*gust/o PV

*gusto

1.  
Eco de ia substanco (manĝaĵo aŭ trinkaĵo), kiu kaŭzas agrablan aŭ malagrablan sentumaĵon sur la lango kaj la palato: gusto de viando, fumo; sala, sukera, malplaĉa gusto; fremda manĝo havas bonan guston PrV .
2.
Kapablo ricevi de ia substanco agrablan aŭ malagrablan sentumaĵon per la lango kaj la palato: li havas bonan, delikatan, difektitan guston; oni neniam povas fidi lian guston, ĉar li troŝatas la salaĵojn; la organo de la gusto.
3.  
(figure) Eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke la homoj trovas plaĉon aŭ malplaĉon en io aŭ iu; karakteriza ŝatmaniero: kiom da homoj, tiom da gustoj PrV ; ĉiu havas sian propran guston PrV ; pri gustoj oni disputi ne devas PrV ; tio estas demando de gustoZ ; ŝati aŭ ne ŝati teatron estas afero de gusto; agi laŭ persona gusto; esti laŭ la gusto de iuZ (plaĉi al).
4.  
(figure) Sagaca kaj ĝusta sento pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko; bongusto, belgusto: lia kritikado montras seneraran guston; oni povas distingi la naturan kaj la akiritan gustojn.
angle:
taste
ĉeĥe:
chuť, gusto, styl, vkus
france:
goût
germane:
Geschmack
hispane:
gusto, sabor fremda manĝo havas bonan ~on: la comida del vecino sabe mucho mejor, "de la viña del vecino, sabe mejor el racimo" 1. sabor 2. sentido del gusto ĉiu havas sian propran ~on: cada uno tiene su propio gusto pri ~oj oni disputi ne devas: no se puede discutir sobre gustos, sobre gustos no hay nada escrito 3. gusto personal 4. sentido de la belleza
hungare:
fremda manĝo havas bonan ~on: szomszéd asszony levesének sokkal jobb az íze 1. íz 2. ízlelőképesség kiom da homoj, tiom da ~oj: az ízlések és pofonok különbözők ĉiu havas sian propran ~on: mindenkinek megvan a maga ízlése pri ~oj oni disputi ne devas: az ízlésekről nem lehet vitatkozni 3. ízlés 4. szépérzék
indonezie:
rasa
nederlande:
smaak pri ~oj oni disputi ne devas: over smaken valt niet te twisten
portugale:
gosto, sabor
ruse:
вкус
slovake:
chuť, vkus

gusti

(ntr)
1.  
(io) Kaŭzi agrablan aŭ malagrablan sentumaĵon sur la lango kaj palato: tiu manĝaĵo bone, abomeninde, acide gustas.
2.
(io)(figure) Esti agrabla aŭ malagrabla; kaŭzi plaĉon aŭ malplaĉon: post longa laboro bone gustas la dormo; en malsano malbone gustas la plej karaj okupiĝoj.
angle:
to have flavor, taste
ĉeĥe:
chutnat, mít chuť
france:
avoir du goût, délecter
germane:
schmecken
hispane:
gustar
hungare:
1. íze van 2. ízlik
indonezie:
terasa
nederlande:
smaken
ruse:
иметь вкус (чего-л., как что-л.)
slovake:
mať chuť

gustigi

1.  
KUI Doni guston al manĝaĵo; spici1: bona saŭco gustigas fiŝon; malsato plej bone gustigas la manĝon PrV .
2.
(figure) Igi agrabla: tiu pruvo gustigis al li la sportojn.
angle:
1. to season, flavor (usone), flavour (brite)
ĉeĥe:
ochutit
france:
donner du goût, assaisonner, relever (le goût de)
hispane:
dar sabor, aliñar, condimentar
hungare:
1. ízesít, megízesít, ízletessé tesz 2. megkedveltet
indonezie:
1. membumbui
nederlande:
doen smaken
ruse:
придавать вкус
slovake:
ochutiť

*gustumi [1]  

