*temp/o

*tempo

1.
Universala interrilato, laŭ kiu ordiĝas la sinsekvaj okazaĵoj, laŭ kiu okazas evoluo: estis la tempo, ni ne komprenis ― pasis la tempo, la saĝ' al ni venis PrV ; la tempo ĉiam malkaŝas la veron PrV ; tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas PrV ; plej bona kuracisto estas la tempo (la evoluo de la vivo kompensas katastrofojn) PrV ; uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan PrV ; kiam venis la tempo, ke ŝi nasku, tiam montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro [1].
a)
KAL Ia aparta, pli-malpli longa parto en la paso de okazaĵoj: la tempo pasinta jam neniam revenos [2]; la pastro, kiu mortis […] antaŭ nelonga tempo [3]; alia tempo, aliaj moroj PrV ; en la bona malnova tempo PrV ; en tempo de malvarmo [4]; pluvo en tempo de rikolto […] ne konvenas [5]; personoj […] povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon [6]; en ĉiu tempo amiko amas [7]. SUB:daŭro, epoko, momento, periodo, sezono
b)
Difinita, konvena, libera tempo por io: jam estas tempo iri domen [8]; bona estas vorto en la ĝusta tempo [9]; estas tempo por plori kaj tempo por ridi [10]; ne estas nun la tempo por pensi pri vortoj [11]; la tempo de la venĝo [12]; tio ne okupos (forprenos) multe da tempo; mi ne havas tempon Marta IK ; mi ne perdos tempon kun vi [13].
c)
FIZ Baza fizika grando, mezurata per horloĝoj baze de periodaj eventoj (tradicie: terturno, nuntempe: la periodo de radiado de cezia izotopo 133Cs): la pilko bezonas malpli da tempo por trairi tiun kvaronan vojon (proksimume 1/6 da sekundo) ol la batanto bezonas por antaŭen-svingi la batilon (proksimume 1/5 da sekundo) [14]; ekzakta tempomezuro necesas por pruvi kelkajn asertojn de Einstein-a relativec-teorio [15]; la gravito kaŭzas kurbecon de la spacotempo [16]. SUB:sekundo
VD:spaco
2.
GRA Fleksio de verbo montranta, ke la priparolata ago estas estanta (prezenco, finaĵo -as), pasinta (preterito, finaĵo -is) aŭ venonta (futuro, finaĵo -os): la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os FK ; ili […] uzis verbojn en prezenca tempo (as-formo) [17]; la estonta tempo estas esprimata per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de la ideo FK . VD:modalo 2
3.
MUZ(evitinde) =pulso
afrikanse:
tyd
albane:
koha
amhare:
ጊዜ
angle:
time 2. tense 3. beat
arabe:
الوقت
armene:
ժամանակ
azerbajĝane:
vaxt
beloruse:
час, тэрмін 3. доля (музычная)
bengale:
সময়
birme:
အချိန်
bosne:
vrijeme
ĉeĥe:
čas, doba
ĉine:
[shí] 1.c 时间 [shí jiān] 2. 时态 [shí tài]
dane:
tid
estone:
aeg
eŭske:
denbora
filipine:
oras
france:
temps (t. s. sauf météo) alia ~o, aliaj moroj: autres temps, autres mœurs. en la bona malnova ~o: au bon vieux temps. 1.c temps (grandeur physique)
galege:
tempo
germane:
Zeit 2. Tempus, 3. Takt,
guĝarate:
સમય
haitie:
tan
haŭse:
lokaci
hebree:
זמן
hinde:
समय
hispane:
tiempo 1.a tiempo 1.c tiempo 1. tiempo 2. tiempo (gram.) 3. tempo (mús.), ritmo, compás (mús.)
hungare:
idő alia ~o, aliaj moroj: más idők, más erkölcsök. en la bona malnova ~o: a régi szép időkben.
igbe:
oge
indonezie:
1. masa, tempo, waktu 2. kala 3. tempo
irlande:
am
islande:
tími
itale:
1. tempo 2. tempo (gram.) 3. tempo (mus.)
japane:
時間 [じかん]
jave:
wektu
jide:
צייַט
jorube:
akoko
kanare:
ಸಮಯ
kartvele:
დრო
katalune:
1.a temps 1.c temps
kazaĥe:
уақыт
kimre:
amser
kirgize:
убакыт
kmere:
ពេលវេលា
koree:
시간
korsike:
tempu
kose:
ixesha
kroate:
vrijeme
kurde:
dem
latine:
tempore
latve:
laiks
laŭe:
ທີ່ໃຊ້ເວລາ
litove:
laikas
makedone:
време
malagase:
fotoana
malaje:
masa
malajalame:
കാലം
malte:
ħin
maorie:
te wᗑ
marate:
वेळ
monge:
lub sij hawm
mongole:
цаг
nederlande:
tijd
nepale:
समय
njanĝe:
nthawi
okcidentfrise:
as
panĝabe:
ਵਾਰ
paŝtue:
وخت
pole:
czas 1.a czas 1.b pora 1.c czas
portugale:
1.c tempo
ruande:
igihe
rumane:
timp
ruse:
время 1.a время 1.b время, срок 1.c время 1. время 2. время 3. доля (муз., уст.)
samoe:
taimi
sinde:
وقت
sinhale:
කාලය
skotgaele:
ùine
slovake:
doba, čas
slovene:
čas
somale:
waqtiga
ŝone:
nguva
sote:
nako
sunde:
waktu
svahile:
wakati
taĝike:
вақт
taje:
เวลา
tamile:
நேரம்
tatare:
вакыт
telugue:
సమయం
tibete:
དུས་ཚོད་
turke:
zaman, vakit
ukraine:
час
urdue:
وقت
uzbeke:
vaqt
vjetname:
thời gian
volapuke:
tim
zulue:
nesikhathi

