*kapt/i PV
*kapti
(tr)
- 1.
- Ĵeti subite la manon sur ion aŭ iun; subite preni, ekpreni ion per rapida movo: ŝi prenis oran globon, ĵetis supren kaj kaptis [1]; la viroj kaptis lian manon kaj […] elirigis lin [2]; ni kaptis kiel ŝildoj la batojn [3]; homoj […] komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian veston Marta ; preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon BdV ; la juna homo kaptis la ĉapelon, kaj […] metante ĝin sur la kapon […] li elkuris Marta ; Sem sin kaptis per ambaŭ manoj je la kapo [4]; kiu ŝin retenas, tiu retenas venton kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano [5]; vidu, tiel […] diris la anasino-patrino, farinte kaptan movon per la buŝo, ĉar ŝi ankaŭ volis havi la kapon de la angilo [6]; ŝi malfermis la lipojn por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia brusto Marta ; ni ne povas silenti pri la tro multaj amikoj, kiujn la morto kaptis (forprenis) dum la pasinta jaro [7]; kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte PrV ; dronanto eĉ herbeton kaptas avide PrV .
- 2.
- Sukcesi atingi kaj firme teni iun, kiu provas forkuri: la polico kaptis bandon da ŝtelistoj [8]; la aliaj friponoj kaptis lin, luktis kun li, fleksis lin [9]; vi meditas pri la demando, kiel kapti friponon, kiu senĉese ŝtelas [10]; la sekvanta ondo denove levis lin kaj la knabinon, la ŝipanoj kaptis ilin kaj tiris ilin en la boaton [11]; subite apud mi aperis iu, kiu kaptis min ĉirkaŭ la korpo [12]; pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota [13]; kaptordona letero [14]; la hoketo kaptis (la fiŝon, la logaton) [15]; la virinoj iros en forkaptitecon [16]; la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon [17]; (figure) [mi ne povis] ekkapti la okazon eble ununuran, kiu prezentiĝis al mi KPr ; por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu PrV ; ne kaptita, ne punita PrV ; lupo dormanta ŝafon ne kaptas PrV . aresti
- 3.
- Sukcesi havigi al si ion nematerian: oni povas kapti grandan rangon, ĉar li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj kaj […] tial li povas aranĝi tian antaŭenŝovon Revizoro ; [li] kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de la interparolado Hamlet ; La ludo de l’ aktoroj estu reto, // Por kapti konsciencon de la reĝo! Hamlet ; Mario fiksis siajn okulojn sur lia buŝo kaj kaptis ĉiun vorton IKr ; mi ne povas kapti en ĝi la sencon PrV ; la mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la momenton de embarasiĝo kaj hezito [por…] Marta . preni, rabi
- 4.
- Eniĝi en iun, infekti iun (p.p. malsanoj kaj sentoj): el la kuirejoj […] venis al mi en la nazon la bone konataj odoroj, tiam kaptis min tiu sopiro RBa ; ŝin kaptis forta malvarmo Marta ; Marta mem sentis, ke ŝin kaptas efektiva inspiro Marta ; per la tragedieco de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko Marta ; pli kaj pli ni nin ŝovu en iliajn favorojn kaj ke ni kaptu ilian konfidon KPr ; ŝia patrino [estis] kaptita de subita frenezo antaŭ la kadavro de tiu, kiun ŝi amegis KPr ; malpreciza teruro kaptis mian animon Rob ; kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke […] FK ; io tute neatendita, io tre interesa kaptas lian atenton LGA ; eĉ la ruza kaj saĝa libia princo […] sin lasis kapti de la ĝenerala fluo [18]. ekposedi2, fasciniokupi, invadi
- 5.
- Neatendite trafi, surprizi: Enŝipigitan kaptos vin la ondoj // Per sia balancado Ifigenio ; ili estis kaptitaj de kontraŭa fluo kaj elĵetitaj sur la sablobordon KPr ; mi krias por helpo kaj kredante, ke min ekkaptis la fluso, pluraj ĵetis sin en la maron kaj naĝe proksimiĝis VaK ; (figure) ilin kaptis la turnovento de la mondo Marta ; (figure) la malbono kaptas nin de ekstere kaj de interne Marta ; (figure) ŝtormo de la indigno kaptas subite la malgrandan salonon Metrop .
