*pren/i PV

*preni  

(tr)
1.
Kapti iun aŭ ion per sia mano aŭ per instrumento, por teni, porti aŭ uzi ĝin: mi prenis broson kaj purigis la veston [1]; mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo [2]; preni pecon per du fingrojB ; preni libron en biblioteko; preni sian kapon per ambaŭ manoj, iun je la kolo, knabon je la manoB ; li prenis la leteron el la manoj de la senditojZ ; preni sian mantelon; kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas PrV ; preni infanon sur siaj genuoj, sur sia dorso; la sakon kun mono li prenis kun siZ ; (figure) preni iun kun siZ (akompanigi sin per iu); (figure) preni ion sur sin (sin ŝarĝi per; respondi pri); (figure) tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino [3]; (figure) kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron [4]; (figure) preni sur sin la tutan taskon, la respondecon.
2.  
Perforte ekokupi, ekposedi: preni sieĝatan urbonB ; komencu posedpreni lian landonZ ; venkopreni urbonZ ; la Eternulo donis kaj la Eternulo prenis (reprenis), lia nomo estu benataZ ; oni prenos vian litaĵon de sub viZ ; savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigiZ ; preni sian lokon VD:kapti, rabi, ŝteli
3.
Havigi al si; provizi sin per io; uzi ion: prenu mem akvon, se vi volas trinki [5]; preni al si edzinonZ ; preni apartamenton; preni iun kiel sian sklavonZ ; preni teon, kafon, banonB ; oni prenas ordinare la simplajn radikojnZ ; preni biletojn en la teatro; preni (lui) droŝkonZ ; ekpreni la vojon al iu loko; preni de iu garantiaĵonZ ; preni troprofiton de iuZ ; preni indiferentan, indecan mienonZ ; mi prenas al mi la liberecon atentigi vin pri tio; preni iun formonZ ; preni grandan amplekson; preni konsilon de iu.
4.  
Akcepti, ricevi: oni prenas avide, oni redonas malrapide PrV ; fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subaĉetonZ ; prenu mian instruonZ ; preni instruon en sian koronZ SIN:alpreni; VD:ĉerpi
5.  
Iel rilati al iu aŭ io; konsideri iun aŭ ion de ia vidpunkto: ekvidinte tiun simplecon, ili povas preni la aferon kun ia malestima malŝatoZ ; neniu prenis serioze tiun parolonZ ; mi prenis vin por iu pli merita; preni la danĝeron por ŝercoZ ; mi prenas vin kiel atestanton; Angeliko, kiun li prenas por (intermiksas kun) KlaŭdinoZ .
angle:
take
ĉeĥe:
brát, dobýt, obsadit, přijmout, vzít, zabrat, zaujmout
france:
prendre
germane:
1. nehmen
hispane:
coger (con la mano), tomar, prender
hungare:
1. fog, vesz 2. megvesz (elfoglal), elfoglal 3. vesz (magának), felvesz 4. fogad (elfogad), elfogad 5. vesz (vél)
nederlande:
nemen, pakken
pole:
brać, imać (brać), łapać, przyjmować, wziąć, zabierać
portugale:
pegar, tomar, tirar
rumane:
lua, primi
ruse:
брать, взять 5. принимать (за кого-л.), воспринимать
slovake:
dobyť, vziať si ako korisť
tokipone:
jo

*preno [6]

1.
Ago preni: la preno de la urbo.
2.
Io prenita: preneto da tabako.
ĉeĥe:
braní, kořist, odnětí, zmocnění, zábor, úlovek
france:
prise
hispane:
cogedura (acción de coger)
hungare:
1. megvétel (elfoglalás) 2. csipet
nederlande:
greep, inname
pole:
1. wzięcie 2. bitka (wziątka)
rumane:
luare
ruse:
1. взятие
slovake:
obsadenie, vzatie, zmocnenie sa

*prenilo [7]  

Instrumento, kun du artikigitaj branĉoj, uzata por diversaj celoj, i.a. por eltiri najlojn PRT:pinĉprenilo, tenajlo; VD:pinĉilo (de krustuloj)
pole:
cążki, cęgi, obcęgi, szczypce, uchwyt

alpreni  

(tr)
1.  
=preni 4
2.  
MATVD:bildigo, variablo.
angle:
2. assume (a value), take (a value)
ĉeĥe:
přibrat
france:
2. prendre (une valeur)
germane:
2. annehmen (einen Wert)
hispane:
2. aceptar (un valor), recibir (un valor)
hungare:
1. magához vesz 2. felvesz (értéket)
pole:
2. przyjąć, dobierać, dobrać (nabrać czegoś), przejmować, przybierać, przyswajać
rumane:
2. accepta, adopta, accepta
ruse:
2. принимать (значение)
slovake:
pribrať

* ĉirkaŭpreni [8]  