Tempo

MIT Ĥrono, personigo de la senlima tempo, deveninta el Orfeismo, kaj de la 14a jc bildigita kiel maljunulo kun longa barbo tenanta sablohorloĝon kaj mortigan falĉilon. VD:Krono, Saturno1
angle:
Time, Father Time
germane:
Zeit (Gott, Chronos), Chronos
hispane:
Padre Tiempo, Cronos
hungare:
Idő
itale:
Padre Tempo
japane:
時間 [じかん], 時 [どき], 時代 [じだい], 時期 [じき], ころ, 標準時 [ひょうじゅんじ], 時制 [じせい]
pole:
Czas
ruse:
Время
ukraine:
час, часи, пора, період, хвиля, момент, строк, термін, темп

tempi

(sensubjekte)
Esti la difinita, taŭga tempo por io: ĉi tie tempas diri ankaŭ pri la enhavo de la poemoj [18]; jam tempis bruligi lampon [19]; ĉu ne tempas enlitiĝi [20]? mi trovis, ke tempo estas trezoro por ni ĉiuj, kvankam ĝi senĉese tempas [21].
18. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj, Monato, 2000/12, p. 28
19. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 106a, volumo 3a, p. 379a
20. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Unu tago de iu persono
21. Monato, Xu Jinming/pg: Tempo estas trezoro
angle:
be time for
beloruse:
час (як выказьнік), самы час
ĉeĥe:
být čas (něco udělat)
france:
c'est l'heure, c'est le moment
germane:
an der Zeit sein, Zeit sein (für)
hispane:
ser la hora, ser el momento
hungare:
itt az ideje
itale:
essere in tempo per
japane:
~する時間だ [するじかんだ]
pole:
(już) czas
slovake:
byť čas (niečo urobiť)

tempero

Parto de pli longa tempo, ekzemple momento: dum tempero mi pretis konfesi al li la sekreton de mia vivo [22].
Rim.: Iu pentrarta procedo estas nomata tempero.
22. T. Sekelj: Kolektanto de ĉielarkoj, Ĉina Radio Internacia, 2015
france:
moment

tempismo

ESPGRA Gramatika skolo pri Esperanto, laŭ kiu it- kaj at-participoj havas precipe tempan signifon distingantan inter antaŭeco kaj samtempeco de okazado, kontraste al aspektismo; atismo: itismo (aŭ aspektismo): laŭ la itistoj, oni diru „Subite li estis trafita de kuglo“, ĉar uzo de „trafata“ emfazus daŭron kaj nefinitecon de la ago, kiun oni certe ne volas emfazi ĉi-kaze ― atismo (aŭ tempismo): laŭ la atistoj, oni diru „Subite li estis trafata de kuglo“, ĉar uzo de „trafita“ emfazus, ke la ago okazis antaŭ iu alia ago (aŭ antaŭ iu referencmomento) [23]; por slavoj la tempismo de Schulz estas nekomprenebla kaj neinstruebla [24].
23. Vikipedio, Ata-ita-diskuto
24. B. Golden: Ankoraŭ unu proceso, La Ondo de Esperanto, 1996:3 (28)
germane:
Atismus
itale:
atismo

antaŭtempa

Okazanta antaŭ la taŭga tempo; tro frua: liaj sociaj idealoj estas iom neordinaraj kaj antaŭtempaj [25]. infanoj, kiuj estis antaŭtempe naskitaj kaj tial havas problemojn pri evoluo [26]; ŝi […] mortis dum antaŭtempa akuŝo [27]; la parlamento pridiskutis antaŭtempan tutlandan baloton en marto [28]; facile li antaŭtempe estis senkuraĝigebla [29]; antaŭtempulo [30].
25. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 2a, antikva foiro
26. Monato, Evgeni Georgiev: Grimpado kiel terapio
27. Vratislav la 2-a (Bohemio)
28. Monato, Julius Hauser: Stabiligo kaj malstabiligo
29. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 7:9
angle:
premature, untimely
beloruse:
заўчасны
france:
prématuré
germane:
vorzeitig, zu früh
hispane:
prematuro
hungare:
idő előtti, korai
indonezie:
prematur
itale:
prematuro
pole:
przedwczesny
rumane:
înainte de timp
ruse:
преждевременный
ukraine:
передчасний