- 6.
- (figure) Delogi, logtrompi: nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj [19]; vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj [20]? virina rideto pli kaptas ol reto PrV ; treege bela knabino kaptis la koron de la sola filo Iŝtar .
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:16
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:16
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 30:17
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 24:15
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
20. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:16
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:16
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 30:17
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 24:15
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
20. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
- afrikanse:
- vangs
- albane:
- kapur
- amhare:
- ያዝ
- angle:
- catch
- arabe:
- مزلاج
- armene:
- բռնել
- azerbajĝane:
- tutmaq
- beloruse:
- 1. лавіць, злавіць, хапаць, схапіць, схапнуць 2. лавіць, злавіць, хапаць, схапіць, схапнуць 3. улавіць, уцягнуць, захапіць, агарнуць, апанаваць 4. ахапіць, апанаваць 5. застаць, засьпець 6. захапіць, апанаваць
- bengale:
- ধরা
- birme:
- ဖမ်း
- ĉeĥe:
- chytit, dopadnout, lapit, polapit, přistihnout, přistihnout, zachytit, zadržet, zajmout
- ĉine:
- 捕 [bǔ], 捉住 [zhuōzhù], 捕捞 [bǔlāo], 拏 [ná], 挐 [ná], 捉 [zhuō], 擒獲 [qínhuò], 俘 [fú], 捕獲 [bǔhuò], 捕捉 [bǔzhuō], 擒 [qín], 攫 [jué]
- dane:
- fangst
- estone:
- saak
- france:
- attraper, appréhender, capter, capturer, cueillir (appréhender), s'emparer (de), gagner (à soi), prendre, saisir (attraper) kiu ~as tro vaste, konservas malmulte: qui trop embrasse mal étreint. pasero ~ita estas pli bona, ol aglo ~ota: un tiens vaut mieux que deux tu l'auras, il ne faut pas lâcher la proie pour l'ombre. ~ordona letero: lettre de cachet. la hoketo ~is: le piège a fonctionné. ~i la okazon: saisir l'occasion. ne ~ita, ne punita: pas vu, pas pris. 5. prendre par surprise, surprendre (prendre par surprise)
- galege:
- captura
- germane:
- einfangen 1. fangen, einfangen, auffangen, erhaschen 2. fassen, erwischen, ergreifen pasero ~ita estas pli bona, ol aglo ~ota: besser den Spatz in der Hand als die Taube auf dem Dach. la hoketo ~is: die List verfing. ~iteco: Gefangenschaft. ~i la okazon: die Gelegenheit ergreifen. 3. erfassen 4. erfassen, ergreifen 5. erwischen, treffen 6. verfangen
- guĝarate:
- કેચ
- haitie:
- trape
- haŭse:
- kama
- hinde:
- पकड़
- hispane:
- capturar
- hungare:
- megfog, elfog, elkap, megragad
- igbe:
- gbutere
- indonezie:
- menangkap
- irlande:
- ghabháil
- islande:
- afli
- japane:
- キャッチ
- jave:
- nyekel
- jide:
- כאַפּן
- jorube:
- apeja
- kanare:
- ಕ್ಯಾಚ್
- kartvele:
- დაჭერა
- katalune:
- prendre, agafar 1. agafar, prendre kiu ~as tro vaste, konservas malmulte: qui molt abraça poc estreny. 2. capturar, atrapar pasero ~ita estas pli bona, ol aglo ~ota: més val un ocell al puny, que una grua lluny. ~iteco: captivitat. ~i la okazon: aprofitar l'ocasió, l'avinentesa. ne ~ita, ne punita: d'allò que els ulls no veuen, el cor no en dol. 3. captar 4. envair, assaltar, sobrevenir 5. sobtar, sorprendre, agafar desprevingut 6. corprendre, captivar
