*zorg/i

*zorgi  

(x)
1.  
Serioze direkti sian atenton kaj aktivecon al ies bono: mi zorgas pri ŝi tiel kiel mi zorgas pri mi mem [1]; pli zorgas unu patrino pri dek infanoj ol dek infanoj pri unu patrino PrV ; zorgu pri vi kaj nenion pli (vd nazo) PrV . VD:flegi, klopodi, prigardi, varti
2.  
Apliki sian atenton al io, por certigi ties bonan staton aŭ funkciadon: antaŭ ĉio zorgu oficon, plezuro atendos sian vicon PrV ; zorgu vian metion, kaj ne miksu vin en alian PrV ; zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian PrV ; faru vian aferon, Dio zorgos ceteron PrV ; la celo de nia gazeto estas zorgi pri la vastigado de la lingvoZ ; zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn Hamlet ; zorgi, ke la elektitoj estu homoj prudentaj [2]; estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono BdV . VD:okupiĝi
3.
Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco de io, kion oni konsideras grava: la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin [3]; riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano PrV ; lingvoj naturaj […] tute ne bezonis zorgi pri facileco [4].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 42:16
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
angle:
care 2. care for, look after
beloruse:
1. клапаціцца, апекавацца 2. даглядаць, дбаць 3. турбавацца, маркоціцца
ĉeĥe:
dbát o něčí dobro (o někoho), hájit, obávat se, pečovat, starat se
france:
s'occuper de 3. se soucier de, se faire du souci
germane:
sich sorgen, sich kümmern
hebree:
לדאוג
hispane:
preocuparse
hungare:
~u pri vi kaj nenion pli: törődj a magad dolgával 1. gondoskodik, törődik antaŭ ĉio ~u oficon, plezuro atendos sian vicon: először a munka, utána a szórakozás ~u vian metion, kaj ne miksu vin en alian: suszter, maradj a kaptafánál ~u vivon vian kaj lasu vivi alian: élni és élni hagyni faru vian aferon, Dio ~os ceteron: segíts magadon, Isten is megsegít 2. gondoskodik (intézkedik), intézkedik riĉa ~as pri ĉampano, malriĉa pri pano: gazdag akkor eszik, mikor akarja, szegény, mikor kaphatja 3. aggódik
itale:
badare, occuparsi, curare (aver cura), preoccuparsi
nederlande:
zorgen, zich bekommeren, bezorgd zijn
pole:
1. dbać, troszczyć się, martwić się 2. dbać, pielęgnować, starać się 3. troszczyć się, martwić się
portugale:
1. cuidar, preocupar-se, zelar 2. cuidar, preocupar-se 3. preocupar-se
ruse:
1. заботиться, ухаживать, опекать 2. заботиться, уделять внимание 3. беспокоиться , заботиться
slovake:
starať sa

zorgo  

1.  
Atenta penado certigi ies bonon aŭ feliĉon (vd prizorgi): al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj aŭtoritaton pri la lingvo VivZam ; neniu romanisto en la irlanda lingvo hodiaŭ verkas kun kompareblaj zorgo, precizeco kaj klareco [5].
2.  
Premsento pro respondeco kaj rilataj malagrablaĵoj: de zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj PrV ; rusto manĝas la feron kaj zorgo la homon PrV ; ĉiu morgaŭ havas sian zorgon PrV ; pezaj zorgoj premas mian bruston Ifigenio ; malpli da havo, malpli da zorgoj PrV ; manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun ĉagreno kaj zorgoj [6]; se oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si zorgojn de amo FK . SIN:klopodo2
angle:
1. care 2. worry
beloruse:
1. клопат, дагляд, апека 2. турбота, маркота, хваляваньне
ĉeĥe:
péče, starost
france:
1. soin 2. souci
germane:
Sorge 1. Pflege, Versorgung
hebree:
דאגה 1. טיפול
hispane:
1. preocupación
hungare:
1. gondoskodás, törődés rusto manĝas la feron kaj ~o la homon: vasat rozsda marja, szívet a bánat ĉiu morgaŭ havas sian ~on: minden napnak megvan a maga baja malpli da havo, malpli da ~oj: kisebb vagyon, kisebb gond 2. gond, aggodalom
itale:
1. attenzione, conto (attenzione), cura (attenzioni), riguardo (attenzioni), sollecitudine (attenzioni), premura (attenzioni) 2. pena (fatica), grattacapo, preoccupazione
nederlande:
zorg
pole:
troska 1. opieka
portugale:
1. atenção, cuidado, zelo 2. preocupação
ruse:
забота
slovake:
1. starostlivosť 2. starosť

