*lig/i PV
*ligi ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Fiksi, ĉirkaŭvolvi per ŝnuro, ĉeno
aŭ alia
rimedo, malhelpante liberan movon aŭ disiĝon:
ligi sovaĝan beston, frenezulon, hundon per
ĉeno;
ligi vergojn, bukedon, faskon;
ligi keston, pakaĵon;
ligi rompitan membron, arterion;
ligi medalon ĉe la kolo.
alĉenigi, alglui, alteni, interplekti, kateni, kroĉi, najli, nodi.
- 2.
- (figure) Limigi ies liberan agadon, ekz-e kreante al li moralajn devojn: ligi la okulojn de iuZ , ĉies intereson; tio ĉi tute senbezone ligus ninZ (kreus maloportunajn devigojn); ne nomu min plu majstro, ĉar per tiu morale tro liganta nomo ni malliberigas nian aferon; [1]; ligi la okulojn al la tero (fikse rigardi altere); multaj memoraĵoj estas ligitaj al tiu loko.
- 3. ↝
- (figure)
Proksime interrilatigi
plurajn aferojn.
- a) ↝
- Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo aŭ kaŭzeco: parolante ligi la silabojn; ligi propoziciojn per konjunkcioj; ligi la ideojn; ligi literojn en skribo; ligi utilecon kun agrableco, praktikan spiriton kun idealismo; en la unuaj jaroj la akiro de ĉiu nova esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferadoZ ; lia morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵojZ ; esperantismo estas forte ligita kun ia interna ideoZ ; ĉion, kion Zamenhof diras aŭ faras, oni ligas kun EsperantoZ ; malvasta ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandojZ ; pli granda pago devas esti ligita kun pli grandaj rajtojZ ; la interligiteco de ambaŭ aferojZ .
- b)
- Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj: amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperojZ ; sin ligi kun iu edziĝe, amike, per amikeco; ligi amikajn rilatojn kun iuZ ; ni deziras krei ligantan ponton inter la gentojZ ; ligi du regnojn per kontrakto.
- c)
- Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj: ligi du landojn per fervojo, per ponto.
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka
Kongreso
Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto
1912
- angle:
- tie
- beloruse:
- зьвязваць, прывязваць
- ĉeĥe:
- pojit, sjednat, uzavřít, vázat
- france:
- lier, relier, attacher
- hispane:
- amarrar, enlazar, ligar, atar
- hungare:
- köt, megköt, összeköt, kötöz, összekötöz
- nederlande:
- 1. vastmaken, vastbinden 2. binden 3.a verbinden 3.b verbinden 3.c verbinden
- pole:
- 1. wiązać, związywać, powiązać, krępować 2. krępować 3.a wiązać, powiązać, łączyć 3.b wiązać, łączyć 3.c łączyć, połączyć
- portugale:
- 1. prender, amarrar 2. prender 3.a ligar, unir 3.b ligar, unir 3.c ligar, unir
- ruse:
- связывать, связать, привязать
- slovake:
- spojiť, uviazať, zaviazať
ligo
↝ 
- 1. ↝
- Tio, kio ligas 2, 3.a aŭ 3.b; la stato de aferoj aŭ personoj tiamaniere ligitaj: nur vi per sorĉa ligo min katenisZ ; multaj el la Judoj estis en ĵura ligo kun li [2].
- 2. ↝
- La tuto de la personoj ligitaj por komuna celo: la Ligo de Nacioj; Flandra Esperanto-Ligo; ligo kontraŭ milito; starigi maristan ligon.
- 3.
La forto, kiu ligas atomojn ene de molekulo; la maniero, laŭ kiu tiuj atomoj ligiĝas.
