tradukoj: be cs de en es fr hu id it nl pl pt ro ru sk sv tp

*mort/i PV

*mortiTEZ

(ntr)
1.TEZ
Ĉesi vivi, perdi la vivon: lia filo mortis kaj estas nun malviva [1]; morti pro akcidento. mortintaj folioj. VD:perei, velki
2.TEZ
(figure) Ne plu esti, malestiĝi, ekstermiĝi, forpasi, finiĝi, ne plu funkcii: multaj antikvaj civilizoj mortis; jam mortis la printempo, mia juneco; latino restas ... mortinta lingvo, tial ke ĝi ne estas uzata en la praktiko [2]; rigardi la baldaŭ mortontan tagon. VD:detruiĝi, droni, elviŝiĝi, estingiĝi, perei, ruiniĝi

*mortaTEZ

1.TEZ
Rilata, konforma, konvena al morto:
a)
Rilata al mortado: morta malvarmo ektremigis liajn membrojn, li fermis siajn okulojn kaj kuŝis dum longa tempo kiel mortinto [3]; la malsanulo fermetis la okulojn, ĉia spiro forkuris el lia brusto kaj morta bluo kovris lian vizaĝon [4]; Jesuo, Maria, Josefo, prizorgu min en la morta horo [5]; morta kanto; li zorgos pri tio, ke trafu lin morta akcidento „dum la plenumo de sia profesio“ [6]; tio signifas, ke la okazaĵo ne estis morta [7].
b)TEZ
Kiu kaŭzas aŭ probabligas morton: [Oziriso] sendas mortajn malsanojn al la homoj kaj bestoj [8]; morta veneno; morta dozo de drogo; morta bato de la glav' de Bruto! [9]; morta kondamno; KAT morta peko; kaj mi vidis unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte vunditan; kaj la morta vundo saniĝis [10]; franco, sampatrujano troviĝis en morta danĝero! [11]. VD:mortiga
c)TEZ
Ĝismorta, ekstrema, fatala, kiel eble plej granda aŭ forta: pripensu tamen, antaŭ ol mia tuta tribo fariĝos viaj mortaj malamikoj! [12]; morte enui; Marta kuŝis sur la malmola litaĵo [...] sen ia alia sento krom morta laciĝo Marta; en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio [13]; ĉar rifuzi la kruĉon el la mano de la ĉefo estas morta ofendo [14]; morta silento ekregis en la kunveno [15].
d)TEZ
(arkaismo) =mortema la korpo estas morta, la animo estas senmorta [16].
2.TEZ
(evitinde) =malviva
a)TEZ
=malviva1.a la Morta Maro (t.e. la Malviva Maro); maŝino senanima, peza mekanismo, io absolute morta kaj senviva [17].
Rim.: Uzo nelogika: malviva maŝino, kiu neniam vivis, neniam povis morti; ĝia rilato al morto povas esti nur instrumenta (ekz-e gilotino; kp ankaŭ „morta veneno“).
b)TEZ
= Mortinta, malviva1.b: Falinte kuŝas morta cervo, Ĝin tute kovras blanka herbo [18]; enĉerkigi la mortan korpon; la vivaj kaj mortaj lingvoj [19] (zamenhofe: „la vivaj kaj mortintaj lingvoj“); morte naskita (t.e. malvive naskita).
c)TEZ
=malviva1.c skribmaŝinoj kun mortaj klavoj [20] (t.e. kun senpaŝaj klavoj) ; morta kuglo (perdinta la impulsoforton) [21].

