tradukoj: be bg br ca cs de en es fa fr he hu id it la nl oc pl pt ro ru sk tr vo

*buŝ/o PV

*buŝoTEZ Vikipedio

1.TEZ
ANA Kava parto en la kapo de homo aŭ besto, per kiu ili sin nutras: buŝo de homo, bovo, leono, hundo, rato; fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis PrV; teni sian langon en la buŝo PrV; ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono [1].
2.TEZ
Parto de la vizaĝo, aperturo inter la lipoj: tordita buŝo; ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! [2].
3.TEZ
Sama parto de la homa kapo, konsiderata kiel parolorgano: en buŝo Biblio, en koro malpio PrV; ne movi la buŝon (tute silenti) PrV; ŝtopi, fermi al iu la buŝon (silentigi). VD:lango, lipo
4.TEZ
(figure) Enira aŭ elira aperturo: buŝo de forno, de rivero en la maro VD:enfluejo, faŭko

buŝa

1.
De la buŝo1: la buŝa kavo.
2.TEZ
Parola, voĉa: buŝa interparolado, literaturoZ
3.TEZ
FON Dum kies prononco la velo estas levita kaj baras la pasejon inter la buŝo1 kaj la naza kavaĵo: buŝa vokalo . ANT:naza2

buŝegoTEZ

ZOO Buŝo de grandaj bestoj. SIN:faŭko

*buŝumo

Ilo por teni fermita la buŝon de bestoj kaj malhelpi la mordojn: (figure) la gazetaro portas buŝumon (ne povas libere paroli).

enbuŝaĵo

Transversa stangeto, kiun oni ŝovas en la buŝon de ĉevalo por direkti ĝin per alfiksitaj bridoj: kondukante ĉevalojn je iliaj enbuŝaĵoj [3].

elbuŝigiTEZ

(tr)
(figure) =diri mi neniam povis elbuŝigi aŭ „so“ post „po“, aŭ „co“ post „so“ [4].

enbuŝigi

(tr)
Enmeti en la buŝon: amuza foto, ĉi tiu, kie li enbuŝigas la botelon [5].

plenbuŝoTEZ

Kvanto, kiun povas enteni la buŝo: S-ro Veselov eltrinkis unu plenbuŝon da ruĝa vino el glaso staranta antaŭ si [6].

postbuŝoTEZ

PIV1
ANA Parto de la buŝo proksima al la faringo.

rondbuŝulojTEZ Vikipedio

ZOO Superklaso el vertebruloj de serpento- aŭ vermoformaj senmakzelaj fiŝoj (Cyclostomata).

tradukoj

anglaj

~o: mouth; ~a: oral; ~ego: maw, gullet; ~umo: muzzle; en~aĵo: bridle bit; plen~o: mouthful; rond~uloj: cyclostomes.

belorusaj

~o 1.: рот, вусны, пашча; ~o 3.: рот, вусны; ~o 4.: адтуліна, жарало, вусьце, чалесьнікі (de forno); ~a 1.: ротавы; ~a 2.: вусны; ~ego: пашча; ~umo: наморднік.

bretonaj

~o: genoù; ~a 1.: -genoù; ~a 2.: dre gomz; ~a 3.: -genoù; ~ego: geol; ~umo: minwal; en~aĵo: gweskenn; plen~o: genaouad.

bulgaraj

~o 1.: уста.

ĉeĥaj

~o: ústa.

francaj

~o: bouche, embouchure, gueule; ~a: buccal, oral; ~ego: gueule ; ~umo: muselière; en~aĵo: mors; el~igi : causer (dire), prononcer; en~igi: emboucher; plen~o: bouchée, lampée; post~o: arrière-bouche; rond~uloj: cyclostomes.

germanaj

~o 1.: Mund (ĉe homo), Maul (ĉe bestoj); ~o 4.: Mündung; ~a 2.: mündlich; ~ego: Schnauze; ~umo: Maulkorb; plen~o: Mundvoll; post~o: hintere Mundhöhle; rond~uloj: Rundmäuler.

hebreaj

~o: פה; ~ego: לוע, מלתעות; ~umo: רסן; plen~o: מלוא הפה; rond~uloj: עℷולי הפה.