2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 7:18
- beloruse:
- 1. сувязь 2. зьвяз, саюз, ліга 3. сувязь (хімічная)
- ĉeĥe:
- sjednání, uzavření (právního aktu), vazba, vázání
- france:
- 1. lien (rapport, relation) 2. ligue 3. liaison (chimique)
- hispane:
- enlace, lazo 2. liga
- hungare:
- 1. kötés, kötelék 2. szövetség, liga 3. kötés (vegyi)
- nederlande:
- 1. verbinding, band 2. bond, liga 3. verbinding
- pole:
- 1. więzy, powiązanie, łącznik 2. liga, związek 3. wiązanie
- portugale:
- 1. ligação, união 2. liga
- ruse:
- 1. связь 2. союз, лига 3. химическая связь
- slovake:
- liga; viazanie, zväz
ligiĝi
(ntr)
- 1.
- Fiksiĝi per ligoj aŭ simila rimedo al io: la proteina toksino ligiĝas al la membrano de ĉeloj en la mezintesto de la larvo, malhelpante ĝian normalan funkciadon [3].
- 2.
- Pliproksimiĝi, rilatiĝi: Marion, kiel mia edzino, estos post dek jaroj ... kredeble pli riĉa, ol se ŝi ligiĝos kun Alfred Heathfield [4].
- france:
- se lier (à)
ligilo
↝ 
-
Ĉio, kio servas por ligi1,
aŭ figursence por malhelpi ligi2:
leda, pajla ligilo;
kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno, kaj kiu
malligis
ĝiajn ligilojn?
[5];
(figure)
Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la
ligilojn de la interligo
[6];
(figure)
la ligilo de la edzeco, de la amikeco;
(figure)
estas danĝere ŝiri ĉiun ligilon kun la
pasintaĵo.
- a)
Rimedo por konekti elementojn en datumstrukturo (ligillisto, hiperteksto), aŭ komandojn aŭ subprogramojn: rekta ligilo (en Unikso, dosierujano indikanta la saman indeksnodon)); simbola ligilo
- b)
En logiko (propozicia kalkulo), simbolo kiu servas por fari unu novan propozicion2.a el unu aŭ pluraj donitaj: ne, kaj, aŭ, se...tiam estas tipaj logikaj ligiloj. semantike al ĉiu logika ligilo respondas logika funkcio (aŭ, alivorte, logika operacio).
Rim.: Memtrudiĝanta analogio estas kompari logikajn ligilojn kun la gramatikaj konjunkcioj; bedaŭrinde, la internacia terminaro matematika rompas la propozician metaforon, kaj tute konfuze atribuas al la vorto „konjunkcio“ specialan sencon de kajo. [Sergio Pokrovskij]
Rim.: En ĝia figura senco „ligilo“ estas ofte anstataŭata de „ligo“. Oni tamen ĝin uzas por emfazi la forton de la malhelpo, kiun ĝi estigas.
5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 39:5
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 20:37
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 20:37
- angle:
- rekta ~ilo: hard link simbola ~ilo: symlink (Unix), shortcut (Windows) 1.a link 1.b connective
- beloruse:
- сувязь
- ĉeĥe:
- pojítko, pouto, spojení, vazba
- hispane:
- 1.a enlace
- hungare:
- kötél, kötelék, kapocs
- nederlande:
- vastbinden
- pole:
- więzy, łącznik simbola ~ilo: dowiązanie symboliczne (Unix), link (Windows)
- ruse:
- узы, связь rekta ~ilo: жёсткая связь simbola ~ilo: символическая ссылка 1.b связка
- slovake:
- puto, spojenie, väzba
lige kun ↝
(prepoziciaĵo)
- En ia rilato kun, okaze de, interdepende kun: la jubilea simbolo (Esperanto-melono) estas alternativa simbolo por Esperanto kreita lige kun ĝia centjariĝo en 1987 [7].
7.
