tradukoj: be ca cs de en es fr hu it kek nl oc pt ru sk sv tp tr vo

*lum/i PV

*lumiTEZ

(ntr)
1.TEZ
Eligi tiajn radiojn, kiuj estas percepteblaj per la okuloj kaj ebligas vidi objektojn: dum la tago kiam la suno lumas tra la akvo li dormas sed en stellumaj noktoj kaj ce lunlumo li leviĝas super la akvon [1]; (evitinde) malmultaj lanternoj malbone lumis (lumigis) la strateton Marta. VD:brili, radii
2.
(figure) Esti videble kontenta, gaja: sur la vizaĝoj hele lumis fiera feliĉo.

lumoTEZ Vikipedio

1.TEZ
FIZ Radioj (elektromagnetaj ondoj), kiuj estas perceptataj per la okuloj kaj igas la objektojn videblaj: lumo de suno, de lampo; elektra lumo; loki pentraĵon en favoran lumon; verŝi lumon sur ioZ.
2.
Eco, kiu ebligas klaran koncepton aŭ komprenon: tiu cirkonstanco ĵetas plenan lumon sur la aferonZ; pro modesteco li neniam metas en lumon (provas rimarkigi) siajn meritojnZ; tiun argumenton vi prezentas en tute malĝusta lumoZ; tiu tro laŭta titolo metus malbonan lumon sur nian aferonZ; lumo de la racio; lumo fariĝos, kulpo troviĝosPrV.
3.
Lumado (norda lumo); lummakulo, lumaĵo, io lumanta (precipe plurnombre kaj se oni ne scias aŭ ne volas precizigi la naturon de la koncernaj lumaĵoj): ĉiuj ekkuris galope al la rivero, sur kies bordoj jam brilis multenombraj lumoj kaj sonis granda kanto de la kunveninta popolo [2]; finfine, mi ekvidis elektrajn lumojn kaj rekonis, ke mi troviĝas en la vilaĝo [3]. SUB:lumilo
4.
(figure) La bono, la pravo, Dio, la vera scio ktp: la lumo de la saĝo [4] Tiu (Johano) venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu [5]. Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo, Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo [6].
5.TEZ
(figure) Eminenta kompetentulo: li estas lumo de romana filologio.
Rim.: La signifo lumo5 estas tre dubinda, probable ĝi estas senkritike kopiita el iu nacilingva vortaro. PIV2 ĝin ne transprenis, kaj mi mem ĝin neniam renkontis en Esperanto. Ruslingve por tiu signifo servas lumaĵo ‐ kio estas konforma al la metafora kaj pli internacia uzo de „stelo“; aŭ, pli patose, „lumilo“. [Sergio]

lumaTEZ

1.
Eliganta lumon, lumanta, radianta: luma korpo; lumaj vitraj muroj de la novaj magazenoj Metrop; tiam falis radianta falstelo, kiu tiris post si longan luman strion [7]; la virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn [8].
2.
Rilata al lumo, kiu estas el lumo: el ĉiuj tempoj, el ĉiuj landoj montriĝas tiuj lumaj bildoj [9]; al pazigrafioj oni povas alvicigi ankaŭ telegrafajn kodojn, dekuman klasifikadon, luman kaj flagan signalsistemojn ... [10]; luma signalo, luma premo; luma fonto.
Rim.: Ĉar ĉi tiu senco implicas rilaton al la substantiva ideo pri lumo (lumoa, de lumo), tial anstataŭ tiajn rilatajn adjektivojn oni preferas uzi vortojn kunmetitajn: lumbildoj, lumsignalo, lumpremo, lumfonto, lumjaro, lumondo ktp ‐ kontraste al la kvalitaj sencoj de la adjektivo. [Sergio Pokrovskij]
3.TEZ
Lumplena, hela: estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon Marta; estis hela luma mateno [11]; la luno brilis kaj estis tiel lume kiel dum la tago.
4.
Ricevanta lumon: luma parto de la ĉambro; luma vitra salono.
5.
(figure) Kiu rilatas lumo4: la lumaj idealoj; sed ne imagu, ke li prezentis nur lumajn dimensiojn, aŭ eĉ, se mi rajtas paroli karikature, anĝelojn ludantajn per harpo sur tavolo el blankaj nuboj [12]; la kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo eksterordinara [13].
6.
(figure) Kiu impresas kvazaŭ lumanta, radianta: ŝi trapikis truon en la folio, rigardis tra ĝi al la suno, kaj tiam ŝajnis al ĝi, kvazaŭ ŝi vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj [14]; luma vizaĝo de reĝo estas vivo [15].
7.
(figure) Klarega: luma spirito, klarigo.
Rim.: Mi opinias ke la senco luma7 ne ekzistas en Esperanto. Fidindaj ekzemploj mankas, kaj PIV2 tiun sencon (donitan de PV) ne transprenis. [Sergio Pokrovskij]

