tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl oc pt ru sk tp

*rigard/i

*rigardi  

(tr)
1.  
Direkti sian vidon sur: li […] rigardas malsupren sur la kampon [1]; rigardu bone, kio estas antaŭ vi [2]; la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj [3]; enveninte por rigardi la gastojn [4]; ili fikse rigardis al la ĉielo [5]; ŝi iom leviĝis kaj rigardis al la pordo [6]; mi rigardis tra fenestro [7]; ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon BdV ; ni rigardis sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la sveda bordo [8]; malŝate rigardi iun de alte [9]; (figure) tra la pordo rigardis internen la stelplena ĉielo [10]; (figure) la sunradioj neniam rigardas tiun faŭkon.
2.  
(figure) (io) Troviĝi en direkto al: fenestroj rigardantaj al la korto Marta ; tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestro [11].
3.
(figure) (iu) Informi sin, kontroli, konstati: Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino [12]; rigardu, pro kio estas la bruo [13]; kiu donas al vi rajton rigardi al la fundo de mia koro [14]? unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn FK ; anstataŭ blinde babiladi, rigardu (konsideru) la faktojn EE .
4.  
(figure) (iu) Atribui al iu aŭ io ian econ; juĝi, taksi, opinii: ni devus rigardi lin kiel perfidulon [15]; rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika [16]; ili rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero [17]; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn EE ; rigardi ion kiel tre gravan [18] (vd alligi); ili rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion EE ; rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj [19]; tiuj naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj ne ebligantaj iun dubon EE ; eĉ malsaĝulo, se li silentas, estus rigardata kiel saĝulo [20]. SIN:konsideri, preni 5, taksiVD:okulo

rigardo

Ago aŭ maniero rigardi: ĵeti rigardon al iu [21] Marta ; ĵeti rigardon sur iun aŭ ion [22]; la virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka Marta ; nuba, riproĉa rigardo; kolera rigardo elfulmis el sub liaj kuntiritaj brovoj; ĉe la rigardo, kiom fari restas Ifigenio .

rigardaĉi  

Stulte rigardi: rigardaĉi kiel bovido PrV; kien malaperis la ardanto, kiu tiel rigardaĉis min [23]? VD:gapi

rigardegi

Insiste, longe rigardi: oni komencis ĉirkaŭveni kaj rigardegi la fremdulojn [24].

rigardema

Scivole vidama: kia multego da senlaboruloj de ĉiuj statoj kaj aĝoj puŝiĝadis ĉi tie, por kontentigi sian rigardemecon! [25].

ĉirkaŭrigardi

(tr)
1.
Rigardi ĉirkaŭ si, al diversaj direktoj: d-ro Galén ĉirkaŭrigardas kaj vidante, ke li estas sola, elpoŝigas bulkon kaj ekmaĉas [26]; kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris [27]; kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: jen mia patrino kaj miaj fratoj [28]!
2.  
Pririgardi: post tio eniros la pastro, por ĉirkaŭrigardi la domon [29]; mi direktis mian koron, por ekkoni saĝecon, kaj por ĉirkaŭrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero [30]; li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn vestojn de la juna virino Marta.

elrigardi

1.
(ntr)
Rigardi de, el iu loko: ŝi venis al dometo, el kiu elrigardis maljuna virino [31]; plej ĉarmaj kapetoj de anĝeloj elrigardis inter la faldoj! [32]; post la unua vico de iomete verdaj montetoj elrigardis nudaj altaĵoj [33]; el ĝardeno elrigardis iu homo kaj spionis la vojaĝanton [34].
2.  
(ntr)
(arkaismo) Aspekti: oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro [35]; [li] viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu elrigardis tute ruĝa kaj ekscitita BdV ; la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol 10 ŝilingojn, sed kiel bele ĝi elrigardis FK !
3.
(tr)
BIB Elelekti per zorga rigardado: la aglo […] de monta pinto […] elrigardas por si manĝaĵojn [36]; vi ekamis ilian kuŝejon, elrigardis por vi oportunan lokon [37].

enrigardi

(tr)
Rigardi al la interno de: ili enrigardis en la keston [38]; dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon [39]; ni enrigardis tra la fenestroj [40]; ŝi elrampis el sia malgranda lito, aliris tre mallaŭte al la pordo kaj enrigardis en la alian ĉambron [41]; ŝi demande enrigardas miajn okulojn [42].

fiksrigardi

Rigardadi, ne deturnante la okulojn: ŝiaj grandaj humidaj okuloj fiksrigardis min kaj nesenteble mi dronis en ilia profundeco [43]; li fiksrigardas la vizitantojn, ili rigide rerigardas lin [44].