-:
Jubilea simbolo, aktuale.info, [vidita en 2011]
- france:
- en lien avec
alligi ↝
(tr)
- beloruse:
- прывязваць
- ĉeĥe:
- připoutat, připoutávat, přivázat
- france:
- attacher (à) al~iteco: attachement (affectif)
- hispane:
- enlazar, amarrar, ligar, atar
- hungare:
- 1. odaköt, ráköt 2. kapcsol (átv.), tulajdonít al~iteco: kötődés
- nederlande:
- binden, aanbinden binden al~iteco: band
- pole:
- 1. przywiązywać 2. przywiązywać 3. przywiązywać
- ruse:
- привязать
- slovake:
- pripojiť, pripojovať
ĉirkaŭligi
(tr)
- Ĉirkaŭvolvi ion per ligilo: ĉirkaŭligi membron per bandaĝo, bandaĝon ĉirkaŭ membro; elstariĝas ia figuro [... kun] ŝveliĝinta lipo kaj ĉirkaŭligita vango [8]; skarlata silka tuko ĉirkaŭligis liajn korvokolorajn harojn [9]; (evitinde) ĉu virgulino forgesas sian ornamon, aŭ fianĉino sian ĉirkaŭligon? (ĉirkaŭligantan aĵon, ekz-e zonon) [10].
- beloruse:
- абвязваць
- france:
- entourer d'un lien
- hungare:
- átköt, körbecsavar
- nederlande:
- inbinden
- pole:
- obwiązywać
- ruse:
- обвязать
interligo
- 1. ↝
- Reciproka rilato de diversaj aferoj: li parolas sen senco kaj sen interligo PrV .
- 2. ↝
Ĵura aŭ kontrakta interkonsento pri reciproka helpado, komuna defendo de pluraj regnoj, grupoj, homoj; kartelo, koalicio, konzerno: interligo de apartaj korporacioj [11].
- 3. ↝
Kontrakto inter Dio kaj lia popolo, en kiu Dio faras promesojn kaj postulas certan konduton de la popolo: kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj [12].
testamento
11.
H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:7.
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:7.
- angle:
- 3. covenant
- beloruse:
- 1. узаемасувязь 3. запавет
- ĉeĥe:
- sjednání, uzavření (právního aktu), vazba, vázání
- france:
- alliance
- hungare:
- 1. kölcsönös kapcsolat, összefüggés 3. szövetség
- pole:
- 1. powiązanie, połączenie
- ruse:
- 1. взаимосвязь 3. завет
- slovake:
- vzájomná väzba
kunligi ↝
(tr)
- Kunigi ligante: tiu doloro ... samtempe disigis kaj kunligis ilin [13]; (figure) kunligi du malfortojn por kontraŭstari al forto.
13.
S. Engholm: Al Torento, 1930
- beloruse:
- зьвязваць, злучаць
- ĉeĥe:
- spojit mezi sebou, svázat
- france:
- assembler (lier ensemble)
- hispane:
- enlazar, amarrar, ligar, atar
- hungare:
- össeköt, összekapcsol
- nederlande:
- samenbinden
- pole:
- wiązać, związywać, łączyć
- ruse:
- связать
- slovake:
- spojiť medzi sebou, zviazať
kunligo
- 1.
- Ago kunligi kaj tiel estiĝanta rilato: strange ... mi sentas, ke ekzistas kunligo inter ni kaj ĉiuj homoj de la mondo [14].
- 2. ↝
MatVort Operacio, kiu ĵetas du objektojn al ilia kunligaĵo 2; la kunligaĵo mem: la kunligo de bildigoj ne estas komuteca.
14.
L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Unu animo en ĉiuj, 1912
- angle:
- 2. composition (of applications or relations)
- beloruse:
- 1. сувязь
- france:
- 1. interrelation, liaison 2. composition (d'applications, de correspondances)
- germane:
- 2. Hintereinanderausführung (von Abbildungen oder Relationen), Verkettung (von Abbildungen oder Relationen)
- hungare:
- 1. összekötés, összekapcsolás 2. egyesítés
- pole:
- 1. wiązanie, związywanie, łączenie 2. składanie (funkcji lub relacji), superpozycja (funkcji lub relacji)
- ruse:
- 1. связь 2. суперпозиция, композиция (отображений или отношений)
- slovake:
- spoj (let., žel., námor.), spoj (let.| žel.| námor.)
kunligaĵo
- 1.
