8koncentr/i PVEF
koncentri
(tr)
- 1.
-
Kunigi dense ĉirkaŭ komuna centro; alcentrigi:
koncentri trupojn, ŝipojn, kaptitojn;
oni turnas sablon kun akvo kaj la centrifuga forto koncentras
sablerojn pli pezajn ol kvarco en unu lokon
[1];
Tokio aparte vundeblas pro siaj dense starantaj lignaj domoj kaj
tro koncentritaj institucioj politikaj, financaj kaj kulturaj
[2];
Kromio troviĝas koncentrite en kelkaj areoj
[3];
la tuta materio en la universo estis koncentrinta sin en
sendimensian punkton kaj eksplodis laŭ leĝoj fizikaj
[4].
kolekti, akumuli, amasigi, arigi
- 2.
- (figure)
Direkti sian atenton, volon ekskluzive sur unusolan celon:
lia koro plenpleniĝis per koncentrita ekstazo
[5];
lia tuta atento ŝajnis esti koncentrita […sur] la reto, kiu senĉese
ŝvebis super lia kapo
[6];
ni koncentru niajn klopodojn kaj penadojn sur la junularon.
fokusigi, koncentri sin
- 3.
Pliigi la proporcion de solvita substanco en solvaĵo per relativa forigo de la fluaĵoj: koncentrita acido,
koncentrita lakto, infuzaĵo;
koncentri saŭcon (per boligo forigi akvon el ĝi); la manieron ricevi puran, mortige koncentritan ĥalkomfalinon konas ekskluzive […] malgranda afrika popolo [7].
maldilui
Rim.:
La radiko estis difinita en la 1a OA kiel adjektiva, kun la
signifo „samcentra“. La Scienca Revuo, la Teknika
Komisiono (Scienca Gazeto, dec. 1913) kaj la kompetentaj teknikistoj
Vérax kaj Wüster unuvoĉe rimarkigis, ke
estante tute samsignifa, kiel „samcentra“, ĝi estas
senutila,
kaj ke pli utilus verba radiko kun signifo „plidensigi
solvaĵon, pliigi la kvanton de solvita substanco en
solvaĵo“, alidire „maldilui“.
Sekve, la unua senco estis eksoficialigita kaj la radiko
redifinita kiel verba en la 8a OA. Tial, sekvante la ekzemplon
de PIV1, ni prezentas la aferon, kvazaŭ
temus pri du homonimaj radikoj,
koncentr kaj
koncentr,
sed tio estas grandparte konvencia, precipe se konsideri la
derivaĵon „koncentriĝi“, kiu havas samajn
formon kaj signifon por ambaŭ radikoj, aŭ la fakton, ke
kelkaj aŭtoroj, kiel ekz-e en
[8],
uzas samtempe „koncentrita“ kun la senco de la 8a OA
kaj „koncentrigi“ kun la senco de la 1a OA.
1.
Monato, last: Ora
febro en Litovio
2. Monato, Isikawa Takasi: Pikas la ludoj
3. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo
4. Monato, Alberto García Fumero: Scienco kaj religio kunfluu, ne kverelu
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIV
6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
7. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 13
8. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?
2. Monato, Isikawa Takasi: Pikas la ludoj
3. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo
4. Monato, Alberto García Fumero: Scienco kaj religio kunfluu, ne kverelu
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIV
6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
7. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 13
8. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?
- angle:
- concentrate
- beloruse:
- канцэнтраваць
- ĉeĥe:
- koncentrovat, soustředit
- ĉine:
- 注 [zhù], 集中 [jízhōng]
- france:
- 1. concentrer, centraliser, condenser, faire converger, focaliser, masser, rassembler, regrouper, réunir 3. concentrer (chim.), réduire (tr., cuis.)
