tradukoj: be cs de en es fr hu it nl ru sk tp

*son/i PV

*soniTEZ

(ntr)
1.TEZ
Estigi aŭdeblan aervibradon: barelo malplena sonas plej laŭte (tiu plej fanfaronas, kiu malplej meritas) PrV; ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre Marta; sonis tamburoj kaj flutojB; en la radianta aero la birdoj sonisB; la horloĝo sonis tri kvaronojn [1]; denove eksonis krakojZ; eksonis vokoK; eksonis rapidaj paŝoj [2]; tiu ĉi frazo estas nur bele sonanta kolekto da vortojZ; aplaŭdoj tondre rulsonis tra la plenega salono. VD:brui
2.
Aŭdeble iel esprimiĝi: en la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco Marta; denove sonos en la urbo la lingvo de Zamenhof; tiu ĉi sama peco en stilo esperanta sonus tiamaniereZ...

sonoTEZ Vikipedio

Aŭdebla aervibrado: harmoniaj sonoj; movi sensone la lipojnZ; ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte[3].
Rim.: Kontraste al bruo, sono prefere havas muzikan altecon.

sonantoTEZ

1.TEZ
FONPIV1 Silabiga parolsono. VD:silabo, vokalo,
2.TEZ
FONPIV2=sonoranto

*bonsonecoTEZ

FONMUZ Kvalito de tio, kio agrable sonas aŭ kunsonas: oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton [4].

forsoniTEZ

Soni pli kaj pli mallaŭte, ĝis silento: forsonis la tondro de la kanono [5]. VD:dampi

resoniTEZ

(x)
Resendi la sonon: kia sono, tia resono PrV; l' aero resonis de bruo terura; nur eĥo senanima resonadis miajn plendojnZ; la impresoj de tiuj tagoj ankoraŭ resonas eĥe en niaj animoj; „bonan nokton“ resonigis la amasetoK; liaj verkoj trovas varman resonon en la koroj de la legantoj VD:eĥi

resonadoTEZ

1.TEZ
malforta eĥo, resendo, reflekto de brila sono: la malgranda birdo ... tiel laŭte kantis, ke oni aŭdis resonadon [6].
2.TEZ
FIZ=resonanco

resoniloTEZ Vikipedio

FIZTEK Aranĝaĵo por estigi resonadon:
a)
Malplena kamero kies dimensioj ebligas estigon de akustika aŭ elektromagneta resonado: ĝi (la katodo) estas ĉirkaŭingita per kupra anoda bloko, kaj en tiu anod-ringo situas resoniloj [7].
b)
Elektra cirkvito aranĝita tiel ke elektra oscilado de dezirata frekvenco atingu maksimuman amplitudon.

postsoniTEZ

MUZ Plu soni post la ĉesigo de la impulso estiginta la sonon. SIN:sonori

supersoni

(tr)
Soni pli laŭte, pli aŭdeble ol io alia: ili baldaŭ estis supersonataj de laŭta knarado de neĝo sub la glitveturilo [8].

sonsentoTEZ

MUZ Homa kapablo rekoni muzikajn sonojn sen instrumento. SUB:absoluta sonsento, relativa sonsento.

absoluta sonsentoTEZ Vikipedio

MUZ Homa kapablo rekoni absolutan alton de pura muzika sono (tono, senrilate al aliaj tonoj).
Rim.: Do, tio ne estas sinonimo por «perfekta sonsento»; oni povas havi malbonan absolutan sonsenton. Fakte, por muzikisto pli gravas la relativa sonsento.

relativa sonsentoTEZ

MUZ Homa kapablo rekoni malsimplajn muzikajn sonojn (intervalojn kaj akordojn).

parolsonoTEZ Vikipedio

FON Ĉiu el la sonoj uzataj en homa lingvo, la studobjekto de fonetiko: ĉiu fonemo do estas klaso de parolsonoj (aŭ „familio da sonoj“) uzataj en iu lingvo en tia maniero, ke la diferencoj inter ili ne estas ekspluatataj por distingi vortojn [9].

tradukoj

anglaj

~i: sound; re~ado 1.: resonance; re~ilo a: cavity resonator, resonating chamber; re~ilo: resonator; absoluta ~sento: absolute pitch; relativa ~sento: relative pitch; parol~o: phone.

belorusaj

re~ado 2.: рэзананс.

