*viv/i PV

*vivi  

(ntr)
1.  
Posedi la kapablojn sin nutri kaj reprodukti (koncerne vegetaĵojn), kaj ankaŭ sin movi (koncerne bestojn): mineraloj ne vivas; oni devas manĝi por vivi.
a)
Uzi tiujn kapablojn dum la tempo inter naskiĝo kaj morto: vivi longe, longajn jarojn; vivu li! (krio por deziresprimi al iu longan vivon); vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu PrV ; li ne vivos pli, ol unu tagon [1]; (frazaĵo) kiu vivos, tiu vidos (tion oni scios nur post kelka tempo) PrV .
b)  
Uzi tiujn kapablojn laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero: mi vivas kun li en granda amikeco [2]; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj ..., ke oni ne povis vivi kun ili [3]; vivi sola, kun neleĝa edzino, en urbo, en kamparo, sub reĝo, pensie, emerite, pie; vivi en ĝojo kaj plezuroZ , en ĝuo kaj bruoZ ; VD:konduti
SUB:vegeti1
2.
Havigi al si la rimedojn por sin nutri: la bestoj, kiuj vivas de rabaĵo; vivi de sia laboro; vivi laŭtageZ , per sistemo de el mano al buŝoZ ; pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj PrV ; fastas sufiĉe, kiu vivas malriĉe (fasto ne taŭgas por tiuj, kiuj ofte malsatas); (figure) la lando vivas precipe el la terkulturo.
3.
(figure) Daŭre resti en homa memoro: lia gloro eterne vivos; tiu okazaĵo ankoraŭ freŝe vivas en mia memoro.
SUP:ekzisti, esti.
beloruse:
жыць
ĉeĥe:
žít bydlet (v, u), existovat
ĉine:
活 [huó], 生 [shēng]
france:
vivre
germane:
leben
greke:
ζω
hebree:
לחיות
hispane:
vivir
hungare:
él ~u, progresu, sed lerni ne ĉesu: a jó pap holtig tanul kiu ~os, tiu vidos: majd meglátjuk
indonezie:
hidup
kurde:
jîn, jiyîn
nederlande:
leven
portugale:
viver
ruse:
жить kiu ~os, tiu vidos: поживём ‐ увидим
slovake:
žiť žiť, existovať žiť, existovať
volapuke:
lifön

vivo

1.
Spontanea aktiveco propra al organizitaj estaĵoj: vegeta, animala vivo; perdi la vivon; esti inter vivo kaj morto; (figure) saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; la intelekta, morala vivo; dramo plena je vivo kaj movo; vivplena stratoB .
2.
Sinsekvo de la agoj, per kiuj evidentiĝas tiu aktiveco: ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa [4]; vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas PrV ; (frazaĵo) homo lernas la tutan vivon PrV ; la estanta, estonta vivo.
3.
Uzado de tiu aktiveco laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero: serioza, aktiva, diboĉa vivo; vivi puran vivon; vivo de artisto.
beloruse:
жыцьцё
bulgare:
живот
ĉeĥe:
život
ĉine:
生活 [shēnghuó], 生命 [shēngmìng]
france:
vie
germane:
Leben
greke:
ζωή
hebree:
חיים
hispane:
vida
hungare:
élet perdi la ~on: életét veszti ~plena: mozgalmas
indonezie:
kehidupan
nederlande:
leven
osete:
цард
portugale:
vida
ruse:
жизнь ...lernas la tutan ~on: век живи ‐ век учись
slovake:
život
tokipone:
ale, ali
volapuke:
lif

vivaVdE

1.
vivanta: vivaj floroj [5]; mi englutos ilin vivajZ ; miloj da homoj estis bruligitaj vivaj de Inkvizicio; pentri, desegni laŭ viva modelo.
2.  
(figure) Karakterizata per rapida kaj arda vivo, vigla2: la dancoj iris jam en pli viva taktoZ ; plej viva simpatioZ ; viva knabo, disputoB ; ŝi lin vive interrompisB ; ŝi prezentis al si tute vive lian vizaĝonZ .
3.
MUZTEA(pri artaĵo, spektaĵo...) Okazanta kun ĉeestaj homoj, sen perado per telekomuniko aŭ registraĵo: viva muziko (farata de surlokaj muzikistoj) [6]; viva intervjuo (kun rekta renkontiĝo de intervjuanto kaj intervjuato).
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La virineto de maro
6. Ĉeĥa Esperanto-Junularo: Listo de eventoj..., Viki-Retpaĝaro, 2005
beloruse:
1. жывы 2. жвавы, рухавы, дзейны
ĉeĥe:
naživu jsoucí, živ, živoucí, živý
france:
1. vivant 2. vif 3. live (en présence)
germane:
lebendig 1. lebendig, lebend 2. lebendig
greke:
ζωντανός
hispane:
1. viva 2. vivaz, animada
hungare:
1. élő 2. élénk
indonezie:
langsung (live)
nederlande:
1. levend 2. levendig
portugale:
vivo
ruse:
живой
slovake:
živý, oživený, svieži
volapuke:
lifik