lumaĵoZTEZ

Lumanta objekto, precipe astro: kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton [16].

lumigi

1.
Havigi lumon al, provizi per lumo: la tagiĝo komencis lumigi la ĉielon en Oriento; lumigi ĉambron per lampo, per elektro; groto lumigita per torĉoj; lumigi al iu; oleo por lumigadoZ.
2.
Helkolorigi: la martaj burĝonoj lumigas la nigrajn branĉojn.
3.
(figure) Klarigi, evidentigi, komprenigi: tiu frazo lumigas la tutan argumentadon; kelkaj flankoj de la demando restas ankoraŭ nesufiĉe esploritaj nek lumigitaj.
4.
(figure) Gajigi, serenigi, senzorgigi: rideto momente lumigis ŝian malgajan vizaĝon

lumigiloTEZ

Objekto aŭ aparato produktanta aŭ entenanta lumon.

lumingoTEZ

Objekto, uzata por porti lumilon: ni metu tien por li liton kaj tablon kaj seĝon kaj lumingon [17]. VD:lampingo

lumiloZTEZ

Aranĝaĵo servanta por produkti lumon: super ŝin kliniĝis alia virino, tenante en siaj manoj malgrandan korpeton ... kiun ŝi ĵus suprenigis en la mizeran lumon de l' vagona lumilo [18]; en ĉiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de ĉie, kunfluante en konfuzan ĥoron, aŭdiĝis la ritkantado [19]; BIB (figure) Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo [20]; ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo [21].
SUB:flamingo, gasbeko, kandelabro, kandelo, lampo, lanterno, lucerno, lustro, torĉo

bremsolumo, bremslumo

AUT Malantaŭa lampo de aŭto, kiu aŭtomate lumiĝas dum bremsado: hodiaŭ la bremsolumo en mia aŭto rompiĝis [22].

ĉirkaŭlumi

(tr)
Prilumi ĉiuflanken: tio estis fenestro de magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa palaco Marta; (abs.) sur tablo sveltas korpo de kandel', la flamo eta ĉirkaŭlumas mole [23].

duonlumo

1.
Malforta lumo, en kiu oni ne klare vidas: nokta silento kaj duonlumo [24].
2.TEZ
AUT Antaŭa lampo de aŭto, kiu prilumas la vojon malpli forte ol plenlumo, ne blindumante kontraŭvenantojn: en Litovio validas la trafikregulo postulanta ankaŭ tage veturi kun ŝaltitaj duonlumoj [25].

eklumigi

Ekbruligi objekton aŭ aparaton, kiu donas lumon: eklumigi lampon, kandelon, gason, elektron.

erarlumoZ, vaglumoZ Vikipedio

Lumeto vaganta super la marĉoj, produktata de malkomponiĝo de organikaj substancoj: malgrandaj etaj koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo dancis ĉirkaŭe en la salono [26]; vaglumoj [...] kondukas for de la ĝusta vojo [27]

mallumaTEZ

Tute mankanta je lumo, ĝojo, klareco; senluma, ne lumigita: malluma nokto, arbaro, karcero; mallumaj (malhelaj, nigraj) haroj; mallume kiel en kelo, en poŝo; mallume verda maroZ; mallumaj tagoj de mizero; malluma kaj malĝoja vivo; mallumaj antaŭsentadojZ; mallumigado de la spiritoZ.

mallumoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Plena manko je lumo: Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta [28]. VD:nebulo, nubo, ombro
2.
(figure) Malklareco.

nebullumo

AUT Lampo de aŭto, kun direkto kaj intenso kalkulitaj por pli bone prilumi (antaŭe) aŭ signali (malantaŭe) en nebulo, neĝo, densa pluvo: malvarma pluvo ― / nombro da nebullumoj / preterirantaj [29].

nordlumoZTEZ

ASTMET Arkta polusa lumo: tamen ne estis mallume, la nordlumoj brilis ruĝe kaj blue, ĝi estis eterna belega fajraĵo [30]. SIN:arkta aŭroro

parklumo, parkadlumoj

AUT Iu el la angulaj malfortaj lampoj de aŭto, ĝin videbligantaj en duonhelo aŭ mallumo, ekzemple dum parkado en ne prilumita loko: preterrapidantaj aŭtoj ekbruligis subite kvazaŭ laŭ komando siajn parklumojn [31]; estingu precize je la dudektria kaj sepdek trifoje la parkadlumojn [32].

plenlumo

1.
Tre hela lumo sufiĉa por klare vidi: ili arestis kvar maturiĝantajn knabojn, kiuj la antaŭan posttagmezon rabis panĉaron, en la plenlumo [33].
2.TEZ
AUT Plej forta antaŭa lampo de aŭto, kiu prilumas la vojon ĝis malproksime antaŭen (pli forta ol duonlumo): sur la vojkruciĝo turniĝis al Drammensvej kun plenlumoj vetureganta pasaĝeraŭto [34].

prilumi

(tr)
Lumi al io, verŝi lumon sur ion: ili staris antaŭ belege prilumita portalo [35]; la templo estas prilumata de la brilo de la sunoZ; en la mistera luna prilumiteco de la montoZ.

polusa lumoTEZ Vikipedio

ASTMET Diverskolora lumo (luminesko) en la nokta ĉielo, observebla en la apudpolusaj regionoj, estigata de elektre ŝarĝitaj partikuloj de la suna vento, interagantaj kun la tera magnetkampo alte en la atmosfero: Esperanto ebligis, ke mi ekkonu Finnlandon, la finnajn homojn, la blankajn noktojn, kaj mi plezuriĝu en la admirinda polusa lumo [36]; Celsio ... priesploris interalie la konekson inter polusaj lumoj kaj ŝanĝoj de la tera magnetkampo [37]; ĝi esploris la atmosferon, glaci-riverojn, ekologion kaj marojn de la polusaj regionoj, kun laboratorioj pri la tieaj polusa lumo, jonosfero, kreskaĵoj kaj neĝglacio [38]; jam ekde kvardek kvina grado de latitudo estas tiaj polusaj lumoj ... (temas pri fikcia planedo) [39].
SIN:polusa aŭroro

postlumoPIV1

AUT Malantaŭa lampo de veturilo.

lumtagoTEZ

AST Praktika mezurunuo de longo, uzata por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egala al la distanco, kiun la lumo vojaĝas dum unu tago.

lumhoroTEZ

AST Praktika mezurunuo de longo, uzata por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egala al la distanco kiun la lumo vojaĝas dum unu horo.

lumminutoTEZ

AST Praktika mezurunuo de longo, uzata por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egala al la distanco, kiun la lumo vojaĝas dum unu minuto.

lumsekundoTEZ

AST Praktika mezurunuo de longo, uzata por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egala al la distanco, kiun la lumo vojaĝas dum unu sekundo.

lumrapidoTEZ Vikipedio

AST Praktika mezurunuo egala al la rapideco de la lumo en vakuo (299792 km/s).

lumstrio

AST Lumaĵo aperanta dum la falo de aerolito aŭ simila lumaĵo (ekz. de spurkuglo).

