*sekret/o UV

*sekreto

Io, kio restas aŭ devas resti kaŝita kaj ne de ĉiu ajn konata: nenia peketo restas longe sekreto PrV ; teni ion en sekreto Hamlet (teni tion sekreta, sekretigi ĝin): teni fabrikprocedon en plej granda sekreto; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi BdV ; gardi (la) sekreton pri io (teni tion sekreta) [1]; konfidi la sekreton [2]; malkaŝi sekreton [3]; kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton [4]; se do vi perfidus la sekreton, la dioj punus vin [5]; babili sekreton [6].
angle:
secret
beloruse:
сакрэт, тайна, таямніца
ĉeĥe:
tajemství, tajnost
ĉine:
秘密 [mìmì], 密 [mì], 机密 [jīmì], 機密 [jīmì], 隐秘 [yǐnmì], 隱秘 [yǐnmì], 奥秘 [àomì], 奧祕 [àomì]
france:
secret (subst.) teni ion en ~o: tenir qc secret, celer qc. gardi (la) ~on pri io: garder le secret. babili ~on: éventer un secret, trahir un secret.
germane:
Geheimnis
hispane:
secreto
hungare:
titok teni ion en ~o: titokban tart vmit. gardi (la) ~on pri io: megőrzi a titkot. babili ~on: titkot kikotyog.
indonezie:
rahasia
itale:
segreto (sost.)
japane:
秘密 [ひみつ], 内緒 [ないしょ], 機密 [きみつ], 秘訣 [ひけつ], こつ
nederlande:
geheim
pole:
sekret, tajemnica
ruse:
секрет, тайна
slovake:
tajnosť, tajomstvo
svede:
hemlighet
tibete:
གསང་བ་
ukraine:
секрет, таємниця

sekreta

Restanta aŭ devanta resti kaŝita: sekreta donaco [7]; vundo sekreta doloras plej multe PrV ; sekreta amo; sekreta adoratino de liaj revoj FK ; liaj gepatroj nutris la sekretan esperon fari el li pastron [8]; sekreta pordo (kies ekzisto estas nesuspektebla por nekonanto) [9]; ŝi rememoris la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj ŝi sukcesis kompreni ĉion [10]. VD:enigma, mistera
angle:
secret
beloruse:
сакрэтны, таемны
ĉeĥe:
skrytý, tajný
ĉine:
隐秘 [yǐnmì], 隱秘 [yǐnmì], 潛 [qián], 潜 [qián], 密 [mì], 暗地 [àndì], 祕 [mì], 秘 [mì], 秘密 [mìmì]
france:
caché, dissimulé (caché), dérobé (caché), occulte, secret (adj.)
germane:
geheim
hispane:
secreto
hungare:
titkos
itale:
segreto (agg.)
japane:
秘密の [ひみつの], 内密の [ないみつの], 内緒の [ないしょの]
nederlande:
geheim
pole:
tajny, pokątny, sekretny, ukradkowy
ruse:
секретный, тайный
slovake:
tajný tajný, skrytý tajný, skrytý
svede:
hemlig
tibete:
གསང་
ukraine:
секретний, таємний

sekrete

En sekreta maniero, kaŝe: kial vi forkuris sekrete kaj kaŝe de mi, kaj ne diris al mi ‐ mi foririgus vin en gajeco kaj kun kantoj [11]; ili sekrete konspiras [12]; mi ne povas teni ĝin sekrete BdV ; mi sekrete aŭskultis la interkonsenton [13]; mortigi sekrete homon [14]; vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros PrV . VD:planko.
angle:
secretly
beloruse:
сакрэтна, таемна
ĉeĥe:
potají, tajně
ĉine:
偷偷 [tōutōu], 暗中 [ànzhōng], 暗暗 [ànàn], 暗自 [ànzì], 偷偷地 [tōutōude], 暗地裡 [àndìli], 暗地里 [àndìli]
france:
en cachette, à la dérobée, secrètement, en secret
germane:
im Geheimen, heimlich
hispane:
secretamente
hungare:
titokban, titkosan
itale:
segretamente
japane:
こっそりと, ひそかに, 内密に [ないみつに]
nederlande:
heimelijk, in het geheim
pole:
potajemnie, cichaczem, po kryjomu, skrycie
ruse:
секретно, по секрету, тайно, в тайне
slovake:
potajomky, tajne
svede:
i hemlighet
ukraine:
секретно, таємно

