1pozici/o

pozicio

1.
Loko, sur kiu io troviĝas: per la pozicio de la steloj Zalmuna vidis, ke noktomezo ne estas malproksima Iŝtar ; se la malamiko okupus defendan pozicion, mi ne moviĝus [1]; li havigis grandan murkarton pri meza Eŭropo, markis ĉiutage la pozicion de la diversaj militfortoj HsT ; per la aminda helpo de iu sinjoro, li regajnis sian pozicion en la „procesio“ kaj sukcesis saluti la Prezidanton KKl ;
a)
Loko, en kiu troviĝas indiko en listo, formularo, bilanco ktp: la diversaj pozicioj (kampoj) en la formularoj estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas trans la havena ponto la poŝtajn sakojn FK ; la indico de ekonomia libereco en Litovio kreskis de 5,7 ĝis 6,6 kaj […] la lando moviĝis el la 77a pozicio al la 60a [2].
VD:posteno2, situo
2.
Maniero, laŭ kiu persono aŭ objekto sin tenas: genua pozicio Marta ; en vertikala pozicio [3]; en rekta pozicio ili staris fiere unu apud la alia [4]; la mortinta avino […] troviĝis en sidanta pozicio en la veturilo [5]; lia kapo atingis liajn piedojn kaj en tiu pozicio ili forte lin ligis [6]; [ŝi] okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ĝi, kvankam ĝi videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo BdV ; [tio] difinas samtempe ĉiajn poziciojn de homa korpo: staradon, iradon, saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, […] Marta .
3.
Situacio, statuso en la socio: mi estis en dubo, kian pozicion en la vivo ili povas okupi FK ; mi preferas fariĝi masonisto […] tio estas ja pozicio, per kiu oni estas akceptata en la korporaciojn [7]; digna socia pozicio Marta ; kvarcent spesmiloj […], aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj […], kiel feliĉa, bonega estas la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera Marta . SIN:rango1, stato2
4.
(figure) Konvinko, opinio defendata en disputo: mi ja havis iom da dubo, sed por ne danĝerigi mian pozicion per senfrukta disputo, mi prefere petis lin klarigi, VaK ; eĉ post monatoj de diskutado neniel eblis trovi kompromison inter la du kontraŭaj pozicioj [8]; se la papo estus tolerema, li ŝanĝus sian opinion pri abortigo, sed li kredas […], ke la romkatolika pozicio neniam […] povos ŝanĝiĝi [9]. SIN:starpunkto, vidpunkto2VD:alternativo1, opozicio
afrikanse:
posisie
albane:
pozita
amhare:
አቀማመጥ
angle:
position 1. location, place 2. pose, posture, stance 3. post, rank, situation, status
arabe:
موقف
armene:
դիրքորոշումը
azerbajĝane:
mövqeyi
beloruse:
пазіцыя, становішча
bengale:
অবস্থান
birme:
အနေအထား
bosne:
položaj
ĉeĥe:
poloha, postavení, pozice, stav
ĉine:
地位 [dìwèi], 立场 [lìchǎng], 立場 [lìchǎng], 主张 [zhǔzhāng], 主張 [zhǔzhāng], 位置 [wèizhi], 职位 [zhíwèi], 職位 [zhíwèi], 区位 [qūwèi], 區位 [qūwèi], 事权 [shìquán], 事權 [shìquán], 位 [wèi], 順位 [shùnwèi], 顺位 [shùnwèi]
dane:
stilling
estone:
asend
eŭske:
posizio
filipine:
posisyon
france:
1. position, place 2. position 3. situation, rang, status
galege:
posición
germane:
Position, Stellung 1. Lage, Standort 2. Haltung 3. Lage, Situation 4. Standpunkt, Einstellung, Ansicht (Position)
guĝarate:
સ્થિતિ
haitie:
pozisyon
haŭse:
wuri
hinde:
स्थिति
hungare:
helyzet, testtartás, pozíció
igbe:
ọnọdụ
irlande:
seasamh
islande:
staða
japane:
ポジション
jave:
posisi
jide:
שטעלע
jorube:
ipo
kanare:
ಸ್ಥಾನ
kartvele:
პოზიცია
kazaĥe:
позиция
kimre:
sefyllfa
kirgize:
абал
kmere:
ទីតាំង
koree:
위치
korsike:
pusizioni
kose:
indawo
kroate:
položaj
kurde:
rewş
latine:
locus
latve:
pozīciju
laŭe:
ຕໍາແຫນ່ງ
litove:
pozicija
makedone:
позиција
malagase:
toerana
malaje:
kedudukan
malajalame:
സ്ഥാനം
malte:
pożizzjoni
maorie:
tᘻnga
marate:
स्थान
monge:
txoj hauj lwm
mongole:
албан тушаал
nederlande:
positie, houding, stand
nepale:
स्थिति
njanĝe:
udindo
okcidentfrise:
posysje
panĝabe:
ਸਥਿਤੀ
paŝtue:
دريځ
pole:
położenie, pozycja
portugale:
posição
ruande:
umwanya
rumane:
poziție, atitudine
ruse:
позиция, положение
samoe:
tulaga
sinde:
پوزيشن
sinhale:
තත්ත්වය
skotgaele:
suidheachadh
slovake:
poloha, postavenie
slovene:
položaj
somale:
booska
ŝone:
nzvimbo
sote:
boemo ba
sunde:
posisi
svahile:
nafasi
svede:
position
taĝike:
мавқеи
taje:
ตำแหน่ง
tamile:
நிலையை
tatare:
позиция
telugue:
స్థానం
ukraine:
положення
urdue:
پوزیشن
uzbeke:
vaziyat
vjetname:
vị trí
zulue:
isikhundla

pozicii

(ntr)
1.
Troviĝi en iu pozicio: ni pozicias en lia hejmo, dum li kaj mi kunhantas la […] forumon literaturan [10].
2.
(figure) Esprimi konvinkon, opinion en iu disputo: la Komisiono poziciis plurfoje kaj speciale en sia respondo al la skriba demando No 246/76 [11].
ĉine:
表态 [biǎotài], 表態 [biǎotài]
germane:
Position beziehen, Stellung nehmen
pole:
pozycjonować

kontraŭpozicio

MATMatVort
(de implico `P=>Q`) La logike ekvivalenta propozicio `negQ=>negP`: la kontraŭpozicio de „se 6 divizoras en `n`, tiam 2 kaj 3 divizoras en `n`“ estas „se 23 ne divizoras en `n`, tiam 6 ne divizoras en `n`“; por demonstri la pruvotan aserton, demonstru ĝian kontraŭpozicion.
Rim.: La formo de ĉi tiu kunmetaĵo ne klare rilatas kun ĝia senco. Aldonajn fontojn kaj alternativajn formojn ni ne trovis, sed internaciaĵo kiel „kontrapozicio“ aŭ klara kunmetaĵo kiel „implicpermut(aĵ)o“ estus verŝajne prefereblaj al tiu supraĵe esperantigita formo. Notindas ankaŭ, ke en iuj naciaj lingvoj la formo parenca al „kontra(ŭ)pozicio“ ne montras propozicion, sed ja la principon, asertantan la ekvivalentecon de la du koncernaj propozicioj.
angle:
contraposition, contrapositive
beloruse:
контрапазіцыя, супрацьпастаўленьне, проціпастаўленьне
france:
contraposée
germane:
Kontraposition
pole:
kontrapozycja
rumane:
contrapoziție
ruse:
контрапозиция, противопоставление

administraj notoj

kontraŭ~o: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.