ĉeĥaj

~i: znít, zvonit, zvučet; ~o: hláska; ~anto: slabikotvorná hláska, sonanta; bon~eco: správný zvuk (nástroje); re~i: rozléhat se (zvuk); re~ado: odraz zvuku, ohlas, ozvěna; re~ilo: ozvučnice mikrofonu; absoluta ~sento: absolutní sluch; parol~o: hláska, mluvený zvuk.

francaj

~i: sonner; ~o: son (audible); ~anto 1.: consonne sonante; bon~eco: euphonie; forsoni: s'éteindre (son), mourir (son); re~ado: résonance; post~i: se réverbérer(son); super~i: couvrir (un autre bruit); parol~o: phone.

germanaj

~i: erklingen, ertönen, klingeln, einen Ton abgeben, einen Laut von sich geben; ~o: Ton, Klang, Laut, Schall; re~ado 2.: Resonanz, Widerhall, Nachhall; absoluta ~sento: absolutes Gehör; relativa ~sento: relatives Gehör.

hispanaj

~anto 1.: sonante.

hungaraj

~i: hangzik, szól; ~o: hang; ~anto 1.: magánhangzó; re~i: visszhangzik, rezonál; re~ado 1.: rezonancia; re~ado 2.: rezonancia, együttrezgés; re~ilo: rezonátor; post~i: utánhangzik, utánzeng; ~sento: hallás; absoluta ~sento: abszolút hallás; relativa ~sento: relatív hallás.

italaj

~i: suonare; ~o: suono; bon~eco: eufonia; re~i: rimbombare, riecheggiare, risonare, risuonare; re~ado 1.: rimbombo, risonanza (riecheggio); re~ado 2.: risonanza; post~i: riverberare; super~i: coprire (di suono); ~sento: orecchio> musicale; absoluta ~sento: orecchio> assoluto; relativa ~sento: orecchio relativo.

nederlandaj

~i: klinken; ~o: klank, geluid; ~anto 1.: klinker, sonant; bon~eco: welluidendheid, eufonie; re~i: weerklinken; re~ado 1.: resonans; re~ado 2.: weerklank, resonantie; ~sento: gehoor; absoluta ~sento: absoluut gehoor; relativa ~sento: relatief gehoor.

rusaj

~i: звучать; ~o: звук; ~anto: сонант; bon~eco: благозвучие, эвфония; forsoni: отзвучать; re~i: отдаваться (о звуке), резонировать, дать отзвук; re~ado 1.: отзвук; re~ado 2.: резонанс; re~ilo b: колебательный контур; re~ilo: резонатор; post~i: реверберировать; ~sento: музыкальный слух; absoluta ~sento: абсолютный слух; relativa ~sento: относительный слух; parol~o: фона.

slovakaj

~i: znieť, zvoniť, zvučať; ~o: hláska; ~anto: hláska (slabikotvorná); bon~eco: správny zvuk; re~i: hlaholiť, ozývať sa, znieť, zvučať; re~ado: ohlas, ozvena, ozvuk, rezonancia; re~ilo: ozvučnica mikrofónu; post~i: ozývať sa, zvučať; parol~o: hláska.

tokiponaj

~i: kalama; ~o: kalama.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, vojkamarado
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24a
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 56, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
5. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kolo de botelo
7. SEC de UEA: Radioteknika artikolaro, 1984
8. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
9. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1989

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~anto: Mankas verkindiko en fonto.
bon~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
re~i: Mankas verkindiko en fonto.
post~i: Mankas dua fontindiko.
post~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~sento: Mankas dua fontindiko.
~sento: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
absoluta ~sento: Mankas dua fontindiko.
absoluta ~sento: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
relativa ~sento: Mankas dua fontindiko.
relativa ~sento: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [son.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.37 2015/07/04 08:37:43 ]