(tr)
Preni, ĉirkaŭigante per la manoj aŭ la brakoj: ame ĉirkaŭpreni iun; Esav kuris al [Jakob] renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin, kaj ĵetis sin sur lian kolon kaj kisis lin [9]; pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon [10]; via ĉirkaŭpreno estas dolĉa kiel la dormo de laca homo [11]; (figure) ili venis al loko, de kie per unu ekrigardo oni povis ĉirkaŭpreni la tutan landon [12]; (figure) nia movado ĉirkaŭprenas pli kaj pli vastajn sferojn. VD:ĉirkaŭbraki, enbrakigi
beloruse:
ахапіць, абняць
france:
embrasser (entourer), entourer, étreindre ĉirkaŭ~o: étreinte
germane:
umarmen
hebree:
לחבק
hispane:
abrazar (rodear con las manos o los brazos) ĉirkaŭ~o: abrazo
hungare:
megölel, körbefog, átfog
nederlande:
omvatten
pole:
garnąć (obejmować), ogarnąć
portugale:
abraçar
rumane:
îmbrățișa
ruse:
обхватить, обнять

depreni  

(tr)
Preni ion de iu: la gardistoj deprenis de mi la kovrotukonZ .
ĉeĥe:
odebrat, odebírat, odečítat, sejmout, srazit, strhnout, sundat, ubrat, ubrat, ujmout
france:
enlever
hispane:
quitar
hungare:
elvesz, kivesz, levesz
nederlande:
wegnemen
pole:
zdejmować, odebrać
rumane:
scădea, sustrage, scoate
ruse:
забрать, отобрать
slovake:
odobrať, sňať, vziať

forpreni  

(tr)
Preni kaj forigi ion, senigante iun je ĝi: ne povi forpreni la okulojn for de iuZ (kateni); forpreni de iu la panon per grandaj impostojZ ; vi forprenas de maljunuloj la prudentonZ ; mi ne volas forpreni vian temponZ (konsumi); forpreni la vivon de iuZ ; forpreni ion al iuZ .
ĉeĥe:
odebrat, odnést, pobrat, rozebrat, sebrat
france:
emporter
germane:
wegnehmen, entziehen
hispane:
quitar y eliminar
nederlande:
wegnemen
pole:
bić figurę, garnąć (zabrać), kasować, odbierać, usuwać, zagarnąć
rumane:
ridica, răpi, îndepărta
ruse:
отобрать
slovake:
odobrať, zbaviť

kunpreni

(tr)
Ironte preni kun si.
ĉeĥe:
vzít sebou
france:
emporter
hispane:
tomar con alguien
hungare:
magával visz
nederlande:
meenemen
pole:
zabierać (ze sobą)
rumane:
ia (cu tine)
ruse:
взять с собой
slovake:
vziať zo sebou

lupreni  

(tr)
=lui
ĉeĥe:
brát do nájmu, najmout
france:
louer (prendre en location)
hispane:
tomar en alquiler, arrendar
hungare:
bérel, bérbe vesz
nederlande:
huren
pole:
wynajmować (coś od kogoś)
rumane:
chirie (ceva de la cineva), sa inchiriezi (ceva de la cineva)
ruse:
брать внаём, брать напрокат, арендовать, снимать (помещение и т.п.)
slovake:
prenajať si, vziať do nájmu

neforprenebla  

Kiu ne povas esti forprenita aŭ transdonita: li sciis bone ... ke tia realigo estas lia neforprenebla rajto Marta ; laŭ la kristanoj, la prapeko estas neforprenebla parto de la homo; ludoj estas neforprenebla parto de homa vivo kaj lernado [13].
VD:esenca, nemalhavebla, nepra
angle:
imprescriptible, inalienable (right), integral (part)
france:
inaliénable
pole:
niezbywalny, nieusuwalny
rumane:
inalienabil, inamovibil
ruse:
неотъемлемый, неотторжимый, неотделимый

pinĉprenilo  

Instrumento, kun du artikigitaj branĉoj, uzata speciale por eltiri najlojn.
france:
pince (outil)
hispane:
alicates (herramienta)
hungare:
fogó
nederlande:
tang, nijptang
pole:
obcęgi
rumane:
pensetă, cleşte
ruse:
клещи, щипцы

repreni

(tr)
Preni al si ion, kion oni antaŭe donis aŭ lasis: vian babilon vi jam ne povos repreniZ ; sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu PrV .
ĉeĥe:
odvolat, vzít zpět
france:
reprendre
germane:
zurücknehmen
hispane:
recoger
hungare:
visszavesz
nederlande:
terugnemen
pole:
odbierać, odebrać, zabierać (z powrotem)
rumane:
ia (înapoi)
ruse:
вернуть (себе)
slovake:
odvolať, vziať späť

surpreni  

(tr)
(figure) Ŝarĝiĝi, taskiĝi, preni respondecon pri: vi eĉ ne komprenas la laboron, kiun vi surprenis [14].
14. -: Ĝusta logiko, La Ondo de Esperanto, 2003:11 (109)
ĉeĥe:
podejmout se, vzít na sebe
france:
se charger (de), prendre sur soi
pole:
podjąć
rumane:
ia-o, să-și asume
slovake:
vziať na seba

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ilo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
al~i: Mankas dua fontindiko.
al~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
de~i: Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~i: Mankas dua fontindiko.
kun~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
lu~i: Mankas dua fontindiko.
lu~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nefor~ebla: Mankas verkindiko en fonto.
pinĉ~ilo: Mankas dua fontindiko.
pinĉ~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
re~i: Mankas verkindiko en fonto.