vivaĵo  

Io vivanta, viva organismo, kontraste al la senvivaĵoj: fenologio (estas) scienco pri sezonaj influoj je vivaĵoj [7]; el ĉiuj vivaĵoj [...] enkonduku po unu paro [...] en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi [8].
germane:
Lebewesen, Geschöpf, Kreatur
greke:
έμβιο ον
hungare:
élőlény
indonezie:
makhluk (hidup)
portugale:
ser vivo
ruse:
живое существо

vivecoZ

Rapidageco, rapidmoveco, vivardeco: ĝi ĉiam ekzistis – interrompis kun viveco Mario Gavrilovna NeĝaBlovado .
beloruse:
жвавасьць, рухавасьць
ĉeĥe:
živost
france:
vivacité
greke:
ζωντάνια
hebree:
חיות
hispane:
vivacidad
hungare:
élénkség
nederlande:
levendigheid
portugale:
vivacidade
ruse:
живость
slovake:
živosť

vivema

1.
Konservanta daŭran kaj fortan vivon: vivema vegetaĵo; (figure) vivema malamo, antaŭjuĝo.
2.
Kiu ĝuas vivi, vivama: meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virino [9].
beloruse:
1. жывучы 2. жыцьцёлюбівы
hungare:
1. hosszú élettartamú 2. életigenlő
ruse:
1. живучий 2. жизнелюбивый, жизнерадостный
slovake:
živý

vivigi

(tr)
Doni vivon aŭ vivecon al: multaj foiranoj vivigis la ordinaran senhoman landvojonZ ; viviga printempa blovoB ; (figure) lia vizaĝo viviĝis.
beloruse:
ажывіць
ĉeĥe:
dodat života, oživit, vdechnout život
france:
animer
germane:
beleben
hebree:
להחיות
hungare:
éltet, élénkít
indonezie:
menghidupkan
nederlande:
verlevendigen
ruse:
оживить
slovake:
dodať života, oživiť, vdýchnuť život

vivipova  

Sufiĉe forta ĉe la naskiĝo por vivi plue: vivipova infano; (figure) la vivipoveco de nia lingvoZ VD:enradikiĝinta
beloruse:
жыцьцяздольны
ĉeĥe:
životaschopný
france:
viable
germane:
überlebensfähig
hungare:
életerős
nederlande:
levensvatbaar
ruse:
жизнеспособный
slovake:
životaschopný

vivuoZ , vivukrio

Krio por deziresprimi al iu longan vivon: diri vivuon pri iu; vivui faman oratoron.
beloruse:
здравіца, няхай жыве
france:
acclamation, vivat
hebree:
תרועה
hungare:
éljen, vivát
nederlande:
hoerageroep
ruse:
здравица, виват

vivulo  

BIO Vivaĵo, precipe animalo: sed estas ja la ombroj de la arboj kaj de la vivuloj [10].
beloruse:
жывая істота
ĉeĥe:
živá bytost, živý tvor
france:
être vivant
greke:
έμβιο ον
hungare:
élőlény
nederlande:
levend wezen
portugale:
ser vivo
ruse:
живое существо
slovake:
živý tvor

bonvivanto, gajvivanto

Homo kiu volonte ĝuas la plezurojn de vivo: nek Merchant, nek Klem, kutimiĝis al la ĝojoj de la bonvivantoj [11].
11. J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
ĉeĥe:
bonviván, hýřil, požitkář
france:
bon vivant
ruse:
бонвиван
slovake:
pôžitkár

deviva  

Farita, okazinta en la vivotempo de koncerna persono, kontraste al postmorta: deviva portreto de Petro la 1ª; Nun la francoj plejparte sekvas la devivan eldonon (de Moliera komedio) [12].
12. Sergio Pokrovskij: Editora antaŭparolo, Georgo Dandin
angle:
life (attr.), for life, lifelong
ruse:
прижизненный

dumviva

Daŭronta dum la tuta vivo: dumviva rento; kondamnita al dumviva malliberiĝo; dumviva membro de UEA
france:
(publié) de son vivant
ruse:
пожизненный

