tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk tr

*sign/o

*signo  

1.  
Io ajn perceptebla (streko, desegnaĵo, figuro, bildo, objekto, gesto), kio elvokas en la spiriton ideon pri alia afero; ekstera distingilo: fari signojn per la okuloj, […] per la lipoj [1]; li […] kun rideto sur la lipoj per la okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo Marta ; li faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili BdV ; li […] respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon BdV ; la homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi […] [2]; vidante en tiu ĉi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam reiri FK ; ĉie oni vidis signojn de malĝojo [3]; signo ne restis, kie urbo estis PrV ; kongresoj farataj sub la signo de la verda standardo [4]; la verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro [5]; signo kaj atentigilo [6]; starigu al vi gvidajn ŝtonojn, aranĝu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laŭ kiu vi iris [7]; memorsigno [8]; la Vatikano preferas praan komunikilon: blankan fumsignon [9].
2.  
LINKOMP Elemento de konvencia aro da esprimiloj uzataj por prezenti informojn; precipe litero de alfabeto, cifero, interpunkciaj signoj, la sonoj de parolo: demandosigno (?); krisigno aŭ ekkria signo (!); egalosigno (=); pliosigno (>); la Ĥinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun ĝiaj 40000 diversaj signoj FK ; (arkaismo) havi ankoraŭ signon de demando PrV (demandosignon, do: esti tute necerta). TUT:datumoVD:signalo, simbolo
3.  
MAT[10](fakula ĵargono) (de nombro) Ĝia eco esti pozitivanegativa: pozitiva aŭ plusa, negativa aŭ minusa signo de variablo (ĝia pozitiveco, negativeco), de funkcio (la signo de ĝia valoro); se la signo de kontinua funkcio ŝanĝiĝas inter a kaj b, tiu nepre nuliĝas ĉe iu punkto de intervalo ]a,b[; produto estas pozitiva, se kaj nur se la du faktoroj havas saman signon; la kartezia prisigna regulo (regulo liganta la nombron da strikte pozitivaj radikoj de polinomo kaj la nombron da signoŝanĝoj en la vico de ĝiaj koeficientoj) [11].
Rim.: Temas kompreneble pri metafora uzo de la tipografia senco de vorto „signo“, ĉar pozitiveco kaj negativeco de nombro povas esti indikitaj pere de la plusominuso, kiu aperas en ĝia cifera prezento. Ĉar pozitiveco kaj negativeco ne estas per si mem matematikaj objektoj, oni ofte preferas paroli pri la signumo de nombro, t.e. pri la valoro, kiun alprenas ĉe ĝi la koncerna funkcio. La pli tradicia formo „signo“ restas tamen uzata, precipe en kunmetaĵoj, kiel samsigna, kontraŭsigna, signoŝanĝo...

signi  

(tr)
1.  
Esti signo pri, montri: signi la vojon; lia fizionomio signis plenan senzorgecon; tia obstino kaj senkritiko signas ian nescienceman spiritostaton.
2.  
Fari signon al iu, atentigi iun per signo: mi signis al la fiakristo; ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj [12]; ĉiu devas sur sia propra fingro signi tiujn ĉi punktojn FK ; ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin [13]; Johano kapsignis al li adiaŭon [14]; por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo FK . SUB:signali, marki, gesti
3.  
Distingigi iun aŭ ion per signo, signifi: tiu verko signas epokon en la drama literaturo; tiu decido signas gravan paŝon en la historio de nia movado; la verdan standardon tre alte ni tenos: ĝi signas la bonon kaj belon [15].

