*modest/a PV
*modesta
- 1.
- (iu)
Kaŝanta, aŭ ne alte taksanta, siajn meritojn; montranta nenian
pretendemon pri siaj meritoj:
Moseo estis homo tre modesta
[1];
neniu povis esti pli modesta kaj pli diligenta ol tiu juna homo
[2];
malriĉa, modesta knabino
IK
;
Aleĉjo […] staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun
vizaĝesprimo tute ne gaja
Marta
.
humila, mediokra, modera
- 2.
- (io)
Prezentanta nealtan meriton,
senluksa,
senpompa,
simpla,
senbrila:
modesta loĝejo
IK
;
ili havis sufiĉajn vivrimedojn [kaj] kontentiĝis je sia modesta sorto
[3];
ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la suno
Marta
;
modesta estas nia kunveno, la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi
[4];
kapo majesta, sed cerbo modesta
PrV
;
rangeto rangon respektu kaj modestan lokon elektu
PrV
.
averaĝa

1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 12:3
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
- angle:
- modest 1. unassuming 2. moderate
- beloruse:
- сьціплы, непатрабавальны, невымоўны
- bulgare:
- скромен
- ĉeĥe:
- nepatrný, skromný
- ĉine:
- 謙遜 [qiānxùn], 谦逊 [qiānxùn], 謙 [qiān], 谦 [qiān], 謙虛 [qiānxū], 谦虚 [qiānxū], 客气 [kèqi], 客氣 [kèqi], 逊 [xùn], 遜 [xùn], 自謙 [zìqiān], 自谦 [zìqiān], 婧 [jìng], 虚心 [xūxīn], 虛心 [xūxīn]
- france:
- modeste
- germane:
- bescheiden, zurückhaltend 2. schlicht, unauffällig
- hispane:
- modesto, -a
- hungare:
- 1. szerény 2. igénytelen, egyszerű
- japane:
- 控えめな [ひかえめな], 謙虚な [けんきょな], 慎み深い [つつしみぶかい], 質素な [しっそな], 地味な [じみな], ささやかな
- nederlande:
- bescheiden
- pole:
- skromny
- portugale:
- modesto
- rumane:
- modest
- ruse:
- скромный, непритязательный
- slovake:
- skromný
- ukraine:
- скромний, невибагливий
malmodesta
-
Fiere montranta siajn kvalitojn,
glorama,
vanta:
ŝi estis bela virino, sed fiera kaj malmodesta
[5];
[ili] iras kun etendita kolo kaj kun
malmodesta rigardo […] kaj koketas
[6];
estis iom malmodesta de lia flanko, ke li permesis al si diri al la filino de la
imperiestro: ĉu vi min deziras
[7]?
dum vi forestis, mi estis iom malmodesta (li kondukas lin al la kadavro)
[…] — de malantaŭe li volis vin mortigi
[8].
fanfaroni, imponi, pretendi
5.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3:16
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3:16
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
- angle:
- arrogant, pretentious, immodest, conceited
- beloruse:
- нясьціплы, нявытрыманы, бессаромны
- bulgare:
- нескромен
- ĉeĥe:
- chamtivý, neskromný
- ĉine:
- 驕傲 [jiāoào], 骄傲 [jiāoào], 傲 [ào], 驕 [jiāo], 骄 [jiāo], 傲慢 [àomàn], 嚣张 [xiāozhāng], 囂張 [xiāozhāng], 拿乔 [náqiáo], 拿喬 [náqiáo], 牛屄 [niúbī]
- france:
- immodeste, orgueilleux
- germane:
- unbescheiden, anmaßend, aufschneiderisch, protzig, angeberisch
- japane:
- あつかましい, 出しゃばりの [だしゃばりの], 見栄っぱりの [みえっぱりの], うぬぼれの強い [うぬぼれのつよい]
- nederlande:
- onbescheiden
- pole:
- arogancki, butny, wścibski
- rumane:
- arogant, băgăcios
- slovake:
- neskromný, náročný
- ukraine:
- пихатий, марнолюбний, марнославний, гордовитий, самовпевнений