ĝisvivi

(tr)
Vivi ĝis iu momento; atingi per sia vivo: la patrino ne ĝisvivis la edziĝon de sia filoB ; ni ne ĝisvivos tiun momentonZ ; ĝisvivi la feliĉon, la amonB .
beloruse:
дажыць
france:
vivre assez pour
germane:
(noch) erleben
hungare:
megél
nederlande:
beleven
ruse:
дожить

kunvivi

Vivi kun, komune kun, en grupo, en komunumo, en familio...: ili ... geedziĝis kaj feliĉe kunvivis havante multajn idojn [13].
13. V. Vinař laŭ B. Němcová: Joĉjo la sentaŭgulo kaj kartludema reĝidino, en: Ĉeĥaj Fabeloj, 1976
france:
vivre ensemble

kunvivo

Vivado en komuna loko, loĝejo, establo: ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la Esperantismo en si enhavas [14].
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
france:
vie en commun

kunvivanto

1.  
Tiu, kiu vivas kutime kaj daŭre kun alia. VD:kamarado, kolego, kunulo
2.  
(evitinde) Samtempulo.
beloruse:
1. сужыцель 2. сучасьнік
ĉeĥe:
druh, společník
france:
1. commensal, compagnon
germane:
1. Mitbewohner, Lebensgefährte 2. Zeitgenosse
hebree:
1. שותף לחיים
hungare:
1. élettárs
ruse:
1. сожитель
slovake:
partner, spoločník

longviva

Kiu longe vivis (rilate al sia speco): Shigechiyo Izumi, la plej longviva viro en la historio, vivis 120 jarojn [15].
15. -: Junio 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj, La Ondo de Esperanto, 2015:6 (248)
france:
longévif

*malviva  

Ne posedanta vivon:
a)
Ne apartenanta al la mondo de la vivaĵoj, senviva, en kiu malestas kaj neniam estis vivo: malviva substanco (ekz-e metalo, vitro); la malviva naturo (kontraste al la organika mondo de biologiaj estaĵoj); la Malviva MaroK ; la suno leviĝis el la maro, kviete kaj varme falis ĝiaj radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon de la maro [16].
b)
Mortinta: lia filo mortis kaj estas nun malviva [17]; malvive naskita1 infano; „La malvivaj animoj“ (romano de Gogolo);
c)
(figure) Senefika, malvigla, nekapabla funkcii, senti: lia koro, rilate al amo, jam estis malviva [18]; fido, ne havanta farojn, estas en si mem malviva [19]; la butono estis malviva, la sonorilo estis difektita [20]; malviva litero2Z ; afero malvive naskitaZ ; (figure) malviva sezono (kiam la turisma vivo malestas); Pilato rigardis la ĉefpastron per malvivaj okuloj (senesprimaj, en kiun ne videblis vivo) kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton [21]; ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj Marta .
angle:
dead
beloruse:
мёртвы
ĉeĥe:
mrtvý, neživý
france:
mort (adj.)
germane:
tot
greke:
πεθαμένος
hungare:
holt, élettelen mal~a sezono: holtidény, holtszezon
nederlande:
levenloos
portugale:
morto
ruse:
мёртвый mal~a sezono: мёртвый сезон
slovake:
mŕtvy, mŕtvy, neživý

malvivulo

Mortinto aŭ senviva estaĵo perceptata kvazaŭ ulo (kiel Golemo aŭ Terminator): Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? [22].
beloruse:
нябозчык, мёртвы (наз), мярцьвяк
ĉeĥe:
mrtvý (čl.)
france:
mort, mort-vivant
germane:
Toter
hungare:
élettelen lény, holt
nederlande:
overledene
ruse:
мертвец, мертвяк
slovake:
mŕtvy človek

malvivo

La stato de ĉio kio ne estas viva ‐ ĉu mortinta, ĉu neniam vivinta: la morto estas transiro el la vivo en la malvivon; Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas. || Kiel vi fartas post kvindekjara malvivo? [23].
23. W. Auld: Bonan matenon, Majstro, Nova Esperanta Krestomatio, 1991. p. 438
hungare:
élettelenség
ruse:
безжизненность, небытие, смерть (как состояние)