- germane:
- konzentrieren
- hispane:
- concentrar
- hungare:
- összpontosít, koncentrál
- japane:
- 集中させる [しゅうちゅうさせる], 集結させる [しゅうけつさせる], 濃縮する [のうしゅくする]
- nederlande:
- concentreren
- pole:
- koncentrować, skupiać, zagęszczać, ześrodkować, zogniskować
- portugale:
- concentrar 1. concentrar
- rumane:
- concentra
- ruse:
- сосредоточить, концентрировать
- slovake:
- koncentrovať, sústrediť
koncentro
- 1.
- Ago koncentri aŭ koncentriĝi.
- 2.
-
Koncentriteco:
impona verko malgraŭ la simpligoj kaj pro la forta koncentro
[9];
se imagi ke la vivo en la oceano malaperis, la koncentroj de substancoj ĉe surfaco kaj en profundoj devus egaliĝi [10].
9.
Poul THORSEN: La oceano kaj ni ‐ La arto de Mikines, Norda
Prismo, 1956:3
10. V. Gorŝkov: La strategio de elvivado, http://www.esperanto.mv.ru/Arkivoj/Ekologio/elviv.html
10. V. Gorŝkov: La strategio de elvivado, http://www.esperanto.mv.ru/Arkivoj/Ekologio/elviv.html
- angle:
- concentration
- beloruse:
- засяроджванне, канцэнтраваньне, канцэнтрацыя
- france:
- concentration
- germane:
- Konzentration 1. Fokussierung 2. Konzentriertheit, Konzentriertsein
- hungare:
- koncentráció, összpontosítás, összpontosulás
- nederlande:
- concentratie
- pole:
- koncentracja
- rumane:
- concentrare
- ruse:
- концентрация
koncentra
-
Rilata al koncentrado:
la koncentra funkcio de la viva substanco;
koncentraj piloj galvanaj;
koncentra procezo, fluo.
Rim.: Ne konfuzu kun: koncentra (samcentra).
- angle:
- concentrated
- beloruse:
- канцэнтрацыйны
- ĉine:
- 专心 [zhuānxīn], 集中 [jízhōng], 专 [zhuān], 潛心 [qiánxīn]
- france:
- de concentration
- germane:
- konzentriert, Konzentrations-
- hungare:
- összpontosító, koncentráló
- japane:
- 集中的な [しゅうちゅうてきな], 濃厚な [のうこうな]
- nederlande:
- concentrerend
- pole:
- koncentryczny, współśrodkowy
- rumane:
- concentric
- ruse:
- концентрационный
koncentrado
-
Ago koncentri:
koncentrado de kapitalo; [tiuspeca gimnastiko postulas] altan koncentradon de la spirito [11]; sinkoncentrado kaj sindediĉo [12]; por esplori la mintavolon la litova kompanio akiris kanadan aparaton por metalkoncentrado [13]; koncentrado de solidahttps://www.strato.de/faq/article/2304recaj fortoj de mondaj civitanoj [14].
11.
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, La ĉina gimnastiko Tajĝiĉjuano, leciono 12a
12. Monato, Roberto Pigro: Festanta la revenon de Astrosamantha
13. Monato, last: Ora febro en Litovio
14. Monato, Tetu Makino/pg: Minacata la kontraŭmilita konstitucio
12. Monato, Roberto Pigro: Festanta la revenon de Astrosamantha
13. Monato, last: Ora febro en Litovio
14. Monato, Tetu Makino/pg: Minacata la kontraŭmilita konstitucio
- angle:
- concentration
- beloruse:
- засяроджванне, канцэнтраваньне, канцэнтрацыя
- ĉeĥe:
- koncentrace, soustřeďování
- ĉine:
- 专心 [zhuānxīn]
- france:
- concentration
- germane:
- Konzentration, Fokussierung
- japane:
- 集中 [しゅうちゅう], 集結 [しゅうけつ], 濃縮 [のうしゅく]
- nederlande:
- concentratie
- pole:
- koncentracja
- rumane:
- concentrare
- ruse:
- концентрация
- slovake:
- koncentrácia
koncentrejo
- Barakaro aŭ tendaro, en kiu homoj estas koncentritaj 1, aŭ por faciligi ilian proviantadon, aŭ por amaspunadi ilin: oni akceptis la viktimojn de la tertremo en apuda koncentrejo ManPol ; dum la milito milionoj mortis en la koncentrejoj ManPol .
