*miks/i UV

*miksi

(tr)
1.
Meti kune diversajn objektojn aŭ substancojn tiamaniere, ke oni ne povas plu ilin facile distingi: miksi akvon kun vino, farunon kun oleo MT ; miksi pajlon kun argilo [1]; mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj [2]; oferu […] dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo [3]; al ili la aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj [4]; strangaj kreaĵoj, duone homaj, duone bestaj, strange kunvolvitaj kaj miksitaj [5]; miksi kartojn (por kartludi) [6] [7]; komunumoj de miksita religio kristana-islama [8]; efektive ekzistas ĉiuj personoj, sed la fikcio remiksas ilin, kvazaŭ kartojn en kartaro [9]. tapiŝo el miksitaj (diversaj) koloroj; (figure) sin miksi en la bruantan amason, inter la amaso.
Rim.: En kunmetitaj vortoj Zamenhof uzas la radikon miks samsence kiel divers: mikskolora[10] [11] [12] (= diverskolora) MT Fab1 , miksformaZ , miksospecaj bildoj[13]. Tia konfuziga uzo ne estas imitinda.
2.
(figure) Meti kune en sia spirito diversajn aferojn tiamaniere, ke oni ne povas plu ilin facile diferencigi: miksi subjektivan juĝon kun objektiva priskribo [14]; ŝia amo al li estas miksita kun timo [15]; ni ne povas intermiksi la ambaŭ vortojn (sendistinge uzi, interŝanĝi) [16]; la biblian starpunkton pri la devo aŭ la rajto de la gepatroj uzi korpan punon (vergo), [ili] senpripense miksis kun senbrida sadismo [17]; plejparto de la ekzamenitoj […] povas miksi SEJT-on kun SAT [18]; oni ne devas intermiksi la hilelismon kun la esperantismo [19]! VD:intermiksi, konfuzi, maldistingi
3.
Enmiksi: la kronprinco ne devus sin miksi en la batalon [20]; la sanktaj profetoj komencas sin miksi en la aferojn, kiuj neniam apartenis al ilia povo [21]; ne miksu vin en aferon ne vian [22]; sin miksi en konversacion; kial vi miksis mian nomon en la disputon? la ministro […] tute ne miksis sin en [la] kondukadon [de...] [23].
afrikanse:
meng
albane:
përzierje
amhare:
ድብልቅ
angle:
mix
arabe:
مزيج
armene:
խառնել
azerbajĝane:
mix
beloruse:
1. мяшаць, зьмешваць, перамешваць 2. зьмешваць, блытаць 3. умешваць, ублытваць, уцягваць
bengale:
মিশ্রিত করা
birme:
ရောနှော
bretone:
meskañ
ĉeĥe:
míchat, mísit, smísit, směšovat
ĉine:
[zá], 雜 [zá], 拌 [bàn], 搅 [jiǎo], 攪 [jiǎo], 夹杂 [jiāzá], 夾雜 [jiāzá], 搀合 [chānhé], 攙合 [chānhé], 掺 [chān], 摻 [chān], 混合 [hùnhé], 羼 [chàn]
dane:
mix
eŭske:
nahastu
filipine:
paghaluin
france:
mélanger
galege:
mesturar
germane:
1. vermischen, vermengen, mischen, mengen 2. durcheinander bringen, verwechseln, vertauschen 3. einmischen
guĝarate:
મિશ્રણ
haitie:
melanje
hinde:
मिश्रण
hispane:
mezclar
hungare:
1. kever, vegyít 2. összekever 3. belekever sin ~i: elegyedik.
irlande:
meascán
islande:
blanda
japane:
ミックス
jave:
nyampur
jide:
מישן
jorube:
illa
kanare:
ಮಿಶ್ರಣ
kartvele:
აურიეთ
kazaĥe:
араластыру
kimre:
cymysgu
kirgize:
аралаштыруу
kmere:
លាយ
koree:
혼합
korsike:
mmiscari
kose:
xuba
kurde:
lihevxitin
latine:
miscere
latve:
samaisa
laŭe:
ປະສົມ
litove:
maišyti
makedone:
се меша
malagase:
afangaro
malaje:
campuran
malajalame:
കൂട്ടിക്കലര്ത്തുക
malte:
taħlita
maorie:
uru
marate:
मिक्स
monge:
sib tov
mongole:
холино
nederlande:
1. mengen, vermengen 2. verwarren 3. mengen
nepale:
मिश्रण
njanĝe:
kusakaniza
panĝabe:
ਮਿਕਸ
paŝtue:
مخلوط
pole:
1. mieszać, miksować 2. mieszać, mylić 3. mieszać się (do czegoś) sin ~i: wtrącić się.
portugale:
3. misturar, mesclar, baralhar, mexer (misturando)
ruande:
vanga
ruse:
1. смешать, перемешать 2. смешивать, путать 3. вмешать, впутать sin ~i: вмешаться, вмешиваться.
samoe:
palu
sinde:
گڏيو
sinhale:
මිශ්ර
slovake:
miešať, zamiešať, zmiešať
slovene:
premešamo
somale:
qaso
ŝone:
sanganisa
sote:
kopanya
sunde:
nyampur
svahile:
kuchanganya
taĝike:
омехта
taje:
ผสม
tamile:
கலந்து
tatare:
катнаш
telugue:
కలపాలి
tibete:
འདྲེས་པ་
ukraine:
плутати
urdue:
ملا
vjetname:
trộn
zulue:
xuba