porvivaĵo, porvivo  

Rimedoj por sin nutri, vivpano: ili ekstermadis la produktojn de la tero kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la IzraelidojZ ; la malriĉulo devas klopodi per ungoj kaj dentoj por gajni sian porvivon [24]. VD:vivteni
24. A. Kivi, trad. H. Hall: La Botistoj, 1919
beloruse:
харчы, прадукты
france:
vivres, nécessaire (objets de nécessité)
germane:
Lebensnotwendiges, Lebensunterhalt
hungare:
életszükséglet, megélhetés
nederlande:
levensonderhoud
ruse:
продовольствие

postvivi

(tr)
1.  
Plu vivi, ekzisti post io okazo aŭ tempo: Jen ni ĝin festis, kaj la nepo ― sola postvivanto de la familio, viro, kiu portas la gloran nomon de sia avo – ne ĉeestis la solenan kunvenon [25]; aliaj postvivintoj de tiu masakro estis transportitaj al Babelo, kie ili estis sklavoj [26]
a)
Vivi ankoraŭ post ies morto: ŝi je dek jaroj postvivi sian edzon; (figure) postvivi sin mem (ankoraŭ vivi perdinte siajn intelektajn fortojn, sian gloron aŭ aŭtoritaton; cetere, kp la rimarkon ĉe transvivi2).
b)  
(io) Ekzisti ankoraŭ post ies morto, post la fino de io: tiel kantis la brava Eunana, kaj lia kanto, plena de larmoj, postvivis la egiptan regnon [27]; La sunradio postvivos ja nin ĉiujn! [28].
2.  
Transvivi1 la maljuna aveto disrompiĝis en pecojn, kaj ni estas kulpaj pri tio: tion mi ne povas postvivi [29].
25. N. Z. Maimon: Postrikolto el la Zamenhofa Jaro, Nica literatura revuo, 7:2 (38)
26. W. Rohloff: Abortigo kaj la biblio (2), Monato
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, paŝtistino kaj kamentubisto
angle:
endure, survive (remain alive after an event)
beloruse:
перажыць
ĉeĥe:
přežít
france:
survivre
germane:
überleben
greke:
επιζώ
hungare:
túlél
nederlande:
overleven
portugale:
sobreviver
ruse:
пережить
slovake:
prežiť

revivigi

Fari, ke iu jam mortinta vivu denove: revivigi droninton; Jesuo revivigis Lazaron; jen estas tiu virino, kaj jen estas ŝia filo, kiun Eliŝa revivigis [30]; Ĉiuj rimedoj vane estis uzitaj por revivigi Klaron; ŝi mortis kaj restis mortinta. [31].
beloruse:
ажывіць
ĉeĥe:
křísit, oživit, resuscitovat, vzkřísit k životu
france:
réanimer, ressusciter
greke:
ανασταίνω
hebree:
להקים לתחיה
hungare:
újraéleszt, feltámaszt
indonezie:
menghidupkan kembali
nederlande:
opwekken
portugale:
ressuscitar
ruse:
оживить, воскресить
slovake:
oživiť, resuscitovať, vzkriesiť

reviviĝi  

Reveni en la vivon, ekvivi denove; releviĝi: ili mortis kaj ne reviviĝos, ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos [32]; kredi je la reviviĝo de la mortintoj; (figure) ĉi tiu sceno reviviĝis en lia memoro;
angle:
return to life
france:
ressusciter, revivre
indonezie:
hidup kembali
ruse:
ожить, воскреснуть

reviviĝo  

Reveno al vivo, releviĝo: se vi estas en dubo pri la reviviĝo, pensu, ke Ni kreis vin el polvo [33].
33. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
france:
resurrection

senviva  

Perdinta la vivon: senviva korpo; estas feliĉo, ke la maljuna avino jam ne vivis, alie li senvivigus ŝinZ . SIN:malviva, mortinta
beloruse:
безжыцьцёвы, зьмярцьвелы
ĉeĥe:
bez života, mrtvý, neživý, pustý (kraj)
france:
inanimé
greke:
πεθαμένος
hebree:
נטול חיים
hungare:
élettelen
nederlande:
levenloos
portugale:
morto
ruse:
безжизненный
slovake:
bezduchý, mŕtvy, neživý, pustý

senvivaĵo  

Objekto senviva, kontraste al la vivaĵoj: eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata? [34]; la vorto „ĝi“ (uzata speciale por „bestoj“ aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan [35].
34. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:7
35. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 23a, La Revuo, 1907, aŭgusto
hungare:
élettelen dolog
ruse:
вещь, неодушевлённый предмет

senviviĝi  

Seniĝi je vivo, morti: en tiu tago senviviĝos la koro de la reĝoZ .
france:
perdre la vie
ruse:
умереть