Rim.: Nur la signifo morta1 estas fundamenta kaj zamenhofa. Zamenhofo zorge distingadis inter „mortinta“ kaj „morta“, kiun lastan li neniam konfuzis kun „malviva1.a“ (ankaŭ en la Fundamento: Ekzercaro, §31). La malzamenhofa kaj kontraŭfundamenta „morta2“ povis estiĝi kiel eraro de latinidlingvaj komencantoj, pro la supraĵa simileco de la franca „Mer Morte“ → „Morta Maro“ (sen rimarki ke en la zamenhofa Esperanto tio egalas la francan „Mer Mortelle“). Tiun eraron tamen apogis kaj flegis malŝantantoj de la „mal“-vortoj, kiujn ĝenis la tute logika vorto „malviva“. El la lingvostruktura vidpunkto la vorto „morta2“ estas ne derivaĵo, sed ĝena homonimo de la fundamenta „morta1“, paralela prunto el la latinidaj lingvoj, kies semantiko kolizias kun la vortoderivada meĥanismo esperanta. [Sergio Pokrovskij]

morto Vikipedio

1.
Perdo de la vivo: trofrua morto; kondamni al morto.
2.
Simbola estaĵo, personigo de la morto: la morto ne distingas, ĉiujn egale atingas PrV.
3.
(figure) Ekstermiĝo, detruiĝo, ruiniĝo, malapero: morto de Kartago; morto de l' arto.

mortaĉi

(ntr)
Mizere, malnoble morti: ili mortaĉus kvazaŭ brutaro senfuraĝa [22].

mortadoZ

1.
La ago morti: ĉi leter' estis plej granda doloro kaj plej granda ĝem', Sed en la mortado ĉiu devas esti sola, solega ĝis ekstrem' [23]
2.
Mortokvanto: granda mortado de suĉinfanoj.

mortemaTEZ

Pli-malpli frue mortonta pro sia propra naturo; religia epiteto karakterizanta la homan kondiĉon: la religio diras, ke la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema [24]; kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo? [25]; ni ricevos malavaran rekompencon, superantan ĉion, kion povas elpensi mortema homo [26]; ...estu ili mem la atestoj Antaŭ la dioj feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj, Antaŭ la reĝ' furioza ... [27]. SIN:morta1.d

mortemuloTEZ

(ekster la religia kuntesto, kutime iom ironia)
homo kontraste al senmortaj dioj: kiu estas la feliĉa mortemulo, kiun vi nomas sinjoro? [28]; la aztekoj konvinkiĝis, ke la blankuloj tamen ne povas esti diidoj, nur simplaj mortemuloj, kiuj estas ‐ laŭ la ekzemplo ‐ mortigeblaj [29]; ho, li estas nun granda estro! ... li estas nun apenaŭ atingebla de ni, mortemuloj! Metrop; mi estas ne tia, kiel alia urbestro, kiun nenio interesas; sed mi ... volas, ke al ĉiu mortemulo estu farata bona akcepto [30].

mortigaTEZ

Kapabla malvivigi; letala: la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj [31]; ĉar amo, kiam vi ne deziras ĝin aŭ ne povas utiligi ĝin, estas mortiga [32]; la mortiga povo de arbaleto estas pli granda ol tiu de pararko.

mortigiTEZ

(tr)
1.TEZ
Senigi iun je vivo, kaŭzi morton de: mortigi bovon; mortiga veneno; SUB:buĉi, murdiVD:falĉi
2.TEZ
(figure) Ekstermi, forigi: la esperantistoj ne volas mortigi la naciajn lingvojnZ; ili volis tiun ideon tute mortigiZ. VD:detrui, pereigi, ruinigi

mortigo Vikipedio

Malvivigo (ago aŭ okazo). – Kiel strange, – diras mi, – ke mortigo pro la devo ĝis nun ne estas rigardata kiel krimo! Metrop; SPIRITO: Venĝu por mortigo lia! – HAMLETO: Mortigo? FK
Rim.: Ankaŭ se la viktimo estas homo, la vorto «mortigo» simple rilatas al faro mem kaj al okazo, kaj do tio povas esti kaj intenca kaj senintenca: (pro)kulpa mortigo ItEsp [Antonio Codazzi]

mortigilo

Rimedo por mortigi: Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj [33]; ili uzas ne nur ungojn kaj dentojn, kiel faras ĉiuj bestoj, sed produktas artefaritajn mortigilojn por sklavigi alitribanojn [34]; mi ne trovis inter ili la opinion de flegistino, kiu ricevis ordonon prepari mortigilon [35]; ĉi-foje estis juna sinjoro, nome kortservisto de la pensiono „Marbordo“, kiu estis murdata, kaj la mortigilo estis denove la mistera ponardo [36].

