*implik/i PV
*impliki
(tr)
- 1.
-
Malfaciligi aŭ
malhelpi
la movojn de iu aŭ io, senorde
ĉirkaŭvolvante fadenojn aŭ
ĉirkaŭplektante malliberigilojn:
la vento implikis lian barbon kun la ŝnuro
[1];
ŝi havis cindron en la implikitaj haroj
[2];
buloj da interimplikitaj fadenoj
Marta
;
La krimulino tiam sur lin ĵetis // Teksaĵon faldoriĉan kaj implikan
[3];
ĉirkaŭvolvis lin la fatalaj ŝnuroj, en kiuj ĉe ĉiu movo li pli implikis la
manojn kaj la piedojn
[4].
bridi, ĉirkaŭtordi, ĉirkaŭvolvi, ĝeni, ligi, obstrukci, vindi
- 2.
-
Malfaciligi,
malhelpi
la agadon de iu aŭ la efikon aŭ solvon de io per komplikaĵoj,
senordaĵoj kaj konfuzaĵoj:
per sia pekado malbona homo sin implikas
[5];
la Fariseoj […] konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per
interparolado
[6];
mi intencis impliki [la novelon] en interplekton da intrigoj, en
kronon da epizodoj
Marta
;
[vi] implikas lin en batiĝojn kaj en friponaĵojn, ĝis li
[…] pri sia bona nomo fariĝas tute bankrota
[7];
mi ne dubis, ke f-ino Martin, kiu videble malamas min […] min implikos
[8];
oni min aĉetas kaj implikas en plej dubindan aferon kiu al mi kare kostos
[9];
la asertoj […] implikus proceson
[10];
li implikis sin en kontraŭdiroj
[11].
bari, bridi, embarasi, ĝeni, kompliki, konfuzi
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
3. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
4. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:6
6. La Nova Testamento, Mateo 22:15
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
8. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 9
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 19
10. Garbhan MacAoidh: Ekskapo eskapas, Monato, 2000/09, p. 8
11. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Punkto De Arkimedo

- angle:
- entangle, tangle
- beloruse:
- заблытваць, ускладняць
- ĉeĥe:
- zaplést, znesnadnit, ztížit
- ĉine:
- 糾 [jiū]
- france:
- embrouiller, emmêler, enchevêtrer, entraver
- germane:
- 1. verfangen, verfilzen, verstricken, verheddern 2. verwickeln, verwirren, durcheinander bringen, verkomplizieren
- hispane:
- 1. enredar 2. complicar
- hungare:
- 1. belegabalyít, belekever, összekuszál 2. összekuszál, összezavar, túlkomplikál
- japane:
- もつれさせる, 絡めとる [からめとる], 込み入らせる [こみいらせる], 混乱させる [こんらんさせる], 巻き込む [まきこむ]
- nederlande:
- verwarren
- portugale:
- 1. enredar, embaraçar 2. implicar
- ruse:
- запутать
- slovake:
- pomotať, zapliesť
- ukraine:
- заплутувати, ускладнювати, утрудняти, путати (коня), спричиняти безлад
implikiĝi
(ntr)
Embarasiĝi pro kaptiloj, pro konfuzo, pro malhelpaĵoj.
Embarasiĝi pro kaptiloj, pro konfuzo, pro malhelpaĵoj.
- 1:
- virŝafo implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj [12]; birdoj implikiĝintaj en kaptilon [13]; ĝia petolo faligis teren la volvaĵon kaj la kato mem implikiĝis en la fadenoj [14]; lianoj, ĉirkaŭpreninte unu la alian, implikiĝis en la propraj tigoj Metrop .
- 2:
- malvirtuloj implikiĝas en (ne povas eliri el) la malfeliĉo [15]; staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco [16]; sed tie ĉi li implikiĝis, konfuziĝis kaj estis devigata iom silenti [17]; Ramzes volis konjekti la direkton, sed tuj liaj pensoj implikiĝis [18].
12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:13
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 9:12
14. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:16
16. La Nova Testamento, Galatoj 5:1
17. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVI
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 7a

