tradukoj: ar be bg br cs de el en es fr hu id la nl pl pt ro ru sk sv tp tr vo zh

*manĝ/i PV

*manĝiTEZ

(tr)
1.
Maĉi kaj gluti nutraĵon; sin nutri: la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi [1]; doni por manĝi al birdoj; ĉiu manĝas, kiel li aranĝas PrV.
2.
(io) Konsumi: (figure) rusto manĝas feron, ĉagreno la koron PrV.
3.
(figure) Avide karesi: manĝi iun per la rigardoZ; manĝi amatinon per kisoj.

manĝoTEZ Vikipedio

KUI
1.TEZ
Ago manĝi, manĝado: kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo [2]; ĉu vi jam prenis la manĝon? [3]; la Sankta Manĝo.
2.TEZ
Ago manĝi je difinita diurnotempo aŭ cirkonstanco, laŭ la moroj de la koncerna lando. SUB:matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo, intermanĝeto
3.TEZ
Manĝaĵo: kaj estis metita antaŭ li manĝo [4]; kaj li donis manĝon al iliaj azenoj [5]; pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, ol grasa bovo, sed kun malamo [6]; ne manĝu panon de malbondeziranto, kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn [7]; el ĉiuj tiuj ĉi simplaj materialoj mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj [8]; la agado „Nutru la infanojn“ en julio, aŭgusto kaj septembro liveris unu milionon da manĝoj al infanoj en Gvatemalo, Rumanio, Malavio kaj Svazilando [9].

manĝaĵoTEZ Vikipedio

Tio, kion oni manĝas: vegetaĵaj manĝaĵoj estas la plej sanigaj; vi ŝtatas tian manĝaĵon, fraŭlineto? [10].

manĝegiTEZ

(tr)
Avide kaj multe manĝi: (figure) ĵaluzo manĝegis (dolorigis kaj konsumis) linB.

manĝetiTEZ

(tr)
Iomete, nemulte manĝi, precipe kiam temas pri kroma intermanĝeto: aldoni al la tagmanĝo vi ne bezonas, ĉar ni manĝetos en la kadukulejo, ĉe Artemij Filippoviĉ Revizoro.

manĝigi

1.
(tr)
Igi manĝanta: manĝigi infanon.
2.
Igi manĝata: manĝigi supon al infano.

manĝiloTEZ Vikipedio

KUI Ajna ilo uzata por manĝado, kiaj telero, tranĉilo, manĝbastoneto...

manĝujoTEZ

KUIAGR Ujo el kiu homoj aŭ bestoj manĝas: bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro [11]; telero (estas) plata, nur iom kava, manĝujo [12]. SUB:bovlo, gamelo, kripo, telero, trogo.

manĝilaro Vikipedio

KUI Tuto de iloj kaj vazoj, kiujn oni uzas por manĝi: oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo [13]... mi, male, manĝis tro rapide, kvazaŭ celante malaperigi manĝilaron kaj kokinaĵon de sur tablo [14].

antaŭmanĝaĵoTEZ Vikipedio

KUI Krommanĝaĵo por veki apetiton antaŭ ĉefa manĝo (komence de tagmanĝo, vespermanĝo): rafaneto (estas) ofte manĝata kruda kiel antaŭmanĝaĵo [15]. ANT:postmanĝaĵo

ĉirkaŭmanĝi

(tr)
Manĝi ĉiuflanke; manĝi ĉe la ĉirkaŭo: [la akridoj] ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn, kiuj kreskas ĉe vi sur la kampo [16]; por signo de bona humoro oni ĵetadis al si la ĉirkaŭmanĝitajn ostojn reciproke en la vizaĝon [17].

formanĝiTEZ

(tr)
1.TEZ
Tute konsumi manĝante: limakoj formanĝis la laktukojn; kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos PrV. VD:mordi.
2.
(figure) Konsumi, detrui: la bordon iom post iom formanĝas la maro; tio formanĝis multan tempon; li formanĝas (forglutas) duonon de la vortoj.

satmanĝiTEZ

Manĝi ĝissate: mi satmanĝis kaj estas laca, nun portu min en vian ĉambreton, preparu vian silkan liteton, ni kuŝiĝos por dormi [18].

intermanĝetoTEZ Vikipedio

KUI Neformala, neabunda manĝo, okazanta inter la precipaj manĝoj, ekzemple paŭze dum laboro.

postmanĝoTEZ Vikipedio

(malofte)
Tempoperiodo, etendiĝanta de unu (tagmeza) manĝo al la sekvonta: post paso de du aŭ tri horoj mi revenis ŝarĝiĝinte per abunda rikolto, amuzprovizo por la postmanĝo en la loĝdomo se pluvis [19].