hispanaj

~o: boca; ~a 1.: bucal; ~a 2.: oral; ~a 3.: oral; ~umo: bozal; el~igi: pronunciar, decir.

hungaraj

~o 1.: száj; ~o 3.: száj; ~o 4.: száj, torkolat, nyílás; ~a 1.: száj-; ~a 2.: szóbeli; ~a 3.: száj-, orális; ~ego: pofa; ~umo: szájkosár; en~aĵo: zabla; plen~o: falat; rond~uloj: körszájúak. ~a vokalo: orális magánhangzó.

indoneziaj

~o: mulut.

italaj

~o 4.: bocca, sbocco; ~o: bocca; ~a 1.: orale, boccale; ~a 2.: orale, verbale (orale); ~a 3.: orale (fon.); ~ego: fauci; ~umo: museruola; en~aĵo: morso (ippica); el~igi : pronunciare; plen~o: boccata; rond~uloj: ciclostomi.

katalunaj

~o: boca.

latina/sciencaj

rond~uloj : Cyclostomata.

nederlandaj

~o 1.: mond, muil; ~o 3.: mond; ~o 4.: mond, monding; ~a 1.: mond-; ~a 2.: mondeling; ~a: oraal; ~ego: muil; ~umo: muilkorf; en~aĵo: mondstuk; plen~o: mondvol; rond~uloj: rondbekken.

okcitanaj

~o: boca.

persaj

~o 4.: دهانه، مصب (رودخانه); ~o: دهان; ~a 1.: دهانی; ~a 2.: شفاهی، گفتاری; ~a 3.: دهانی; ~ego: پوزه; ~umo: پوزه‌بند; en~aĵo: دهانه (افسار); el~igi : بر زبان آوردن; plen~o: لقمه، جرعه; post~o: حلق، گلو; rond~uloj: دهان‌گردماهیان.

polaj

~o 1.: otwór gębowy, usta, buzia, gęba, morda, paszcza, pysk, ryj; ~o 2.: usta, buzia; ~o 3.: usta, buzia, język; ~o 4.: gardło; ~a 1.: ustny; ~a 2.: ustny, słowny, oratoryjny; ~ego: paszcza; ~umo: kaganiec; en~aĵo: wędzidło; el~igi : wypowiedzieć, wymówić, wykrztusić; plen~o: kęs, łyk.

portugalaj

~o: boca.

rumanaj

~o 4.: orificiu; ~o: gură; rond~uloj: ciclostomi.

rusaj

~o 1.: рот (ĉe homo), ротовая полость, пасть (ĉe bestoj); ~o 2.: рот, уста; ~o 3.: рот, уста (поэт.); ~o 4.: устье (реки, шахты), дуло (ружья, пушки), жерло; ~a 1.: ротовой; ~a 2.: устный; ~a 3.: ртовый; ~ego: пасть; ~umo: намордник; en~aĵo: удила, мундштук (у лошади); plen~o: полный рот (чего-л.), кусок, глоток; post~o: зев; rond~uloj: круглоротые (класс). fluis sur lipoj: по усам текло, да в рот не попало; teni sian langon en la ~o: держать язык за зубами; tordita ~o: кривой рот; ~a vokalo: ртовый гласный.

slovakaj

~o: ústa; ~a: ústny; ~ego: papuľa; ~umo: náhubok.

turkaj

~o: ağız.

volapukaj

~o: mud; ~a 1.: mudik; ~ego: lemud.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 1:2
3. Basyoo, trad. Sasaki T.: Streta vojo al fora interno, [vidita en 2011]
4. D. K. Jordan: Knaĥoĥŝveŭpsceg, La Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006]
5. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
6. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~ego: Mankas dua fontindiko.
~ego: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
post~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
rond~uloj: Mankas dua fontindiko.
rond~uloj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri post~o:
    Fakulo bv kontroli la difinon. La difino en
    PIV1 estas "faringo" kaj en PIV2 "busxa
    parto de faringo" (supra parto de faringo??)
    [MB]
  

[^Revo] [busx.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.54 2016/11/11 11:10:17 ]