruse:
абмежаваны
bretone:
2. bonnet (mat.)
ĉeĥe:
ohraničený
ĉine:
2. 有界的 [yǒujiède]
france:
2. borné (math.)
germane:
2. beschränkt
hebree:
חסום
hispane:
2. límite (math.)
hungare:
1. lezárt, elkerített 2. korlátos (pl. halmaz)
pole:
1. ogrodzony, ograniczony, zagrodozny, odgrodzony, zastawiony, zatarasowany, zastawiony 2. ograniczony
ruse:
1. ограждённый, огороженный, загороженный, перегороженный 2. ограниченный
slovake:
ohraničený

ĉirkaŭbari

(tr)
1.
Ĉirkaŭigi per bariloj: [ili] ĉirkaŭbaris per palisetoj sur la tero malgrandan ĝardenon [42]; Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri [43]; oni devas kiel eble plej rapide ĉirkaŭbari [la ĉasaĵon], ĉar ĝi povus formalaperi Marta ; ĉirkaŭbari porkbredejojn kontraŭ kontakto kun birdoj [44]; en dolĉincita malkvieto nin ĉirkaŭbaris kvazaŭ sorĉa ring' [45]. VD:ĉirkaŭfermi
2.
(figure) Ĉiuflanke haltigi, ĉiumaniere malhelpi: la viro regas, […] sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras [46]!
angle:
2. surround
beloruse:
абгароджваць, абгарадзіць
bretone:
mogeriañ, bac'hañ, kelc'hiañ
ĉine:
1. 围起 [wéiqǐ], 围 [wéi]
france:
ceindre (entourer d'une barrière), confiner (entourer d'une barrière), enceindre, encercler, enclore, enfermer, enserrer
germane:
1. umzäunen, umhegen 2. überall behindern
hebree:
להקיף
hispane:
confinar (rodear con una barrera), cercar, encerrar
hungare:
1. körbekerít 2. minden oldalról akadályoz
pole:
1. ogradzać, odgradzać
ruse:
оградить, огородить, огораживать
ukraine:
обгороджувати, обводити парканом (і т.п.)

debari

(tr)
Apartigi per barilo: lia patra domo staris ankoraŭ kiel antaŭe, sed la ĝardeno estis parte debarita [47].
beloruse:
адгароджваць, адгарадзіць
ĉeĥe:
odhradit, odstranit překážku
france:
délimiter (par une clôture), enclore (délimiter), clore (délimiter)
germane:
absperren, versperren, abscheiden
hispane:
delimitar (con un cierre), encerrar (delimitar), cercar (delimitar)
pole:
ogradzać, grodzić
ruse:
отгородить, отгораживать
slovake:
odstrániť prekážku
ukraine:
розбирати огорожу, усувати перешкоду, ліквідовувати затор (і т.п.)

disbari

Apartigi per baro.
angle:
segregate
beloruse:
разгароджваць, разгарадзіць
ĉeĥe:
odhradit (čím| co)
france:
délimiter (par des clôtures)
germane:
auseinander sperren, trennen, separieren, voneinander scheiden
hispane:
delimitar (con vallas)
hungare:
elkerít (szétválaszt)
japane:
柵で隔てる [さくでへだてる]
pole:
ogradzać, zastawiać
ruse:
разгородить, разгораживать
slovake:
oddeliť, prehradiť
ukraine:
перегороджувати

elbari, forbari

Malhelpi, malpermesi la eniron: ŝtalmuro tri metrojn alta […] tute elbaris la publikon [48]; forbari fuŝulojn [49]; la regularo de la societo […] severe elbaris virseksulojn el la kunvenoj [50]; larĝa diĝita disdivido forbaras multajn malriĉajn landojn de la rimedoj de informteknologio [51]. VD:apartigi, ekskludi, ekskluzivi, malinkluziviANT:allasi, enlasi, enkonduki1, inviti
48. Garbhan MacAoidh: Kontraŭ Bush, ne kontraŭ Usono, Monato, 2004/10, p. 10
49. Paŭl Peeraerts: Grava lingvo estas tiu, en kiu oni trovas multajn informojn, Monato, 2006/08, p. 11
50. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
51. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9
beloruse:
адгароджваць, ставіць бар’ер
germane:
aussperren, ausschließen

nebarita

1.
Sen baro; alirebla, trairebla ktp: mi iros kontraŭ la landon nebaritan, mi iros kontraŭ la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili loĝas ekster danĝero [52]; ŝi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj Marta . VD:malfermita1, irebla
2.
MATANT:barita
angle:
2. unbounded
beloruse:
1. незагароджаны, бесьперашкодны, даступны 2. неабмежаваны
bretone:
2. divonn (mat.)
ĉeĥe:
neohraničený
ĉine:
1. 不加拘束 [bùjiājūshù], 无拘无束 [wújūwúshù], 全权 [quánquán]
france:
2. non borné (math.)
germane:
1. unbeschränkt, begehbar, begänglich, möglich (Durchgang), offen (Weg) 2. unbeschränkt
hispane:
2. sin límite (math.)
hungare:
2. korlátlan (pl. halmaz), határtalan (pl. halmaz)
pole:
2. nieograniczony
ruse:
2. неограниченный
slovake:
neohraničený