abelmanĝuloTEZ Vikipedio

(komune) ZOO Brilkolora birdo kun longa kurba beko, manĝanta abelojn, vespojn kaj similajn, genro el familio meropedoj (Merops): videblaj specioj: ... faska upupo, eŭropa abelmanĝulo, marĉa cirkuo [20]. SIN:meropo

bluvanga abelmanĝuloTEZ

ZOO[21] Abelmanĝulo kun verdkolora plumaro.

hommanĝuloTEZ

Homo, manĝanta aliajn homojn.

formikmanĝuloTEZ

(komune) ZOO Besto manĝanta formikojn, termitojn, precipe longalangaj mamuloj el familioj mirmekofagoj, manisedoj: granda formikomanĝulo voros proksimume 30 000 formikojn kaj termitojn dum tago [22].

insektomanĝuloTEZ Vikipedio

Iu el insektomanĝuloj.

insektomanĝulojTEZ Vikipedio

ZOO Ordo el la klaso mamuloj (Eulipotyphla).

*matenmanĝi

(tr)
KUI Manĝi baldaŭ post la nokta dormo: mi eniris en la manĝosalonon kaj matenmanĝis [23].

matenmanĝoTEZ Vikipedio

KUI Manĝo2 normale okazanta mallonge post la nokta dormo: ŝi baldaŭ foriris en sian ĉambron kaj revenis nur por la matenmanĝo [24].

postmanĝaĵoTEZ

=deserto

*tagmanĝi

(tr)
KUI Manĝi ĉirkaŭ la tagmezo: se vi volas, venu tagmanĝi [25]; li tagmanĝis kun ili ĉiutage [26].

tagmanĝoTEZ Vikipedio

1.TEZ
KUI Manĝo2 normale okazanta ĉirkaŭ tagmezo: mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio ne estas grava [27]; kiam venis la horo de la tagmanĝo de l' soldatoj, li manĝis ilian hordean panon kun seka viando [28].
2.TEZ
La tuto da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj preparitaj aŭ komsumitaj dum tagmanĝo1: post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron [29].

Sankta ManĝoPIVTEZ

BELAKRI La evangelia epizodo pri la lasta vespermanĝo paska de Jesuo kun la apostoloj, kiun la kristanoj rigardas prototipo de eŭkaristio, ofta temo de pentraĵoj.

*vespermanĝi

(tr)
Manĝi en la vespero: la familio de la masonisto, kolektiĝinte en la malvasta ĉambro, sidiĝis por vespermanĝi [30].

vespermanĝoTEZ Vikipedio

1.TEZ
KUI Manĝo2 normale okazanta fine de la tago: post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj [31]; ĉe la vespermanĝo oni malmulte parolis [32]
2.TEZ
KUI La tuto da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj preparitaj aŭ komsumitaj dum vespermanĝo1: la kuiristino alportis al mi la vespermanĝon [33]; bongusta vespermanĝo.

tradukoj

anglaj

~i: eat; abel~ulo : bee-eater; bluvanga abel~ulo : Olive Bee-eater, Madagascar Bee-eater; Sankta M~o: Last Supper.

arabaj

~i 1.: أكَلَ -ُ أَكْلاً.

belorusaj

~i: есьці, паядаці, з'ядаці; ~o: яда; ~aĵo: страва, ежа, харч; ~egi: пажыраць, жэрці; ~igi 1.: карміць, харчаваць; ~igi 2.: скармліваць; ~ilaro: сталовы прыбор; for~i: з'есьці, паглынуць, зжэрці; insekto~uloj: насякомаедныя; maten~o: сьнеданьне, сьняданак; tag~o: абед; vesper~o: вячэра.

bretonaj

~i: debriñ; ~o 2.: pred, pred-boued; ~o 3.: boued; ~aĵo: boued; ~egi: alfiñ, plaouiañ; ~eti: krignat; ~igi 1.: lakaat da zebriñ; ~igi 2.: boueta, magañ; ~ilaro: stalioù; antaŭ~aĵo: digor-pred; for~i: peurzebriñ; inter~eto: gortozenn; hom~ulo: debrer-tud; insekto~uloj: amprevanataerien; maten~i: dijuniñ, leinañ; maten~o: dijuniñ, lein; post~aĵo: dibenn-pred; tag~i: merennañ; tag~o: merenn; Sankta M~o: Koan-Fask, Koan diwezhañ; vesper~i: koaniañ; vesper~o: koan.

bulgaraj

~i: ям, храня се; maten~o: закуска; tag~o: обяд; vesper~o: вечеря.