signaro  

LINKOMP Aro da signoj (signorepertuaro), ofte kun la implicata numerado (kodo): kompreniĝilo, similan al la mara signaro [16]; signaro, konata kiel „la pafosa silabaro” [17]; la Universala signaro […] Unikodo [18]. SUB:alfabeto, tiparo

signumo

1.
MAT[19]
a)  
Funkcio, ĵetanta reelon al +1, se la reelo estas pozitiva, al 0, se ĝi estas 0, al -1, se ĝi estas negativa; bildo per tiu funkcio: la produto de reelo per ĝia signumo egalas al ĝia absoluta valoro.
Rim.: En MatVort troviĝas por tiu termino tradukoj, kiuj suspektigas, ke oni komprenas ĝin kun la senco signo 3; tiom pli, ke oni donas la sencon de funkcio al alia termino, nome „signumfunkcio“. Tio povas esti provo lerte evakui la terminon signo, kiu ne montras al difinita matematika objekto kaj kies ambigueco povas ĝeni. Ja oni legas en [20], ke „se a estas negativa nombro, -a havas negativan signon, sed pozitivan signumon“, sed temas pri vortludo: neniu dirus „-a havas negativan signon“ por signifi, ke minuso staras antaŭ a! Do entute ŝajnas, ke la maloftaj uz-okazoj de la malŝatata „signo“ ne pravigas reformon de jam tradicia kaj internacia terminologio, sed aprobindas la strebo al pli rigora lingvaĵo, anstataŭigante la terminon „signo de nombro“ per „signumo de nombro“, kiam tion ebligas la kunteksto.
b)  
Funkcio, kiu ĵetas permuton al 1, se ĝi estas para, kaj al -1 alie: signumo estas la nura homomorfio de la simetria grupo al la grupo {-1,1}, kiu ĵetas la duelementajn ciklojn al -1.
2.  
KOMPMAT La signoj + kaj - uzataj en nombroprezento: la absoluta valoro de reela nombro estas ĝia numera valoro senkonsidere de ĝia signumo [21]; kompleksa konjugito de kompleksa nombro estas donita per ŝanĝ[o de] la signumo de la imaginara parto [22].
3.  
(evitinde) Subskribo: ĉifrado, publik-ŝlosila ĉifriko inkluzivas ciferecaj signumoj [23].

antaŭsigno  

Signo anoncanta ion anticipe: kiam plenumiĝos super vi ĉi tiuj antaŭsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, ĉar Dio estas kun vi [24]; ĉar ŝi havis tutan manon plena de rozoj, ŝi donis al li ankaŭ unu el ili, kaj tio ŝajnis al li bona antaŭsigno [25]; li nenion diris, li ne plendis, kaj tio estas malbona antaŭsigno [26]; antaŭsigno de la morto Ifigenio ; bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn, sonĝojn kaj antaŭsignojn FK .

kontraŭsigna  

[27]
MAT (p.p. nombroj) Havantaj malsaman signon 3: produto de du kontraŭsignaj faktoroj estas negativa; ĉiu kvantumstato povas enteni 0, 1 (spino 1/2) aŭ du elektronojn (du kontraŭsignaj spinoj) [28].

kromsigno  

TIP Signo, kiu ne funkcias sole, sed almetiĝas al ĉefsigno ordinare precizigante aŭ modifante ĝian valoron: tajpi latinajn literojn kun diversaj kromsignoj [29]; por indiki duontonojn, oni devas aldoni kromsignojn (dieson kaj bemolon) [30].

krucosigni

KRI Beni per mansigno simbolanta krucon per vertikala kaj horizontala movoj: kaj li krucosignis ilin, unu post alia, aron post aro, kun amo tiel granda, kvazaŭ ili estus liaj infanoj [31]; — Sufiĉe jam, Kristo estas kun vi, krucosignu vin. — Sed mi ne krucosignis min [32].

mansigni

(ntr)
Fari signon per la mano: la viro […] mansignis al la junulino kaj jam estis for [33]; mi de malproksime vidis mian kamaradon, kiu amike mansignis al mi [34].

okulsigni  

Atentigi iun per okulmovo: la majoro okulsignis al mi ke mi ĉesu paroli [35]. VD:palpebrumi

piedosigno, paŝosigno, sekvosigno  

Signo postlasita de piedo de homo aŭ besto sur la tero. ĉu ni ne iradis en la samaj piedosignoj [36]; [mi], la ombro […] kiel vi scias, de mia infaneco ĉiam iris laŭ viaj piedosignoj [37]; sekvu la paŝosignojn de piuloj [38]; ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj […] vangoj aperis ruĝaj makuloj, tio estis sekvosignoj de varmego Marta . SUP:spuro1

postesigno  

(arkaismo) Postsigno: ne restos postesigno de la abundeco en la lando, pro tiu malsato [39]; la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili [40]; por forigi la lastajn postesignojn de la ekscito, li iris al Sara [41].