ĝurigardi  

(tr)
Plezure, ĝue rigardi, admiri, kontempli: kara Marija, de kiam vi kreskis, mia okulo ĉiam postsekvas vin, mi neniel povas sufiĉe ĝurigardi vin [45]!

mirrigardi

Rigardi kun mira mieno: ĉu Min estis konsternita de la vidaĵo, mirrigardante la delegiton kiel viro el ŝtono [46].

postrigardi

(tr)
Rigardi de malantaŭe, al iu malproksimiĝanta: la aliaj rozoj postrigardis sian fratinon kaj demandis unu la alian: kien ŝi veturas? [47]; Zalmuna sin turnis al Ilu-ulba, kiu postrigardis la elirantan edzinon kun mieno, esprimanta koleron, honton kaj antaŭtimon [48].

pririgardi  

(tr)
Zorge kaj detale rigardi ĉiujn flankojn de io, ekzameni1: kaj la pastro pririgardos la infektitaĵon kaj enŝlosos la infektitaĵon por sep tagoj [49]; kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton [50]; kaj mi leviĝis nokte laŭ la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis [51]; li pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed pri ĝi nenio estis dirita en lia scienco pri kreskaĵoj [52]; mi staras apud ŝi, fumas kaj atente pririgardas mian ganton [53]; li scivole pririgardis la ringon [54]; (figure) li sopiris spiri la freŝan aeron de frua mateno en la ĝardeno, por forskui el sia kapo la fantomoregatajn revojn, kaj por klare pririgardi la situacion [55].

satrigardi

(tr)
Rigardadi ĝis kontentiĝo: la infanoj eĉ ne povas la patron satrigardi, ĉar ili ne vidis lin tiel longe [56].

senrigarde al, senrigarde ĉu  

(prepoziciaĵo)
Malgraŭ io aŭ iu, ĝin konsiderante malgrava, neatentinda; senkonsidere al: la kato, senrigarde al liaj minacoj, siblis kaj teniĝis ankoraŭ forte kroĉita [57]; oni atendas de ĉiuj atletoj montri al ni nepre la belecon de sporto senrigarde al nia aparta rilato kun ili [58]; tiu ĉi lasta devas malaperi kaj cedi lokon al la antikvulo, senrigarde, ĉu tiu estas prave [59].

subrigardi

Rigardi de sube supren; al homo ofte en esprimo de humileco, de peto...: Udan hezitis, iom subrigardis Ĉanon, ĉu li reagas [60].

superrigardi

(tr)
1.  
Rigardi de pli alta loko la tutan amplekson de: ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron [61]; (figure) ĉiumonata periodaĵo posedas alispecajn fortojn, ĝuste ĝia distanco, ĉu fizika, ĉu tempa, for de eventoj rapide evoluantaj, ebligas al ĝi superrigardi kaj, laŭeble, prikomenti [62]. VD:panorami
2.  
(figure) Kontroladi la staton aŭ la funkciadon de: la ĉefo estis arbaristo, sed li ankaŭ superrigardis la terkulturadon de la bieno ĉe Grandtorento [63]. VD:gvati2

superrigardo

1.
Videblo, la eblo superrigardi1 iom da spaco: nenio blokis mian superrigardon al la suba deklivo [64].
2.
POL Kontrolo, la ago superrigardi2: la Ĝenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj [65].
3.
(figure) Verko (artikolo, raporto), en kiu oni resume kaj koncize prezentas la ĉefajn samspecajn fenomenojn aŭ okazintaĵojn en iu fako, la traktotan materialon de longa verko ktp: en februaro vi legos tradician superrigardon pri la Esperanta libroproduktado [66].