ĉeĥaj

~i: jíst.

ĉinaj

~i: ; ~aĵo: 食物.

francaj

~i: manger; ~o 2.: repas; ~aĵo: nourriture, met; ~egi: dévorer; ~eti: grignoter; ~igi: faire manger, nourrir; ~ilo: couvert; ~ilaro: couverts; antaŭ~aĵo: entrée (hors-d'œuvre), hors-d'œuvre; for~i: consommer, tout boulotter, manger complètement; inter~eto: casse-croûte, collation, en-cas; post~o: après-midi, après-dinée; abel~ulo : guêpier (oiseau); hom~ulo: anthropophage, mangeur d'hommes; formik~ulo: fourmilier; insekto~uloj: insectivores; maten~o: déjeuner, petit-déjeuner; post~aĵo: dessert; tag~o: déjeuner, diner; Sankta M~o: la sainte Cène; vesper~o: diner, souper.

germanaj

~i: essen; ~o 2.: Mahlzeit; ~aĵo: Speise, Essen; ~egi: fressen; ~igi: füttern; ~ilo: (Ess-)Besteckteil; ~ilaro: (Gesamtheit von) Geschirr und Besteck; antaŭ~aĵo: Vorspeise; for~i: aufessen; inter~eto: Zwischenmahlzeit; abel~ulo : Bienenfresser; hom~ulo: Menschenfresser; formik~ulo: Ameisenfresser, Ameisenbär; insekto~uloj: Insektenfresser; maten~i: frühstücken; maten~o: Frühstück; post~aĵo: Nachspeise, Nachtisch, Dessert; tag~i: zu Mittag essen; tag~o: Mittagessen; Sankta M~o: Abendmahl; vesper~i: zu Abend essen; vesper~o: Abendessen, Abendbrot.

grekaj

hom~ulo: καννίβαλος, ανθρωπόφαγος.

hispanaj

~i: comer; ~o 2.: food; ~aĵo: comida; ~igi: dar de comer; ~ilo: cubierto (para comer); ~ujo: comedero; hom~ulo: antropófago; insekto~uloj: insectívoros; maten~o: desayuno; Sankta M~o: La última cena; vesper~o: cena, merienda.

hungaraj

~i: eszik; ~o: étkezés; ~aĵo: étel; ~egi: fal; ~igi 1.: etet; ~ilaro: étkészlet; for~i: mindent megeszik; inter~eto: tízórai, uzsonna; abel~ulo : gyurgyalag; hom~ulo: emberevő; insekto~uloj: rovarevő emlősök; maten~o: reggeli; tag~o: ebéd; Sankta M~o: utolsó vacsora; vesper~o: vacsora.

indoneziaj

~i: makan; ~aĵo: makanan; ~eti: [cemil] mengemil, [kudap] mengudap; antaŭ~aĵo: hidangan pembuka; hom~ulo: kanibal; insekto~uloj: insektivora; maten~i: sarapan; post~aĵo: , ; tag~i: makan siang; vesper~i: makan malam.

latina/sciencaj

abel~ulo : Merops; abel~ulo : Merops apiaster; bluvanga abel~ulo : Merops superciliosus; insekto~uloj : Eulipotyphla; insekto~uloj: Insectivora.

nederlandaj

~i: eten; ~o 1.: maal; ~o 2.: maaltijd; ~o 3.: maal; ~o: maaltijd; ~aĵo: eten, voedsel; ~egi: vreten, schrokken; ~eti: knabbelen; ~igi: te eten geven; ~ilo: eetgerei; ~ilaro: eetgerei; antaŭ~aĵo: voorgerecht; for~i: opeten; sat~i: zijn buik voleten; inter~eto: tussenmaaltijd; post~o: namiddag; abel~ulo : bijeneter; hom~ulo: menseneter; formik~ulo: diereneter; insekto~uloj: insecteneters; maten~i: ontbijten; maten~o: ontbijt; tag~i: lunchen, het middagmaal nemen; tag~o: lunch, middagmaal; Sankta M~o: laatste avondmaal; vesper~i: het avondmaal gebruiken; vesper~o: avondmaal.