*mortiĝi

(ntr)
1.TEZ
Iĝi mortanta, agonii.
2.
(arkaismo) Perei, morti en akcidento: mia onklo ne mortis per natura morto, ... li ... ankaŭ estis mortigita de neniu; ... li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis [37]; la tuta domo forbrulis kaj la juna pasero mortiĝis [38].

mortintoTEZ

Mortinta homo: ĝi helpos kiel hirud' al mortinto PrV; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon [39].
Rim.: Malsame ol pri la ĝi-genra kadavro, parolante pri mortintoj oni uzas la genrojn same, kiel pri vivuloj: la fermoplaton oni metas super la mortinton, lia kapo ripozas sur la muta libro [40].

mortintaĵo

Io mortinta; kadavro kaj ceteraj: la homo kultura ... en efektivo nutras sin per mortintaĵo [41].

formorti

(ntr)
Malaperi sekve de mortado aŭ ekstermado (precipe pri iu grupo, familio, specio, metio...): sed tiu brueto baldaŭ formortis; la dinosaŭroj formortis; kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kade-Barnea ... estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo [42]; mi ĝojas, ke nia kredo ankoraŭ ne formortis [43].

formortigiTEZ

(tr)
Malaperigi per mortigo (precipe grupon, familion, specion, metion...), ekstermi.

ĝismortaTEZ

Kiu finiĝas per morto: ĉiutage iuj anoj de la komunumoj de Varhun renkontiĝis por ĝismorta batalo [44].

postmortaTEZ

PIV1
Okazanta post ies morto, rilata al tempo, kiu sekvas la morton: li povus legi pri la postmorta vivo, sed li nenion povis vidi [45]; la ombro ne revenas senbezone en la mondon, ĉar ĝi trovas [la amatajn objektojn] en sia postmorta domo [46].

*senmorta

Neniam mortonta: la animo estas senmorta [47]; (figure) la senmortaj (neniam forgesotaj) verkoj de Homero.

senmortulo

Tiu, kiu neniam mortas: mi ne scias ĉu mi iam ajn kredis al la Urbo de la Senmortuloj; mi pensas, ke tiam sufiĉis por mi, la tasko ĝin serĉi [48].

transmortaTEZ

Kiu koncernas la staton de vivulo post la morto: en tiu vizio, mi vidas la vivon daŭri transmorte [49]. VD:postmorta

Rim.: Transmorta signifas ian staton de homo post la morto. Postmorta signas pli ĝenerale al tio, kio okazas post ies morto, ankaŭ inter postvivantoj. [ĵv]

hommortigiTEZ

(tr)
Mortigi homon. VD:murdi

hommortigoTEZ

Mortigo de homo. VD:murdo
Rim.: Kvankam hommortigo estas kunmetita el fundamentaj vortoj, ĝi estas malofte uzata. Preferataj estas «mortigo» (kiu estas ĝenerala), «murdo» (kiu ververe rilatas al la krimo) kaj la evitinda «homicido». [Antonio Codazzi]

malsatmortigi

(tr)
Mortigi pro malsato, donante ne sufiĉan manĝon: tie oni malsatmortigos vin [50].

memmortigiTEZ

(ntr)
Mortigi la propran eston, kaŭzi la propran morton.

memmortigoTEZ Vikipedio

Morto pro propra konduto: mia malfeliĉa patro finis la vivon per memmortigo [51].

