tradukoj: cs de en es fr it pl ru sk

* -ar/ PV

I.

-arTEZ

(sufikso)
Kolekto de samspecaj estuloj aŭ objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj formas unu apartan tuton, unu kolektivan objekton: homaro (tuto de la homoj); maro estas gutaro; li sin kaj sian ŝipon eksplode pereigis, por savi la ŝiparon [1]; arbaro (kolekto da vivantaj arboj kovranta vastan spacon); pro multo da arboj li arbaron ne vidas (vidas nur detalojn, sed ne la tuton)PrV; lia hararo estis griza kiel ŝtono [2]; la tuta ŝipanaro estis dekkvaropa [3].
II.
Memstara samsignifa vortero:

aroTEZ Vikipedio

1.TEZ
Grupo, amaso: aro da dehakitaj arboj (nura amaso ne formanta apartan tuton); kiel ofte en krizaj situacioj, ne estas unu aŭ du kaŭzoj, sed aro da kialoj kiuj reciproke plifortigas sin [4]; oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj [5]; la popolaĉo estas kvazaŭ aro de bovoj [6]; ĉi tiuj novaĵoj, kvazaŭ aro de birdoj disflugis [7]. SUB:kunaĵo, amaso, grupo, trupo, bando, kohorto, taĉmento, hordo, grego, armeo, legio, klano.
2.TEZ
MATPIV1 Kolekto da matematikaj objektoj, konsiderata kiel tuto: la aro N enhavas ĉiujn pozitivajn entjerojn; la kolekto de ĉiuj aroj mem ne estas aro; la aron konsistantan el la du objektoj x kaj y oni signas per {x, y}, kaj la aron de ĉiuj objektoj verigantaj predikaton P per {x / P(x)} (legu: aro de tiaj iksoj, ke po de ikso). PRT:elemento;SUB:kun(ig)aĵo, komunaĵo, komplemento, subaro, superaro; VD:enhavi.
Rim.: Temas pri naiva difino de koncepto difinebla pli rigore nur kadre de arteorio. Bricard [8] jam konas la nocion, sed nomas ĝin „amaso“, kiu termino ne enradikiĝis. Aliloke [9] li uzas „aro infinita da nombroj“, supozeble sen ia faka intenco.
HOM:aro (100m²)

arigiTEZ

Kolekti, kunvenigi, kungrupigi: arigi multajn dokumentojn; siajn longajn, libere defalantajn harojn ŝi arigis fortike ĉirkaŭ la kapo [10]; dum la soveta tempo estis milicistoj, kiuj arigis la ebriulojn kaj ilin akompanis al la sobrigejo [11].

ariĝiTEZ

Kolektiĝi: la polico dispelis la ariĝintojn; post lia morto multaj legendoj ariĝis ĉirkaŭ lia nomo.

arteorio, aroteorioPIV2, teorio de la arojPIV1TEZ Vikipedio

MAT
Branĉo de matematiko, studanta arojn; iniciatita de la germana matematikisto Cantor, ĝi difinas la nocion aro en aksioma kadro kaj fundamentas la nuntempan matematikon: arteoriaj operacioj; la plej bazaj aksiomoj estas tiuj de la arteorio, ĉar per ili oni povas konstrui ĉiun matematikan kampon sen neceso de novaj aksiomoj [12].
Rim.: Indus eviti trouzon de tiu termino ekster vere teoria kadro. Ekz-e la kutimaj operacioj super aroj, oni povus nomi „araj“ aŭ „arrilataj“ anstataŭ „arteoriaj“.


arteoriaj operacioj

celo-aro, cela aroKompLeksTEZ Vikipedio

MAT
(de rilato) La dua aro de la kartezia produto, kies subaro ĝi estas: oni distingu la celo-aron de f disde la bildo de f [...] do la aro de valoroj, kiujn la funkcio f efektive alprenas [13];

Rim.: Tiu termino ŝajnas preferinda al „celaro“ [14], ĉar ne temas pri aro da „celoj“, sed ja pri aro, kiu mem estas la celo de la bildigo kaj pro la sufiksoida naturo de radiko „ar“ ne eblas formi per ĝi apudmetajn kunmetaĵojn sen emfazo pri tio, ke ne temas pri sufiksoida uzo.

fonto-aro, fonta aroKompLeksTEZ Vikipedio

MAT
(de rilato) La unua aro de la kartezia produto, kies subaro ĝi estas: refleksiva rilato ‐ en ĉi tiu rilato fonto-aro kaj celo-~o estas sama [15].

