*kramp/o PV

*krampo

1.
Stangeto aŭ metalstrio kun la ekstremoj fleksitaj orte al la meza parto (do, en la formo de [ aŭ U), uzata por kunfiksi ĉarpentaĵojn kaj aliajn materialojn: multe da fero por najloj […] kaj por la krampoj pretigis David [1]; la krampo premu viajn internaĵojn, ribeluloj, blasfemuloj [2]! tiun angulon okupis ŝtala ŝnurego, kiu estis la kondukanta fadeno de fulmŝirmilo [kiun] fiksis kontraŭ la muro fortikaj krampoj [3].
a)
Simila dratpeco, kiu kuntenas paperfoliojn trapikante ilin.
Rim.: Ĉi tiu subsenco plene kongruas al la ĉefsenco krampo1; ĝi estas apartigita nur por la oportuno de traduko kaj referencado.
VD:kliko, najlo, pinglo1
2.
Fera kurba peco, kun unu aŭ pluraj pintoj, kiu servas por haltigi, kunigi aŭ forte fiksi: krono da larĝaj belformaj folioj interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du torditaj trunketoj Marta ; adoleskaj knabinoj, kiuj revas akiri iun princon, post kiam oni forigis iliajn dentokrampojn [4]; la kuirilo […] estis el aluminio kaj havis specialan duoblan bazon […], la kovrilo estis hermetike fermebla per krampoj [5].
Rim.: Ĉiuj konsentas ke la vorto krampo havas la sencon 1, sed ne ĉiuj scias kaj akceptas la sencon 2, transprenitan ĉi tien el PV kaj esprimantan parton de la sencoj de la franca „crampon“ kaj de la germana „Klammer“. Tamen eĉ la akceptantoj malfacile komprenas kion „haltigas“ krampo; krome, la difino parolas pri unupeca fiksilo, dum la germana „Klammer“ povas esti plurpeca (kp agrafo).
VD:buko, hoko, klemo, ŝraŭbtenilo, vajco
3.
TIPMATGRA Interpunkcia signo, aŭ rekta [ ]ronda ( )angula < >kuniga { }, montranta komencon kaj finon de parentezo: apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon FK ; ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj [6]; se mi rezignus pri ironiaj krampoj […] [7].
angle:
1. staple 2. clamp 3. bracket, parenthesis
beloruse:
1.a сашчэпка 1. клямар, дужка, скобка 2. клямар, скрэпа, змацаваньне 3. дужка
ĉeĥe:
držák, držátko, příchytka, svorka, svěrka, tlačka, upínací čelist, upínadlo
ĉine:
2. 夹子 [jiāzi], 夹具 [jiājù] 3. 括弧 [kuòhú], 支撐架 [zhīchēngjià], 小括号 [xiǎokuòhào], 括号 [kuòhào]
france:
1.a agrafe (metallique), broche
germane:
1.a Heftklammer 1. Krampe 2. Klammer, Spange 3. Klammer (Zeichen)
hispane:
1. grapa
hungare:
1.a fűzőkapocs 1. ácskapocs 2. kapocsvas, vaskapocs 3. zárójel
japane:
かすがい, クランプ, かっこ
katalune:
1. grapa
pole:
1.a zszywka 2. łącznik ciesielski 3. nawias
portugale:
1.a grampo, gato (de ferro)
ruse:
1.a скобка 1. скоба 2. скобяное изделие, скрепа 3. скобка
slovake:
držiak, príchytka, svorka, upínadlo
ukraine:
скоба, скріпа, клямра, гак, металічна лапа, захват, вусики

krampi

(tr)
1.
Kunfiksi per krampoj: krampi ĉarpentaĵojn. VD:broŝuri, agrafi
2.
(figure) Forte alkroĉi: forpelita sur la ŝtonegojn, iometo da verdaĵo sin krampis al la malpli altaj lokoj [8]; pro la minacanta morto kroĉis min krampe ĉe la mizera bastoneto [9].
Rim.: Tiun metaforan sencon mi opinias malklara kaj evitinda. Ĝi ne sekvas el la rekta senco de la vorto krampo, sed estas ŝuldata al la ĝermana etimologio. Ankaŭ la ekzemplo el „Faraono“ estas dubinda: la pola originalo entenas neŭtralan „trzymała się“ (sin tenis), kaj la Varsovia eldono de la traduko (1957) donas „sin rampis“(?!) anstataŭ „sin krampis“. Mi opinias ke pli esperanta maniero esprimi la koncernan sencon estas „forte alkroĉiĝi“. [Sergio Pokrovskij]
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1
9. Valdemar Langlet: El Odeso ĝis Konstantinopolo, Lingvo Internacia, marto 1896
angle:
1. clamp
beloruse:
1. сашчапіць (клямарам, дужкай), змацаваць (клямарам, дужкай)
ĉeĥe:
připevnit skobami
ĉine:
1. [dìng], 鋦 [jū]
france:
1. agrafer
germane:
1. klammern
hispane:
1. grapar
hungare:
1. összekapcsol, összefűz
japane:
かすがいで止める [かすがいでとどめる], クランプで固定する [クランプでこていする], かっこで囲む [かっこでかこむ]
katalune:
1. grapar
pole:
1. zszywać (papier), łączyć (elementy drewniane)
ruse:
1. крепить скобой, сшить скобкой
slovake:
prichytiť, spojiť skobou
ukraine:
скріплювати скобами, зчіплювати