supervivi

(tr)
1.  
Transvivi1: la maljunulo kulpigos sin pri la morto de sia filo, kaj ― li estas malsana, (...) ― li ne supervivos la (funebran) sciigon [36]
2.  
Postvivi1: kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne supervivos... mi supervivis... Marta ; oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton [37].
36. F. Ŝilero, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, 2:2
37. V. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 1:3
ĉeĥe:
přežít
slovake:
prežiť

travivi  

(tr)
1.
Pasi vivante: (frazaĵo) vivon travivi estas art' malfacila PrV ; travivi teruran minuton, grandan epokon, la junecon en malliberejoB ; la travivita tempo reaperis antaŭ liaj okuloj.
2.  
Ekkoni, senti, sperti dum sia vivo: travivi gravan okazon, malfeliĉojn, sukceson, belajn festojn; mi estis juna kaj ne multon travivisB ; mi estos travivinta feliĉegan tempon, kiu kompensos ĉiujn postajn dolorojn [38]; dum tiuj travivaĵoj.
3.
Elteni (malfacilaĵon), ne morti (dum iu periodo): lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion;
4.  
(evitinde) Transvivi1: se li travivos, li eble fariĝos ankaŭ prudenta; malgraŭ mia momento de paniko la antaŭan tagon, mi ne dubis, ke li travivis la brulegon.
beloruse:
1. пражыць 2. перажыць
ĉeĥe:
poznat, prodělat, prožít, přestát, zažít
france:
2. faire l'expérience de, vivre (un évènement)
germane:
2. erleben
hungare:
1. végigél 2. átél
nederlande:
beleven
ruse:
~on tra~i...: жизнь прожить ‐ не поле перейти 1. прожить 2. пережить
slovake:
prežiť, zažiť

travivo, travivaĵo

Okazaĵo, kiun iu travivas, vive spertas: mi ne ĉeestis ludon ekde la Hampden tumulto antaŭ kvar jaroj; tio estis timiga travivo! [39].
39. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
france:
expérience vécue, vécu

transvivi  

(tr)
1.  
Travivi2 kaj postvivi1.b gravan (kaj, plejparte, malfeliĉan) okazaĵon: Patrino lia amas lin varmege Kaj certe ne transvivus lian punon [40]; Bulgario ja transvivis la preskaŭ 200-jaran bizancian jugon (1018–1186) kaj la preskaŭ 500-jaran otomanan jugon (1396–1878) [41]; Kompreneble, la plimulto de poloj ― samkiel ĉiuj, kiuj transvivis la holokaŭston - konis la veron [42]; la slovena ŝtato esploris diplomatiajn eblojn por lin liberigi, sciante, ke Križnar verŝajne ne transvivos du jarojn en sudanaj malliberejoj [43].
2.  
Postvivi1: Transvivu min! [44].
Rim.: PV kaj la PIV-oj ilustras tiun signifon per neatribuita ekzemplo: „(figure) transvivi sin mem (vivi post sia morto en la memoro de la homoj). “ La panegira interpreto de tiuj vortaroj estas tute ebla situacie; tamen egale eblas interpreto kompata aŭ moka, ke temas pri politika kadavro, perdinta sian gloron kaj aŭtoritaton, aŭ pri demenciulo perdinta siajn mensajn kapablojn. Malpli ambigua laŭdo estus „lia nomo, lia afero plu vivas (en niaj koroj, en niaj faroj ktp)“. Cetere, tiel la vorto estas uzita de Zamenhofo: mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem Marta ; vd postvivi1. [Sergio Pokrovskij]
40. V. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 4:7
41. D. Haĝiev: Kio estas spiriteco?Monato
42. Z. Banet-Fornalowa: PollandoMonato
43. Z. Tišljar: „Pac-peranto“ liberigitaMonato
44. V. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 3:2
angle:
survive, live through
ĉeĥe:
přežít
ruse:
пережить
slovake:
prežiť

administraj notoj

pri kun~anto 2.:
      Ĉu la vorto efektive havas tiun sencon? Por mi tio
      ŝajnas stranga, kaj en PIV mi ĝin ne trovis.
      [Sergio]
    
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~ipova: Mankas verkindiko en fonto.
~uo, ~ukrio: Mankas verkindiko en fonto.
dum~a: Mankas dua fontindiko.
dum~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĝis~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~anto: Mankas dua fontindiko.
kun~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
por~aĵo, por~o: Mankas verkindiko en fonto.
sen~a: Mankas verkindiko en fonto.
sen~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
tra~i: Mankas verkindiko en fonto.