polaj

~i: jeść; ~o 2.: posiłek; ~aĵo: potrawa, pożywienie; ~egi: objadać się, pożerać; ~eti: przekąsić; ~igi 1.: karmić, posilać; ~ilo: sztuciec; ~ilaro: nakrycie (stołowe), zastawa (stołowa); antaŭ~aĵo: przystawka; ĉirkaŭ~i: obgryźć; for~i: zeżreć, zżerać; inter~eto: przekąska; abel~ulo : żołna (nie: pszczołojad!); bluvanga abel~ulo : żołna zielona; hom~ulo: ludożerca, kanibal; insekto~uloj: owadożerne; maten~i: śniadanie jeść; maten~o: śniadanie; post~aĵo: deser; tag~i: obiad jeść; tag~o: obiad; Sankta M~o: Ostatnia Wieczerza; vesper~i: kolację jeść; vesper~o: kolacja.

portugalaj

~i: comer; abel~ulo : abelaruco (comum); hom~ulo: canibal, antropófago; Sankta M~o: Santa Ceia, Última Ceia, Ceia do Senhor.

rumanaj

~i: a mânca; ~o 2.: hrană, mâncare; ~ilaro: tacâmuri; antaŭ~aĵo: gustare; maten~i: a servi micul dejun; maten~o: mic dejun; post~aĵo: desert; tag~i: a servi prânzul; tag~o: prânz; vesper~i: a servi cina; vesper~o: cină.

rusaj

~i: есть, кушать; ~o 1.: еда, приём пищи; ~o 2.: еда, трапеза; ~o 3.: еда, блюдо (съестное), кушанье; ~aĵo: еда (то что едят), блюдо (съестное), кушанье; ~egi: пожирать, жрать; ~eti: перекусить; ~igi 1.: кормить (кого-л. чем-л.); ~igi 2.: дать поесть, скормить (что-л. кому-л.); ~ilaro: столовый прибор; antaŭ~aĵo: закуска; for~i: съесть, поглотить; sat~i: наесться; inter~eto: закуска; abel~ulo : осоед; hom~ulo: людоед; formik~ulo: муравьед; insekto~uloj: насекомоядные (отряд млекопитающих); maten~i: завтракать; maten~o: завтрак; post~aĵo: закуска, десерт; tag~i: обедать; tag~o: обед; Sankta M~o: тайная вечеря; vesper~i: ужинать; vesper~o: ужин.

slovakaj

hom~ulo: ľudožrút.

svedaj

~i: äta; ~o: måltid; ~aĵo: mat; ~ilaro: servis och bestick; for~i: äta upp; inter~eto: mellanmål; abel~ulo : biätare; bluvanga abel~ulo : grön biätare; insekto~uloj: insektsätare; maten~o: frukost.

tokiponaj

~i: moku; ~o: moku; ~aĵo: moku; ~ilaro: ilo moku.

turkaj

~i: yemek, yemek yemek; ~aĵo: yiyecek; ~eti: atıştırmak; ~igi: yedirmek; ~ilaro: sofra takımı; hom~ulo: yamyam; maten~o: kahvaltı; tag~o: öğlen yemeği; vesper~o: akşam yemeği.

volapukaj

~aĵo: fid.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:8
3. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 60a, p. 307a
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:33
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:24
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 15:17
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 23:6
8. E. Weilshaeuser: La hejmo de la metiisto, Fundamenta Krestomatio
9. Nova haŭto por la aŭto-ĉefoMonato
10. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 60a, p. 311a
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3
12. UEA: Bazaj Vortoj Kun Ilia Difino
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
14. Armando Zecchin: La kokino de nia najbarino, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 27a
15. Ilustrita vortaro
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:5
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
18. Fratoj Grimm, tr. Kabe: Reĝo rano aŭ fera Henriko
19. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvina promenado
20. I. Bertin: Tréguennec..., [vidita en 2007-04]
21. Wouter F. Pilger: Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
22. Vikipedio, artikolo „rekordoj de mamuloj“, 2007-02-26
23. Tr. Jonson el Oestersund: La nigra virino, Fundamenta Krestomatio
24. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 18a, p. 103a
25. N.V. Gogol, trad. Zamenhof: La revizoro
26. Den DROWN: ElektojMonato
27. E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24.
29. E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.
30. E. Orzeszko, trad. Kabe: La bona sinjorino
31. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
32. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 4a, p. 18a
33. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La trimova ŝakproblemo

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~egi: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
antaŭ~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
inter~eto: Mankas dua fontindiko.
inter~eto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hom~ulo: Mankas dua fontindiko.
hom~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
insekto~ulo: Mankas dua fontindiko.
insekto~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
insekto~uloj: Mankas dua fontindiko.
insekto~uloj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
post~aĵo: Mankas dua fontindiko.
post~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Sankta M~o: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [mangx.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.78 2016/11/13 08:10:30 ]