*postsigno  

Signo postlasita de io pasinta aŭ okazinta: nun ekzistas plu nenia postsigno de la turo nek de la preĝejo [42]; Egipto estas klara postsigno de la mano de Oziriso [43]; ili jam malaperis, eĉ ne lasinte postsignon [44]; [li] rimarkis sur sia lito postsignon de malgranda piedo [45]; Jungo lavas la ŝtuparon, neniigante la postsignojn de la hieraŭaj okazintaĵoj [46]. SIN:spuro1

premsigno  

Signo, kiun la premo de malmola objekto lasas en pli mola substanco; pli ĝenerale, spuro de inko, graso ks, lasita de unu objekto alpremita al alia: vaksa premsigno de ŝlosilo; sekvi la premsignojn de ĉasbesto; [la poŝtuko] sufiĉe nete montris premsignon de polmo [47]; sciencistoj rekonstruis la historion de tiu piedpremsigno kaj nun esperas, ke iam troveblos pliaj fosiliaĵoj, eble kompleta skeleto [48].

samsigna  

MAT (p.p. nombroj) Havantaj la saman signon 3: la sumo de samsignaj nombroj estas samsigna kiel ili.

skribsigno  

Signo2 en sia skriba formo, litero aŭ interpunkcia signo de skribata lingvo: skribata per arabaj skribsignoj [49]; kojnoformaj skribsignoj (laŭ novasira skribsistemo, tio estas unu el la skriboj de la unua jarmilo a.K.) [50]; skribsignoj, kiuj nun formiĝis sub la krajono de la maljunulo [51].

supersigno  

LINTIP Kromsigno metata super litero aŭ matematika simbolo por indiki specialan fonetikan valoron, matematikan operacion kaj tiel plu: Esperanto uzas tri supersignojn: ĉapelon super ĉ, ĥ, ĝ, ĵ, ŝ; superpunkton en i, j; kaj lunarkon super ŭ; la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion mi antaŭ dekses jaroj proponis, […] devas aperi kiel tute ne akceptebla, ĉar ĝi prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo, por plaĉi al ĝiaj eksteraj rigardantoj [52]; mi eksendis kelkajn mesaĝojn en bela, supersignohava Esperanto [53].

signobildo  

1.  
KOMP Ĉiu el diversaj grafikaj aspektoj kiujn povas akcepti unu signo: en iuj tiparoj la signosignoj de tute diversaj signoj, kiaj estas la literoj I, l kaj la cifero 1, estas identaj; en iuj tiparoj la suba parto de la signosigno de g estas fermita, en aliaj ĝi estas malfermita, sed ambaŭ prezentas unu saman signon: la literon g; sampio estas plejparte prezentita en moderna skrib[o] per signobildo similanta π oblikvita dekstren, kiu estas la kaŭzo por ĝia nomo en novgreka lingvo [54]. VD:signaro, tiparo
2.  
TIP La presanta surfaco de prestipo: okulo ‐ interna „malplenaĵo“ de certaj signobildoj, flankaĵo ‐ distanco inter la signobildo kaj la flanka rando de la prestipo [55]. TUT:tipo

optika signorekono (OSR)

Legado de skribo per optika komputila procezo: tiu proceduro nomiĝas optika signorekono: la komputilo analizas ĉiun bildon de litero aparte kaj decidas, kiu litero estas [56]; tiparoj adaptitaj por optika signorekono [57].

signoŝanĝo  

[58]
MAT (de bildigo) Ŝanĝiĝo de la signo 3 de ĝiaj valoroj laŭ la valoro de la argumento: la funkcio x2-4 prezentas signoŝanĝon ĉe -2 kaj alian ĉe +2.

tradukoj

anglaj

~o 1.: sign; ~o 2.: sign, character; ~o 3.: sign; ~aro : character set; ~umo a: signum (function); ~umo b: sign, signum, signature; ~umo 2.: number sign; antaŭ~o: foreshadower; kontraŭ~a: opposite-signed; sam~a: of the same sign, same-sign; super~o : accent; ~obildo 1.: glyph; ~obildo 2.: face; optika ~orekono : optical character recognition; ~oŝanĝo: change in sign, sign inversal. kartezia pri~a regulo: Descartes['] rule of signs.

belorusaj

antaŭ~o: знак, прадвесьце, прыкмета.