- kazaĥe:
- аулау
- kimre:
- dal
- kirgize:
- кармоо
- kmere:
- ចាប់
- koree:
- 캐치
- korsike:
- caccia
- kose:
- babambisa
- kroate:
- ulov
- kurde:
- girtin
- latine:
- captiones
- latve:
- loms
- laŭe:
- ຈັບ
- litove:
- laimikis
- makedone:
- фати
- malagase:
- trondro
- malaje:
- tangkapan
- malajalame:
- പിടിക്കുക
- malte:
- qabda
- maorie:
- hao
- marate:
- पकडणे
- mongole:
- барих
- nederlande:
- vangen
- nepale:
- जालो
- njanĝe:
- kusodza
- okcidentfrise:
- fange
- panĝabe:
- ਕੈਚ
- paŝtue:
- اخستونکي
- pole:
- 1. łapać, chwytać 2. łapać, chwytać, łowić, dopadać, pojmać 3. zdobywać, pojmować, ogarniać, pojmować 4. łapać, opanowywać, dopadać 5. łapać, chwytać, dopadać, zastać 6. łapać, chwytać
- ruande:
- gufata
- rumane:
- captura, prinde
- ruse:
- 1. ловить, поймать, хватать, схватить 2. ловить, поймать, хватать, схватить 3. уловить, охватить, увлечь 4. охватить 5. застать 6. поймать, увлечь
- samoe:
- puʻe
- sinde:
- پڪڙي
- sinhale:
- අතට උඩ පන්දුවක්
- skotgaele:
- a ghlacadh
- slovake:
- chmatnúť, chytiť, uchopiť, zachytiť
- slovene:
- ulov
- somale:
- qabsado
- ŝone:
- bata
- sote:
- tšoasa
- sunde:
- nyekel
- svahile:
- kukamata
- svede:
- fånga
- taĝike:
- сайд
- taje:
- จับ
- tamile:
- ப
- tatare:
- тоту
- telugue:
- క్యాచ్
- tibete:
- ཟིན་
- turke:
- yakalamak
- ukraine:
- улов
- urdue:
- کیچ
- uzbeke:
- tutmoq
- vjetname:
- bắt
- zulue:
- bamba
kaptaĵo
- Io kaptita: ili fariĝos kaptaĵo kaj rabaĵo por ĉiuj siaj malamikoj [21]; ĉu vi ĉasas kaptaĵon por la leonino [22]? la kompatemaj infanoj […] tiel longe batalis kontraŭ la aglo, ĝis ĝi fine ellasis la kaptaĵon [23]; estis kelke da novaj vestaĵoj en la ŝipo, „vidu! jen kaptaĵo!“ mi diris Rob ; li ŝajnis apatia, sed tiuj briletoj sub la dormemaj palpebroj memorigis pri kato, kiu senmove observas sian kaptaĵon HsT .
21.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 21:14
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:39
23. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:39
23. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
- beloruse:
- здабыча, здабытак, здабыцьцё
- ĉine:
- 捕獲物 [bǔhuòwù], 掠夺品 [lüèduópǐn], 猎物 [lièwù], 餌食 [ěrshí]
- france:
- capture (chose capturée), butin, prise (chose prise), proie
- germane:
- Fang, Beute
- hungare:
- zsákmány, szerzemény
- indonezie:
- tangkapan
- japane:
- えもの, 分捕り品 [ぶんどりひん]
- katalune:
- captura, presa
- pole:
- zdobycz, połów, trofeum
- ruse:
- добыча
- ukraine:
- здобич, добича
kaptema
- 1.
- Avida kapti: la perkoj jam estas kaptemaj HsT .
- 2.
- Artifika, insida: kun sia kaptema kaj sarkasma menso ŝi tuj rimarkadis en ili ridindan kaj afektan, hipokritan kaj bigotan, stultan stultan kaj gravmienan [24].
24.
Jurij German: Mi responsas pri
ĉio, ĉapitro 1.5
- beloruse:
- 1. прагны, прагавіты, хіжы, хцівы 2. каварны, хітры, вераломны
- ĉeĥe:
- dychtivý chytat, dychtivý lovit
- ĉine:
- 2. 阴险 [yīnxiǎn]
- france:
- 1. avide (de s'emparer de qc), rapace (avide de s'emparer)
- germane:
- 1. gierig, begehrlich 2. hinterlistig, verfänglich
- hungare:
- 1. mohó 2. álnok, alattomos
- japane:
- 物欲しげな [ぶつほしげな]
- katalune:
- 1. àvid, delerós 2. mentider, insidiós
- ruse:
- 1. хищный, жадный, алчный 2. коварный, хитрый, вероломный
- slovake:
- dychtivý chytať, loviť
*kaptilo
- 1.