zorga  

Kun zorgo, plena de zorgo: sub la zorga okulo de l' pastroj [7]; blanka rajdmantelo […] enkovris liajn graciajn membrojn [kaj…] montris plej zorgan drapiradon RBa ; li iĝis ege nerva, fumas trioble pli, havas zorgan mienon ChB ; zorgaj pensoj de la patrino HsT ; Aleksandro faris fundamente zorgajn banojn por sia korpo KKr ; fari plej zorgan nekropsian ekzamenon de lia korpo ChV ; lia frunto elmontris zorgan pripensadon ChR . VD:asidua, konscienca, skrupula
angle:
careful
beloruse:
клапатлівы, уважлівы, беражлівы
ĉeĥe:
pečlivý, starostlivý
france:
soigneux
germane:
sorgfältig, sorgsam, sorgenvoll
hungare:
gondos
itale:
scrupoloso, attento, accurato, vigile
nederlande:
zorgzaam, zorgvuldig
pole:
troskliwy, staranny
portugale:
cuidadoso, zeloso
ruse:
заботливый, бережный
slovake:
pozorný, starostlivý

zorgema  

Daŭre zorganta, akuratema, eventuale maltrankvila pri estonta stato de aferoj: ĉio estis pura kaj bonorda kaj sur ĉio estis vidata la mano de bona kaj zorgema mastrino FK ; ĉe multe da saĝeco estas multe da zorgemeco [8]; la antaŭzorgemo malkovros al vi la malsanon kaj la sperto montrus la rimedon [9]; sur ĉio estis vidata la mano de bona kaj zorgema mastrino [10]; ie proksime kuŝas bordoj de Baltiko, ie proksime bruas la vivo, zorgema, maltrankvila, malkvieta Metrop .
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:18
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski
angle:
careful
beloruse:
клапатлівы, уважлівы, беражлівы
ĉeĥe:
pečlivý, starostlivý
france:
inquiet
germane:
sorgfältig, sorgsam
hungare:
gondoskodó
itale:
scrupoloso, attento, accurato, solerte, sollecito, vigile
nederlande:
zorgzaam, zorgvuldig
pole:
troskliwy, staranny, dbały
portugale:
cuidadoso, zeloso
ruse:
заботливый, бережный
slovake:
pozorný, starostlivý

*zorgato

Persono pri kiu oni zorgas, precipe neplenaĝa infano: mi estas la zorganto de tiu ĉi infano, kaj ĝi estas mia zorgato DL ; Ijob estis irinta al Padar, por bonvenigi la malnovan amikon kaj liajn zorgatojn, alvenontajn per la granda karavano [11]; [la doktoro] ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato BdV .
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 23a, paca Betraĥ
angle:
ward
beloruse:
падапечны
ĉeĥe:
chovanec, poručenec, svěřenec
france:
protégé (subst.)
germane:
Pflegeperson, Pflegling, Zögling
hungare:
gondozott, gyámfiú
itale:
pupillo
nederlande:
pupil (leerling)
pole:
wychowanek, pupil (daw.)
portugale:
pupilo
ruse:
подопечный, опекаемый
slovake:
chovanec, zverenec

*zorganto, prizorganto  

Persono, kiu zorgas pri iu, precipe pri neplenaĝa orfo: li estis prizorganto de […] filino de lia onklo, ĉar ŝi ne havis patron nek patrinon [12]; la juna reĝo venigis sian patron kaj zorganton kaj superŝutis ilin per trezoroj [13]; nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino VivZam . VD:kuratoro 1
angle:
caretaker
ĉeĥe:
pečovatel, poručník, pěstoun
france:
protecteur (subst.), tuteur
germane:
Pfleger, Pflegerin, Versorger anĝelo~anto: Schutzengel
hungare:
gondozó, gyám
itale:
tutore
pole:
opiekun
portugale:
tutor
ruse:
опекун
slovake:
opatrovateľ, poručník

zorgigi

(tr)
Fari, ke iu zorgu: trankvila estas ĉiu, kiun nenio ekscitas, indignigas aŭ zorgigas [14]; kiuj estas la viroj, kiuj tiom vin zorgigas Ifigenio ? tiom da adiciiĝantaj bonŝancoj iomete zorgigis min [15].
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
15. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 147
france:
préoccuper

antaŭzorgi  

(tr)
Zorgi pri io, kio ankoraŭ ne estas, ankoraŭ ne okazis, precipe por eviti aŭ malhelpi iun malbonon: se oni ne antaŭzorgos, la ruiniĝo de la energia sistemo certe okazos [16]; okaze de malsaniĝo aŭ bezono de antaŭzorga helpo ili ofte ne kontaktas kuracistojn, timante ekstradicion [17]; en tiu ĉi vintro ni devis kelkfoje salumi la ŝtuparon pro vizitantoj, poŝtistoj kaj propra antaŭzorgo [18]. VD:antaŭtimi, antaŭvidema, preventi
16. Monato, Evgeni Georgiev: Temperaturleviĝo en Tirolo, 2008
17. Monato, Betty Chatterjee: Senrajtulaj sanrajtoj, 2011
18. Monato, Franz-Georg Rössler: Ŝtupoj al malplenaj poŝoj, 2010
beloruse:
перасьцерагчыся
france:
prévenir (empêcher) antaŭ~a: prévoyant
germane:
vorsorgen, Vorsorge treffen antaŭ~a: vorsorglich, präventiv
hungare:
előre gondoskodik antaŭ~a: előrelátó
itale:
cautelarsi, premunirsi
nederlande:
voorzorgsmaatregelen treffen
pole:
martwić się na zapas
portugale:
precaver-se, prevenir-se
ruse:
предостеречься , позаботиться заранее

