*sufer/i

*suferi

(x)
1.
Senti doloron korpan aŭ mensan: la popolo tie suferis pro manko de akvo [1]; suferi malsaton [2] [3] [4]; suferi de la suno [5]; ŝi […] suferis de la frosto [6]; li dum longa tempo suferis en malliberejo kaj malvarmo [7]; mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas [8]; kapo pekas, piedoj suferas PrV ; suferilo [9]; suferplena ĝemo Marta . VD:doloro, turmento
2.
Sperti malfeliĉaĵon, malagrablaĵon, malprofiton: ni suferis sufiĉe da malestimo [10]; ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron [11]; longa vico da suferitaj humiliĝoj Marta ; vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj [12]; li multe suferis pro siaj opinioj; multe ni devis suferi de tiu malvasta pseŭdopatriotismo [13];
a)
Esti en malbona stato pro nenormala manko de bezonaĵo: junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo Hamlet ; la krimromanoj laŭ li suferas pro similaj mankoj kiel aliaj Esperantaj verkoj: mallerta tekniko de literatura kreado, stranga lingvaĵo [14]; ni estas nur homoj kaj suferas pro homaj difektoj.
b)
Difektiĝi, malprosperi: nia negoco tre suferas de tia situacio; suferi pro, sub krizo; la internaciaj interrilatoj tre suferas pro la multeco de lingvoj; la reputacio de la nomitaj landoj nun grave suferis Monato ; pro la dioksina skandalo en majo 1999 la belga terkultura industrio forte suferis [15]; en julio erupciis Oyama, sur la insulo Miyake, kaj damaĝis rikoltojn, same suferis turismo [16]; la papeco de Romo suferis gravan krizon depost la komenco de la 14a jarcento [17].
VD:mizero, porti, sperti, viktimo
3.
Ricevi la efikon de ago, esti trafita de iu ago: la akuzativon ni uzas nur en tri okazoj: a) por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havantaj sencon aktivan) […] [18]; la konferenco suferis interrompon (estis interrompita).
angle:
suffer
beloruse:
пакутаваць, мучыцца
ĉeĥe:
strádat, trpět, trpět, utrpět
ĉine:
受罪 [shòuzuì], 受难者 [shòunànzhě], 受難者 [shòunànzhě], 受苦 [shòukǔ], 患有 [huànyǒu], 有病 [yǒubìng], 遭到 [zāodào]
france:
souffrir
germane:
leiden, erleiden
hispane:
sufrir
hungare:
szenved
indonezie:
menderita 2. sengsara
japane:
苦しむ [くるしむ], 悩む [なやむ], 苦悩する [くのうする], こうむる, 受ける [うける], 受難する [じゅなんする]
katalune:
sofrir, patir ~plena: desolador, planyent, dolençós.
nederlande:
lijden
pole:
cierpieć
portugale:
sofrer, penar, suportar, agüentar, provar, aturar, padecer, tolerar
ruse:
страдать, мучиться
slovake:
trpieť, vystáť, vytrpieť, znášať
ukraine:
страждати

sufero

Sento, damaĝo de tiu, kiu suferas: elporti tiom da feliĉoj kaj tiom da suferoj mi ne povas Ifigenio ; mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron Hamlet ; suferego lin atakis, doloro kiel ĉe naskantino [19]; transiro de suferoj al ĝojo Ifigenio ; longa konsidero savas de sufero PrV ; ilia animo konsumiĝas de sufero [20]; sufero kaj mizero min trafis [21]; la suferoj de vaga vivo, malriĉegeco FK ; la suferoj de soleco Marta ; kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj [22]; la infano ekkomprenis lian grandan korsuferon VivZam ; [li] respektis la silentan suferon de la malriĉa virino Marta ; la juneco kaj sano daŭris ne longe, baldaŭ venis malsanoj kaj suferoj, kiuj turmentis lin tage kaj malhelpis lin dormi nokte [23].
angle:
suffering
ĉine:
受罪 [shòuzuì], 疾苦 [jíkǔ], 痛楚 [tòngchǔ], 痛苦 [tòngkǔ], 磨难 [mónàn], 磨難 [mónàn], 苦楚 [kǔchǔ], 苦痛 [kǔtòng], 苦处 [kǔchu], 苦處 [kǔchu], 苦难 [kǔnàn], 苦難 [kǔnàn], 苦头 [kǔtou], 苦頭 [kǔtou], 病苦 [bìngkǔ]
france:
souffrance
germane:
Leid, Qual
indonezie:
penderitaan, kesengsaraan
japane:
苦しみ [くるしみ], 悩み [なやみ], 苦難 [くなん], 苦悩 [くのう], 苦悶 [くもん]
katalune:
patiment, angoixa, malestar, dolença
nederlande:
leed
pole:
cierpienie
tibete:
སྡུག་བསྔལ་
ukraine:
страждання, біль, мука

suferanto

Iu, kiu suferas: Li savas la suferanton en lia mizero [24]; malvarma akvo por suferanto de soifo [25]; suferanto ne reiru hontigita [26]; ŝi venadis al la suferantoj kaj parolis al ili vortojn de konsolo [27]; korsuferanto [28]; [li] mortas kun animo suferanta [29].
germane:
Leidender
indonezie:
penderita
japane:
被害者 [ひがいしゃ], 受難者 [じゅなんしゃ]
pole:
cierpiący

suferigi

(tr)
Kaŭzi suferon: tranĉi al si la piedojn kaj sin suferigi [30] (vundi); ne estas bone suferigi virtulon, nek bati noblulon, kiu agas juste [31]; al li ŝajnis, ke li sidas en brulanta forno, ĉi tio lin tro suferigis [32]; Japanio konsistas el vulkana arkipelago kun 86 aktivaj vulkanoj, kiuj dum la jarcentoj suferigis la popolon [33]; tiu ĉi katastrofo suferigis ses landojn [34]; la insulo estas suferigita de la tertremo.
ĉine:
极痛苦 [jítòngkǔ], 極痛苦 [jítòngkǔ]
france:
faire souffrir
germane:
quälen, leiden lassen, in Mitleidenschaft ziehen
indonezie:
menyengsarakan
japane:
苦しませる [くるしませる], 苦悩させる [くのうさせる]
nederlande:
doen lijden, leed berokkenen
pole:
dokuczać (cierpieć), doskwierać (sprawiać cierpienie)
ukraine:
заподіяти страждання, біль, мучити

suferinto

Iu, kiu suferis: nur suferinto ŝatas feliĉon PrV ; suferinto pli valoras, ol lerninto PrV ; Mi faros […] la suferintojn potenca nacio [35]; tiu fontano estis konstruita memore al la suferintoj [36]; dum la vintro la paseroj estis suferintaj de frosto [37].
germane:
Leidgeprüfter
japane:
被害者 [ひがいしゃ], 受難者 [じゅなんしゃ]
pole:
poszkodowany
ukraine:
потерпілий

trasuferi

(tr)
Suferi konstante dum difinita tempo: se li estas senkulpa, Dio mia, kion li trasuferis dum duono de sia vivo [38]!
38. Angelos: en: Mortkondamno de Billy Waldon nuligita, libera folio, 2023-03-28
ĉine:
受罪 [shòuzuì], 受 [shòu], 遭 [zāo], 遭受 [zāoshòu]
france:
subir
germane:
erleiden
pole:
przecierpieć

administraj notoj

tra~i : Mankas dua fontindiko.