dumtempa, portempa

Daŭranta aŭ okazanta nur dum difinita tempo: li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe [31]; ili […] kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas [32]; la privataj kompanioj anstataŭigis siajn konstantajn dungitojn per portempaj, malpli bone salajrataj laboristoj [33]; laborhoroj, perditaj pro la dumtempa manko de komputilo [34]; li dumtempe eskapis de la konsilantaro [35]; rekomendinde estus utiligi dumtempe la ofertojn de la loka kuracbanejo [36]. SIN:provizora, nelonge  ANT:daŭraVD:forpasi
angle:
temporary
beloruse:
часовы
ĉeĥe:
provizorní, prozatímní
france:
temporaire, transitoire
germane:
vorübergehend, auf Zeit
hispane:
temporal, transitorio
indonezie:
sementara, temporer
itale:
temporaneo, transitorio
japane:
一時の [ひとじの], 一時的な [いちじてきな], 臨時の [りんじの]
pole:
tymczasowy
slovake:
dočasný, provizórny, súčasný
ukraine:
тимчасовий

ekstempa

El pasinta tempo; arĥaika: lasu la ekstempajn idealojn [37]; ĝi ne estis forgesinta min, ĝi plu aspektis kia ekstempe [38].
37. I. Madách, trad. K. Kalocsay: La Tragedio de l' Homo, 1965
38. Elian Finbert
beloruse:
састарэлы
france:
dépassé, désuet
germane:
ehemalig, einstig
hispane:
anticuado, obsoleto
indonezie:
usang

duoniĝotempo

SCI Daŭro, post kiu grando (ekz-e izotopkvanto) reduktiĝanta laŭtempe atingas la duonon de la origina valoro: la plej stabilaj izotopoj [de teknecio] estas 98Tc kun duoniĝotempo de 4,2 milionoj jaroj, 97Tc kun duoniĝotempo 2,6 milionoj jaroj [39].
angle:
half-life
beloruse:
пэрыяд паўраспаду
france:
demi-vie
germane:
Halbwertszeit
ruse:
период полураспада

fikstempo

Perioda limtempo por iu okazaĵo aŭ ago: sinjoro, – diris Marta, – post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo Marta . VD:tempo-limo
angle:
deadline
beloruse:
апошні тэрмін
france:
échéance
germane:
Frist
hispane:
vencimiento, plazo
hungare:
lejárat, esedékesség
indonezie:
tenggat
itale:
termine (data), scadenza (termine)
nederlande:
vervaldag
pole:
termin
rumane:
termen

ĝustatempe

En la oportuna, planita aŭ konvena tempo: doni al ili nutraĵon ĝustatempe [40]; ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos [41]; ĝustatempa helpo [42]; oni ja ĝustatempe avertis lin [43]; oni ne donis ĝustatempe la necesajn aferojn [44]; la laboro malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe Marta ; ĝustatempa vorto estas granda forto PrV .
angle:
at the right time, timely
beloruse:
своечасова
france:
à temps, au bon moment, en temps et en heure
germane:
rechtzeitig, zur rechten Zeit
hispane:
a tiempo, en buen momento, en el momento oportuno
hungare:
időben, jókor, idejekorán
indonezie:
tepat waktu
itale:
tempestivamente
japane:
ちょうどよい時に [ちょうどよいときに], おりよく
katalune:
a l'hora
nederlande:
tijdig
okcitane:
a l'ora
pole:
w porę, we właściwym czasie
rumane:
la timp
ruse:
своевременно
ukraine:
своєчасно, вчасно

ĝustatempi

(ntr)
Okazi, agi en la taŭga, difinita tempo: la revuo ĝustatempas [45]; Balino ĝustatempis por mankapti la boaton, antaŭ ol ĝi forflosus [46].
45. R. Pavinski: Jarraporto de TEJO, 2011
46. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
beloruse:
быць своечасовым, прыходзіць у самы час
france:
être à l'heure