Rim.: Ĉi-sence troveblas ankaŭ „argumentaro“ [16], sed termino simetria al „celo-aro“ ŝajnis al ni preferinda. Notu, ke fonta kaj cela aroj estas nocioj, uzataj precipe, kiam la rilato estas konsiderata kiel unu- aŭ plur-senca funkcio. Tamen la nocioj estas pravigitaj ankaŭ kadre de internaj rilatoj, ofte prezenteblaj per grafeoj. Elemento estas en la cela aro, se ĝin trafas sago, kaj en la fonta aro, se sago eliras de ĝi.

kvocienta aroTEZ Vikipedio

MAT
(de ekvivalento-rilato) Aro de ĉiuj ĝiaj ekvivalento-klasoj: la kvocientan aron de rilato R en E oni signas per E/R; ĉi tiu operacio povas esti konsiderata neformale kiel la divido de la aro per la ekvivalentrilato kaj la rezulto estas ne interkovrantaj ekvivalentoklasoj, de ĉi tie estas la nomo „kvocienta aro“ [17].

Rim.: Troveblas ĉi-sence ankaŭ „kvocientaro“ (en MatVort), kiun ni ne konsideras bone formita, aŭ „kvocienta spaco“ (en PIV2).

malplena aroTEZ Vikipedio

MAT[18]
La aro, kiu enhavas neniun elementon: la malplenan aron oni signas per ; malplena aro estas subaro de ĉiu aro; 0 estas la nombro de elementoj en malplena aro [19].

orda aroTEZ

MAT[20]
Aro, konsiderata kune kun ordo-rilato super ĝi: ordan aron oni ofte signas per skribaĵo de la tipo (E,≤); en matematiko, la preciza supra rando de orda aro S estas la plej malgranda ero kiu estas pli granda ol aŭ egala al ĉiu ero de S [21]. SUB: Specifa orda aro: latiso; VD: Specifaj elementoj en orda aro: antaŭanto, postanto, supremo, infimo, baro, maksimumo, minimumo; VD: Bildigoj super orda aro, kun specifaj ecoj: barita, kreskanta, malkreskanta, monotona.

subaroTEZ Vikipedio

MAT[22]
(de aro E) Aro A, kies elementoj apartenas al E: ĉiu aro estas subaro de si mem; la subaroj de E konsistigas aron, nomatan aro de ĉiuj subaroj [23] de E kaj foje signatan per 2E; geometria figuro estas koneksa subaro de la ebeno aŭ de la spaco [24]. VD:inkluzivi.

superaroTEZ Vikipedio

MATMatVort
(de aro E) Tia aro, ke E estas subaro de ĝi; algebraj nombroj (superaro de la racionalaj nombroj) [25].

tradukoj

anglaj

~o: set; ~teorio, , : set theory; celo-~o, : codomain; fonto-~o, : domain; kvocienta ~o: quotient set; malplena ~o: empty set; orda ~o : ordered set; sub~o: subset; super~o: superset. ~teoria: set-theoretical; ~o de ĉiuj sub~oj: power set, set of all subsets.

ĉeĥaj

~o: houf, nastavení, sada, skupina, soubor, souhrn, soustava, série, řada; ~igi: nahromadit, shlukovat, shromáždit; kvocienta ~o: faktorová množina; malplena ~o: prázdná množina; orda ~o: uspořádaná množina; sub~o: podmnožina, podskupina, část souboru; super~o: nadmnožina.

francaj

~o 1.: ensemble, groupe, jeu; ~o 2.: ensemble; ~igi: assembler, grouper, rassembler; ~teorio, , : théorie des ensembles; celo-~o, : ensemble d'arrivée; fonto-~o, : ensemble de départ; kvocienta ~o: ensemble quotient; malplena ~o: ensemble vide; orda ~o : ensemble ordonné; sub~o: sous-ensemble, partie; super~o: sur-ensemble. ~teoria: ensembliste; ~o de ĉiuj sub~oj: ensemble des sous-ensembles.

germanaj

~o 1.: Menge, Schar, Gruppe; ~o 2.: Menge; ~igi: ansammeln, zusammentragen; ~iĝi : sich versammeln; ~teorio, , : Mengenlehre; celo-~o, : Wert[e]bereich; fonto-~o, : Definitionsbereich; kvocienta ~o: Quotientmenge; malplena ~o: leere Menge; orda ~o : geordnete Menge; sub~o: Teilmenge, Untermenge; super~o: Obermenge. ŝip~o: Flotte; ŝipan~o: Schiffsbesatzung; ~teoria: mengentheoretisch; ~o de ĉiuj sub~oj: Potenzmenge.