trarigardi

(tr)
Rigardi ĝisfine ion en ĉiuj ĝiaj partoj, unu post la alia, kvazaŭ skanante: mi hodiaŭ trarigardis la liston de 465 Yahoo-grupoj kiuj troveblas sub la serĉvorto "Esperanto". [67]; estus bonege havi ilon, pere de kiu eblus virtuale ĉeesti seminariojn kaj sekvi ĉiujn okazantajn prelegojn, kursojn, trarigardi arkivojn de jam okazintaj aferoj ks. [68]; Mi iris en la nuksarban ĝardenon, Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras. [69].

antaŭrigardi

(tr)
Anticipe ekzameni: estas tre rekomendinde ĉiam antaŭrigardi, kaj nur poste konservi (la tekston de redaktata artikolo) [70].

antaŭrigardo

Anticipa ekzameno.

tradukoj

anglaj

~i: look; ~o: look, view; super~o 3.: review, survey; antaŭ~i: preview; antaŭ~o: preview.

belorusaj

~i 1.: глядзець; ~i 2.: глядзець; ~i 3.: паглядзець; ~i 4.: разглядаць (у якасьці...), уважаць (за); ~o: погляд, позірк; ~aĉi: вытарашчвацца, вылуплівацца; el~i 1.: выглядаць (аднекуль); el~i: выглядаць, мець выгляд.

ĉeĥaj

~i: dívat se, hledět, hledět, nahlížet, posuzovat, považovat; ~o: pohled; ~ema: zvědavý; el~i: vyhlížet, vypadat; en~i: dívat se dovnitř, koukat se, nahlédnout, nahlížet; fiks~i: upřeně se dívat; pri~i: hlídat, sledovat, spatřit, zhlédnout; sub~i: nenápadně se dívat, slídit, špehovat; super~i: přehlédnout; tra~i: prohlédnout.

francaj

~i: regarder; ~o: regard; ~aĉi: regarder bêtement; ~egi: dévisager, fixer du regard, regarder avec insistance; ~ema: voyeur (adj., curieux); ĉirkaŭ~i: examiner, observer, promener son regard (sur), regarder autour de soi; el~i 1.: surveiller; en~i: regarder à l'intérieur (de); fiks~i: fixer du regard, regarder fixement; ĝu~i: contempler avec plaisir; mir~i: regarder avec surprise; post~i: suivre du regard; sat~i: regarder à loisir; sen~e al, sen~e ĉu: sans égards à; sub~i: regarder par en-dessous; super~i 1.: prendre une vue d'ensemble; super~i 2.: surveiller; tra~i: examiner (regarder finement), scruter (regarder en fouillant), regarder dans les moindres détails, passer en revue. ĉirkaŭ~o: regard circulaire.

germanaj

~i 1.: betrachten, anschauen, ansehen, anblicken; ~i 2.: blicken; ~i 3.: schauen, nachsehen; ~i 4.: betrachten; ~o: Blick, Anblick, Ansicht; ~aĉi: glotzen; ~egi: angaffen; ~ema: schaulustig; ĉirkaŭ~i: sich umsehen; el~i 1.: Ausschau halten; el~i 2.: aussehen; el~i 3.: aussuchen; en~i: hineinsehen; fiks~i: anstarren, starren; post~i: (jemandem) nachsehen, hinterher schauen; pri~i: besehen, beschauen, besichtigen; sen~e al, sen~e ĉu: unbesehen; sub~i: aufschauen; super~i 1.: überschauen; super~i 2.: überwachen; tra~i: durchsehen.

hispanaj

~i 4.: considerar (como), atribuir; ~i: mirar; ~o: vista, mirada, vistazo; ~aĉi: mirar tontamente; ~egi: mirar con insistencia, fijar la mirada, escrutar, mirar de arriba abajo; ~ema: mirón, voyeur; ĉirkaŭ~i: examinar, observar, mirar alrededor de sí; el~i 1.: vigilar; el~i 2.: parecer; el~i 3.: elegir; el~i: mirar hacia fuera; en~i: mirar al interior (de); fiks~i: fijar la mirada, mirar fijamente; ĝu~i: contemplar con placer; mir~i: mirar con sorpresa; post~i: seguir con la mirada; pri~i: examinar, observar; sat~i: mirar con satisfacción; sen~e al, sen~e ĉu: sin prestar atención, sin tener en cuenta; sub~i: mirar de soslayo, mirar de arriba abajo; super~i 1.: abarcar, coger una visión de conjunto; super~i 2.: supervisar; super~o 1.: revisión; super~o 2.: vigilancia; super~o 3.: revisión; tra~i: examinar (mirar cuidadosamente), escrutar (mirar en profundidad), revisar cada detalle; antaŭ~i: previsualizar; antaŭ~o: previsualización, vista previa.