intertempe

Inter du okazaĵoj, inter tiam kaj nun; dume1: la muroj eĉ ŝajnis fremdaj, nekonataj, ĉar intertempe oni riparis fundamente Metrop . ĉiu scias intertempe ke la eŭro ne ŝajnas forta valuto [47]; la brita registaro suspendis la aŭtonoman parlamenton demokratie elektitan de la nordirlanda popolo […] intertempe Nord-Irlando refoje estos rekte regata de Londono [48]. VD:nun1.a, jam
47. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
48. IRL: Karuselo de seniluziiĝo, Monato, 2000/06, p. 7
angle:
meanwhile
beloruse:
тым часам
ĉeĥe:
mezitím, prozatím
france:
cependant (pendant ce temps), entretemps, pendant ce temps
germane:
währenddessen, unterdessen, derweilen, derweil, zwischenzeitlich, inzwischen
hispane:
mientras, entretanto
hungare:
eközben, ezalatt, aközben, azalatt
indonezie:
sedangkan, sementara itu
itale:
nel frattempo
japane:
そのうちに, その間に [そのあいだに]
nederlande:
ondertussen
pole:
tymczasem, w międzyczasie
rumane:
între timp
ruse:
тем временем
slovake:
medzitým, medzičasom
tibete:
དུས་ལ་
ukraine:
тим часом

intertempo

Tempo inter du limoj, du okazaĵoj: post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem [49]; baldaŭ, sed la intertempo tamen al mi ja apartenas Hamlet ; en la intertempo inter la paroloj oni produktas artajn fajrojn, iluminaĵojn FK ; tiuj ĉi superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la serĉata FK .
49. La Nova Testamento, Al la Galatoj 2:1
beloruse:
прамежак часу, інтэрвал, пэрыяд (напр. пераходны)
ĉeĥe:
mezičas
france:
intervalle (de temps)
germane:
Zwischenzeit, Übergangszeit
hispane:
intervalo (de tiempo)
indonezie:
selang waktu
slovake:
medzičas
ukraine:
проміжок, інтервал

lastatempe

En la plej proksima pasinta tempo: en la kasoj sin amasis lastatempe nur aer' [50]; lastatempe […] oni malkovris la plej grandan kvanton de kokaino, kiu iam eniris Rumanion [51]; preskaŭ 30 % de la litova popolo konsideras sin aŭ malriĉega aŭ simple malriĉa, laŭ lastatempa enketo [52].
50. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
51. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
52. LAST: Mizera statistiko, Monato, 2000/09, p. 14
angle:
lately, recently
beloruse:
апошнім часам
ĉeĥe:
v poslední době
france:
ces derniers temps
germane:
in der letzten Zeit, zuletzt, kürzlich
hispane:
últimamente, recientemente
indonezie:
akhir-akhir ini, baru-baru ini, belakangan ini
itale:
recentemente
japane:
最近 [さいきん], 近頃 [ちかごろ]
pole:
ostatnio, w ostatnim czasie, ostatnimi czasy, ostatnim razem
slovake:
v poslednej dobe
tibete:
ཉེ་ཆར་
ukraine:
останнім часом

libertempi

(ntr)
Pasigi liberan, senlaboran tempon: miloj da germanoj kaj skandinavoj libertempis tie kaj iĝis viktimoj de la cunamo [53].
53. S. Maul: Ondego da helpemo, Monato, 2005
beloruse:
бавіць час, быць у адпачынку
france:
être en congé

libertempo

Tempo, dum kiu oni ne devas labori (precipe pri lernantoj aŭ oficistoj): lerna libertempo FK ; mi havos […] du monatojn da libertempo Marta libertempo ― mara bordo kun hoteloj, / pavilonoj kun terasoj […] [54]; ĉiuj altrangaj oficistoj dum la lasta semajno de la jaro […] havos senpagan libertempon [55]; mi decidis vojaĝi al Seborgo dum mia libertempo [56]. SUB:ferio
54. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
55. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
56. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
angle:
free time, leave (time), holiday, vacation
beloruse:
вольны час
ĉeĥe:
dovolená, prázdniny, volný čas
france:
temps libre
germane:
Freizeit
hebree:
חופשה (מעבודה או מלימודים) , פגרה
hispane:
tiempo libre, vacación
hungare:
szabadidő, szabadság
indonezie:
waktu luang, waktu senggang
itale:
tempo librero
japane:
休暇 [きゅうか], ひま, 余暇 [よか]
nederlande:
vrije tijd
pole:
urlop, wakacje
rumane:
concediu, vacanță
ruse:
свободное время
slovake:
dovolenka, prázdniny
ukraine:
відпустка, неробочий час

longtempe, longatempe

Dum multe da tempo: ĉu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe ĝis la nuna tago [57]? la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa [58]; tio estis tiel longatempe antaŭe, ke kiam la avo de la avo prirakontis, li nomis tion la malnovaj tempoj [59]; ni vivas ja ĉi tie de pli longatempe ol ŝi, tion ŝi devus pripensi [60]; ŝi eble rememoris sian antaŭlongtempan mahagonan liteton Marta ; nun ne longtempa kaj pli malfeliĉa ol ĉiuj vi estas per unu fojo FK ; mi longtempe restis sola komsomolano en la fabriko Metrop . SIN:longe1
angle:
for a long time
beloruse:
доўга
ĉeĥe:
dlouho
france:
longtemps
germane:
langzeitig, langjährig
hispane:
por un largo tiempo
hungare:
hosszan, tartósan, hosszú ideig
itale:
da molto tempo
japane:
長い間 [ながいあいだ]
nederlande:
lang (bijw.)
pole:
długo, od dawna
rumane:
lung
ruse:
долго
slovake:
dlho
ukraine:
довгий час, протягом довгого часу

