tradukoj: be bg cs de en es fr he hu nl pl pt ro ru sk sv tr

*fru/e

*frue, frutempeZ  

En frua tempo: frue leviĝu kaj frue edziĝu PrV; kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas PrV; la horloĝo iras tro frueZ (ĝi fruas 3); la komitato devas dissendi kiel eble plej frutempe invitonZ; pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita EE; ne pli frue ol (ne antaŭ) matene li venis hejmenZ; ne pli frue ol kiam...Z (ne antaŭ ol); oni ne devas tro frue fanfaroni. VD:laŭdi, moki, ridi, mano, urso, venko, vespero, triumfi.

*frua  

Okazanta plej tuje, plej proksime de la taŭga, difinita deirtempo: neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron [1] ĉe, en frua matenoZ, frumatene; en lia frua juneco; fruaj, frumaturaj fruktoj; trofrua (antaŭtempa) morto. VD:juna.

frui

1.
Okazi aŭ alveni frue: ĉi-jare fruas la printempo, la legomoj; Anjo-la-Pesto ial kutimis ellitiĝi eksterordinare frue, sed ĉi-foje ŝi fruis supermezure [2].
2.
(senpersone) Proksime al la komenco de konvena periodo, kiam ĝi ĵus komenciĝis aŭ eĉ estas nur komenconta: ankoraŭ tro fruas por diri... [3].
3.
(p.p. horloĝo) Montri ankoraŭ ne venintan tempon: la horloĝo fruas je kvin minutoj (tro rapidas kaj montras tempon kiu fakte estos post 5 minutoj).

malfrua  

Okazanta nur post la taŭga, difinita limtempo: en la malfrua nokto (malfrue en la nokto); malfruaj rikoltoj (tro malfrue maturiĝintaj); por malfrua (tro malfrue veninta) gasto restas nur osto PrV; la horloĝo iras tro malfrueZ (ĝi malfruas 3); pli bone malfrue ol neniam PrV. VD:kato, mustardo, momento, dento, ideo.

*malfrue

1.
Post iu difinita aŭ kutima tempopunkto : li ĉiam alvenas malfrue ĉe la rendevuoj
2.
Plej proksime de la fino de difinita tempospaco: ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto [4];

malfruo

Stato de io aŭ iu malfrua: [la Hebreino] estas la kaŭzo de la malfruo de la leviĝo de Nilo [5]; [la leterportisto] kutime pasas ĝustatempe, tamen malfruo povas fojfoje okazi [6].

malfrui  

1.
Okazi aŭ alveni tro malfrue: pardonu, ke mi malfruas; la karavano malfruas jam plenan tagon [7]; Izraelo malfruas kun la tributo (malfrue ĝin pagas) kaj pagas malpli kaj malpli [8].
2.
(senpersone) Proksime al la fino de konvena periodo, kiam ĝi finiĝas aŭ eĉ finis: ŝajnas, ke mi devas iri... malfruas [9].
3.
(p.p. horloĝo) Montri jam pasintan tempon: la horloĝo malfruas kvin minutojn (ne sufiĉe rapidas kaj montras pli fruan tempon) [10].

malfruigi

Fari, ke io okazas malfrue, kaŭzi prokraston: la malbona vetero malfruigis la rikoltojn; tiu akcidento malfruigis nian alvenon.

malfruiĝi

1.
Lasi sin fari (veni, fini laboron ktp) malfrue: la laboro malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe [11]; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio ne estas grava [12]; (figure) kial malfruiĝas la radoj de liaj kaleŝoj? [13].
2.
(senpersone) Esti malfrue: jam malfruiĝis PIV1.

tradukoj

anglaj

~e, ~tempe: early, soon; ~a: early; ~i: be early, be fast (clock); mal~a: late, slow (clock); mal~o: delay; mal~i: be late, be slow (clock); mal~igi: delay; mal~iĝi: get, become late. kiu pli ~e venas, pli bonan lokon prenas: first come, first served; pli aŭ malpli ~e: sooner or later; tro~a: premature, untimely; pli bone mal~e ol neniam: better late than never.

belorusaj

~e, ~tempe: рана; ~a: раньні; ~i 1.: быць раньнім; ~i 2.: рана (безасабовы сказ); ~i 3.: сьпяшацца (пра гадзіньнік); mal~a: позьні; mal~o: затрымка, спазьненьне; mal~i 1.: пазьніцца, спазьняцца; mal~i 2.: позна (безасабовы сказ); mal~i 3.: пазьніцца (пра гадзіньнік); mal~igi: запазьніць, затрымаць; mal~iĝi 1.: спазьняцца, запазьніцца, затрымлівацца. kiu pli ~e venas, pli bonan lokon prenas: Рана ўстанеш - болей зробіш; pli aŭ malpli ~e: раней ці пазьней; ~matene: зраньня, зранку, раніцаю; ~matura: раньнясьпелы; tro~a: дачасны, заўчасны, перадчасны; mal~e: позна; pli bone mal~e ol neniam: лепш позна, чым ніколі.

bulgaraj

~a: рано; mal~a: късен.