hungaraj

~i 1.: néz, megnéz, rátekint; ~i 2.: néz; ~i 3.: megnéz; ~i 4.: tekint; ~o: tekintet, nézés; ~aĉi: bámul, bambul; ~ema: kíváncsi; ĉirkaŭ~i: körülnéz, körbenéz; el~i: kinéz; post~i: utánanéz; sen~e al, sen~e ĉu: tekintet nélkül (arra).

katalunaj

~i: mirar, mirar-se.

nederlandaj

~i: kijken, bekijken, beschouwen; ~o: blik; el~i: uitkijken.

okcitanaj

~i: agachar.

portugalaj

~i: olhar, mirar, observar, fitar.

rusaj

~i 1.: смотреть; ~i 2.: смотреть, глядеть; ~i 3.: посмотреть, взглянуть; ~i 4.: рассматривать (в качестве...); ~o: взгляд; ~aĉi: глазеть, таращиться, вытаращиться, вылупиться; ~ema: любопытный; ĉirkaŭ~i 1.: оглядеться, осмотреться; el~i 1.: выглядывать; el~i 2.: выглядеть; post~i: глядеть вслед; pri~i: осмотреть, осматривать, рассмотреть, рассматривать; sat~i: наглядеться; sen~e al, sen~e ĉu: несмотря на; sub~i: подглядывать; super~i 1.: оглядеть; super~i 2.: надзирать; super~o 1.: обзор; super~o 2.: надзор; super~o 3.: обзор; antaŭ~i: предварительно просматривать; antaŭ~o: предпросмотр.

slovakaj

~i: dívať sa, hľadieť, nazerať, pozerať, pozrieť; ~o: pohľad; ~ema: zvedavý; el~i: vypadať, vyzerať; en~i: nahliadnuť, nazrieť; fiks~i: uprene sa dívať; pri~i: sledovať, uvidieť, zazrieť; sub~i: tajne sliediť okom, špehovať; super~i: prehliadnuť; tra~i: prezrieť.

tokiponaj

~i: lukin.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:1
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
4. La Nova Testamento, Mateo 22:11
5. La Nova Testamento, La agoj 1:10
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:6
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:23
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:28
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
24. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „Ozma uzas la magian zonon“
25. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
26. K. Čapek, trad. Th. Kilian: la blanka malsano, 1938
27. La Nova Testamento, S. Marko 5:32
28. La Nova Testamento, S. Marko 3:34
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 14:36
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 8:16
31. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 39:29
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:8
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 6:19
39. La Nova Testamento, Johano 20:11
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
42. Ueyama M.: Pardonon!, l' omnibuso, 1970
43. Monato, Julian Modest: Vetiha
44. M. Martinson, trad. F. Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 1950
45. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, 2001
46. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
48. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 21a
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:50
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 3:27.
51. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:15
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
53. A. P. Ĉeĥov, trad. M. Lukaŝ: Ŝerceto, La Nica literatura revuo, 3:1
54. J. Modest: La ringo, Monato, 2002:3, p. 32a
55. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a
56. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
57. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 46a, p. 649a
58. Monato, Husejn Al-amily: Elmontri belecon de sporto
59. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo
60. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
61. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
62. Monato, Paul Gubbins: Ne menciu la n-vorton
63. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
64. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
65. Anonco pri serĉo de Ĝenerala Direktoro de UEA, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
66. La Ondo de Esperanto, 1999:1 (51)
67. A. Oberndorfer: SCE kaj aliaj forumoj, sce, 2007-06-12
68. Virtuala prelegejo kaj kunsidejo
69. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 6:11
70. Vikipedio, Helpo:Kiel redakti paĝon por spertuloj

~egi: Mankas dua fontindiko.
~ema: Mankas dua fontindiko.
ĝu~i: Mankas dua fontindiko.
mir~i: Mankas dua fontindiko.
sat~i: Mankas dua fontindiko.
sub~i: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~i: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~o: Mankas fontindiko.
antaŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | rigard.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.44 2018/05/23 14:10:14