nuntempo

1.
Nuna epoko, estanta tempo, estanteco, nuno: ne plu ekzistas la antikva beleco, ĉie regas la malĉasta nuntempo [61]! nuntempe oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo […] kredeble ili naskiĝas per la elektra forto [62]; li […] benis la feliĉan nuntempecon, la nunan epokon [63]; ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj [64]; la plej gravaj misioj de nuntempo ne esperigas je baldaŭa sukceso [65].
2.
GRA=prezenco
angle:
the present 1. current times, modern times, the present day
beloruse:
цяперашні час
bretone:
amzer-vremañ
ĉeĥe:
dnešek, nynějšek, přítomnost, současnost, současné období
finne:
nykyaika
france:
présent (subst.)
germane:
Gegenwart
hebree:
הווה
hispane:
presente (subst.) 1. tiempo actual, tiempo presente
hungare:
jelen (idő)
indonezie:
saat ini
itale:
presente (sost.)
japane:
現在 [げんざい]
nederlande:
het heden, tegenwoordige tijd
pole:
teraźniejszość
rumane:
acum, în prezent
ruse:
настоящее время
slovake:
dnešok, prítomnosť, súčasnosť
svede:
nutid
tibete:
ད་ལྟ་
ukraine:
теперішній час, сучасність, сьогодення

posttempa PIV1

Okazanta post la taŭga tempo, tro malfrua; rilata al pli posta tempo: nur tiel ni povas elbatali niajn […] posttempajn salajrojn [66].
angle:
behind, delayed, expired, late, out of date, over-due, tardy
beloruse:
запозьнены, запозны
france:
en retard
germane:
ausstehend, unzeitgemäß, veraltet, abgelaufen, verfallen, verspätet
hispane:
posterior (tiempo), sucesivo, tardío
hungare:
megkésett, elmaradt, hátralékos
indonezie:
[lambat] terlambat, telat
itale:
posteriore (tempo), successivo, tardivo
japane:
時期遅れの [じきおくれの]
nederlande:
achterstallig
pole:
opóźniony, zaległy
rumane:
ulterior
ukraine:
пізній, запізнілий

pratempo

Tre antikva tempo: en puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo pratempa VivZam ; elmortintaj bestoj de l' pratempoj [67]; pratempaj muzeaj objektoj [68]; oni rakontas la legendon pri iu stiriano, kiu ankoraŭ en pratempoj inventis la biciklon Stiermarken laŭ alia teorio, en pratempo „atta“ signifis adoptan patron, patrinflankan onklon aŭ patrinflankan avon [69]; (figure) en la pratempo de la personaj komputiloj (tio estis antaŭ malpli ol 15 jaroj!) tri programoj superregis la oficejojn [70].
67. I. Madách, trad. K. Kalocsay: La Tragedio de l' Homo, 1965
68. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
69. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Hindeŭropaj etimoj (2)
70. Monato, Roland Rotsaert: De triopa monopolo al mikrosofta monopolo
angle:
ancient time, prehistory
beloruse:
дагістарычны час
ĉeĥe:
dávnověk, pravěk
france:
temps anciens
germane:
Urzeit
hispane:
tiempo remoto, antigüedad (tiempo)
indonezie:
zaman dahulu
japane:
太古 [たいこ], 大昔 [おおむかし]
slovake:
dávnovek, pravek
ukraine:
первісні часи

provtempo, provotempo

Periodo, dum kiu okazas provo: ĉu tio ne pruvas, ke liaj suferoj estis nur Dia provotempo [71]? post certa provotempo ni decidiĝis al formo de „Lexicon Silvestre“, kiu ampleksu la informeblecojn de ĉiuj kvar vortaroformoj [72]; ekde 1a de januaro 1989 estis redonita al li por unujara provtempo ŝtata permeso por praktikado de animzorga servo [73]; estis kondamnita la tendarestro Miloŝ je 15 monatoj kaj pastro Srna je 12 monatoj de karcera restado kun trijara prokrasta provtempo [74]; oni promesis al ni sesmonatan daŭron kiel provtempon [75].
71. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 1a
72. Pri la internacia lingva interkompreniĝo kadre de la forsta fako, http://esperantic.org/librejo/dbstudoj/41_Simon.htm
73. Dio benu, http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/dibe46.htm
74. Dio benu, http://mujweb.atlas.cz/spolecnost/svacek/41DIOBEN.HTM
75. Esperanto sub la Suda Kruco, 1994-11/12
angle:
trial period
beloruse:
выпрабавальны тэрмін
ĉeĥe:
zkušební doba
france:
période d'essai, période probatoire, probation
germane:
Probezeit
hispane:
tiempo de prueba
hungare:
próbaidő
indonezie:
masa percobaan
itale:
periodo di prova, tirocinio
japane:
試用期間 [しようきかん], 見習い期間 [みならいきかん]
nederlande:
proeftijd
pole:
okres próbny
rumane:
perioadă de încercare
ruse:
испытательный срок
slovake:
skúšobná doba
ukraine:
випробний (або іспитовий) строк