- Aparato por inside kapti bestojn aŭ homojn: [la pasereto] ekflugis, sed […] ĝi ekpendis subite en kaptilo el ĉevalharoj, kiun kelkaj knaboj fiksis al branĉo [25]; mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis ordigitaj, sed la allogaĵo foriĝis Rob ; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas PrV .
- 2.
- (figure) Intrigo: ne falu en […] kaptilon de la diablo [26]; li estis falinta en la kaptilon de ŝi insiditan KPr ; li insidas al mi kaptilon, esperante, ke mi falos en ĝin ChL ; vi ankaŭ baldaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero! [27]! en mian propran kaptilon mi kvazaŭ falis Lanti ; la vivo ŝajnis esti nur senkompata kaptilo Metrop ! embusko, insido
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
26. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:7
27. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
26. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:7
27. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- beloruse:
- 1. пастка, капкан 2. пастка (перан.)
- ĉeĥe:
- 1. absorbér, lapač, pojistná baňka, rekuperátor, zachycovač
- ĉine:
- 圈套 [quāntào], 誘捕 [yòubǔ], 陷井 [xiànjǐng], 圈閉 [quānbì]
- france:
- 1. piège, chausse-trape (fig.), chausse-trappe (fig.), embûche
- germane:
- Falle 1. Fanggerät 2. List
- hispane:
- 1. trampa
- hungare:
- 1. csapda
- indonezie:
- 1. jebakan, perangkap 2. intrik, jerat, tipu muslihat
- japane:
- わな
- katalune:
- 1. trampa
- pole:
- 1. pułapka, sidło, matnia
- ruse:
- 1. ловушка, капкан
- slovake:
- 1. absorbér, lapač, zachycovač
- svede:
- 1. fälla
- turke:
- 1. tuzak
- ukraine:
- пастка, капкан
kaptiĝi
- Esti kaptita per iu aŭ io: ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis [28]; en la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo [29]; se vi garantiis por via proksimulo […vi] kaptiĝis per la vortoj de via buŝo (devas plenumi vian promeson); [30]; ne deziregu en via koro ŝian belecon, kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj [31]; la sinjorino denove kaptiĝis de la brilaj okuloj kaj pro la bonhumora sinteno de la konkurentaj aĉetantoj LGA ; kelkfoje Maria kaptiĝis en la reto de la granda angoro KKr ; mi plezure kolektus pri ŝi akuzan faktaron, en kiu ŝi kaptiĝus kiel muŝo en araneaĵ' ChV ; sunradio kaptiĝis en la spegulo kaj stranga rebrilo diskuras tra la ĉambro [32].
28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 10:2
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 9:15
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:2
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:25
32. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 9:15
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:2
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:25
32. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
- beloruse:
- злавіцца, трапіцца (у пастку), трапіць (у пастку)
- france:
- se laisser prendre, se prendre en la reton, kiun ili metis, en~iĝis ilia piedo: ils sont pris à leur propre piège.
- germane:
- sich verfangen, in die Falle gehen
- hungare:
- megfogódik, foglyul esik, csapdába esik
- indonezie:
- tertangkap
- japane:
- 捕らわれる [とらわれる], つかまる, とりこになる
- katalune:
- veure's atrapat en la reton, kiun ili metis, en~iĝis ilia piedo: han caigut en la seva pròpia trampa.
- pole:
- łapać się, chwytać się, łowić się, trzymać się
- ruse:
- попасться, пойматься
- svede:
- fångas
ĉirkaŭkapti
(tr)
- Kapti ĉe la ĉirkaŭo; kapti rondirante: subite, je lia granda surprizo, li trovis sin ĉirkaŭkaptita de la ses dancistinoj TAA ; maŝo […] formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlaĉi, premsufoki MortulŜip ; ĉirkaŭkaptinte unu el la knabinoj kaj sidiginte ŝin sur la genuojn, [Popov] komencis fortiri de ŝi la bluzeton [33]; (figure) kvazaŭ blua serpenteto ĉirkaŭkaptis rivereto Viŝa sep krispajn montetojn [34]; (figure) Ŝipova trankvile leviĝis de sia loko kaj per enuantaj okuloj ĉirkaŭkaptis la kunvenon [35].