tradukoj

anglaj

~i: shine; bremso~o, : brake light; duon~o 2.: dipped headlight; nebul~o : fog lamp, fog light; nord~o: northern lights, aurora borealis; plen~o 2.: full beam headlight, high beam; polusa ~o: polar light; post~o: rear light; ~tago: light-day; ~horo: light-hour; ~minuto: light-minute; ~sekundo: light-second; ~rapido: velocity of light.

belorusaj

~i: сьвяціць, сьвяціцца; ~o 1.: сьвятло; ~o 2.: сьвятло; ~o 3.: крыніца сьвятла; ~o 5.: сьветач; ~a: сьветлы; ~igi 1.: асьвятляць; ~igi 2.: асьвятляць, прасьвятляць; ~igi 3.: прасьвятляць, вытлумачваць; ~igi 4.: асьвятляць; ~igilo : сьвяцільня, сьветач, ліхтар; ~ilo: крыніца сьвятла; ek~igi: запаліць; mal~a: цёмны; mal~o: цемра, цемень, цемрадзь, морак, змрок; nord~o: паўночнае зьзяньне; pri~i: асьвятліць.

ĉeĥaj

~i: svítit, zářit; ~o: světlo; ~a: jasný, světelný, světlý; ~igi: osvětlit, ozářit, rozsvítit; ~igilo: osvětlovací těleso, svítilna; ~ilo: osvětlovací těleso, svítilna; duon~o: polosvětlo, přítmí, šero; ek~igi: osvítit, rozsvítit; erar~o, : bludička; mal~a: neosvětlený, temný; mal~o: tma; nord~o: severní polární záře; plen~o: jas, záře; pri~i: osvítit, osvětlit; polusa ~o: polární záře; ~rapido: rychlost světla.

francaj

~i: luire, rayonner; ~o: éclairage, lueur, lumière, luminaire, génie; ~a: lumineux; ~igi: éclairer, éclaircir; ~igilo : éclairage, luminaire; ~ilo: luminaire, source lumineuse; bremso~o, : feu de freinage, feu stop (auto.); duon~o 1.: pénombre; duon~o 2.: code (feu de croisement), feu de croisement; ek~igi: allumer; erar~o, : feu follet; mal~a: obscur; mal~o: noir, obscurité; nebul~o : antibrouillard (auto.), feu de brouillard; nord~o: aurore boréale; park~o, : feu de position, feu de stationnement; plen~o 2.: feu de route, phare (feu de route); pri~i: éclairer; polusa ~o: aurore polaire; post~o: feux arrière; ~rapido: vitesse de la lumiére.

germanaj

~i 1.: scheinen; ~i: leuchten, strahlen; ~o 1.: Licht, Schein; ~o 2.: lichte Klarheit, Licht; ~o 3.: Lichtquelle, Leuchtquelle; ~o 4.: Licht (Klarheit, göttliches), Klarheit, Wahrheit; ~o 5.: Star, Leuchte; ~a 3.: leuchtend, hell; ~a 6.: strahlend, leuchtend; ~a 7.: erleuchtet, erhellend; ~igi 1.: erleuchten, erhellen; ~igi 2.: aufhellen; ~igi 3.: erhellen; ~igilo : Lampe, Leuchte; ~ilo: Lichtquelle, Leuchte; bremso~o, : Bremslicht; ek~igi: anzünden, anstecken, anmachen; erar~o, : Irrlicht; mal~a: dunkel; mal~o: Dunkelheit; nebul~o : Nebelscheinwerfer; nord~o: Nordlicht; park~o, : Standlicht; polusa ~o: Polarlicht; post~o: Rücklicht, Katzenauge; ~tago: Lichttag; ~horo: Lichtstunde; ~minuto: Lichtminute; ~sekundo: Lichtsekunde; ~rapido: Lichtgeschwindigkeit; ~strio: Lichtschweif, Lichtspur.

hispanaj

~i: brillar; ~o 1.: luz; ~o 2.: luz; ~o 3.: lumbrera; ~o 5.: lumbrera; ~igi 1.: iluminar, alumbrar; ~ilo: lumbrera; ek~igi: encender; mal~a: oscuro, obscuro; mal~o: oscuridad, obscuridad; pri~i: iluminar.

