tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

*kri/i PV

*kriiTEZ

Tre laŭte voĉi:
a)
(ntr)
Eligi akrajn voĉsonojn, sen paroloj: krii de doloro, el la tuta gorĝoZ; anonckrii, prikrii gazeton; kriprotesti kontraŭ maljusta pretendo; inter lupoj kriu (bleku) lupe PrV. VD:voki
b)
(x)
Diri ion per laŭta akra voĉo: krii alarmonZ, helponZ, fajron; krii pri ŝtelisto, pri la venĝo, pro malsatego; saĝa homo kaŝas scion, sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝegonZ; (figure) krianta (evidentega kaj protestinda) erarpaŝoZ, maljustaĵo.

krioTEZ Vikipedio

Forta voĉado: ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris... [1]; la anseroj revenis hejmen kaj kriis sian raŭkan krion [2].

kriegi

Forte laŭtege krii: ŝi vokis pli kaj pli laŭte, kriis, kriegis [3].

ĉirkaŭkrii

(tr)
Ĉirkaŭi kriante: la homamasoj ĉirkaŭkrias nin kaj minace levas siajn pugnojn [4].

ekkrii

Eligi iom subitan kaj emocian krion, pro surprizo, teruro, ĝojo, veo, protesto...: „Ho, kia malfeliĉo!“ ekkriis la mastro kaj interfrapis la manojn super la kapo [5].

ekkrioTEZ Vikipedio

GRA Senfleksia vorteto esprimanta subitan ekmovon de la animo, emocion, senton; interjekcio: adiaŭ, bis, fi, ha, he, ho, hura, nu ,ve estas oficiale konsiderataj Esperantaj ekkrioj; „bis“ estas laŭda ekkrio, per kiu oni petas aktoron aŭ artiston ripeti ion bonan PMEG.

prikrii

(tr)
Anonce krii pro vendaĵo: la kolportistoj ne kuraĝis prikrii siajn varojn [6].

postkrii

PIV1
Krii de malantaŭe, al iu malproksimiĝanta: postkrii al iuZ; - Miĥaelo Aleksandroviĉ! - li postkriis al Berlioz [7].

batalkrio

MILSPO Militista aŭ sportista krio por timigo de kontraŭuloj kaj interrekono de samflankuloj: kun batalkriego li forte batis kaj rekte trafis la celon [8].

krisignoTEZ Vikipedio

GRATIP Interpunkcia signo (!) uzata fine de ordonaj kaj ekkriaj frazoj.

tradukoj

anglaj

~i: shout; ek~i: exclaim, cry out, shout out; ek~o: interjection; batal~o: battle cry; ~signo: exclamation mark.

belorusaj

~i: крычаць; ek~i: усклікнуць; ek~o: выклічнік; ~signo: клічнік.

ĉeĥaj

~i: křičet, křiknout, rozkřiknout se, vykřiknout, zvolat; ~o: křik, volání; ~egi: hulákat, řičet, řvát; ek~i: křiknout, rozkřiknout se, vykřiknout, zvolat; ek~o: výkřik; batal~o: válečný pokřik; ~signo: vykřičník (!).

francaj

~i: crier; ~o: cri; ~egi: hurler; ek~i: s'écrier, s'exclamer; ek~o: interjection; pri~i : crier (sa marchandise); post~i: héler; batal~o: cri de guerre; ~signo: point d'exclamation.

germanaj

~i a: schreien; ~i b: rufen; ~i: schreien; ~o: Schrei; ek~i: ausrufen, hinausschreien, losschreien; ek~o: Empfindungswort, Ausrufewort, Interjektion; post~i: nachrufen, nachschreien, hinterher schreien; batal~o: Schlachtruf; ~signo: Ausrufezeichen.

hispanaj

~i: gritar; ~o: grito; ~egi: gritar; ek~i: exclamar; ek~o: interjección; pri~i : gritar (su mercancía); post~i: llamar; batal~o: grito de guerra; ~signo: signo de exclamación.

hungaraj

~i: kiált; ĉirkaŭ~i: körbekiáltoz; ek~i: felkiált; ek~o: indulatszó; post~i: utánaszól, utánakiált; ~signo: felkiáltójel. inter lupoj ~u (bleku) lupe: aki farkasok közé kerül, velük kell üvöltenie.

nederlandaj

~i: schreeuwen, roepen; ~o: schreeuw, kreet; ~egi: brullen, tieren, gillen; ĉirkaŭ~i: rondbrullen; ek~i: uitroepen; ek~o: tussenwerpsel; post~i: naroepen; ~signo: uitroepteken.

polaj

~i a: wołać; ~i: krzyczeć, wrzeszczeć, drzeć się, wydzierać się; ~o: krzyk, wrzask; ~egi: wyć; ek~i: krzyknąć, wrzasnąć, wydrzeć się; ek~o: wykrzyknik (część mowy); post~i: wołać (za kimś); ~signo: wykrzyknik. inter lupoj ~u (bleku) lupe: jeśli weszłeś między wrony, musisz krakać jak i one.

portugalaj

~i: gritar, bradar, berrar, clamar, bramar, uivar; ek~o: interjeição.

rusaj

~i: кричать; ek~i: воскликнуть; ek~o: междометие; post~i: кричать вслед, кричать вдогонку; ~signo: восклицательный знак.

slovakaj

~i: hulákať, kričať, revať; ~o: krik; ~egi: hulákať, kričať, revať; ek~i: skríknuť, vykríknuť; ek~o: výkrik, zvýsknutie; batal~o: bojový pokrik; ~signo: výkričník, výkričník (!).

fontoj

1. La Nova Testamento, S. Luko 1:42
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, paŝtistino de anseroj apud puto
3. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 14a
4. J. Forge: Saltego trans jarmiloj, 1924
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
6. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 3a
8. Arono kaj Karlina: Radio Verda, rv171, 2010-09-04

~i: Mankas verkindiko en fonto.
post~i: Mankas verkindiko en fonto.
~signo: Mankas dua fontindiko.
~signo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [kri.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.42 2016/09/01 17:10:13 ]