hispanaj

~o 1.: colección, grupo; ~o 2.: conjunto; ~igi: agrupar, coleccionar, recopilar; ~iĝi : reagruparse, concentrarse (agruparse); ~teorio, , : teoría de conjuntos; celo-~o, : codominio; fonto-~o, : dominio de definición (mat.), conjunto de partida, conjunto de definición; kvocienta ~o: relación de equivalencia. ŝipan~o: tripulación; ~teoria: relativo a la teoría de conjuntos.

italaj

~o 1.: insieme, gruppo; ~o 2.: insieme; ~igi: raggruppare; ~iĝi : concentrarsi (raggrupparsi); ~teorio, , : insiemistica, teoria degli insiemi; celo-~o, : codominio, insieme immagine; fonto-~o, : dominio (mat.); kvocienta ~o: insieme quoziente; malplena ~o: insieme vuoto; orda ~o : insieme ordinato; sub~o: sottoinsieme. ~teoria: insiemistico (mat.); ~o de ĉiuj sub~oj: insieme delle parti.

polaj

~o 1.: zbiór, grupa; ~o 2.: zbiór, mnogość; ~igi: zbierać, grupować; ~iĝi : zbierać się, grupować się; ~teorio, , : teoria zbiorów, teoria mnogości; celo-~o, : przeciwdziedzina; fonto-~o, : dziedzina; kvocienta ~o: iloraz, przestrzeń ilorazowa; malplena ~o: zbiór pusty; orda ~o : zbiór uporządkowany; sub~o: podzbiór, część; super~o: nadzbiór. ~teoria: mnogościowy; ~o de ĉiuj sub~oj: zbiór wszystkich podzbiorów.

rusaj

~o 1.: группа, совокупность, множество; ~o 2.: множество; ~iĝi : соединяться, группироваться; ~teorio, , : теория множеств; celo-~o, : область значений, область изменений, противоположная область; fonto-~o, : область определения; kvocienta ~o: фактор-множество; malplena ~o: пустое множество; orda ~o : упорядоченное множество ; sub~o: подмножество; super~o: надмножество. ~teoria: теоретико-множественный; ~o de ĉiuj sub~oj: множество всех подмножеств.

slovakaj

~o 2.: množina; ~o: sada, súbor, sústava; ~igi: zhromažďovať; ~teorio, , : teória množín; kvocienta ~o: faktorová množina; malplena ~o: prázdna množina, prázdna množina; orda ~o : usporiadaná množina; orda ~o: usporiadaná množina; sub~o: podmnožina, podskupina; super~o: nadmnožina.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
2. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
3. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
4. R. Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000:11, p. 8a
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 10a
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
9. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
11. Monato, Litovio: Sobriga propono
12. Vikipedio, Aksiomo
13. Vikipedio, Celo-aro
14. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 33
15. Vikipedio, Refleksiva rilato
16. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 33
17. Vikipedio, Ekvivalentklaso
18. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §267
19. Vikipedio, Nulo
20. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §308
21. Vikipedio, Preciza supra rando
22. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §411
23. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §32
24. Vikipedio, Geometria figuro
25. Vikipedio, Kvadrata radiko

~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o 2.:
        Restas solvenda la demando, kiel konstrui "aro": ~o de/da/el?
        Espereble mia uzado ne estas tro ĥaosa, sed necesos kontroli.
        Ŝajnas, ke nenie mi uzis "~o da". Mi uzas "la ~o de entjeroj",
        "la ~o de ĉiuj sub~oj" ks. kaj probable tiel en ĉiuj okazoj,
        kiam la suplemento estas (sence) difinita. Aliflanke mi emas
        diri
        "~o el sub~oj de E" por akcenti, ke temas pri iuj subaroj (ne
        ĉiuj) kaj eble ankaŭ por eviti kaskadon el identaj
        prepozicioj.
        [MB]
      
pri orda ~o :
        Alternativaj formoj estus : ~ohava, ~ita. Ĉi-lasta ĝenas
        pro la necerta statuso de la verbo ~i (vd adm noton ĉi-sube).
        Bricard (p. 18) havas "(bone) ordigita".
        [MB]
      

[^Revo] [ar.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.60 2017/03/22 12:10:14 ]