33.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 8a
34. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 9a
35. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 7a
34. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 9a
35. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 7a
- beloruse:
- аблоўліваць, заганяць у пастку
- ĉine:
- 拥抱 [yǒngbào]
- france:
- attraper (en entourant), prendre (en entourant), embrasser (prendre en entourant)
- germane:
- umfangen, umfassen
- indonezie:
- mengepung
- katalune:
- aferrar, atrapar (rodejant), copar
- pole:
- obłapiać
- ruse:
- охватить, обхватить
ekkapti
(tr)
- Subite, surprize kapti: Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis ĝin, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin [36]; la malfeliĉa Knut ekkaptis la manon de sia majstro kaj ekkriis laŭte [37]; stranga sento ekkaptis min, kiam mi aŭskultis la maljunan homon kaj vidis, kiel li kun ĉiu momento fariĝadis pli vigla [38]; ĉio ekbrulis, flamo ekkaptis ĝin [39].
36.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 6:6
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
- beloruse:
- схапіць, засьпець
- ĉeĥe:
- chytit, dopadnout, lapit, polapit, přistihnout, přistihnout, zachytit, zadržet, zajmout
- ĉine:
- 抓住 [zhuāzhù], 捉住 [zhuōzhù], 猛省 [měngxǐng], 捉 [zhuō], 攫 [jué]
- france:
- attraper (soudainement), s'emparer (de), prendre (soudainement), saisir (attraper soudainement)
- germane:
- ergreifen, erfassen
- hungare:
- odakap, utána kap
- indonezie:
- menangkap (scr tiba-tiba)
- japane:
- ひっつかむ, すばやくつかむ
- katalune:
- arrabassar, rapir
- pole:
- złapać, schwytać, złowić, dopaść, pojmać
- ruse:
- схватить, поймать
- slovake:
- chmatnúť, chytiť, uchopiť, zachytiť
- ukraine:
- схопити
elkapti
- Kapti el io: mi elkaptis ilin el la lago, ili lumis tiel brile [40]; (figure) se mi nun elkaptus de li benon? se mi elkaptus kiel ŝtelisto kaj forkurus [41]; (figure) Li kun freneza ruzo deturnadis // Tuj la parolon, kiam ni intencis // De li elkapti ion pri la kaŭzo [42]. ellogi, eltiri, eltrovi, sondi2
40.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
41. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
42. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
41. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
42. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
- beloruse:
- вызваліцца, вырвацца (з пасткі)
- ĉine:
- 垂釣 [chuídiào], 釣 [diào], 釣魚 [diàoyú]
- germane:
- angeln, herauslocken
enkapti
(tr)
- Kapti en kaptilon: liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos [43]; (figure) da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon [44]; uranio-235 enkaptas unu neŭtronon kaj donas 2,43 neŭtronojn en ĉiu fendiĝo [45]?
43.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:22
44. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:1
45. Behrouz Soroushian: Ĉu fino de la atomepoko, Monato, 2002/09, p. 14-16
44. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:1
45. Behrouz Soroushian: Ĉu fino de la atomepoko, Monato, 2002/09, p. 14-16
- beloruse:
- захапіць (у пастку)
- ĉine:
- 俘 [fú], 打笼 [dǎlóng]
- france:
- prendre au piège, avaler (des connaissances), ingurgiter (des connaissances)
- germane:
- einfangen, umgarnen
- hispane:
- atrapar
- hungare:
- befog, csapdába ejt
- japane:
- わなにかける
- katalune:
- atrapar, entrampar, contenir
- pole:
- łapać (w sidła, matnię, itp.), chwytać (w sidła, matnię, itp.), łowić (w sidła, matnię, itp.)
- ruse:
- схватить, схватывать
- ukraine:
- упіймати (сітою, сільцем і т.п.)
forkapti
- Kapte forpreni, forkonduki: Vinicius eksciinte, ke Ligia estas forkaptita, paliĝis QuV ; la forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael [46]; Palpante mi elrampis, trovis ilin, // Forkaptis la paketon, kiun ili // Kun si tre garde portis Hamlet ; du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ dekduon da arĝentaj kuleroj [47]; kion vi timas, ĉu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin [48]?