(tr)
1.
Intence esplori, provi guston de io: gustumi manĝon, vinon.
2.
(figure) Ĝui aŭ sperti ion: gustumi plezuron, maldolĉon; vi volis gustumi nobeleconZ .
angle:
to taste, sample
ĉeĥe:
chutnat, ochutnávat
france:
goûter (essayer une nourriture, prendre plaisir à), déguster
germane:
kosten
hispane:
saborear
hungare:
megízlel
indonezie:
mencicipi, merasai
nederlande:
proeven
portugale:
provar (comida), saborear
ruse:
пробовать на вкус, отведать, дегустировать
slovake:
ochutnať

gustuminda

Kiun indas gustumi – normale pro ĝia bongusto: elŝeliĝas la dolĉa kerno gustuminda de frukto [2]
2. N. Rossi: Pri la lingvo serena de Baldur Ragnarsson, Beletra Almanako, 2011-02 (10)
angle:
tasty
france:
délicieux
indonezie:
enak, lezat, sedap

antaŭgusto

Anticipe imagata gusto: (figure) la tuta animo de Anjo jubilis pro la antaŭgusto de tio, kion morgaŭ ŝi rakontados al la najbaroj [3].
angle:
foretaste
france:
avant-gout
germane:
Vorgeschmack
hispane:
imaginar (anticipar) el sabor
nederlande:
voorsmaak
ruse:
предвкушение

bongusta  

1.
(io) Agrabla por la palato aŭ la spirito: bongusta viando, vesto, meblaro, dramo.
2.
(iu) Posedanta estetikan guston: bongusta kritikisto.
angle:
tasteful
ĉeĥe:
chutný, lahodný
france:
1. bon (au goût) 2. de bon gout
germane:
1. köstlich, vorzüglich, lecker 2. geschmackvoll
hispane:
1. rico, sabroso, exquisito 2. con gusto
hungare:
1. jóízű, ízletes 2. jó ízlésű
indonezie:
enak, lezat, sedap
nederlande:
1. lekker, smakelijk 2. smaakvol
portugale:
1. saboroso 2. de bom gosto (pessoa)
ruse:
1. вкусный 2. с хорошим вкусом
slovake:
chutný

bongusti

(ntr)
Prezenti bonan, agrablan guston: la pomoj ĉi tie paradize bongustas [4].
4. C. Piron: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
angle:
to have good taste
ĉeĥe:
být chutný, chutnat
france:
être bon (au gout)
hispane:
estar bueno, tener buen sabor
slovake:
chutiť

kromgusto

Malĉefa, malpli rimarkebla gusto: (figure) maljuneco povas esti amuza, sed kun ĉiama tragedia kromgusto [5]
5. S. Belov: La lasta tago en Bonaero, 2016-04-17

postgusto

PIV1
Gusto, ofte malagrabla, kiu aperas post manĝo aŭ trinko: (figure) kun amara postgusto li rememoris pri knabino, tiel anĝeleca [...] ke li metus por ŝi sian manon en la fajron [6].
angle:
aftertaste
france:
arrière-goût
germane:
Nachgeschmack
hispane:
regusto, sabor de boca
hungare:
utóíz, szájíz
nederlande:
nasmaak, afdronk
ruse:
привкус, послевкусие

sengusta  

1.
(io) Indiferenta por la palato aŭ la spirito; senkaraktera, seninteresa: sengusta manĝo; azoto estas senkolora, senodora kaj sengusta gaso; sengusta ŝerco, laŭdo, poemo.
2.
(iu) Ne posedanta estetikan guston.
angle:
tasteless
ĉeĥe:
bez chuti, bez vkusu, nechutný, nevkusný
france:
sans goût, insipide, vulgaire (dépourvu de goût)
germane:
geschmacklos
hispane:
mal gusto (vestir, decorar), sin gusto, vulgar 1. insípido, insulso
hungare:
1. ízetlen 2. ízléstelen
indonezie:
hambar
nederlande:
smaakloos
portugale:
1. insípido, insulso
ruse:
безвкусный
slovake:
bez chuti, bez vkusu, nechutný, nevkusný

vingustumisto

Profesia spertulo, komisiita por ekprovi la guston kaj kvaliton de la vinoj: bona vingustumisto rekonas la originan landon je la unua sorbo, la grundon je la dua kaj la jaron je la tria.
angle:
wine taster
ĉeĥe:
koštér, koštéř, koštýř, ochutnávač vína
france:
dégustateur (de vin)
germane:
Weinverkoster
hispane:
degustador, catador
hungare:
borkóstoló
indonezie:
pencicip anggur
nederlande:
wijnproever
portugale:
degustador, provador
ruse:
дегустатор
slovake:
ochutnávač vína

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umi : Mankas verkindiko en fonto.
bon~a: Mankas dua fontindiko.
bon~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vin~umisto: Mankas dua fontindiko.
vin~umisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.