malzorgi  

(tr)
Malatenti ion aŭ iun, kiun oni devas zorgi: mi scias […], kiuj oficiroj drinkas aŭ malzorgas la servadon, kaj kiuj honeste plenumas sian devon [19]; li […] ĝoje ekmigris en la mondon malzorgante nenion, kio dikigas la homon kaj maldikigas la monujon (t.e. diboĉis) [20]; gento de mensoguloj! ekkriis la tajloro, unu same sendia kaj malzorga, kiel alia [21]! [ili] opinias, ke la tradicioj rapide malaperas kaj ke la malzorgo, kun kiu oni komunikas ilin, malhelpas longan daŭradon [22]; la partiaj kaj sindikataj gvidantoj malzorgas la interesojn de la proletaro, ne okupiĝante pri solvo al la mondlingva problemo [23]. VD:neglekti, preterlasi
angle:
neglect
beloruse:
занядбаць, не зьвярнуць увагі
ĉeĥe:
opomíjet, zanedbávat
france:
négliger
germane:
vernachlässigen, verkommen lassen, verwahrlosen lassen
hebree:
להזניח
hungare:
elhanyagol, nem törődik vele
itale:
abbandonare (trascurare), trascurare
nederlande:
verwaarlozen
pole:
zaniedbywać
portugale:
negligenciar
ruse:
пренебрегать , пренебречь, не обратить внимания
slovake:
nedbať, nestarať sa

prizorgi  

(tr)
Zorgi pri: mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne povis veni Marta ; ŝi kisis la manojn de sia adoptinta patrino, benis ŝin pro ŝia tuta prizorgado kaj amo, kiun ĉi tiu havigis al ŝi en la tagoj de la mizero [24]; jen vi prizorgis por ni ĉion ĉi tion; kion mi povas fari por vi [25]? Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min [26]; se vi povus ricevi lin kiel edzon, tiam vi estus bone prizorgita [27]; viro mortis, kaj post lia morto neniu prizorgis lian nigran hundon [28].
angle:
take care of, look after
beloruse:
даглядаць
ĉeĥe:
dbát o něčí dobro (o někoho), hájit, obávat se, pečovat, starat se
france:
entretenir, soigner
germane:
umsorgen, pflegen, versorgen
hebree:
לטפל ב-
hungare:
gondoz, ellát (tevékenységet)
itale:
accudire, badare, occuparsi di
nederlande:
verzorgen
pole:
opiekować się, doglądać
portugale:
atender, tratar, zelar
ruse:
ухаживать
slovake:
obstarať, postarať sa, pozháňať, starať sa, ujať sa, vybaviť, zadovážiť, zaobstarať, zaopatriť

senzorga  

Ne maltrankvila pro zorgoj: Johano povis dormi tute senzorge, kaj tion li efektive faris [29]; jaroj de […] senzorga kaj feliĉa vivo Marta ; estas ja tiel bele, se oni en la maljuneco povas vivi senzorge [30]; li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj […] Marta ; li deziregis denove foriri en la drinkejon, por diboĉi kun siaj gajaj senzorgaj kolegoj [31]. VD:luma, sennuba, serena
angle:
carefree
beloruse:
бесклапотны, бестурботны
ĉeĥe:
bezstarostný
france:
insouciant
germane:
sorglos, unbesorgt, unbeschwert
hebree:
שאנן
hungare:
gondtalan
itale:
disattento (incurante), incurante, spensierato
nederlande:
onbezorgd
pole:
beztroski, niedbały, niefrasobliwy
portugale:
despreocupado
ruse:
беззаботный
slovake:
bezstarostný

zorge de  

(prepoziciaĵo)
De, kun la helpo de, plenumate de: oni surscenigas […] altnivelajn spektaklojn, zorge de la Torina Manifestacia Instanco [32]; oni intencas baldaŭ [la tekston] publikigi, kune kun centoj da aliaj tiaj tekstoj, en papera kaj cifereca versioj, zorge de la eldonejo Edistudio [33]. VD:danke al, fare de, flanke de, egido
32. Turisma skabenejo de la urbo Torino: Torino, 1984
33. Monato, Roberto Pigro: Nuntempo sciencfikcia, 2014
angle:
in the care of
beloruse:
дзякуючы (чымсьці высілкам, клопату)
france:
par les soins de
germane:
unter Leitung von, unter Aufsicht von, betreut von, durch
hungare:
gondozásában
itale:
a cura di
pole:
pod opieką
ruse:
благодаря усилиям

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.