realtempa

KOMP Rilata al tia funkciado de komputa sistemo, ke ĝia interago kun eksteraj procezoj okazas sufiĉe rapide por laŭcele influi tiujn procezojn: realtempa reĝimo; realtempa komputila tradukado de telefonaj konversacioj [76]; [tiu] robota mano tute regata de la pensoj de la uzanto […] imitas la movadon de la natura mano pere de realtempa analizo de la cerba aktiveco [77]; pli ol 3000 realtempaj detektiloj estas starigitaj en lernejoj, infan-vartejoj, parkoj kaj aliaj lokoj en la gubernio Fukuŝima [78].
angle:
real time real~a reĝimo: real-time operation.
beloruse:
рэальнага часу
ĉeĥe:
v reálném čase (adj.)
france:
temps réel
hebree:
זמן-אמת
hispane:
tiempo real (sincrónico) real~a reĝimo: proceso en tiempo real.
hungare:
valós idejű real~a reĝimo: valós idejű üzemmód.
indonezie:
langsung (siaran)
itale:
in tempo reale (inf.)
japane:
即時の [そくじの], 同時の [どうじの], リアルタイムの, 実時間の [みじかんの]
pole:
w czasie rzeczywistym real~a reĝimo: w czasie rzeczywistym.
ruse:
real~a reĝimo: режим реального времени.
slovake:
v reálnom čase
ukraine:
реального часу

samtempa

Kuna laŭ tempo, okazanta en la sama momento aŭ epoko: la orient-germanoj devis akcepti multajn laboristojn el diversaj landoj, kun samtempa rapida malboniĝo de la vivcirkonstancoj [79]; samtempa ĉeesto de 13 000 vizitantoj [80]; ĉiuj ĉi poetinoj naskiĝis inter 1914 kaj 1924, sed iliaj vojoj al Esperanto ne havis samtempan komencon [81]; al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas PrV ; li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe [82].
79. Sylvia Brylska: Ĉu reiri al naciaj radikoj?, Monato, 1993/08, p. 12
80. William Simcock: Jarmila kupolo en Londono, Monato, 2000/08, p. 11
81. Monato, Carlo MINNAJA: Suno kaj ombroj
82. La Nova Testamento, I. Korintanoj 15:6
angle:
contemporary, simultaneous, synchronized, synchronous
beloruse:
адначасны, адначасовы
ĉeĥe:
probíhající ve stejném čase, současný
france:
contemporain (adj.), simultané, synchrone
germane:
gleichzeitig, simultan, synchron
hispane:
contemporáneo (adj.), simultáneo, sincrónico
hungare:
egyidejű, szinkrón, szimultán
indonezie:
kontemporer, simultan, sinkron
itale:
contemporaneo (agg.), simultaneo, sincrono
japane:
同時の [どうじの], 同時代の [どうじだいの]
nederlande:
gelijktijdig
pole:
jednoczesny, równoczesny
rumane:
concomitent
ruse:
одновременный
slovake:
súčasný
ukraine:
одночасний

samtempulo, samtempano

Homo aŭ afero kies ekzistoperiodo havas komunan parton kun la ekzistoperiodo de iu aŭ io alia: Hillel estis samtempulo de Jesuo [83]; tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ĝi EE ; Multaj samtempuloj vidis en li revulon kaj senrealecan utopiiston [84]; Vimalakirtio estas […] samtempano de la budho Gotamo [85]; genia judo nomata Eleazer ben Judah, samtempano kaj kuracista kolego de Zamenhof [86].
83. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
84. Monato, Jomo Ipfelkofer: Frato Paŭlo: pacamanto
85. Vikipedio, Vimalakirtio
86. I. G. Braga: Sperto de Zamenhof, Nica literatura revuo, 1:1
angle:
contemporary
beloruse:
сучасьнік
ĉeĥe:
současník
france:
contemporain (subst.)
germane:
Zeitgenosse
hispane:
contemporáneo (subst.)
hungare:
kortárs
itale:
contemporaneo (sost.)
japane:
同時代人 [どうじだいじん]
katalune:
contemporani
nederlande:
tijdgenoot
pole:
współczesny (komu)
ruse:
современник
slovake:
súčasník
ukraine:
сучасник