pafmortigiTEZ

(tr)
Mortigi per pafo; mortpafi: se vi volas pafmortigi min, vi povas doni al mi ankaŭ bonan manĝon [52].

premmortigiTEZ

(tr)
Mortigi per forta premo, kiu haltigas vivnecesajn funkciojn: [ŝi] kisis la kornikon tiel fortege, ke ŝi preskaŭ premmortigis ĝin [53]. VD:sufoki

sin mortigiTEZ

(ntr)
Vole, konscie mortigi sin mem; suicidi: la Judoj do diris: Ĉu li sin mortigos? ĉar li diras: Kien mi iras, tien vi ne povas veni [54]; fine jena terura novaĝo diskoniĝis: Uzibitum, la granda ĉefpastro, sin mortigis! [55]; la junulino preferis sin mortigi ol esti forkondukita kiel sklavino de la turkoj [56].

sinmortigoTEZ Vikipedio

=memmortigo
SIN:suicido

mortomeritaTEZ

(Krimo, peko, misfaro) meritanta mortigon: mortomerita pekoZ.

ŝtonmortigiTEZ

(tr)
Mortigi per ŝtonĵetado: ili faris konspiron kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis lin laŭ ordono de la reĝo [57]. VD:ŝtonumi

tradukoj

anglaj

~i: die; ~a 1.: mortal, deadly; for~i: die out, die off, become extinct. ~inta lingvo: dead language.

belorusaj

~i 1.: памерці, загінуць; ~i 2.: зьнікнуць, скончыцца; ~a a: сьмяротны; ~a b: сьмяротны, пагібельны , сьмерцяносны; ~a d: сьмяротны; ~a 2.: памерлы, загінуўшы, мёртвы; ~o: сьмерць; ~ado: сьмяротнасьць; ~ema: сьмяротны; ~igi 1.: забіваць; ~igi 2.: вынішчаць; ~intaĵo: труп; sen~a: неўміручы, бесьсьмяротны; paf~igi: застрэліць; prem~igi: задавіць, задушыць; ŝton~igi: пабіць камянямі (пакараньне).

ĉeĥaj

~i: dodýchat, dokonat, umírat, umřít, zemřít, zemřít; ~a: smrtelný, týkající se smrti, způsobující smrt; ~o: smrt, smrtka, smrťák (symb. bytost); ~ado: umírání; ~ema: smrtelný; ~iga: smrtící, vražedný; ~igi: připravit o život, skolit, umořit, umořovat, usmrcovat, usmrtit, zabít, zahubit, zničit; ~igo: vraždění; ~igilo: smrtící nástroj, vražedný nástroj; ~into: nebožtík, zemřelý čl.; for~i: odumírat, odumřít, pomřít, vymírat; sen~a: nehynoucí, nesmrtelný; hom~igo: vražda, zabití člověka; mem~igi: spáchat sebevraždu; mem~igo: sebevražda; paf~igi: odstřelit, zastřelit; prem~igi: umačkat; sin~igo: sebevražda.

francaj

~i: mourir; ~a 1.: mortel; ~a 2.: mort; ~o: mort (subst.); ~aĉi: clamser, crever (mourir); ~ado: mortalité; ~ema: mortel (adj.); ~emulo: mortel (subst.); ~iga: létal, mortel, meurtrier; ~igi: tuer; ~igo: meurtre; ~iĝi: se mourir, périr; ~intaĵo: charogne; for~i: disparaitre (espèce, groupe), s'éteindre (espèce, groupe); for~igi: exterminer; ĝis~a: à mort, mortel (à mort); post~a: d'après la mort, posthume, post-mortem; sen~a: immortel (adj.); sen~ulo: immortel (subst.); trans~a: au-delà de la mort; hom~igi: assassiner (intrans.); hom~igo: assassinat, homicide; malsat~igi: affamer (à mort); mem~igi: se tuer; mem~igo: suicide; paf~igi: abattre, flinguer, fusiller; prem~igi: étouffer; sin ~igi: se suicider; sin~igo: suicide; ~omerita: mortel; ŝton~igi: lapider. ~inta lingvo: langue mort; ~iga: mortel .

