*falĉ/i

*falĉi

(tr)
1.
AGR Detranĉi herbon kaj grenon per falĉilo: Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon [1]; laboristoj […] falĉis viajn kampojn [2]; duan fojon oni falĉis la trifolion [3]; li falĉis sekalon kaj avenon, partoprenis la draŝadon HsT ; en la kampo aromis freŝe falĉita fojno Metrop .
2.
(figure) Rapide, grandnombre, mortigi: juna vivo estis falĉita en stulta, nekomprenebla akcidento ChR ; 771 judoj de Kievo falĉitaj per mitralo, nudaj kaj alvicigitaj antaŭ la fosoj MD05 ; difterio falĉas la civitanojn [4]; pesto […] falĉas tutajn popolojn [5].
angle:
mow
beloruse:
1. касіць (траву) 2. выкошваць (перан.)
ĉine:
[yì], 割草 [gēcǎo], 摲 [shàn], 收割 [shōugē], 芟 [shān]
france:
faucher (l'herbe, des vies) 2. décimer
germane:
mähen 1. mähen, absensen 2. niedermähen, abschlachten
hispane:
segar
hungare:
kaszál
itale:
falciare
japane:
かまで刈る [かまでかる], 大量に殺す [たいりょうにころす]
katalune:
1. dallar 2. delmar
nederlande:
maaien
pole:
1. kosić 2. kosić
portugale:
segar, ceifar, foiçar, roçar
rumane:
secera
ruse:
1. косить (траву)
ukraine:
косити

*falĉilo [6]

AGR Ilo por detranĉi herbon kaj grenon, konsistanta el longa, larĝa, iom kurba metala klingo fiksita al longa tenilo: kun sono de kvieta arbara susuro glitis la falĉiloj tra rospeza herbo, kiu baldaŭ kuŝis por sekiĝo en larĝaj strioj HsT ; forta maljuna viro kun falĉilo en la mano kaj kun grandaj nigraj flugiloj [7]; la pli aĝaj knaboj estis provizitaj je falĉiloj, sed malgranda Nonni devis helpi pri la rastado [8]; Otto […] malvolvis la ruĝan tolon kun falĉilo (vd falĉileto), martelo kaj ora surskribo Metrop . trafis falĉilo sur ŝtonon PrV .
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, falĉ'il'
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
8. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
angle:
scythe
beloruse:
каса (прылада)
ĉine:
大鐮刀 [dàliándāo]
france:
faux (instrument)
galege:
gadaña
germane:
Sense
hispane:
guadaña
hungare:
kasza
itale:
falce
japane:
かま
katalune:
dalla
nederlande:
zeis
pole:
kosa
portugale:
foice
ruse:
коса (инструмент)
ukraine:
коса

falĉileto

AGR Malgranda falĉilo, duonronde kurba kun mane longa tenilo, por detranĉi grenon aŭ herbon: per falĉileto oni diligente tranĉadas la rizplantojn [9]; (figure) geedziĝo inter turbano kaj falĉileto MD17 . SIN:rikoltilo, serpo
9. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
angle:
sickle
beloruse:
серп
ĉine:
[zhì], 鐮刀 [liándāo], 剳 [dá], 刈鉤 [yìgōu]
france:
faucille, serpe
germane:
Sichel
hispane:
hoz
hungare:
sarló
itale:
falcetta
japane:
かま, 手鎌 [てかま]
katalune:
falç
nederlande:
sikkel
pole:
sierp
ruse:
серп
ukraine:
серп

postfalĉaĵo

AGR Herbo, kiu kreskas post la unua falĉo: Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalĉaĵo [10]. VD:postfojno
angle:
second cutting of hay
beloruse:
атава
france:
regain (herbe de seconde coupe)
germane:
Spätsaat, Nachsaat
katalune:
redall
pole:
pokos
ruse:
отава

krurfalĉo

Kapto aŭ baro de la piedo de iranto, kaŭzanta stumblon aŭ falon: ĉu […] la diablo ne faligus min per krurfalĉo, por ke mi rompu al mi la kapon? [11] .
beloruse:
падножка (у гульні)
france:
croc-en-jambe
germane:
das Beinstellen
japane:
足払い [あしばらい], 足掛け [あしかけ]
katalune:
traveta
ruse:
подножка (приём)
ukraine:
підніжка

administraj notoj

post~aĵo: Mankas dua fontindiko.
krur~o: Mankas dua fontindiko.