sekreti

(x)
1.
Gardi sekreton pri io: pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas PrV ; la ekzakta nombro de viktimoj ne estas konata: GDR sekretis ofte pri novaj viktimoj [15]; unu el ili […] sekretas ĉi tion [16].
2.
Ensekretigi: vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino PrV .
3.
Esti sekreto: kiamaniere ili protektos [ilin], [tio] sekretas [17]; la baloto sekretas [18].
beloruse:
сказаць пад сакрэтам
ĉeĥe:
jednat tajně, tajnůstkařit, zamlčovat
france:
1. avoir un secret, garder le secret 2. confier un secret
germane:
1. geheim halten 2. ein Geheimnis anvertrauen 3. geheim sein
hungare:
1. titkolódzik, eltitkol
indonezie:
1. merahasiakan
itale:
1. avere un segreto, conservare un segreto 2. confidare un segreto
japane:
そっと打ち明ける [そっとうちあける]
nederlande:
toevertrouwen
pole:
powierzać sekret, czynić tajemnicę, mówić coś w tajemnicy
ruse:
сказать по секрету, секретничать
slovake:
jednať tajne
svede:
1. hålla en hemlighet 2. anförtro en hemlighet
ukraine:
тримати в таємниці, секретничати

sekretigi

(tr)
Certigi, ke io restu sekreta: eĉ kiam oni rimarkis tiun ĉi fatalan eraron, oni […] anstataŭ averti konsumantojn pri la riskoj, kaŝis kaj sekretigis sciencistajn ekkonojn [19]; sekretigi la ekzistadon de ekstertera civilizo [20]; por nura sekretigo de mesaĝoj tiaj unudirektaj ĉifroj estas ege utilaj [21].
beloruse:
засакрэціць, трымаць у сакрэце
ĉeĥe:
tajit, tutlat, utajit, utajovat, ututlat, zamlčet, zatajit, zatajovat
ĉine:
[mán], 瞞 [mán], 祕藏 [mìcáng], 秘藏 [mìcáng], 隐伏 [yǐnfú], 隱伏 [yǐnfú], 匿 [nì], 隐讳 [yǐnhuì], 隱諱 [yǐnhuì]
france:
tenir secret, celer
germane:
geheim halten, verheimlichen
hungare:
titkosít
itale:
segretare, tenere segreto, imporre il segreto, celare (secretare)
japane:
秘密にする [ひみつにする], 内緒にする [ないしょにする]
nederlande:
geheim houden
pole:
taić, chować, utrzymywać w tajemnicy, ukrywać
ruse:
засекретить, держать в секрете, держать в тайне, таить, утаить
slovake:
utajiť tajiť, utajovať, ututlať, zamlčať, zatajiť
svede:
hemlighålla
ukraine:
засекречувати, тримати в секреті/таємниці

sekretema

Ege diskreta, ema sekreti: devenon vian antaŭ li ne kaŝu – pastrino devas esti sekretema Ifigenio ; katoj sekretemas, studemas, sed ankaŭ komunikas [22]; Nikola Tesla estis sekretema homo, kio kaŭzis fantaziajn onidirojn pri lia laboro [23].
beloruse:
скрытны
ĉeĥe:
důvěrný, mlčenlivý, tajnůstkářský
ĉine:
偷偷摸摸地 [tōutoumōmōde]
france:
cachottier, dissimulé (cachottier), mystérieux (cachottier), secret (adj., enclin au secret)
germane:
diskret, heimlichtuerisch, geheimniskrämerisch
hungare:
titkolódzó
japane:
隠し立てをする [かくしたてをする], 秘密を守る [ひみつをまもる]
nederlande:
discreet
pole:
skryty
ruse:
скрытный
slovake:
dôverný, mlčanlivý, tajnostkársky
svede:
hemlighetsfull
ukraine:
який уміє берегти/дотримувати таємницю

ensekretigi

(tr)
Sciigi pri sekreto: tiam mi certe ne pensis, ke […] mi estos ensekretigita en la pretigadon [de la supo] [24]; Via Sankta Spirito daŭrigu ensekretigi nin en la veron [25]. SIN:konfidi2.a, sekreti2. VD:inici,
beloruse:
падзяліцца таямніцай, адкрыць сакрэт (камусьці)
ĉeĥe:
zasvětit do tajemství
ĉine:
开光 [kāiguāng], 開光 [kāiguāng]
france:
mettre au parfum, mettre dans le secret
germane:
einweihen
hungare:
titokba beavat
itale:
confidare un segreto, mettere a parte di un segreto
pole:
wtajemniczyć
ruse:
посвятить в тайну, посвятить в секрет
slovake:
zasvätiť do tajomstva
ukraine:
засекречувати