krampilo

Aranĝaĵo por kunkudri paperfoliojn per drataj krampetoj: necesas krampilo por ligi la foliojn [10].
angle:
stapler
beloruse:
стэплер
ĉeĥe:
kancelářská sešívačka
ĉine:
訂書機 [dìngshūjī], 釘書機 [dìngshūjī]
france:
agrafeuse
hispane:
grapadora
hungare:
főzőgép
katalune:
grapadora
pole:
zszywacz
ruse:
скобосшиватель, степлер
slovake:
kancelárska zošívačka

interkrampigi

Apartigi parton de teksto per paro da krampoj.
angle:
parenthesize
beloruse:
узяць у дужкі
ĉeĥe:
vložit do závorek
hungare:
zárójelbe tesz
japane:
かっこで囲む [かっこでかこむ]
pole:
otoczyć nawiasami, wstawić w nawias
ruse:
заключить в скобки
slovake:
dať do zátvoriek

angula krampo

TIPMATKOMPGRA Unu el du tipografiaj signoj < >, kun du linioj, kiu montras komencon kaj finon de grupo, speciale de parentezo.
angle:
angle bracket, chevron
beloruse:
вуглавая дужка
ĉeĥe:
kramle, úhlová skoba
ĉine:
尖括号 [jiānkuòhào]
germane:
spitze Klammer
japane:
山かっこ [さんかっこ]
pole:
nawias ostrokątny
slovake:
lomená zátvorka

kuniga krampo

1.
TIPMATGRA Unu el du tipografiaj signoj { }, kun duobla kurbo, kiu servas por vertikale kunigi plurajn tekstajn liniojn.
Rim.: Fakte tia signo devus pensigi pri agrafo kun ĉarniro en la meza pinto: {
2.
Similforma signo uzata ene de teksta linio kiel ano de krampoparo {...} pli altnivela ol la rondaj kaj la ortaj krampoj.
angle:
brace, curly bracket, curly brace
beloruse:
фігурная дужка
ĉeĥe:
svorková závorka
ĉine:
大括号 [dàkuòhào]
france:
accolade
germane:
geschweifte Klammer
hungare:
kapcsos zárójel, kapcsolójel
japane:
中かっこ [ちゅうかっこ], 連結かっこ [れんけつかっこ]
pole:
nawias klamrowy
ruse:
фигурная скобка
slovake:
svorková zátvorka

rekta krampo, kvadrata krampo

TIPMATGRA Unu el du tipografiaj signoj [ ], kun vertikala linio kaj du horizontalaj linietoj je ekstremoj, kiu montras komencon kaj finon de grupo, speciale de parentezo: kelkaj versikloj inter rektaj krampoj indikas aldonojn [11].
angle:
square bracket, bracket
beloruse:
квадратная дужка
ĉeĥe:
hranatá závorka
ĉine:
方括号 [fāngkuòhào], 大括弧 [dàkuòhú]
france:
crochet
germane:
eckige Klammer
japane:
大かっこ [だいかっこ], 角かっこ [かどかっこ]
pole:
nawias kwadratowy
slovake:
hranatá zátvorka

ronda krampo

TIPMATGRA Unu el du kurbaj tipografiaj signoj ( ), kiu montras komencon kaj finon de grupo, speciale de parentezo: nur la dua ronda krampo permesas distingi la subtilan kurbecon de l’ unua [12].
12. Monato, Carlo Minnaja: Orient-azia itinero, 2008
angle:
parenthesis, round bracket
beloruse:
круглая дужка
ĉeĥe:
kulatá závorka
ĉine:
圆括号 [yuánkuòhào]
france:
parenthèse
germane:
runde Klammer
japane:
小かっこ) [しょうかっこ)], 丸かっこ) [まるかっこ)]
pole:
nawias okrągły
slovake:
guľatá zátvorka

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Mi dubas pri lng="en"{dog} -- laŭ Wells tio estus "clamp".
      Eble Ulriko rekonsideru sian angligon? [Sergio]
      Mi sxangxis, sed ankoraux ne certas pri la afero.
      [Ulriko]
      La bildo en PIV2002 kun difino de "krampo" estas angla
      "clamp". [Russ Williams]
    
pri kuniga ~o:
    Miaopinie tiu krampo en Eo nomigxas vinkulo. [Ulriko]
  
inter~igi: Mankas dua fontindiko.
inter~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
angula ~o: Mankas dua fontindiko.
angula ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kuniga ~o: Mankas dua fontindiko.
kuniga ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.