germanaj

~i 1.: sterben; ~i 2.: vergehen; ~a a: tödlich, Todes-, Sterbe-; ~a b: tödlich, todbringend; ~a c: Tod-, tödlich, auf Leben und Tod, Sterbens-; ~a d: todessehnsüchtig; ~o 1.: Tod, Exitus (med.); ~o 2.: Tod, Gevatter Tod; ~o 3.: Dahingehen, Verschwinden; ~ado 1.: Sterben; ~ado 2.: Sterberate; ~intaĵo: Gestorbenes, Abgestorbenes, Leiche, Kadaver; paf~igi: totschießen, niederschießen; prem~igi: erdrücken; sin ~igi: Selbstmord begehen; sin~igo: Selbstmord; ŝton~igi: steinigen. ~inta lingvo: tote Sprache.

hispanaj

~i: morir; ~a 1.: mortal (que puede causar la muerte), de muerte, relativo a la muerte; ~a 2.: muerto; ~o: muerte; ~ema: mortal (que puede morir); ~emulo: mortal (persona que puede morir); ~iga: mortal (que mata), mortífero, letal; ~igi: matar; ~igilo: arma; ~iĝi 1.: agonizar, estar muriéndose; ~iĝi 2.: morirse, perecer; ~into : muerto (persona que murió); ~intaĵo: cadáver, fiambre; for~i: extinguirse, desaparecer (dejar de existir/vivir); for~igi: extinguir, exterminar; ĝis~a: a muerte, hasta la muerte (adj.); post~a: póstumo, póstuma, post mórtem; sen~a: inmortal (adj.); sen~ulo: inmortal (persona); hom~igi: asesinar; hom~igo: homicidio, asesinato; malsat~igi: matar de hambre; mem~igi: suicidarse; mem~igo: suicidio; sin ~igi: suicidarse; ŝton~igi: lapidar.

hungaraj

~i 1.: meghal; ~i 2.: elhal; ~a 1.: halálos, holt, halál-; ~a 2.: halálos, holt, halál-; ~o: halál; ~ado 1.: haldoklás; ~ado 2.: halandóság; ~ema: halandó; ~emulo: halandó ember; ~iga: gyilkos; ~igi: megöl, meggyilkol; ~iĝi 1.: haldoklik; ~iĝi 2.: meghal, elhal; ~intaĵo: hulla; for~i: kihal; sen~a: halhatatlan; mem~igi: öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz; mem~igo: öngyilkosság; paf~igi: agyonlő; prem~igi: agyonnyom; sin ~igi: öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz; sin~igo: öngyilkosság; ~omerita: halálos; ŝton~igi: megkövez. ~a horo: halálos óra; ~a ofendo: halálos sértés; ~iga: gyilkos.

indoneziaj

~i: mati, [tinggal] meninggal (dunia); ~o: [mati] kematian; ~igi: [bunuh] membunuh; ~igo: [bunuh] pembunuhan; ~intaĵo: jenazah, mayat; post~a: pascakematian; sen~a: abadi, kekal; mem~igi: bunuh diri; paf~igi: [tembak] menembak mati; sin ~igi: bunuh diri.

italaj

~i: morire, defungere, decedere, trapassare; ~a 1.: mortale; ~a 2.: morto; ~a 2.: morto; ~o 2.: Morte, Falciatrice; ~o: morte; ~aĉi: crepare, schiattare; ~ado 1.: morire (il m.); ~ado 2.: mortalità, moria; ~ema: mortale; ~emulo: mortale, comune mortale; ~iga: letale; ~igi: uccidere; ~igo: uccisione, assassinio ; ~igilo: strumento di morte, arma del delitto; ~iĝi 1.: agonizzare; ~iĝi 2.: morire; ~intaĵo: cadavere; for~i: estinguersi; for~igi: estinguere, sterminare; post~a: postumo; sen~a: immortale; hom~igi: assassinare; hom~igo: omicidio; mem~igi: suicidarsi; mem~igo: suicidio; prem~igi: soffocare; sin ~igi: suicidarsi; sin~igo: suicidio; ŝton~igi: lapidare.