miksa

Miksita: la societo estas miksa, ĉar reĝo kaj almozulo, geniulo kaj kreteno, sidas apude [24]; estas nur kelkaj pursangaj ĉevalrasoj, inter kiuj „Pursanga arabo“ kaj „Pursanga anglo“, „Angl-arabo“ estas fakte miksa raso inter tiuj du [25].
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
25. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, 2000/05, p. 18
beloruse:
зьмяшаны, перамяшаны
bretone:
mesket
ĉeĥe:
halucinace sluchové, smíšené, tělesné, zrakové, čichové
ĉine:
[zá], 雜 [zá], 殽 [yáo], 肴 [yáo]
france:
mélangé
germane:
vermischt, vermengt, gemischt
hispane:
mezclado (adjetivo)
hungare:
kevert, vegyes
japane:
混合した [こんごうした]
nederlande:
gemengd
pole:
zmieszany, wymieszany, zmiksowany
ruse:
смешанный
slovake:
halucinácie sluchová, telesná, zmiešaná, zraková, čuchová
ukraine:
мішаний

miksaĵo

Io konsistanta el miksitaj aferoj: miksaĵo el kuiritaj fruktoj; miksaĵo de ruzemo kun naiveco; miksaĵo de instruoj kaj legendoj VivZam ; plej strangaj miksaĵoj el birdoj, floroj kaj spiralaĵoj [26]; miksaĵo de deziro, sopiro kaj ĵaluzo [27]; eksplodis polvokarba miksaĵo [28].
beloruse:
сумесь
bretone:
meskad
ĉine:
混合物 [hùnhéwù], 混杂 [hùnzá], 混雜 [hùnzá]
france:
mélange
germane:
Gemisch
hispane:
mezcla
hungare:
keverék
japane:
混合物 [こんごうぶつ], 混ぜ物 [まぜもの]
nederlande:
mengsel
pole:
mieszanina, mieszanka
ruse:
смесь
ukraine:
суміш, мішанина, заміс

miksiĝi

Iĝi miksita aŭ sin miksi: odoro de fumo miksiĝis kun parfumo de rozoj; rido miksiĝis kun larmoj; via vino miksiĝis kun akvo. [29]; sonoj de trumpetoj miksiĝis kun bruo de malproksimaj tondroj [30]; la koloroj de la belaj sagoj tute intermiksiĝis pro la malseka vetero [31]; la malbonodoro de brando miksiĝas kun la malbona fumo de tabako [32]; ŝiaj haroj miksiĝis kun la haregoj de la barbaro [33]; violonĉelo ludis harmonie grandan verkon, kies tonoj plenigis la ombrojn de la parko, miksiĝis kun la mallaŭta murmuro de la arboj IK . VD:kunfandiĝi, konfuziĝi, interplektigi.
beloruse:
зьмешвацца, перамешвацца
bretone:
en em veskañ
ĉine:
交融 [jiāoróng], 融会 [rónghuì], 融會 [rónghuì]
france:
se mélanger
germane:
sich vermischen
hungare:
keveredik
japane:
混じる [こんじる], 混じり合う [まじりあう]
nederlande:
zich vermengen
pole:
mieszać się (do czegoś)
ruse:
смешаться
ukraine:
змішуватися