ĉeĥaj

~o 1.: znamení; ~o: označení, symbol, znak, znaménko, značka; ~i: dávat znamení, označit, poskytnout, značit; ~aro: znaková sada; ~umo: označení, symbol, znak, znamení, znaménko, značka; kruco~i: pokřižovat, žehnat křížem; okul~i: mrknout (na..); piedo~o, paŝo~o, sekvo~o: stopa nohy na zemi; post~o: stopa; prem~o: otisk, stopa, vytlačenina; sam~a: stejného znaménka; super~o: znaménko nad písmenem; ~obildo: obraz znaku.

francaj

~o 3.: signe; ~o: signe; ~i 2.: faire signe; ~i 3.: être le signe de, marquer (être marquant); ~aro: répertoire de signes; ~umo a: fonction signe; ~umo b: signature, parité; antaŭ~o: signe avant-coureur, présage; kontraŭ~a: de signe contraire; krom~o: accent (écrit), signe diacritique; kruco~i: faire le signe de croix, signer (faire le signe de croix); man~i: faire un signe de la main; okul~i: faire signe de l'œil; piedo~o, paŝo~o, sekvo~o: empreinte; post~o: trace, vestige; prem~o: empreinte; sam~a: de même signe; super~o: accent (sur une lettre...); ~obildo 1.: glyphe (tipo.); ~obildo 2.: œil (typo.); ~oŝanĝo: changement de signe, inversion de signe. demando~o: point d'interrogation; kri~o: point d'exclamation; kartezia pri~a regulo: règle des signes de Descartes.

germanaj

~o 1.: Zeichen; ~o 2.: Zeichen, Symbol; ~o 3.: Vorzeichen; ~i 1.: zeigen, bezeichnen; ~aro : Zeichensatz; ~umo a: Signum(funktion); ~umo b: Signatur; ~umo 2.: Vorzeichen; antaŭ~o: Vorzeichen; kontraŭ~a: mit entgegengesetzten Vorzeichen; krom~o: Zusatzzeichen; kruco~i : Kreuzzeichen; man~i : Handzeichen; okul~i : Zwinkern; piedo~o, paŝo~o, sekvo~o : Fußspur, Fußstapfe, Fußabdruck; piedo~o, paŝo~o, sekvo~o: Spur; post~o : Spur, Zeichen; prem~o : Abdruck; sam~a: mit gleichem Vorzeichen; skrib~o : Schriftzeichen; super~o : Überzeichen, Diakritikum, Akzent; ~obildo 1.: Symbolrepräsentation; ~obildo 2.: Bild; optika ~orekono : Optische Zeichenerkennung, OCR; ~oŝanĝo: Vorzeichenänderung, Vorzeichenwechsel. voj~o: Wegzeichen; memor~o: Souvenir; fum~o: Rauchzeichen; kartezia pri~a regulo: Descartessche Zeichenregel.

hispanaj

~o 1.: signo; ~aro : juego de caracteres.

hungaraj

~o 1.: jel; ~o 2.: jel, karakter; ~o 3.: előjel; ~i 1.: jelez; ~i 2.: jelez; ~i 3.: jelöl , jelent; ~aro : jelkészlet, karakterkészlet; ~umo a: előjelfüggvény, szignumfüggvény; ~umo 2.: előjel; antaŭ~o: előjel; kontraŭ~a: ellenkező előjelű; piedo~o, paŝo~o, sekvo~o: lábnyom; post~o: nyom; prem~o: lenyomat, benyomódás; sam~a: azonos előjelű; super~o : felüljelzés, ékezet; ~obildo 1.: karakterkép, jelalak; ~obildo 2.: nyomókép; ~oŝanĝo: előjelváltás. demando~o: kérdőjel; kri~o: felkiáltójel; egalo~o: egyenlőségjel; kartezia pri~a regulo: Descartes-féle előjelszabály.

