*kondut/i PV

*konduti

(ntr)
Agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj: li kondutis ne honeste kontraŭ ŝi [1]; mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj [2]; ĉu vi ne devas konduti kun timo antaŭ nia Dio [3]? [ili] kondutas kiel sinjoroj super ili [4]; konduti kiel reĝo Ret ; duonvestitaj junuloj bruadis kaj kondutis kiel petolemaj bovoj Tor ; vi kondutas bone al la homoj, ĉar ŝajnas al vi, ke tia konduto estas memkomprenebla afero Tor ; kial ŝi tiel strange kondutis? Tor ? ili ĉiuj kondutis tre serveme rilate al ŝi [5]; tio ĉi estis por la popolo nova spektaklo kaj neniu sciis, kiel ili kondutos QuV ; vi kondutis al ŝi, kiel ŝtonministo el la Albana montaro QuV ; mi promesas al vi pli bone konduti en la estonteco GDn ; Alekso, homo de bona staturo, […] kondutis kun granda takto PatrojFiloj . VD:rilati1, sin teni5, traktiSUB:dandi, ĝentilumi, kaprici, respekti2
angle:
 conduct oneself, behave
beloruse:
 паводзіць сябе
ĉeĥe:
 chovat se
france:
 se conduire (se comporter), se comporter, agir (se comporter)
germane:
 sich benehmen, sich führen, sich verhalten, sich betragen
hispane:
 portarse, comportarse
katalune:
 comportar-se, captenir-se, portar-se
nederlande:
 zich gedragen
pole:
 prowadzić się, sprawować się, zachowywać się
portugale:
 comportar-se, proceder, haver-se, portar-se, conduzir-se, agir
rumane:
 conduce, să conducă, să se comporte
ruse:
 вести себя
slovake:
 chovať sa, správať sa

konduto

Maniero, laŭ kiu oni kondutas; sinteno, teniĝo: redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto [6]; via konduto estas pia [7]; senbrida konduto [8]; jen estas la klarigo pri mia malsaĝa konduto ChL ; via konduto turmentegas la koron de la patro [9]; homoj kun la plej aristokrata konduto [10]; via konduto ĉiam estis laŭdinda [11].
angle:
 behavior, conduct, deportment, manners
beloruse:
 паводзіны
ĉeĥe:
 chování, jednání
france:
 conduite (comportement), attitude (comportement), comportement, façons (comportement), manières (comportement)
germane:
 Benehmen, Führung, Manieren
hispane:
 comportamiento
katalune:
 comportament
nederlande:
 gedrag
pole:
 wyrobienie, zachowanie
rumane:
 comportament
ruse:
 поведение
slovake:
 chovanie, počínanie, správanie

kondutismo

BIOPSI Teoria koncepto, celanta modelumadon de homaj aŭ bestaj kondutoj, nur konsiderante rektan, observeblan efikon de eksteraj aŭ internaj instigoj; behaviorismo: laŭ kondutismo la psikologio studu nur la observeblan konduton, ĉar tion oni povas mezuri [12].
12. Vikipedio, Psikologio, 2014-01-28
angle:
 behaviorism
beloruse:
 біхевіярызм
france:
 comportementalisme
germane:
 Behaviorismus
pole:
 behawioryzm
rumane:
 behaviorism

bonkonduta

Kiu agas bone, dece: li ĉiam estis bonkonduta infano kaj volas resti tia [13]; iru en vian domon kaj penu esti bonkonduta GDn ; ni diskutu bonkondute kun la kantoro [14].
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
14. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
 выхаваны, ветлівы
ĉeĥe:
 slušný, uhlazený, vychovaný, způsobný
france:
 convenable (comportement), comme il faut (comportement)
germane:
 anständig, gebührlich, manierlich
pole:
 grzeczny, uprzejmy
rumane:
 politicos, civilă, amabil
slovake:
 vychovaný
ukraine:
 який добре поводиться, чемний

malbonkonduta

Kiu agas malbone, maldece: virino bela, sed malbonkonduta [15]; iom malbonkondutaj, arogantaj knaboj [16]; fi! li diris, kia malbonkonduta knabo estas tiu Amoro [17]!
beloruse:
 нявыхаваны, грубы
ĉeĥe:
 špatného chování, špatně se chovající
france:
 inconvenant, malséant
germane:
 ungezogen, ungebührlich
pole:
 niegrzeczny, niesforny
rumane:
 nepoliticos, obraznic, nesupus
slovake:
 zle sa správajúci

miskonduti

Konduti malbone, kontraŭe al la moro: estiĝis suspekto, ke unu dungito sekse miskondutis kontraŭ tiuj junuloj [18]; la apartamento n-ro 50 miskondutis, sed ordigi tion oni ne povis MkM ; firmaoj ne plu povas miskonduti dumlonge, la Reto ne toleras sekretojn Kon11 .
18. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
angle:
 misbehave
germane:
 sich falsch verhalten  sich ungebührlich betragen, entgleisen

administraj notoj