hungaraj

~i 1.: fénylik; ~i 2.: ragyog; ~o 1.: fény; ~o 2.: fény, világosság; ~o 3.: fényforrás; ~o 5.: lumen ; ~a 3.: fényes; ~a 6.: fényes, derült; ~a 7.: világos, fényes; ~igi 1.: (meg)világít; ~igi 2.: felderít ; ~igi 3.: megvilágít ; ~igi 4.: felderít ; ~igilo : világítóeszköz, lámpa; ~ilo: világító pont, fényforrás; ĉirkaŭ~i: körbevilágít; ek~igi: (meg)gyújt ; erar~o, : lidércfény, bolygótűz; mal~a: sötét; mal~o: sötétség; nord~o: északi-sarki fény; pri~i: megvilágít; polusa ~o: sarki fény; post~o: hátsó lámpák.

italaj

~i: brillare; ~o 2.: luce, lume; ~o 3.: chiarore; ~o 5.: luminare; ~o: luce; ~a 3.: luminoso; ~a 6.: lucente, brillante; ~a 7.: radioso, brillante, illuminante; ~igi 1.: illuminare; ~igi 2.: rischiarare; ~igi 3.: illuminare, chiarire; ~igi 4.: illuminare; ~igilo : lampada, fanale, illuminatore; ~ingo: lume (oggetto); ~ilo: lume (oggetto), sorgente luminosa, luce (oggetto); ĉirkaŭ~i: illuminare; ek~igi: accendere; erar~o, : fuoco fatuo; mal~a: oscuro (agg.), buio (agg.); mal~o: buio, oscuritá; nord~o: aurora boreale; pri~i: illuminare, gettare luce su; polusa ~o: aurora polare; post~o: luci posteriori, fanali posteriori; ~tago: giorno luce; ~horo: ora luce; ~minuto: minuto luce; ~sekundo: secondo luce; ~rapido: velocitá della luce; ~strio: scia (luminosa), traccia (luminosa).

katalunaj

~igi 4.: encendre.

kekĉiaj

mal~a: aak̕ab̕.

nederlandaj

~i 1.: licht geven; ~i 2.: stralen; ~o: licht; ~a: lichtend; ~aĵo: lichtend voorwerp; ~igi: verlichten; ~igilo : lichtbron ; ~ingo: lamp; ~ilo: lichtbron; ĉirkaŭ~i: belichten; ek~igi: aansteken; erar~o, : dwaallicht; mal~a: donker, duister; mal~o: donker, duister; nord~o: noorderlicht; pri~i: belichten; polusa ~o: poollicht, aurora; post~o: achterlichten; ~tago: lichtdag; ~horo: lichtuur; ~minuto: lichtminuut; ~sekundo: lichtseconde; ~rapido: lichtsnelheid; ~strio: lichtspoor.

okcitanaj

~igi: alucar.

portugalaj

~i: brilhar; ~o: luz; ~a 3.: luminoso; ~igi: iluminar; ek~igi: acender; mal~a: escuro; mal~o: escuridão; ~tago: dia-luz; ~horo: hora-luz; ~minuto: minuto-luz; ~sekundo: segundo-luz; ~rapido: velocidade da luz.

rusaj

~i: светить, светиться; ~o 1.: свет; ~o 2.: свет; ~o 3.: источник света; ~o 4.: свет; ~a 1.: светлый, светящийся; ~a 2.: светлый, световой; ~a: светлый; ~aĵo: светило, источник света; ~igi 1.: осветить, освещать; ~igi 2.: осветлить; ~igi 3.: прояснить; ~igi 4.: осветить (перен.); ~igilo : светильник; ~ilo: светоч, светильник, источник света; ĉirkaŭ~i: освещать; ek~igi: зажечь; erar~o, : блуждающийогонёк; mal~a: тёмный; mal~o: тьма, темнота, мрак; nord~o: северноесияние; pri~i: осветить, освещать; polusa ~o: полярноесияние; post~o: задний свет (автомобиля).