nederlandaj

~o 1.: teken; ~o 2.: teken, symbool; post~o: spoor; prem~o: afdruk, spoor.

polaj

~o 3.: znak; ~umo a: funkcja sgn, signum; ~umo b: znak; kontraŭ~a: przeciwny; ~oŝanĝo: zmiana znaku. kartezia pri~a regulo: reguła znaków Kartezjusza.

portugalaj

~o 1.: sinal.

rusaj

~o 1.: знак; ~o 2.: знак, литера; ~o 3.: знак; ~i 1.: означать, обозначать, обозначить; ~i 2.: подать знак; ~i 3.: означать, обозначать, обозначить; ~aro : набор литер; ~umo a: знаковая функция, сигнум; ~umo b: знак, сигнатура; ~umo 2.: знак числа; antaŭ~o: знак, предзнаменование, примета; kontraŭ~a: противоположного знака; piedo~o, paŝo~o, sekvo~o: след; post~o: след; prem~o: след, отпечаток; sam~a: одинакового знака; super~o : верхний диакритический знак; ~obildo 1.: начертание; ~obildo 2.: очко литеры; ~oŝanĝo: изменение знака. kartezia pri~a regulo: правило знаков Декарта.

slovakaj

~o: symbol, znak, znamenie, znamienko, značka; ~i: dať znamenie, označiť, značiť; ~aro: znaková sada; ~umo: symbol, znak, znamenie, znamienko, značka; krom~o: predznamenanie, predznačenie; kruco~i: žehnať krížom; okul~i: dať znamenie okom, žmurkať; piedo~o, paŝo~o, sekvo~o: stopa nohy na zemi; post~o: stopa; prem~o: obtlačok, stopa; sam~a: rovnakého znamienka; super~o: mäkčeň, vokáň, značka nad písmenom; ~obildo: obraz znaku.

turkaj

~o 1.: işaret.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:33
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 8:18
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 31:21
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:51
9. Monato, Astrid Hanke: La benoj de poŝtelefono
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 16
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
13. La Nova Testamento, Luko 5:7
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
17. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?
18. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio
19. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §393
20. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 105
21. Vikipedio, Absoluta valoro
22. Vikipedio, Kompleksa konjugito
23. Vikipedio, Kriptologio
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 10:7
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
27. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
28. Vikipedio, Kvantuma nombro
29. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
30. Monato, Garbhan Macaoidh: Klavarskribo
31. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
32. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Kampulo Marej, La Ondo de Esperanto, 2003:4 (102)
33. Monato, Franz-Georg Rössler: Kuracbaneje
34. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 167
35. Ke Lan, trad. Pandiŝo: La majoro en trajno, El Popola Ĉinio, 1961:6, p. 272a-275a
36. La Nova Testamento, II. Korintanoj 12:18
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:20
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:31
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:35
41. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
43. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 2a
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
45. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
46. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 9a
47. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 27
48. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilia trovaĵo
49. Monato, Simone Zoppellaro: Lingvo kiel sukero: notoj pri la nuntempa persa
50. Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?
51. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
52. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
53. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
54. Vikipedio, Sampio
55. Vikipedio, Prestipo
56. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj
57. Vikipedio, Tipara stilo
58. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 16

okul~i: Mankas dua fontindiko.
sam~a: Mankas fontindiko.
sam~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~oŝanĝo: Mankas dua fontindiko.
~oŝanĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o 2.:
      Ŝajnas al mi, ke tia uzo apartenas al la fako TIP,
      des pli se konsideri la ekz-ojn. Cetere mi ne scias,
      kio apogas la strangan formon "plio~o".
      [MB]
    
pri ~umo a:
        En la posta komputika senco, "~umo" refariĝas nura
        signo (+ aux -). Ĉu prave?
        Ekz-oj de uzo en REVO: ~umŝanĝo estas unuloka
        operacio, ~umo
        kiel parto de numeralo KOMP, ~umhava/sen~uma malfinioj.
        Indus trovi aliajn ekz-ojn. [MB]
      

ℛevo | datumprotekto | sign.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.56 2018/06/13 03:10:16