- angle:
- concentration camp
- beloruse:
- канцэнтрацыйны лягер, канцлягер
- ĉeĥe:
- koncentrační tábor, koncentrák
- ĉine:
- 集中營 [jízhōngyíng]
- france:
- camp de concentration
- germane:
- Konzentrationslager
- hispane:
- campo de concentración
- hungare:
- koncentrációs tábor
- japane:
- 強制収容所 [きょうせいしゅうようじょ], 捕虜収容所 [ほりょしゅうようじょ]
- nederlande:
- concentratiekamp
- pole:
- koncentracyjny (obóz)
- portugale:
- campo de concentração
- rumane:
- concentrare (tabără)
- ruse:
- концентрационный лагерь, концлагерь
- slovake:
- koncentračný tábor
koncentrigi
-
Igi koncentri.
Rim.: Ne konfuzu kun: koncentrigi (samcentrigi).
- angle:
- concentrate, make concentrated
- beloruse:
- выклікаць канцэнтраваньне
- germane:
- konzentrieren
- pole:
- centralizować (koncentrować)
- rumane:
- centralizați (focalizați)
- ruse:
- сконцентрировать
koncentriĝi
- 1.
- Iĝi koncentrita 1, 3: senteraj kamparanoj koncentriĝis tre frumatene en centra loko, en kondiĉoj tre similaj al sklavomerkatoj [15]; ĉiuj rigardoj koncentriĝis al li; li estas la sola, kiu dependas de neniu, kaj en kies manoj koncentriĝas ĉiu suferigo [16]; vigla komerca vivo koncentriĝis laŭlonge de la dekstra bordo de Vltava [17]; speciale en la valo de la rivero Zenne koncentriĝas "sovaĝaj gistoj" en la aero, kiel „Brettanomyces lambicus“, kiuj interalie mildigas la acidan guston [de biero] [18]; ĉiu teknologio sur ĉi tiu mondo koncentriĝis en la manojn de tiu ordeno, la Nigraj Monaĥoj [19].
- 2.
- Koncentri sin: la vido de viaj streĉitaj mienoj malhelpas min serioze koncentriĝi [20].
15.
E. Vivancos: 50-a datreveno de la Hispana Revolucio, http://satenhispanio.eresmas.com/artik25.htm
16. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Honorigo
17. M. Malovec: La ĉeĥa přemyslida ŝtato, http://members.chello.cz/malovec/HPREMISL.HTM
18. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
19. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 23
20. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
16. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Honorigo
17. M. Malovec: La ĉeĥa přemyslida ŝtato, http://members.chello.cz/malovec/HPREMISL.HTM
18. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
19. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 23
20. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
- angle:
- concentrate, become concentrated
- beloruse:
- канцэнтравацца
- ĉine:
- 凝 [níng], 运神 [yùnshén], 主抓 [zhǔzhuā], 集中 [jízhōng], 凝神 [níngshén]
- france:
- 1. se concentrer, se condenser, converger, se focaliser, se masser, se rassembler, se regrouper, se réunir 2. se concentrer, s'appliquer
- germane:
- sich konzentrieren
- hungare:
- összpontosul, koncentrálódik
- japane:
- 集中する [しゅうちゅうする], 濃縮される [のうしゅくされる]
- nederlande:
- 1. samenkomen 2. zich concentreren
- pole:
- koncentrować się, skupiać się, skupić uwagę
- rumane:
- concentra, atenția focaliza
- ruse:
- концентрироваться, сконцентрироваться
koncentriteco
- 1.
- Eco de iu aŭ io koncentrita 1, aŭ koncentriĝinta.
- 2.
Proporcio en solvaĵo de la solvita substanco: akva solvaĵo el natria klorido kun koncentriteco je 2 g/l (legu: du gramoj en litro); sulfata akvo ‐ akvo kun pliigita koncentriteco de solveblaj sulfatoj [21]; vitamino „C“ post aplikado en la samaj kvantoj havas pli malaltan koncentritecon en la sango ĉe tabakfumantoj ol ĉe tiuj kiuj ne fumas [22].
enteno
21.