ĉeĥaj

~e, ~tempe: brzy, včas, záhy, časně; ~a: časný; ~i: předbíhat se (o hodinách), předcházet se; mal~a: pozdní; mal~o: opožděnost; mal~i: opozdit se; mal~igi: zpozdit.

francaj

~e, ~tempe: tôt, de bonne heure; ~a: anticipé, hâtif, précoce; ~i: être en avance, être précoce, être tôt, avancer; mal~a: tardif; mal~e 1.: en retard; mal~e 2.: tard; mal~o: retard; mal~i: être en retard, être tard, être tardif, retarder; mal~igi: mettre en retard, retarder; mal~iĝi 1.: prendre du retard, être en retard, retarder. kiu pli ~e venas, pli bonan lokon prenas: premier arrivé, premier servi; pli aŭ malpli ~e: tôt ou tard; ~matene: de bon matin; ~a juneco: prime jeunesse; ~matura: hâtif, précoce; tro~a: précoce, prématuré; mal~e: tard, avec retard; pli bone mal~e ol neniam: mieux vaut tard que jamais; jam mal~iĝis: il se fait tard.

germanaj

~a: früh; ~i 3.: vorgehen; mal~a: spät; mal~i: spät kommen, nachgehen (horloĝo); mal~igi: verzögern; mal~iĝi 1.: spät kommen; mal~iĝi 2.: spät sein.

hebreaj

~e, ~tempe: מוקדם, במוקדם; ~a: מוקדם; ~i: להקדים, להיות מוקדם; mal~a: מאוחר; mal~o: איחור; mal~i: לאחר; mal~igi: לעכב; mal~iĝi: להתאחר. pli aŭ malpli ~e: במוקדם או במאוחר; tro~a: בטרם עת, מוקדם מדי.

hispanaj

~e, ~tempe: temprano; ~a: temprano, puntual.

hungaraj

~e, ~tempe: korán; ~a: korai; ~i 1.: korán érkezik; ~i 2.: korai, korán van; ~i 3.: siet (óra); mal~a: késő, késői; mal~o: késés; mal~i 1.: késik; mal~i 2.: késő van; mal~i 3.: késik (óra); mal~igi: késleltet; mal~iĝi 1.: (el)késik; mal~iĝi: későre jár. kiu pli ~e venas, pli bonan lokon prenas: kiszolgálás érkezési sorrendben; pli aŭ malpli ~e: előbb vagy utóbb; ~matene: kora reggel; ~a juneco: kora ifjúságában; ~matura: koraérett; tro~a: túl korai, túl korán bekövetkezett; por mal~a (tro mal~e veninta) gasto restas nur osto: későn jött vendégnek csont a vacsorája; mal~e: késik; pli bone mal~e ol neniam: jobb későn, mint soha.

nederlandaj

~e, ~tempe: vroegtijdig; ~a: vroeg; mal~a: laat; mal~i: te laat zijn; mal~igi: vertragen; mal~iĝi 1.: te laat zijn. ~matene: vroeg in de ochtend; ~a juneco: prille jeugd; tro~a: voortijdig.

polaj

~e, ~tempe: wcześnie; ~a: wczesny; ~i 1.: być wcześnie; ~i: być wcześnie; mal~a: późny; mal~o: spóźnienie; mal~i 1.: spóźnić; mal~i: spóźnić; mal~igi: opóźnić; mal~iĝi 1.: spóźnić się; mal~iĝi: spóźnić się. pli aŭ malpli ~e: wcześniej czy później; ~matene: wcześnie rano; ~a juneco: wczesna młodość; ~matura: niedojrzały; tro~a: przedwczesny; pli bone mal~e ol neniam: lepiej później niż wcale.

portugalaj

~a: prematuro, antecipado, precoce.

rumanaj

~e, ~tempe: devreme; mal~o: întârziere; mal~iĝi 1.: a întârzia; mal~iĝi: a întârzia. ~matene: dimineaţa devreme.

rusaj

~e, ~tempe: рано; ~a: ранний; ~i 1.: быть, выдаться ранним; ~i 2.: рано (назывное предложение); ~i 3.: спешить (о часах); mal~a: поздний; mal~i 1.: опоздать, опаздывать; mal~i 2.: поздно (назывное предложение); mal~i 3.: отставать (о часах); mal~igi: задержать; mal~iĝi 1.: опаздывать, задерживаться.

slovakaj

~e, ~tempe: skoro, včas, čoskoro; ~a: ranný, skorý; ~i: predbiehať (o hodinách); mal~a: neskorý; mal~o: pokročilosť času; mal~i: oneskoriť sa; mal~igi: oneskoriť.

svedaj

~e, ~tempe: tidigt; ~a: tidig; mal~a: sen; mal~i: vara sen; mal~igi: försena; mal~iĝi 1.: vara sen.

turkaj

mal~o: gecikme; mal~i: geç kalmak; mal~igi: geciktirmek; mal~iĝi 1.: gecikmek. pli aŭ malpli ~e: er geç; ~matene: erken saatte; pli bone mal~e ol neniam: geç.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24
3. Marko Naoki LINS: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa UnioMonato
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 9
6. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, ĉap. 18b
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 1a
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 3
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 24a.
10. Kabe: laŭ PIV2, p. 370.
11. E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.
12. E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 5:28

~e, ~tempe: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i: Mankas verkindiko en fonto.
mal~igi: Mankas fontindiko.
mal~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri fru/e :
    Indus simetriigi la derivajxojn enkondukante: mal~e, ~igi, ~igxi...
    [MB]

ℛevo | datumprotekto | fru.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.30 2018/06/09 11:10:13