- become entangled
- beloruse:
- заблытвацца, ускладняцца
- france:
- s'embrouiller, s'emmêler
- germane:
- sich verheddern, sich verwickeln
- japane:
- もつれる, 混乱する [こんらんする], 巻き込まれる [まきこまれる]
- ukraine:
- заплутатися, вплутатися
impliko
Ago impliki aŭ ties rezulto.
intrigo,
konfuzo1,
nodo2
- 1:
- volvaĵo de lanfadeno […] plena de nodoj kaj implikoj, kaj en la mezo la katido [19].
- 2:
- ĉu li mem amas ŝin? […], kia impliko! malbela afero! [20]; subaĉeto de altranga prokurora amiko […] kaj impliko de la buĝeto-ministro [21]; sentigi al li la implikojn de tia situacio [22].

19.
La Ondo de Esperanto, 2001, №7
20. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIV
21. Monato, Yves Nicolas: Komuna agado, komunaj valoroj, 2010
22. La Ondo de Esperanto, 1999, No 10 (60)
20. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIV
21. Monato, Yves Nicolas: Komuna agado, komunaj valoroj, 2010
22. La Ondo de Esperanto, 1999, No 10 (60)
- angle:
- entanglement
- beloruse:
- заблытанасьць
- ĉeĥe:
- zapletení, zápletka
- ĉine:
- 复杂化 [fùzáhuà], 糾纏 [jiūchán], 周折 [zhōuzhé], 蕴涵式 [yùnhánshì], 隐含 [yǐnhán]
- france:
- complication, embrouillement, enchevêtrement
- germane:
- Verwicklung, Implikation
- hispane:
- complicación, enredo
- hungare:
- kuszaság, összevisszaság, túlbonyolítás
- nederlande:
- ingewikkeldheid
- ruse:
- запутанность
- slovake:
- zápletka
- ukraine:
- заплутаність
implikaĵo
-
Io implikita:
implikaĵo […] preskaŭ senelira
[23];
rektaj kaj harmoniaj linioj, liberaj de ĉiaj implikaĵoj
[24].
labirinto
23.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVI
24. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIX
24. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIX
- beloruse:
- блытаніна
- ĉine:
- 杂乱 [záluàn], 周折 [zhōuzhé]
- france:
- complication, embrouillamini, enchevêtrement, tracasserie
- germane:
- Verwirrung, Gewirr, Verwicklung, Fitz, Durcheinander
- hispane:
- complicación, enredo
- hungare:
- zűr, bonyodalom, gubanc, kuszaság
- japane:
- もつれ, 紛糾 [ふんきゅう]
- nederlande:
- verwikkeling
- ruse:
- путаница
- ukraine:
- заплутана справа, плутанина
malimpliki
(tr)
- Ordigi, klarigi konfuzaĵojn: rompopecoj tinte ŝutiĝis malsupren, […] „mi devos esti ankoraŭ pli atenta“ ŝi pensis, „“tie pendas tiom da ajnaĵoj, ke oni apenaŭ povos sin malimpliki“ [25]; furiozante kontraŭ si mem, Levio sin malimplikis el la amaso kaj kuris reen al la urbo [26]; li kapablus elpensi sistemojn tiel makiavelajn ke neniu ilin iam ajn malimplikos [27].
- angle:
- untangle, disentangle
- beloruse:
- разблытаць, растлумачыць, вытлумачыць
- ĉeĥe:
- rozmotat
- france:
- débrouiller, démêler (fig., une affaire), désenchevêtrer
- germane:
- entwirren, entfitzen
- hispane:
- desenredar, simplificar
- hungare:
- kibogoz, tisztáz (bonyodalmat)
- japane:
- 解きほぐす [ときほぐす]
- nederlande:
- ontwarren
- ruse:
- разъяснить, распутать
- slovake:
- rozmotať, rozpliesť, rozvinúť
- ukraine:
- розплутувати, розпутувати (коня)