slovakaj

~i: osvetľovať; ~o: svetlo; ~a: jasný, svetlý; ~igi: osvetliť, svietiť; ~igilo: osvetľovacie teleso; ~ilo: osvetľovacie teleso; duon~o: prítmie, šero; ek~igi: rozsvietiť, zažať svetlo; erar~o, : bludička; mal~a: neosvetlený, temný, tmavý; mal~o: temnota, tma; nord~o: severná polárna žiara; plen~o: jas, žiara; pri~i: osvietiť; polusa ~o: polárna žiara; ~rapido: rýchlosť svetla.

svedaj

~i 1.: lysa; ~o: ljus; ~a 1.: lysande; ~a 2.: ljus-; ~a 3.: ljus; ~a 4.: upplyst; ~igi 1.: belysa; mal~a: mörk; mal~o: mörker; nord~o: norrsken; pri~i: belysa, lysa upp (något).

tokiponaj

~o: suno.

turkaj

~i: ışık saçmak; ~o: ışık, aydınlık; ~a: aydınlık; ~igi: ışıklandırmak, aydınlandırmak; ~igilo : ışıklandırma; ~ilo: ışık kaynağı; mal~a: karanlık; mal~o: karanlık; pri~i: aydınlatmak; ~rapido: ışık hızı.

volapukaj

~o 1.: lit.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 10a.
3. A. Kvinke: Tenebro, Monato, 2006:04, p. 25a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 3
5. La Nova Testamento, S. Johano 1:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:13
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La virineto de maro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
10. Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
12. T. Steele: Patrick White ‐ Vivo kaj verko
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, J. Janowski: Viroj kaj virinoj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 16:15
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:16
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:10
18. V. Langlet: Vojaĝimpresoj, 1895
19. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 26a
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:105
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:29
22. S. Ransom: Bremsolumo, 2006-12-10
23. Oĉjo Dadaev: Poemkolekto „25“, Cerbe kaj Kore, 1999-01
24. V. Garŝin, trad. M. Povorin: La ruĝa floro, La Ondo de Esperanto, 2006:12 (146)
25. Ganto: Elstaruloj de la jaro 2011, 2012-01-11
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
27. Michal Ende, trd. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonot, Ĉapitro 1
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:22
29. Vastalto: malvarma pluvo, Akvosfero, 2009-12-10
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
31. V. Beekman, trad. J. Ojalo: Noktaj aviadistoj , 1989
32. G. Grass, trad. G. Gehlert, A. Grötzner, S. Herrgesell kaj B. Lorenz: Lanta valso, [2009]
33. F. Bordewijk, trad. M. Meeuwissen: Karaktero, 2011
34. V. Beekman, trad. J. Ojalo: Noktaj aviadistoj , 1989
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
36. J. Vas-Szegedi: Kiel mi iĝis esperantisto?
37. Vikipedio, Anders Celsius
38. Polus-esplora Instituto de Ĉinio
39. A. Lazarĉuk, trad. J. Finkel: La sankta monato Rin, 1999

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~igilo: Mankas dua fontindiko.
~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas verkindiko en fonto.
ek~igi: Mankas dua fontindiko.
ek~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
erar~o, : Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
nord~o: Mankas verkindiko en fonto.
pri~i: Mankas verkindiko en fonto.
post~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~tago: Mankas dua fontindiko.
~tago: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~horo: Mankas dua fontindiko.
~horo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~minuto: Mankas dua fontindiko.
~minuto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~sekundo: Mankas dua fontindiko.
~sekundo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~rapido: Mankas dua fontindiko.
~rapido: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~strio: Mankas dua fontindiko.
~strio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~igilo:
    PIV1 ne plu konas ~igilo kaj transdonas ĝian sencon al ~ilo.
    Necesas
    restudi per ekzemploj: ~o 3, ~ilo, ~ajxo, ~igilo. [MB]
  
pri ~ingo:
    Trovi pli precizan difinon kaj tradukojn.
    [MB]
  

[^Revo] [lum.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.56 2016/02/21 18:10:15 ]