J. Werner: Terminaro de betono, http://mujweb.cz/Kultura/malovec/BETONO.HTM
22. Tr. Gabor Lazar: Fumado kaj la metabolo de kelkaj medikamentoj, Eventoj, n-ro 207
22. Tr. Gabor Lazar: Fumado kaj la metabolo de kelkaj medikamentoj, Eventoj, n-ro 207
- angle:
- concentration 1. being focused 2. titer, titre
- beloruse:
- канцэнтрацыя
- ĉine:
- 专心 [zhuānxīn], 浓度 [nóngdù], 专注 [zhuānzhù]
- france:
- 2. concentration (teneur), teneur (quantité, proportion), titre (teneur)
- germane:
- Konzentration 1. Konzentriertheit, Konzentriertsein 2. Titer
- hungare:
- koncentráció
- japane:
- 濃度 [のうど]
- nederlande:
- concentratie
- pole:
- koncentracja
- rumane:
- concentrare
- ruse:
- концентрация
malkoncentri
(tr)
- angle:
- dilute
- beloruse:
- разасяроджваць, разбаўляць
- ĉeĥe:
- rozředit
- ĉine:
- 冲淡 [chōngdàn], 稀释 [xīshì], 变尖 [biànjiān], 变细 [biànxì], 掺水 [chānshuǐ], 搀杂 [chānzá]
- france:
- diluer, allonger (diluer), couper (diluer), délayer, déconcentrer, étendre (diluer)
- germane:
- verdünnen
- hispane:
- desconcentrar, dispersar, diluir
- hungare:
- szétforgácsol, fellazít, felhígít
- japane:
- 分散させる [ぶんさんさせる], 希釈する [きしゃくする]
- nederlande:
- deconcentreren, verdunnen
- pole:
- dekoncentrować
- rumane:
- zăpăcit
- ruse:
- рассредоточить, уменьшить концентрацию
- slovake:
- zriediť
koncentri sin
- Streĉi la intelektajn fortojn super solvota problemo: mi koncentris min sur la okazontaĵoj malantaŭ la vojturniĝo [24]; ĉu sinokupo pri malsano estas obstaklo por sinkoncentrado de ĉarpentisto kaj aliaj metiistoj? [25]; [mi] koncentris min ĉefe al planlingvoj, tamen ĉiam klopodante vidi la lingvopolitikajn kadrojn […] de aliaj lingvoj [26].
24.
Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 29
25. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 3
26. Monato, Detlev BLANKE: Jes, kompreneble por vasta kadro de interlingvistiko, 2004
25. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 3
26. Monato, Detlev BLANKE: Jes, kompreneble por vasta kadro de interlingvistiko, 2004
- angle:
- concentrate
- beloruse:
- канцэнтравацца, засяроджвацца, скупчацца
- ĉine:
- 运神 [yùnshén], 集中 [jízhōng], 凝神 [níngshén]
- france:
- se concentrer, s'appliquer
- germane:
- sich konzentrieren
- hispane:
- concentrarse (esfuerzo intelectual)
- nederlande:
- zich concentreren
- pole:
- skupiać się na sobie
- rumane:
- se concentrează pe sine
- ruse:
- сосредоточиться, сконцентрироваться
administraj notoj
pri
~o 2.:
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
La unua ekzemplo ne aspektas klara. [MB]pri ~a :
Mi ne komprenas la ekz-on kun "plioj galvanaj". [MB]pri ~iteco 1.:
Tio estas teorie ebla senco, sed sxajne malofte uzata. Cxu ekzistas ekz-oj de la tipo "la ~iteco de trupoj cxirkaux siegxita urbo", "lia ~iteco (= sinkoncentrinteco) vidigxis sur la strecxita vizagxo" k.s.? [MB]pri ~iteco 2.:
Al la sama familio apartenas ankaux "titro" (PIV1), ne en REVO. [MB]~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.