46.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 8:35
47. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
48. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
47. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
48. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
- beloruse:
- ухапіць, хапнуць
- ĉeĥe:
- uloupit, unést
- ĉine:
- 拿走 [názǒu], 劫持 [jiéchí], 綁架 [bǎngjià]
- france:
- enlever (qn), ravir (enlever)
- germane:
- entführen
- indonezie:
- menculik, melarikan, menawan
- japane:
- 拉致する [らちする], 連れ去る [つれさる], 誘拐する [ゆうかいする], 奪取する [だっしゅする], 強奪する [ごうだつする], ひったくる
- katalune:
- raptar
- nederlande:
- ontvoeren
- pole:
- porywać, uprowadzać, rozchwytywać
- slovake:
- uniesť
- turke:
- kaçırmak
- ukraine:
- видирати, відбирати, захоплювати
rekapti
(tr)
- Kapti ion, kion oni lasis forgliti: mi naĝis laŭforte alteren, sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min marenportis Rob ; persekutita de ĝendarmoj, […] mortkondamnita kaj ekzekutota, se li estas rekaptita, sekve devigita ŝanĝi sian personecon kaj sin ŝirmi ChL ; ĉiuj aĵoj tuj forruliĝis sur la plankon, li rekaptis tranĉilojn kaj forkojn kaj kun granda malfacileco sukcesis manĝi KKl ; alia baldaŭ rekaptos ŝian intereson HsT ; (figure) per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion Marta .
- beloruse:
- падхапіць, утрымаць, авалодаць (зноў)
- france:
- attraper de nouveau, appréhender de nouveau, capter de nouveau, capturer de nouveau, prendre de nouveau, rattraper (attraper de nouveau), reprendre (saisir de nouveau), ressaisir (saisir de nouveau), saisir de nouveau
- germane:
- wieder einfangen, zurückgewinnen
- hungare:
- visszaszerez, visszanyer, újra elkap, elcsíp
- indonezie:
- menangkap (kembali), merebut (kembali)
- japane:
- 再び捕らえる [ふたたびとらえる], 取り戻す [とりもどす]
- katalune:
- recuperar, recobrar
- pole:
- łapać (ponownie), chwytać (ponownie), łowić (ponownie), pojmać (ponownie), odzyskiwać
- ruse:
- подхватить, удержать
- turke:
- yeniden yakalamak, yeniden ele geçirmek
- ukraine:
- упіймати (кого-н., що втік)
atentokapta
- Kiu kaŭzas fortan atenton, instigas al scivolo, kurioza, fascina: estetike ne bela, nek valora kulture, la filmo tamen estis ekscite atentokapta ChM ; tiom atentokapta kaj aventurplena estas la menciita vojaĝpriskribo [49]; la historio de la juda popolo en Irlando estas tre atentokapta [50]. interesa, spirkapta
49.
Releganto: Vamberi...,
Valhalla - Esperanto, 2006-11-25
50. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
50. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
- beloruse:
- інтрыгуючы, захапляльны
- ĉine:
- 吸引人 [xīyǐnrén], 引人入勝 [yǐnrénrùshèng], 嫣 [yān], 誘人 [yòurén], 令人兴奋 [lìngrénxīngfèn]
- france:
- attrayant, captivant
- germane:
- spannend
- indonezie:
- menarik perhatian
- katalune:
- encisador, fascinant, atractiu
- pole:
- intrygujący, zajmujący, przyciągający uwagę
fiŝkapti
(tr)
- Provi kapti fiŝojn: Petro diris al ili: mi iras por fiŝkapti [51]; oni fiŝkaptis per retoj [52]; ili sin okupis je […] fiŝkaptado aŭ marveturado [53]; mia patrino povosciis plekti fiŝkaptajn retojn [54]; kapitano de fiŝkapt-ŝipo [55]; en akvo malklara oni fiŝkaptas facile PrV . fiŝi
51.