- Io kunligita.
- 2. ↝
- a) ↝
- MatVort (de du rilatoj `bb R sub bb E xx bb F` kaj `bb S sub bb F xx bb G`) Rilato `bb R sub bb E xx bb G`, konsistanta el ĉiuj tiaj elementoj `(a,c)`, ke ekzistas almenaŭ unu tia elemento `b in bb F`, ke `(a,b)in bb R` kaj `(b,c)in bb S`: la kunligaĵon de rilatoj `bb R` kaj `bb S` oni signas per `bb S circ bb R` (legu so post ro); la kunligaĵo de rilato `bb R` kun idento-rilato egalas al `bb R` (`bb R circ "id"_(bb E)="id_(bb F)circ bb R=bb R`); la kunligaĵo de du bildigoj mem estas bildigo; la kunligaĵo de bildigo kun ĝia inverso egalas al idento-rilato (`f circ f^-1 = "id"_(bb F)`).
- b) ↝
- (de du tiaj vojoj `phi` kaj `psi`, ke la fina punkto de `phi` egalas al la komenca de `psi`) Tia vojo `omega`, ke `omega(t)=phi(2t)` por ajna `t le 1//2`, kaj `omega(t)=psi(2t-1)` por ajna `t gt 1//2`.
- angle:
- 2.a product mapping, relative product, composition product (of mapping, relations) 2.b product path
- france:
- 2.a application composée, relation composée, composée (d'applications, de relations) 2.b chemin composé
- germane:
- 2.a Produktabbildung, Produktrelation, Produkt (von Abbildungen, Relationen) 2.b Produktweg
- hispane:
- 2.a composición (de funciones)
- hungare:
- 1. kötés 2.a kompozíció 2.b egyesítés
- pole:
- 1. związek, połączenie 2.a funkcja złożona, złożenie (funkcji lub relacji) 2.b droga złożona, iloczyn dróg
- ruse:
- 1. связка 2.a сложное отображение, произведение (отображений, отношений) 2.b сложный путь
kunligano ↝
malligi, disligi
(tr)
- beloruse:
- разьвязваць, адвязваць
- ĉeĥe:
- rozvázat
- france:
- délier
- hispane:
- desamarrar, desenlazar, desligar, desatar, soltar
- hungare:
- eloldoz, kibont (kötelékből)
- pole:
- rozwiązywać, odwiązywać
- ruse:
- развязать, отвязать
- slovake:
- odpojiť, odviazať, rozviazať
malligiĝi, disligiĝi
(ntr)
- 1.
- Seniĝi, liberiĝi je ligoj, je embaraso: ŝia harligo malligiĝis PatrojFiloj .
- 2.
- Ĉesigi dependon, rilaton: la registaro penas malligiĝi de Usono [18].
18.
M. Bulard, trad. J.-M. Cash:
Diplomatia ekvilibro-ludo en la lando de la leviĝanta
suno, Le Monde diplomatique, 2010-06
- france:
- se détacher, se délier
piedligi
ligverbo ↝
Verbo, kies propra leksika valoro estas tre abstrakta aŭ eĉ nenia, kaj kiu servas precipe kiel gramatikilo liganta la subjekton kun predikativo: la verbo „esti“ servas kiel la ĉefa ligverbo en Esperanto; ankaŭ „(far)iĝi“, „resti“, „ŝajni“, „aspekti“, „ aperi“ ktp. povas aperi en la funkcio de ligverbo.
Rim.: La predikativo ne alprenas la finaĵon -n de la akuzativo, do ĝi konservas la nominativon.
- angle:
- copula, link verb
- france:
- verbe d'état, verbe attributif
- germane:
- Kopula, Satzband
- ruse:
- связка, глагол-связка