siatempe

Respektive en sia epoko, konsiderante la tiamajn kondiĉojn: vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe [87]; kun blankaj bukloj kaj neĝblanka barbo sidis la vintro, […] li rigardis suden, kiel sidis kaj rigardis siatempe la antaŭa vintro [88]; jen tie malsupre kuŝas Germanujo […] kie Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj [89]; la verkinto preferas uzi la vorton „kaĉaloto“, […] anstataŭ la vorto „makrocefalo“, kiun Zamenhof siatempe iam uzis [90].
Rim. 1: Z. klarigis, ke: se anstataŭ „siatempe“ vi diros „ĝiatempe“, vi ne faros eraron; sed ŝajnas al mi, ke en la plimulto da okazoj „siatempe“ estas pli bona ol „ĝiatempe“LR .
Rim. 2: Z. atentigis, ke: diri „iam“ anstataŭ „siatempe“ ni en la plimulto da okazoj ne povas, ĉar la senco de ambaŭ vortoj estas malsama. „Iam“ esprimas tempon nedifinitan, dum „siatempe“ esprimas tempon kvankam ne klare nomitan, tamen pli-malpli difinitanLR .
87. La Nova Testamento, S. Luko 1:20
88. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
89. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
90. W. M. A. De Smet: Gigantoj sur strandoj, Monato, 1998:11, p. 22a
angle:
in his/her/its/their time
beloruse:
у свой час
ĉeĥe:
svého času
finne:
aikanaan, aikoinaan
france:
en son temps
germane:
seinerzeit, zu seiner Zeit
hispane:
a su tiempo
hungare:
annak idején, a maga idején, a maga idejében
indonezie:
pada waktunya
itale:
a suo tempo, ai suoi tempi
japane:
その当時に [そのとうじに], ちょうど良い時に [ちょうどよいときに]
nederlande:
destijds
pole:
w swoim czasie
rumane:
la timpul său
ruse:
своевременно, в своё время
slovake:
svojho času
ukraine:
свого часу, певний час

somera tempo

1.
Tempoperiodo en somero: en somera tempo povis esti sufiĉe ĉarme [91]; la betulo moviĝadis en la vento, estis en ĝi vivo, kiel en la arboj en somera tempo [92].
2.
KAL Tempo dum kiu la horloĝoj estas fruigitaj je unu horo aŭ pli, kompare kun la normala tempokalkulo, por pli longe uzi la taglumon fine de la labortagoj; la horkalkulo uzata dum tiu periodo: ni atentigu, ke laŭ la somera tempo niaj programoj aŭdiĝos je unu horo pli frue [93]; lastatempe mi tute ne sukcesis kapti viajn elsendojn post la ŝanĝo de la somera tempo al la vintra [94].
angle:
summer time, summertime 2. daylight saving time
beloruse:
летні час
ĉeĥe:
letní čas
france:
2. heure d'été
germane:
Sommerzeit 1. Sommer
hispane:
1. verano 2. horario de verano
hungare:
1. nyáridő 2. nyári időszak
indonezie:
2. waktu musim panas
itale:
1. estate 2. ora legale
nederlande:
1. zomer 2. zomertijd
pole:
czas letni 1. lato
rumane:
ora de vară 1. vară 2. ora de vară
ruse:
летнее время
slovake:
letný čas

spacotempo

FIZ Kvardimensia spaco uzata en la relativecteorio, kombinante la tridimensian eŭklidan spacon kun kvara dimensio el la tempo multiplikita per la lumrapida konstanto: la modelo de la praeksplodo […] montras […] ke la spacotempo jam ne estas la loko, en kiu la fenomenoj okazas, sed ke ĝi estas mem fenomeno, alie dirite, la spacotempo fariĝas dinamika: la ekspansio de la universo ne estas moviĝo de materio en spaco, sed etendiĝo de la spaco mem [95]. VD:gravito
95. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, La kosmoscienco, scienco pri la universo, fako ribela ― Tri hipotezoj por praeksplodo
angle:
spacetime
beloruse:
прастора-час, прасторава-часавы кантынуум
france:
espace-temps
germane:
Raumzeit
japane:
時空 [じくう]

tempaltempa

Iam aperanta, iam malaperanta alterne, malofta, sporada: tempaltempaj diskutoj kun la direktoroj [96]; malleviĝoj kaŭzataj de la karbominado kaj tempaltempa elkavigo [97].
96. -: Katalunio: IKEA-katalogo en la kataluna, Etnismo, 2008-12-31 (83)
97. Vikipedio, Baldeney-lago
beloruse:
часовы, выпадковы
ĉeĥe:
dobový, dočasný, časový
france:
intermittent (adj.), occasionnel
germane:
gelegentlich, sporadisch
slovake:
časový

