1fiks/i PV

fiksi  

(tr)
1.  
Firme senmovigi almetante al io: fiksi flagon ĉe fenestro, ankron ĉe la fundo, tabulon per najloj, najlon en muro, rompitan membron per bandaĝo. VD:alforĝi, alglui, alkroĉi, alligi, alteni, firmigi, najli.
2.  
(figure) Turni, meti en iun direkton aŭ pozicion kaj iom longe teni tiel: ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de Marta Marta ; fiksi la okulojnZ ; Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino Marta ; La faraono (...) momenton rigardis la ĉeestantojn, kaj poste sidiĝinte sur la trono fiksis la okulojn sur la kornico de l' salono [1]; (frazaĵo) fiksita rigardo; fiksi la atenton sur io; fiksu miajn piedojn al viaj postsignoj [2].
3.  
(figure) Definitivigi kutimon, uzmanieron, formon, sencon, strukturon: paroladoj, kies formo estas tre precize fiksita aŭ de apartaj reguloj aŭ de la kutimo kaj tradicioj [3]; ni decidis elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto ... kaj fiksi por ĝi netuŝeblan fundamenton [4]; la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatinta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon, ol kiun ili ĝis nun havis en la provizora vortarego [5]; fiksi sian konvinkon; fiksi prezon, rendevuon; ĉe la fiksita horo, dato. VD:definitivigi, difini.
4.
FOT Igi fotografaĵon nedifektebla de la lumo.
5.
KEM Kapti el gasa aŭ likva medio kaj enpreni en stabilan kombinaĵon: bakterioj fiksas nitrogenon el la aero [6].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 6a.
2. , laŭ PIV3
3. I. Lapenna: Retoriko, Ĉap. 13ª.
4. Zamenhof: La parolado en la Guildhall, Londono, la 21an de aŭgusto 1907
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 58a, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223
6. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
angle:
fix
ĉeĥe:
stanovit, ujednat, upevnit, upírat (zrak), určit, zakotvit
france:
fixer (caler, déterminer, phot.) , arrimer, arrêter (fixer), caler, déterminer, figer (fixer)
germane:
1. befestigen 2. fixieren 3. fixieren 4. fixieren
hispane:
fijar
hungare:
fixál, rögzít 1. rögzít, fixál, ráerősít 2. rászegez (átv.), megszab, megállapít, leszögez (átv.) 3. rászegez (átv.), megszab, megállapít, leszögez (átv.)
nederlande:
1. vastmaken, vastzetten 2. fixeren 3. fixeren 4. fixeren
pole:
1. mocować, umocować, przymocować, przytwierdzać ~i la okulojn: utkwić wzrok 2. ustalać, zafiksować (pot.), upewniać 3. ustalać, zafiksować (pot.), upewniać 4. utrwalać
portugale:
fixar
ruse:
1. прикрепить, закрепить, укрепить ~ita rigardo: пристальный взгляд 2. наставить (нацелить), поставить (о позе), уставить (взгляд и т.п.) 3. установить, закрепить, зафиксировать 4. закрепить, фиксировать 5. усваивать, связывать
slovake:
pripevniť, stanoviť, upevniť, určiť

fiksa

Nemovebla, senŝanĝa: fiksa aparato; fiksaj rigardoj; manĝo laŭ fiksa (antaŭfiksita) prezo (karto) ; fiksa koloro de ŝtofo; festo okazanta je fiksa dato; fikse rigardi al iu en la okulojnZ , fikse rigardi al iu en la vizaĝonZ .
ĉeĥe:
fixní (termínovaný), s pevně určenou lhůtou, s pevně určeným termínem, s pevně určeným dnem
france:
fixe, fixé, figé (fixe)
germane:
fest, starr, fixiert, unbeweglich
hispane:
fijo
hungare:
fix, szilárd, meghatározott, rögzített
nederlande:
vast
pole:
stały, ustalony, niezmienny, trwały, zafiksowany (pot.) ~e rigardi al iu en la okulojn: patrzeć komuś prosto w oczy ~e rigardi al iu en la vizaĝon: patrzeć komuś prosto w twarz
ruse:
закреплённый, зафиксированный, пристальный (о взгляде)
slovake:
fixný, nepohyblivý, pevný

fikseco

Eco de tio, kio estas fiksa.
ĉeĥe:
pevnost, stálost
france:
fixité
germane:
Starrheit, Unbeweglichkeit
hispane:
fijeza
hungare:
szilárdság, rögzítettség
pole:
trwałość, stałość, niezmienność, zafiksowanie (pot.)
ruse:
закреплённость, зафиксированность
slovake:
pevnosť

fiksiĝi

Iĝi fiksita: (figure) tiu sceno fiksiĝis en mia memoro.
france:
se fixer
germane:
sich festsetzen, sich befestigen
hispane:
fijarse
hungare:
rögzül, megszilárdul
nederlande:
zich vastzetten
pole:
ustalać się, utrwalać się, zafiksować się (pot.)
ruse:
крепиться, закрепиться, зафиксироваться

fiksilo

1.  
TEK Meĥanika aranĝaĵo por fiksi ion en dezirata pozicio: agrafo, krampo, najlo ktp. SUP:junto
2.
FOT Ĥemiaĵo por fiksi,4 fotografaĵojn.
angle:
fixer
ĉeĥe:
vázání (na lyžích)
france:
1. fixation (méca.) 2. fixatif (subst.)
germane:
1. Befestigung, Befestigungsstift, Fixierung 2. Fixierer, Fixiermittel
hispane:
1. fijador, cierre 2. fijador
hungare:
1. rögzítő, rögzítőelem 2. rögzítőszer, fixálószer, fixírsó
nederlande:
2. fixeer
pole:
1. mocowanie 2. utrwalacz
ruse:
1. скрепа, фиксатор, крепление 2. фиксаж
slovake:
aretačné zariadenie

antaŭfiksi

(tr)
Anticipe fiksi: [la edzo] ne revenis je la antaŭfiksita tempo [7].
france:
fixer d'avance, convenir à l'avance
hispane:
prefijar
pole:
ustalać zawczasu, określać zawczasu
ruse:
заранее определённый, заранее согласованный

ĉirkaŭfiksiĝi

Fiksiĝi sur la ĉirkaŭo: la plumaj kovroj firme ĉirkaŭfiksiĝis sur ili, tiel ke ili baldaŭ leviĝis de la tero en la formo de du blankaj cignoj [8].
france:
se fixer (sur le pourtour)
hispane:
establecerse (sobre el perímetro)

fikspunkta, fikskoma  

KOMP
Rilata al la poziciaj frakcioj (praktike, dekumaj aŭ duumaj frakcioj) kiuj havas sian onpunkton (resp. onkomon) en iu antaŭdifinita, fiksita pozicio: la monsumoj $5.97 ktp estas fikspunktaj (la punkto apartigas la cendojn, „centonojn“); fikspunkta nombroprezento, aritmetiko. TUT:reeloj;VD:glitpunkta, glitkoma.
angle:
fixed-point
ĉeĥe:
s pevnou desetinou čárkou
france:
en virgule fixe
germane:
Festkomma
hispane:
punto decimal
hungare:
fixpontos
pole:
stałoprzecinkowy
ruse:
с фиксированной точкой (или запятой)
slovake:
s pevnou desatinnou čiarkou

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas dua fontindiko.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~punkta, ~koma: Mankas dua fontindiko.
~punkta, ~koma: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.