forsekretigi

(tr)
Kaŝi, forigante sekretigi: Zir-Nana […] konsentigis la reĝinon forsekretigi lin en la arbara ĉasdomo de la reĝo [26]. SIN:kaŝi
beloruse:
хаваць, схаваць
ĉine:
掩藏 [yǎncáng]
france:
dérober aux regards
germane:
verstecken, verbergen
pole:
ukryć

malsekretigi

(tr)
Malkaŝi, konigi ion sekretan: bedaŭrinde, la aŭtorino ne malsekretigis la „ĝustan“ signifon, tiel ke nun eĉ la recenzanto mem senelire plu cerbumas pri tiu ĉi volapukaĵo [27]; ili devigis Dolonon malsekretigi planojn de la defendantoj de Trojo [28].
27. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
28. Vikipedio, Dolono
beloruse:
рассакрэціць, раскрыць сакрэт (усім)
ĉeĥe:
odhalit, prozradit, vyjevit
ĉine:
泄密 [xièmì], 揭破 [jiēpò], 揭穿 [jiēchuān], 揭开 [jiēkāi], 揭開 [jiēkāi], 泄露 [xièlù], 透露 [tòulù]
france:
dévoiler (un secret)
germane:
verraten
hungare:
felfed (titkot), nyilvánosságra hoz
indonezie:
membuka (rahasia), membongkar (rahasia), menguak (rahasia), mengungkapkan (rahasia)
itale:
svelare un segreto, scoprire un segreto
japane:
秘密をもらす [ひみつをもらす], 秘密をあばく [ひみつをあばく]
nederlande:
verklappen, ruchtbaar maken
pole:
wyjawić, wywlekać, wygadać
ruse:
рассекретить
slovake:
prezradiť, vyzradiť
svede:
avslöja (en hemlighet)
ukraine:
розсекречувати

publika sekreto, pulĉinela sekreto

(frazaĵo)
De ĉiuj konata afero, nur ŝajne sekreta: la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj loĝantoj de tiu institucio sin trapremas [29]; eble vi intence ŝatus sekretigi la nomon de tiu persono, sed ĝi estas pulĉinela sekreto [30]; francaj idiotismoj […] pulĉinela sekreto ‐ sekreto kiu estas konata de ĉiuj [31].
beloruse:
сакрэт Палішынэля
france:
secret de Polichinelle
germane:
öffentliches Geheimnis
hungare:
nyílt titok
indonezie:
rahasia umum
itale:
segreto di Pulcinella
japane:
公然の秘密 [こうぜんのひみつ]
pole:
tajemnica publiczna, tajemnica poliszynela

ŝtatsekreto, ŝtata sekreto

POL Informo, kiun ŝtato ne publikigas sed konservas sekreta: ekzistas ŝtataj sekretoj, kiujn konas apenaŭ kelke da ŝtataj ĉefoj [32]; tiele oni fakte ekscias, kio longe estis ŝtataj sekretoj [33]; temas pri ŝtatsekretoj, kaj mi ne rajtas diri al vi ĉion sen plua permeso [34].
32. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
33. Boris Kolker: Libro leg-enda pri tempo legend-a, Monato, 2000/12, p. 26
34. C. Piron: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
beloruse:
дзяржаўная таямніца
ĉine:
国家机密 [guójiājīmì], 國家機密 [guójiājīmì], 国家秘密 [guójiāmìmì], 國家秘密 [guójiāmìmì]
france:
secret d'état
germane:
Verschlusssache, Staatsgeheimnis
japane:
国家機密 [こっかきみつ]
pole:
tajemnica państwowa

administraj notoj

pri ~a:
    En "Lasu min paroli plu" Piron havas ankaŭ "~a servo". Samsence
    Pola Radio uzas "invigilservo".
    [MB]
  
pri ~i:
    Pro manko de ekzemploj la senco ne tre certas. La unua redakto (diri
    sekreton kun peto ne rediri) estas tro malvasta. Ĉi tiu senco
    tamen aperas,
    kiam estas "al"-komplemento, sed ŝajnas al mi, ke sekreti pri
    io ne implicas,
    ke oni la sekreton dividas kun aliaj homoj (vd dif de ~ema en PIV2).
    Kontroli la tradukojn be, nl, ru, faritajn antaŭ modifo de la
    difino.
    [MB]
  
pri en~igi:
    PIV2 citas la saman ekzemplon, sed senakuzativigis "pretigadon".
    La PIV-a difino enhavas la esprimon "meti en la ~on", kiu, se
    sufiĉe internacia, meritus aperi en ekz-o sub ~o.
    [MB]