*sobr/a

*sobra

1.
Modere manĝanta aŭ trinkanta: ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj [1]. VD:abstini, fasti
2.
Ne sub influo de alkoholo: kvankam mi havas ruĝajn okulojn, parolu al mi, kvazaŭ mi estus tute sobra, ĉar ankaŭ ebria mi havas prudenton, eble eĉ pli bonan... [2]; nek sobra, nek ebria, ĉar sobri mankas la kialo, ebrii ― mankas la dezir' [3]. VD:malebria, nedrinkinta
3.
(figure) Modera, singarda, senpasia kaj senpartia: sobraj esprimoj; neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema [4]; li estis senbrida junulo, kiu ofte kontraŭis per siaj agadoj la sanktajn regulojn de la socio, sed por nun konfesi la veron kaj por paroli honeste, kiel decas, li iĝis pli sobra kaj […] agis sufiĉe bone [5]; Adriano estis tre sobra persono, ne aprezis la renesancan abundon de la papa kortego [6]; la aŭtoro mem gratulis nin pro la sobra prezento de ĉiuj opinioj [7]; konflikto inter sobraj klimatrealistoj kaj radikalaj klimatidealistoj [8]; via koro ne estas sobra kaj indiferenta kiel neĝkovrita montpinto [9]. VD:prudenta
1. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 5:6
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
3. Boris Kolker: Libro leg-enda pri tempo legend-a, Monato, 2000/12, p. 26
4. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:2
5. Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, Monato, 2004/07, p. 30
6. Gerrit Berveling: La sola nederlanddevena papo, Monato, 2009/06, p. 22
7. Paŭl Peeraerts: Cenzuro, Monato, 2011/03, p. 5
8. Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, Monato, 2005/11, p. 19
9. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
angle:
sober
beloruse:
цьвярозы
ĉeĥe:
střídmý, střízlivý, zdrženlivý
ĉine:
清醒 [qīngxǐng], 沒有感情 [méiyǒugǎnqíng], 没有感情 [méiyǒugǎnqíng]
france:
sobre
germane:
nüchtern 1. einfach, bieder, simpel, gewöhnlich, schlicht, schmucklos, nüchtern, ohne Besonderheiten, frugal, ohne Firlefanz 2. nüchtern, sauber [metaf] 3. verhalten, zurückhaltend
hispane:
sobrio, -a
hungare:
józan
japane:
節制した [せっせいした], しらふの, 節度ある [せつどある], 落ち着いた [おちついた]
katalune:
sobri
nederlande:
nuchter, sober
pole:
wstrzemięźliwy, bez pasji
ruse:
трезвый
slovake:
striezlivý, triezvy
ukraine:
тверезий, поміркований, стриманий, здержаний, розсудливий, розважливий

*malsobra

1.
Nemodere manĝanta aŭ trinkanta: bruna senforma malsobra vizaĝo, sur kiu ankoraŭ restis signoj de antaŭa beleco […] la okuloj estis ruĝaj […] per unu vorto, jam laŭ la sola eksteraĵo de la vilaĝano oni povis juĝi pri la diboĉa vivo, kiun li kondukis FK . VD:diboĉi, sata
2.
Sub influo de alkoholo: li tie estis en malsobra stato, li tie sin batadis kun kolegoj Hamlet ; ha, mi […] granda malsobrulo […] jen kion kaŭzis al mi la drinkado FK . SIN:ebriaVD:drinkinta
angle:
2. drunk
beloruse:
1. нястрыманы (у пітве, ежы) 2. п’яны, ап’янелы
ĉine:
2. 醉酒 [zuìjiǔ], 酗 [xù], 酒醉 [jiǔzuì], 喝醉 [hēzuì]
france:
1. goinfre 2. ivre
germane:
1. voll (nicht nüchtern), feist 2. betrunken
japane:
不節制の [ふせっせいの], 暴飲暴食の [ぼういんぼうしょくの]
nederlande:
1. niet nuchter 2. dronken
pole:
1. pełny, obżarty 2. pijany, nietrzeźwy
ukraine:
непомірний, надмірний, нездержливий, розгульний, гулящий, нетверезий, п’яний

sobriĝi

Moderiĝi, eviti ebriecon, eksceson, troigon, patoson...: la fino de ĉio alproksimiĝas, prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj [10]; tiu, kiu vivis sendiscipline, sed poste sobriĝis, briligas la mondon kiel la luno libera de nuboj [11].
10. La Nova Testamento, I. Petro 4:7
11. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 13:172, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
beloruse:
цверазець
germane:
sich bescheiden, ausnüchtern, Verzicht üben
japane:
酔いがさめる [よいがさめる], 落ち着く [おちつく]
katalune:
moderar-se, abstenir-se
nederlande:
ontnuchteren
pole:
wytrzeźwieć
ukraine:
тверезіти

administraj notoj