miksilo

Ia ilo por miksi ion: stangomiksilo povas esti uzata por la preparado de bebonutraĵo, supo kaj saŭcoj [34]; frekvenco-miksilo estas ne-lineara elektra cirkvito kiu kreas novajn frekvencojn el du signaloj [35]; oni uzas pli malgrandan sonmiksilojn por koncertoj aŭ vojaĝoj [36]. SUB:betonmiksilo, kirlilo
angle:
mixer
beloruse:
мяшалка, міксар
ĉine:
搅拌机 [jiǎobànjī], 攪拌機 [jiǎobànjī], 混音器 [hùnyīnqì]
france:
fouet, mixeur
germane:
Mixer, Mischer
japane:
ミキサー

almiksi

(tr)
Aldoni miksante: almiksi farunon al sukero pulvorigita; siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban [37]; forigu de arĝento la almiksaĵon [38].
beloruse:
падмешваць, дамешваць
bretone:
entoueziañ
ĉeĥe:
přimíchat, vmíchat, zamíchat
france:
incorporer
germane:
dazumischen
hungare:
hozzáad (keverve), hozzákever
japane:
加えて混ぜる [くわえてまぜる]
nederlande:
toevoegen
pole:
domieszać
ruse:
подмешать
slovake:
primiešať, zamiešať
ukraine:
домішувати, підмішувати

enmiksi

(tr)
Enmeti, enkonduki en fremdan aferon: sin enmiksi en la konversacion; ili donis al li vinon kun mirho enmiksita [39]; persone mi tiujn atakojn ne timas, sed por nia afero ĉia polemiko, en kiun mi estus enmiksita, estus tre danĝera [40]. SIN:miksi 3
beloruse:
умешваць, ублытваць
bretone:
emellout
ĉeĥe:
přimíchat, vmíchat, zamíchat
france:
mêler
germane:
sich einmischen
hungare:
belekever
japane:
混ぜ込む [まぜこむ], 混入する [こんにゅうする], 巻き込む [まきこむ]
nederlande:
inmengen
pole:
wmieszać się
ruse:
вмешать, впутать
slovake:
primiešať, zamiešať

enmiksiĝi

(ntr)
Kuniĝi kun la substanco de...; trude eniĝi en...: vi enmiksiĝis en aferon, pri kiu vi ne komprenas [41].
41. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
beloruse:
умешвацца, ублытвацца
ĉine:
介入 [jièrù], 干預 [gānyù], 干预 [gānyù], 干涉 [gānshè], 卷入 [juǎnrù], 捲入 [juǎnrù]
france:
se mêler à/de
japane:
混ざり込む [まざりこむ], 巻き込まれる [まきこまれる]
ukraine:
утручатися, устрявати, умішуватися

enmiksiĝema

Kiu volonte enmiksiĝas, trudas sin en aferojn de aliuloj, ne estas deteniĝema: la kuba registaro plej akre kritikas la enmiksiĝeman kaj agresan karakteron de tiu politiko [42].
42. S. Niese, trad. V. Lutermano: Obama kaj la Kubo-politiko de Usono, 2011
beloruse:
назойлівы, дакучлівы, надакучлівы
ĉine:
魯莽 [lǔmǎng], 鲁莽 [lǔmǎng], 好管閑事 [hàoguǎnxiánshì], 好管闲事 [hàoguǎnxiánshì]
france:
importun
germane:
aufdringlich

intermiksi

(tr)
Senorde, konfuze miksi: ni ne povas intermiksi la ambaŭ vortojn [43]; oni ne devas intermiksi la homaranismon kun la esperantismo, ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj [44].
43. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 12. Adverboj kaj konjunkcioj
44. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
beloruse:
блытаць
bretone:
kemmeskañ
ĉeĥe:
smíchat, vmísit
ĉine:
搞混 [gǎohùn]
france:
mélanger (confondre)
germane:
vertauschen vermischen, verwechseln
hungare:
összekever, elkever, elcserél
japane:
混ぜ合わせる [まぜあわせる], ごちゃごちゃに混ぜる [ごちゃごちゃにまぜる], 混同する [こんどうする]
nederlande:
verwarren
pole:
mieszać, mącić
ruse:
смешать, перепутать, спутать, путать
slovake:
pomiešať, zamiešať
ukraine:
змішувати (одне з одним), перемішувати, переплутувати