plektobarilo

Barilo el flekseblaj branĉoj alterne ŝovitaj inter palisoj: [la] dommastro, […] plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon [53]; lertaj katoj saltadis inter la verdaj plektobariloj [54]; ĝardeneto tute ĉirkaŭita de plektobarilo [55]. VD:fasĉino, heĝo

plektobarilo
CC-BY-SA-3.0  [56]
angle:
hegderow
beloruse:
загарадзь
bretone:
treilh
ĉeĥe:
proplétaná překážka
france:
treillis (clôture), haie
germane:
Flechtzaun
hispane:
cerca (cierre), seto
hungare:
vesszőkerítés, sövénykerítés
japane:
編み垣 [あみかき]
pole:
płot
ruse:
изгородь
slovake:
prepletaná prekážka
ukraine:
тин, живопліт

tabulbarilo

Barilo el lignaj tabuloj: la kokina korto per tabulbarilo estis apartigita de alia korto [57]; ŝi sendube loĝis […] en dometo kun ĝardeno trans iu tabulbarilo [58].
angle:
wooden fence
beloruse:
штыкетнік, шчыкетнік
bretone:
kael peulioù
ĉeĥe:
prkenný plot
ĉine:
[zhài], 木头做的栅栏 [mùtouzuòdìzhàlán], 围栏 [wéilán], 篱笆 [líba], 围篱 [wéilí]
france:
palissade (de planches)
germane:
Lattenzaun, Bretterzaun
hispane:
empalizada (de tablas)
hungare:
deszkakerítés
pole:
parkan, palisada
ruse:
изгородь (из штакетника), забор, палисад
slovake:
doskový plot

valbaraĵo, akvobaraĵo

TEKELE Akvorezervujo, kreita per digego, baranta tutan valon por reteni riverakvon; la digego mem: la valbaraĵo […] havas kapaciton de 47 milionoj da kubaj metroj [59]; al la planita akvorezervejo-komplekso apartenis la sekvaj hidroteknikaj objektumoj: valbaraĵo, ĉ. 70 metrojn alta, konsistanta el akvoizola argilkerno kaj ties filtril-, balast- kaj ŝlim-kovraĵoj […] [60]; grandaj akvobaraĵoj por funkciigi hidroelektrajn centralojn estas malŝatataj de mediprotektantoj pro siaj kromefikoj [61]. VD: akvocentralo2, akvoŝtupo, kluzo1
angle:
dam
beloruse:
запруда, гаць, ставок
france:
barrage
germane:
Talsperre
japane:
[せき], 井堰 [せき], ダム [だむ]

suba baro

MATPIV1
(de subaro `bb A` de orda aro `(bb E,le)`) Baro de la sama aro, provizita per la inversa rilato: la aro de ĉiuj subaj baroj de la reela intervalo `[0,1)` estas la aro de strikte negativaj reeloj.
Rim.: Vd rimarkon sub supera baro.
angle:
lower bound
bretone:
minorer
ĉeĥe:
dolní limita, dolní závora, mez, spodní hranice
france:
minorant
germane:
untere Schranke
hispane:
minorante
hungare:
alsó korlát
pole:
element ograniczający z dołu, granica dolna
ruse:
нижняя грань
slovake:
dolná limita, medza, spodná hranica

supera baro

MATPIV1
(de subaro `bb A` de orda aro `(bb E,le)`) Baro de ĝi: ĉiu pozitiva reelo estas supera baro de la aro de negativaj reeloj.
Rim.: La epitetoj „supera“ aŭ „suba“ rilatas al ia intuicia prezento de la koncerna aro kaj de ĝia ordo. Laŭ la kunteksto eblas interŝanĝi ilian signifon, aŭ paroli pri „dekstra baro“, „maldekstra baro“ ks. Cetere, kelkaj opinias, ke al la paro supera/suba preferindus supra/malsupra. Bricard parolas pri „superrando“ kaj „malsuperrando“ en sufiĉe konfuza artikoleto [62], titolita „limoj kaj randoj“, kiu miksas la nociojn rilatajn al baroj (maksimumoj, minimumoj, supremoj, infimoj) kun nocioj rilataj al limesoj.
angle:
upper bound
bretone:
majorer
ĉeĥe:
horní hranice, horní limita, horní závora
france:
majorant
germane:
obere Schranke
hispane:
mayorante
hungare:
felső korlát
pole:
element ograniczający z góry, granica góna
ruse:
верхняя грань
slovake:
horná hranica

administraj notoj

dis~i: Mankas dua fontindiko.
dis~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plekto~ilo: Mankas verkindiko en fonto.
suba ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
supera ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.