La Nova Testamento, Johano 21:3
52. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
53. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
55. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
52. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
53. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
55. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
- beloruse:
- рыбачыць, лавіць рыбу
- ĉine:
- 捕魚 [bǔyú], 捕捞 [bǔlāo], 魚業 [yúyè]
- france:
- pêcher
- germane:
- fischen, angeln
- hebree:
- לדוℷ
- hispane:
- pescar
- hungare:
- halászik
- indonezie:
- memancing, menangkap ikan
- katalune:
- pescar
- nederlande:
- vissen
- pole:
- łowić ryby
- rumane:
- pescuit cu undița
- ruse:
- рыбачить, ловить рыбу
- taje:
- จับปลา
- tibete:
- ལྕགས་ཀྱུ་དབྱུག་
- ukraine:
- рибалити, ловити рибу
fiŝkaptilo
- Ia ilo por kapti fiŝojn (reto, naso); fiŝvergo: fiŝojn oni kaptas per fiŝkaptilo [56]; la fiŝoj en la lagetoj tiom multas, ke ne necesas eĉ uzi fiŝkaptilon [57]; kurbiĝinta kiel fiŝkaptilo [58].
56.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV
57. Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn, Monato, 2004/04, p. 17
58. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
57. Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn, Monato, 2004/04, p. 17
58. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
- beloruse:
- рыбалоўная прылада
- ĉine:
- 鉸鏈 [jiǎoliàn], 釣竿 [diàogān], 釣魚竿 [diàoyúgān], 魚竿 [yúgān], 網具 [wǎngjù]
- germane:
- Fischfanggerät, Angelrute
- indonezie:
- joran, kail, pancing
- japane:
- 漁具 [ぎょぐ]
fiŝkaptisto
- Tiu, kiu kaptas fiŝojn: la fiŝkaptistoj […] ĵetas fiŝhokojn en la akvon [59]; fiŝkaptistoj […] etendos tie retojn [60]. fiŝisto
59.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 19:8
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 47:10
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 47:10
- beloruse:
- рыбак, рыбалоў
- ĉine:
- 渔夫 [yúfū], 渔民 [yúmín], 渔人 [yúrén], 打魚者 [dǎyúzhě], 渔工 [yúgōng], 魚夫 [yúfū]
- france:
- pêcheur
- germane:
- Fischer
- hebree:
- דייℷ
- hispane:
- pescador, piscicultor
- hungare:
- halász, haltenyésztő, halárus
- indonezie:
- nelayan
- japane:
- 漁師 [りょうし]
- katalune:
- pescador, pescaire
- nederlande:
- visser
- pole:
- rybak, wędkarz
- rumane:
- pescar
- ruse:
- рыбак, рыболов
- slovake:
- rybár
- turke:
- balıkçı
militkaptito
- Batalinto, kiun malamikoj kaptis kaj tenas mallibera: li ekbatalis kontraŭ Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn [61]; vi trompis min kaj forkondukis miajn filinojn kvazaŭ militkaptitojn [62]; klopodi informi la familiojn de militkaptitoj pri iliaj filoj en la kontraŭa lando [63].
61.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 21:1
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:26
63. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 21a, p. 56a
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:26
63. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 21a, p. 56a
- angle:
- prisoner of war
- beloruse:
- ваеннапалонны
- ĉeĥe:
- válečný zajatec
- ĉine:
- 战俘 [zhànfú], 俘虏 [fúlǔ]
- france:
- prisonnier de guerre
- germane:
- Kriegsgefangener
- hungare:
- hadifogoly
- indonezie:
- tawanan (perang)
- japane:
- 捕虜 [ほりょ]
- katalune:
- presoner de guerra
- pole:
- braniec, jeniec wojenny
- rumane:
- prizonier
- ruse:
- военнопленный
- slovake:
- vojnový zajatec
- ukraine:
- військовополонений
muŝkaptulo
- Eta birdo kiu ekflugante kaptas preterpasajn insektojn; precipe el genro Muscicapa trovebla en la malnova mondo, sed iafoje aplikata al aliaj similaj genroj: muŝkaptulo sidanta sur tomboŝtono [64].
64.
J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
65. Sumeet Moghe, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:African_Dusky_Flycatcher.jpg
65. Sumeet Moghe, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:African_Dusky_Flycatcher.jpg
- beloruse:
- валасяніца
- ĉine:
- 鶲科 [wēngkē]
- france:
- gobe-mouche
- germane:
- Fliegenschnäpper
- japane:
- ヒタキ
- latinece:
- Muscicapa
- ukraine:
- мухоловка, діонея, венерина мухоловка