intermiksiĝi

(ntr)
Reciproke miksiĝi, inter diversspecaj aferoj: la praavoj de ŝia raso […] intermiksiĝis kun la alia granda raso [45].
45. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
beloruse:
перамешвацца, пераблытвацца
ĉine:
交融 [jiāoróng]
france:
se mélanger
germane:
sich vermischen

kunmiksi

Miksi1 (unu kun alia): ili kunmiksus la diversajn kvalitojn kvazaŭ kolorojn por produkti tiun de la homa haŭto [46]; la menso devas atenti kaj fari distingon, anstataŭ kunmiksi kiel tion faras percepto [47]; la teroristoj estis preskaŭ pretaj lanĉi siajn atakojn, uzante kemiaĵojn en likva aŭ pulvora formo, kiujn ili unuope enaviadiligus kaj dumfluge kunmiksus por krei eksplodaĵon [48].
germane:
zusammen mischen, vermischen

malmiksi

Malimpliki, malkonfuzi, diferencigi, ordigi: oni estis miksinta fruktosukojn de du specoj kaj la infano volis, ke oni nun malmiksu ilin [49].
49. R. Corsetti: Avantaĝoj de dulingvismo, Esperanto.china.org.cn, 2013-12-06
beloruse:
разьдзяляць (сумесь), разблытваць, сартаваць
bretone:
diluziañ, diveskañ
ĉeĥe:
separovat
ĉine:
偏析 [piānxī]
france:
débrouiller, démêler
germane:
entmischen
hungare:
szétválaszt, szétválogat, szétrendez, kibogoz
japane:
より分ける [よりわける]
nederlande:
uit elkaar halen, ontwarren
pole:
rozwiązać, rozsupłać, wyprostować
ruse:
распутать, разобраться
slovake:
separovať
ukraine:
відділяти, розділяти, сортувати, відбирати, перебирати, розбирати

senmiksa

Nemiksita, pura: hidrogeno ne estas energifonto, nur energistokilo: senmiksan hidrogenon oni tiras el akvo per energikosta procezo [50].
beloruse:
без дамешкаў
bretone:
divesk
ĉeĥe:
nemíchaný, nesmísený
ĉine:
净洁 [jìngjié], 淨潔 [jìngjié]
france:
sans mélange
germane:
rein, unvermischt
hungare:
tiszta, nem kevert
japane:
混じり気のない [まじりけのない], 純粋な [じゅんすいな]
nederlande:
onvermengd, zuiver (onvermengd)
pole:
bez domieszek, niedomieszkowany
ruse:
без примесей
slovake:
nezmiešaný
ukraine:
чистий, без домішок

betonmiksilo

KON Aparato kiu kunmiksas la substancojn de mortero aŭ betono: kirloklakado de betonmiksilo [51]; apud stako da traboj troviĝis betonmiksilo [52].
51. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
52. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 10
angle:
concrete mixer
beloruse:
бэтонамяшалка
ĉine:
搅拌运输车 [jiǎobànyùnshūchē], 攪拌運輸車 [jiǎobànyùnshūchē]
france:
bétonnière
germane:
Betonmischer
japane:
コンクリートミキサー
ukraine:
бетономішалка

sonmiksilo, miksilo RokPop

MUZ Elektra son-aparato per kiu oni povas miksi sonojn el pluraj vivaj aŭ registritaj fontoj: ni forflugis al Tanzanio kunportante 115 kg-n da diversaj ekipaĵoj, t.e. elsendilo, kablo, anteno, sonmiksilo [53].
53. C. Lamy kaj M. Foucher: Mazingira, historio de renkontiĝo, Esperanto, 2024
angle:
mixer
beloruse:
мікшар
france:
console de mixage, table de mixage
germane:
Mischpult
itale:
mixer

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.