nederlandaj

~i: sterven; ~a b: dodelijk; ~a d: dodelijk; ~a 2.: dood; ~o: dood; ~ado: sterfte; ~ema: sterfelijk; ~emulo: sterveling; ~iga: dodelijk; ~igi: doden; ~iĝi: sterven; ~intaĵo: lijk; for~i: afsterven; post~a: postuum; sen~a: onsterfbaar; mem~igo: zelfmoord; paf~igi: neerschieten, doodschieten, fusilleren; prem~igi: verstikken; sin ~igi: zelfmoord plegen; sin~igo: zelfmoord; ~omerita: dood-; ŝton~igi: stenigen. ~iga: dodelijk.

polaj

~i 1.: umrzeć; ~i: umrzeć; ~a 1.: śmiertelny; ~a 2.: umarły; ~o: śmierć, zgon; ~aĉi: zdechnąć; ~ado 1.: umieranie; ~ado 2.: śmiertelność; ~ema: śmiertelny; ~emulo: śmiertelnik; ~igi: uśmiercić, zabić, zamordować; ~iĝi: zabić się; ~intaĵo: zwłoki; for~i: wymrzeć; post~a: pośmiertny; sen~a: nieśmiertelny; mem~igi: zamordowywać się; mem~igo: samozagłada; paf~igi: ubić, zastrzelić; prem~igi: udusić; sin ~igi: popełnić samobójstwo; sin~igo: samobójstwo; ŝton~igi: ukamienować.

portugalaj

~i 1.: morrer, falecer; ~i 2.: acabar, expirar; ~a 1.: mortal; ~o 1.: morte, falecimento, óbito; ~o 2.: morte (entidade imaginária); ~o 3.: desaparecimento (f.); ~ado 1.: matança; ~ado 2.: taxa de mortalidade, taxa de mortalidade; ~ema: mortal ; ~emulo: mortal (o homem; subst.); ~igi: matar; ~iĝi 1.: agonizar; ~iĝi 2.: morrer, perecer; ~intaĵo: cadáver, resto mortal; for~i: desaparecer ao morrer; post~a: póstumo; sen~a: imortal; mem~igi: suicidar-se; mem~igo: suicídio; paf~igi: fuzilar, matar com tiro; sin ~igi: suicidar-se; sin~igo: suicídio; ŝton~igi: lapidar.

rumanaj

~i 1.: a muri; ~i: a muri; ~o: moarte; ~igi: omorî, ucide; ~intaĵo: cadavru; post~a: postum; sin~igo: sinucidere.

rusaj

~i: умереть; ~a a: смертельный, смертный; ~a b: смертельный; ~a c: смертельный; ~o: смерть; ~ado 1.: умирание; ~ado 2.: смертность; ~ema: смертный; ~emulo: смертный (в знач. сущ.); ~iga: убийственный, убойный; ~igi: убить; ~igo: убийствo; ~igilo: орудие убийства; ~iĝi 2.: убиться; ~into : мертвец, покойник; ~intaĵo: падаль; for~i: вымереть, вымирать; for~igi: истребить, выморить; ĝis~a: смертельный, на смерть, насмерть; sen~a: бессмертный; hom~igi: совершить убийство; hom~igo: человекоубийство; mem~igi: убить себя; mem~igo: самоубийство; paf~igi: застрелить, расстрелять (кого-л.); prem~igi: удавить; sin ~igi: совершить самоубийство, наложить на себя руки, покончить с собой; sin~igo: самоубийство; ~omerita: смертный, расстрельный (по расстрельной статье); ŝton~igi: побить камнями (казнить). ~inta lingvo: мёртвый язык; ~a horo: смертный час; ~a ofendo: смертельное оскорбление.

