*rikolt/i

*rikolti

(tr)
1.
AGR Detranĉi kaj kolekti grenon aŭ iun vegetaĵon: prisemu vian teron kaj rikoltu ĝiajn produktaĵojn [1]; kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restaĵon post vi: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino [2]; en Malsupra Egipto oni rikoltis la trifolion kaj seneson [3]; [li] rikoltis terpomojn kaj komencis la aŭtunan plugadon HsT ; arbaranoj rikoltis fojnon sur la herboriĉa bordo InfanTorent2 ; (figure) Li ordonis al mi rikolti la homajn animojn en la nomo de l’ amo QuV ; (figure) [tio] efikas sur la vivtenan kapablon de somaliaj fiŝkaptistoj, ĉar okcidentaj ŝipoj rikoltas en unu nokto tiom, kiom lokuloj kaptas en unu jaro MD11 ; (figure) printempo semas, aŭtuno rikoltas PrV .
2.
(figure) Ricevi iajn rezultatojn de sia ago: por ke vi bone komprenu la tutan historion, estas necese reiri por rikolti diversajn sciiĝojn KKl ; kelkfoje li rikoltis en tiuj noktaj ekskursoj tuberojn kaj kontuzojn QuV ; ni ankoraŭ ne sukcesis rikolti sufiĉe da materialo por plenigi tutan numeron ChV ; valorajn laŭrojn li rikoltis en la tradukado kaj en la romanverkado EeP ; kion vi semas, tion vi rikoltos PrV ; kiu semas venton, rikoltos fulmotondron PrV . SIN:ricevi, gajni, akiri.
angle:
harvest, reap, gather, garner
beloruse:
жаць, зьбіраць ураджай
ĉeĥe:
sbírat, sklízet (obilí, ovoce), česat, žnout
france:
récolter
germane:
ernten kiu semas venton, ~os fulmotondron: wer Wind sät wird Sturm ernten.
hungare:
arat, szed (termést), begyűjt
japane:
収穫する [しゅうかくする], 刈り入れる [かりいれる], 採取する [さいしゅする], 得る [える], 受ける [うける]
nederlande:
oogsten
pole:
zbierać plony, żąć
portugale:
colher (ê)
ruse:
жать (пожинать), пожинать, собирать урожай kion vi semas, tion vi ~os: что посеешь, то и пожнёшь.
slovake:
zbierať úrodu, žať
svede:
skörda
tibete:
གསོག་པ་
ukraine:
жати, збирати врожай

rikolto

Ago rikolti, rezulto de la ago: kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon kaj por manĝi [4]; alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto [5]; (figure) pacience ni semu kaj semu, por ke niaj nepoj iam havu benitan rikolton [6]; kia la semo, tia la rikolto PrV .
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:24
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:10
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭla Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
afrikanse:
oes
albane:
kulture
amhare:
ሰብል
arabe:
محصول
armene:
Բուսաբուծություն
azerbajĝane:
məhsul
beloruse:
жніво, збор ураджаю
bengale:
ফসল
birme:
အသီးအနှံ
ĉeĥe:
sklizeň, česání (práce i období), žatva, žně
dane:
afgrøde
eŭske:
laborantza
france:
récolte
galege:
colleita
germane:
Ernte
guĝarate:
પાક
haitie:
rekòt
haŭse:
amfanin gona
hinde:
फसल
igbe:
ọkụkụ
irlande:
barr
islande:
uppskera
japane:
作物 [さくもつ]
jave:
potong
jide:
גערעטעניש
jorube:
irugbin na
kanare:
ಬೆಳೆ
kartvele:
მოსავლის
kazaĥe:
өнім
kimre:
cnwd
kirgize:
түшүм
kmere:
ដំណាំ
koree:
작물
korsike:
culturi
kose:
isivuno
kroate:
usjev
kurde:
zadçinî
latine:
seges
latve:
raža
laŭe:
ການປູກພືດ
litove:
pasėlių
makedone:
култура
malagase:
vokatra
malaje:
tanaman
malajalame:
വിളവ്
malte:
uċuħ tar-raba
maorie:
hua
marate:
पीक
monge:
qoob loo
mongole:
газар тариалан
nepale:
बाली
njanĝe:
mbewu
panĝabe:
ਦੀ ਫਸਲ
paŝtue:
د نبات
pole:
plon, urodzaj, żniwo
ruande:
imyaka
samoe:
fuata
sinde:
فصل
sinhale:
බෝග
skotgaele:
bhàrr
slovake:
oberačka, zber úrody, žatva
slovene:
pridelka
somale:
dalagyada
ŝone:
chirimwa
sote:
lijalo
sunde:
panen
svahile:
mazao
taĝike:
кишт
taje:
การเพาะปลูก
tamile:
பயிர்
tatare:
уҗым культурасы
telugue:
పంట
tibete:
ཡོང་འབབ་
ukraine:
урожай
urdue:
فصل
uzbeke:
hosil
vjetname:
cây trồng
zulue:
isitshalo

rikoltaĵo

Tio, kion oni rikoltas: la restaĵon de via rikoltaĵo ne forkolektu [7]; restos tie postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo: du, tri olivoj sur la supro de alta branĉo [8]; la rikoltaĵo estas sekigata, sekve prilaborata: spikoj estas forigataj, aldonaj pajlaj elementoj kaj fine la pajleroj estas tranĉataj [9].
beloruse:
ураджай
germane:
Erntegut
japane:
収穫物 [しゅうかくぶつ], 収量 [しゅうりょう]
pole:
żniwo, ziemiopłody {pl}
ukraine:
урожай, пожате збіжжя

*rikoltilo [10]

Malgranda falĉilo, kun mallonga tenilo kaj lunarka klingo: akrigi sian […] rikoltilon [11]; svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura MT ; ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn [12]; la briliantoj, aspektantaj kiel rikoltilo, povas figuri kvaronlunon Iŝtar ; aperis nova flago – sur ruĝa fono troviĝis rikoltilo kaj martelo Kon11 . SIN:falĉileto, serpo
angle:
sickle
beloruse:
серп
france:
faucille
germane:
Sichel
japane:
[かま]
pole:
sierp
ukraine:
серп

postrikolti

AGR
Kolekti la spikojn restantajn sur la tero post la rikolto: [post la rikolto de spikoj en la valo Refaim] restos tie postrikoltaĵo [13]. SIN:spikumiVD:postkolekto
angle:
glean
beloruse:
падбіраць (рэшткі пасьля жніва)
france:
glâner
germane:
Nachlese
hungare:
tallóz
japane:
落穂を拾う [おちぼをひろう]
nederlande:
lezen (aren)
pole:
zebrać pokłosie
slovake:
paberkovať
ukraine:
збирати колоски

administraj notoj

post~i: Mankas dua fontindiko.