vintra tempo

1.
Tempoperiodo en vintro: estis ja malvarma vintra tempo, kaj prujno kuŝis sur ĝiaj branĉoj [98]; en vintra tempo la hundo neniam eliris, ne ricevinte sur sin pritonditan kaj bele ĉirkaŭkudritan ŝafidan felon [99].
2.
KAL La normala horkalkulo kaj la tempoperiodo dum kiu ĝi validas: UTC estas la universala tempo kaj egalas al mez- kaj okcident-eŭropa ordinara (vintra) tempo minus unu horo [100].
98. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
99. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
100. K. Salve Salvesen Grimstad: Aŭskultu la internaciajn staciojn!, Eventoj, 239
angle:
winter time, wintertime 2. standard time
beloruse:
зімовы час
france:
2. heure d'hiver
germane:
Winterzeit 1. Winter
hispane:
1. invierno 2. horario de invierno
hungare:
1. télidő 2. téli időszak
indonezie:
2. waktu standar
itale:
1. inverno 2. ora solare
nederlande:
1. winter 2. wintertijd
pole:
1. zima 2. czas zimowy
rumane:
ora de iarnă 1. iarnă 2. ora de iarnă
ruse:
зимнее время

vivtempo

Daŭro de ies vivado: Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo [101]. dum vivtempo via kelneroj poezion / ankoraŭ alte taksis, kaj kelklinia kant' / sufiĉis por kvitanci plej pezan adicion [102].
angle:
lifetime
beloruse:
час жыцьця
france:
durée de vie, longévité, vie (durée)
germane:
Lebenszeit, Lebensspanne
hispane:
longevidad
hungare:
élettartam
indonezie:
masa hidup, seumur hidup
itale:
vita (durata)
nederlande:
levenslijd
pole:
wiek, czas życia

detempe de

(prepoziciaĵo)
(malofte)
De6: Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de lia juneco [103]; li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj [104].
beloruse:
з часу, ад часу
ĉeĥe:
od doby
france:
dès, depuis
germane:
seit
hispane:
después
hungare:
idejétől fogva
nederlande:
sedert
pole:
od czasu
ruse:
со времени
slovake:
od doby

de tempo al tempo, tempaltempe, certatempe

Iam kaj iam, plurfoje laŭ intertempoj, intermite: ili devis nur de tempo al tempo, unu fojon en sep tagoj, veni [105]; de tempo al tempo en la nokto venas la maljuna administranto de la palaco, kiu tie devas ĉion kontroladi [106]; la infano kuŝis pala, […] ĝia spirado estis mallaŭta, nur de tempo al tempo interrompata de profunda enspiro [107]; certatempe vi devos bridi vian apetiton, ĉar via stomako kredeble dekutimiĝis festeni [108]; tiaj festenoj […] povis okazi nur tempaltempe [109]; uzi tempaltempe kondomojn estas preskaŭ la sama afero kiel entute ne uzi ilin [110]. VD:kelkafoje
angle:
from time to time, occasionally
beloruse:
час ад часу, раз-пораз
france:
de temps à autre, de temps en temps
germane:
von Zeit zu Zeit, bisweilen, gelegentlich
hispane:
de tiempo en tiempo, ocasionalmente
hungare:
időnként
indonezie:
dari waktu ke waktu
itale:
di quando in quando, occasionalmente, saltuariamente
nederlande:
van tijd tot tijd
pole:
od czasu do czasu
rumane:
uneori
ruse:
время от времени
tibete:
མཚམས་མཚམས་

*samtempe kun, samtempe kiam

(prepoziciaĵo)
En la sama momento, tempero aŭ epoko kiel: […] sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, […] [111]; samtempe, kiam vi aĉetos la kampon […] de Rut […], edzino de la mortinto, vi ankaŭ prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredaĵo [112]; ili ankaŭ lotis samtempe kun siaj fratoj [113]; ili ekaperis samtempe kun la stalinaj soldatoj [114].
111. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
112. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 4:5
113. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 24:31
114. V. Hurtovenko: Kial la rusa ortodoksa eklezio malamas la papon?, Monato, 2002:2, p. 15a
angle:
at the same time as
beloruse:
адначасна, адначасова
france:
en même temps que
germane:
gleichzeitig mit, zur gleichen Zeit wie
hispane:
al mismo tiempo que
hungare:
egy időben, egyidejűleg
itale:
contemporaneamente a
nederlande:
tegelijker tijd
pole:
jednocześnie, równocześnie
ruse:
одновременнос

administraj notoj

T~o: Mankas fontindiko.
T~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ero: Mankas dua fontindiko.
eks~a: Mankas verkindiko en fonto.
duoniĝo~o : Mankas dua fontindiko.
fiks~o: Mankas dua fontindiko.
liber~i: Mankas dua fontindiko.
spaco~o : Mankas dua fontindiko.