slovakaj

~i: skonať, umierať, zomrieť; ~a: smrteľný, spôsobujúci smrť; ~o: smrť, úmrtie; ~ado: umieranie; ~ema: smrteľný; ~iga: smrtiaci, vražedný; ~igi: usmrtiť, zabiť, zničiť; ~igo: vraždenie; ~igilo: smrtiaci nástroj; ~into: nebožtík; for~i: pomrieť, vyhynúť, vymrieť; post~a: posmrtný; sen~a: nesmrteľný; hom~igo: vražda; mem~igi: spáchať samovraždu; mem~igo: samovražda; paf~igi: odstreliť, zastreliť; prem~igi: ušliapať; sin~igo: samovražda.

svedaj

~i: ; ~a 2.: död; ~o: död; ~igi: döda; ŝton~igi: stena till döds.

tokiponaj

~i 1.: moli; ~i: moli; ~a 1.: moli; ~a 2.: moli; ~o: moli; ~igi: moli; ~iĝi: moli.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, ... vivantigi Esperanton
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
4. A. Niemojewski, tr. Kabe: En kvieta vespero, Internacia krestomatio, 1907
5. Katolika preĝaro, 1975
6. Jenő Rejtő, tr. László Balázs: La antaŭenŝovita garnizono
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 18a
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 21a.
9. Zamenhof, citite laŭ G. Waringhien: Recenzo: La liro de la esperantistoj de Antoni Grabowski, >Nica Literatura Revuo, 5:4.
10. La Nova Testamento, Apokalipso 13:3
11. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 18a
12. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 5:11
14. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 14a.
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31.
17. Karolo PIĈ: Junaĝa verkaro de Privat, >Nica Literatura Revuo, 7:2 (n-ro 38).
18. Shi King, tr. K. Kalocsay: Kanzono, Nica Literatura Revuo, 3:6 (n-ro 18), p. 218
19. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, La artikolo „mort“
20. J.C.Wells: Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, Internacia Kongresa Universitato, Prago 1996 07 26
21. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, La artikolo „mort“
22. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Potifar, la bonkorulo
23. J. Wolker, trad. J. Kořinek: La mortanto, Nica literatura revuo, 1:1
24. Zamenhof: Dua Libro de l' lingvo internacia, Varsovio, 1888. III:11
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 51:12
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
27. trad. A. Kofman: El Iliado, Fundamenta Krestomatio
28. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
29. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo
30. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaøaj cignoj
32. John WAIN, tr. Marjorie BOULTON: Sinjoreto Rikardo, Nica literatura revuo, 7:4
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:13
34. V. Vinař: La skandalo pro Jozefo, 1981
35. J. Drahotova: De flegistina vidpunkto...Monato
36. K. Lindqvist: Ferio kun la morto, 1948
37. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:6
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Muta libro
41. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, el la vivo kaj sciencoj
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 2:14
43. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 12a
44. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝtono de la saĝuloj
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
47. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
48. J. L. Borges, trad. M. Giorgini: La senmortulo, [2009?]
49. C. Piron: Tien, 1997
50. A. Korĵenkov: Fjodor Dostojevskij en Esperanto, 2011
51. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin)
52. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 14a
53. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, kvara rakonto
54. La Nova Testamento, S. Johano 8:22
55. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 19a
56. E. Georgiev: Fantastaj rok-formitaĵoj ĉe BelogradĉikMonato
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 24:21

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
for~igi: Mankas dua fontindiko.
for~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hom~igi: Mankas dua fontindiko.
hom~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hom~igo: Mankas dua fontindiko.
hom~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mem~igi: Mankas dua fontindiko.
mem~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sin~igo: Mankas dua fontindiko.
sin~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~omerita: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [mort.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.59 2015/09/18 07:10:14 ]