tradukoj:
be ca de en es fr hu nl pl pt ru sv
*efik/i
*efiki
(ntr)
-
Havi efektivan rezulton:
la ripozo bone efikis al li, sur lin;
se la jodo malbone efikas ĉe vi, ni uzos alian
medikamenton;
niaj klopodoj fine efikis;
pli efikas riproĉo ĉe saĝulo ol cent
batoj ĉe malsaĝulo
[1];
la ŝanĝoj en la nuna kontrakto efikos tuj post
kiam
ili estos aprobitaj de la Liganoj.
efika
-
Efikanta:
efika kuracilo, rimedo, helpo, klopodo, ekzemplo,
admono;
simplaj sed efikaj maŝinoj
[2];
senefika kuracilo, konsilo, kolero;
pli efike ol bato pelas malsato
[3]
agema,
energia,
forta1,
drasta;
vana
efiko
- 1.
-
Ago de tio, kio efikas, efika povo:
mi sentis la sanigan efikon de la sunaj radioj.
- 2.

-
Rezulto de tiu ago:
ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej
grava[4];
teruraj estas la efikoj de la
novaj venenaj gasoj
efekto.
efikeco 
-
Kvalito de io efika:
kuracilo de granda efikeco ĉe artrituloj;
ago havas ĉiam pli da efikeco ol parolo.
postefiko
-
Efiko, ofte nedezirata, kiu manifestiĝas
post la unua, celata efiko:
trinku tion, ĝi forigos la postefikon
de la gaso
[5];
ni lernas ĉiutage pli bone kompreni ĝiajn
leĝojn kaj ekkoni la pli proksimajn kaj pli forajn
postefikojn de niaj intervenoj en la kutiman iradon de la
naturo
[6];
la informkampanjo donis postefikon per pliaj artikolo
kaj televida programo
[7].
sekvo,
sekvaĵo,
postsekvo.
Rim.:
Ĉi tiu vorto ne aperas en PIV-oj.
efika kaŭzo

-
Kaŭzo, kiu fakte efikas (kontraste al la cela
kaŭzo).
tradukoj
anglaj
~i:
effect.
belorusaj
~i:
уплываць, узьдзейнічаць, мець
эфэкт;
~a:
дзейсны, эфэктыўны;
~o:
узьдзеяньне, эфэкт;
~eco:
дзейснасьць, эфэктыўнасьць.
francaj
~i:
agir, exercer une action, opérer, produire un effet;
~a:
actif, efficace, opérant;
~o:
action, effet;
~eco:
efficacité, force;
post~o:
effet secondaire;
~a kaŭzo:
cause efficiente.
sen~a:
inefficace, inopérant, vain.
germanaj
~i:
wirken;
~a:
wirksam, effektiv;
~o:
Wirkung, Effekt;
~eco:
Wirksamkeit, Effektivität;
post~o:
Nachwirkung.
hispanaj
~i:
producir efecto, actuar (producir un efecto), ser eficaz, ser efectivo, -a, hacer efecto;
~a:
eficaz;
~o:
efecto;
~eco:
eficacia;
post~o:
efecto secundario.
hungaraj
~i:
hat (vmire, vkire);
~a:
hatásos;
~o:
hatás, effektus;
~a kaŭzo:
hatóok, causa efficiens.
katalunaj
~i:
tenir efecte;
~a:
eficaç, efectiu;
~o:
efecte;
~eco:
eficàcia.
nederlandaj
~i:
werken, effect hebben;
~a:
doeltreffend, effectief;
~o:
effect, werking;
~eco:
werking, effect;
~a kaŭzo:
aanleiding.
polaj
~i:
skutkować, dawać efekt, dawać wynik, dawać rezultat;
~a:
skuteczny, efektywny, skuteczny, sprawny, dający efekt, dający wynik, dający rezultat;
~o 1.:
sprawność, efektywność;
~o 2.:
efekt, skutek;
~eco:
efektywność, skuteczność, sprawność;
post~o:
skutek uboczny.
portugalaj
~i:
ser eficaz, produzir efeito, agir, atuar.
rusaj
~i:
воздействовать, повлиять, иметь
эффект;
~a:
действенный, эффективный;
~o:
действие, воздействие, эффект;
~eco:
эффективность.
svedaj
~i:
verka, ha verkan;
~a:
effektiv;
~eco:
effektivitet.
[^Revo]
[efik.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.25 2009/09/01 04:53:40 ]