*prem/i
*premi
(tr)
- 1.
-
Apliki forton sur aĵon en kontakto.
- a)
- Aplikante forton sur aĵo malvastigi la spacon okupatan de ĝi, aŭ teni ĝin malvaste: premi buteron en potonB , vinberojn, mielĉelarojn; tio estis ŝia ŝpinfasko, kiun ŝi premis en sia mano [1]; li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en siaj brakoj [2]; rakonteto pri paro da geamantoj, karespremantaj sin sur benko en la urba parko [3]; [la flegistoj] komencis laŭregule premeti lian nazon kaj makzelon per akvo kaj glacio [4]; afable premi la manon al iu; premi sian kapon per ambaŭ manojB ; esti premata en la popolamaso; cedante malrapide ni estis premitaj kiel sardeloj en barelo.
- b)
-
Aplikante forton sur aĵo ĝin movi:
ŝi premis la rustiĝintan anson tiel longe, ĝis
ĝi cedis kaj la pordo malfermiĝis
[5];
li kalkulis [la najlojn] de la dekstra flanko:
unujn li forte premis, aliajn turnis
[6];
li denove premis la sonorilbutonon
[7];
premi la musbutonon, klavon; Ilu-ittia […], trovinte platon el ŝtono, kiun li serĉis, premis per la tuta pezo de sia korpo kontraŭ ĝin [8]; la talpo ekpremis per sia larĝa nazo la arkaĵan plafonon kaj dispuŝis la teron [9].
puŝi
- 2.
- (figure)
Ĝenadi, suferigi.
- a)
- (io)(figure) Korpe aŭ anime ĝeni, suferigi, kvazaŭ per tro peza ŝarĝo: najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas (dolorigas la piedon pro sia malvasteco) PrV ; ankoraŭ neniaj profesiaj zorgoj ilin premis [10]; multaj similaj demandoj preme okupis la pensojn de la knabino [11]; la varmo de julia suno premis min, premis la urbon; malĝojaj meditoj premis linB ; la timo lin premis; la laboro min premas; ni prenas el via trezorejo, ĉar la mizero premegas nin [12]; premegata de zorgojZ ; ekonomia krizo premas ĉiujn naciojn; la malbonaj cirkonstancoj povis lin premi, sed neniam rompi; ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron (malĝojigas) [13]; premanta malsato [14], sciigo [15], mallumo [16]; premante kuŝis la varmo sur la tuta naturo [17]; la mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio, la servistino fariĝis nenecesa [18].
- b)
- (iu)(figure)
Tirane trudi ĝenojn kaj suferojn al iu:
Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris
[19];
oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per
malfacilaj
laboroj
[20];
fremdulon ne ofendu, nek premu lin, ĉar fremduloj vi estis
en la lando Egipta
[21];
Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj
Mi
aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj
premantoj
[22];
la Eternulo estos rifuĝo por la premato
[23].
Rim.: Ĉi tiu senco estas oftega en la Biblio, sed ŝajnas, ke la moderna lingvo pli volonte uzas subpremi.
embarasi
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 27
4. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Tria rakonto
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 20a
7. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7a
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 4
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La plej bona afero, kiun faris la galoŝoj
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:1
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 14:6
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 8:22
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:6
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:11
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:21
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:7
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 9:9
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 27
4. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Tria rakonto
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 20a
7. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7a
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 4
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La plej bona afero, kiun faris la galoŝoj
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:1
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 14:6
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 8:22
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:6
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:11
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:21
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:7
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 9:9
- angle:
- press, squeeze
- beloruse:
- ціснуць, націскаць
- ĉeĥe:
- lisovat, mačkat, presovat, tisknout, tlačit, tísnit
- france:
- accabler, appuyer (sur), oppresser, opprimer, pousser, presser (exercer une pression), serrer ~i la manon al iu: serrer la main de qn. ~itaj kiel sardeloj en barelo: serrés comme des sardines. ~anto: oppresseur. ~ato: opprimé (subst.).
- germane:
- 1.a drücken, pressen, quetschen 1.b schieben 2.a bedrücken, belasten 2.b unterdrücken
- hispane:
- presionar, oprimir, pulsar, apretar ~i la manon al iu: apretar la mano de alguien. ~itaj kiel sardeloj en barelo: apretados como sardinas en lata. ~anto: opresor. ~ato: oprimido (subst.).
- hungare:
- ~i la manon al iu: kezet szorít. 1.a nyom, présel 1.b nyom 2.a nyom, nyomaszt 2.b elnyom, nyomást gyakorol rá
- nederlande:
- 1.a drukken, persen, knellen 2.a drukken 2.b onderdrukken
- nepale:
- प्रेस
- pole:
- ~i la manon al iu: naciskać. 1.b naciskać 2.a naciskać 2.b naciskać
- portugale:
- comprimir, premir, apertar, espremer
- ruse:
- 1.a сжать, сжимать 1.b жать, давить 2.a давить, гнести 2.b угнетать
- slovake:
- lisovať, omínať, stisnúť, tlačiť
- ukraine:
- тиснути, стискати, стискувати, давити, напирати, (про одяг, взуття ще) муляти, мулити, пресувати
premo
- 1.
-
Ago premi aplikante forton:
kun konvulsia premo [vi] min kaptas mane ĉe la
spasma pug'
[24];
ĉiuj konkure rapidas al la pordo […], tiu aŭ alia
ricevas ekpremon
[25];
per eta lupeo li malkovris netajn spurojn de fingropremoj,
tiel sur ties ingo kiel sur la kandelo mem
[26];
la operacio efektiviĝas per unu klavpremo.
- 2.
- (figure) Ago premi, ĝeni, suferigi: mi returniĝis, kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno [27]; en la komenco, sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis malrapide [28]; fari ian premon sur la juĝo de l' publiko DL ; pro la insista premo de la movadgvidantoj li ne legis la duan parton […] kun sia homaranisma doktrino [29]; sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj ni progresadis tre malrapide [30].
- 3.
Fizika grando, esprimanta la rilaton inter forto aplikata al surfaco kaj la areo de tiu surfaco:
la atmosfera premo (estigata de la pezo de atmosfero) mezuriĝas per barometro;
la arteria premo; ĝuste per la premo kreiĝas la multekosta ŝtono [31]; la dimensioj de premo estas `ML^-1T^-2`; (figure) labori sub alta premo PIV1 (teĥnika metaforo).
atmosfero, paskalo.
- 4.
- (arkaismo) Premateco: mi plenumos al Vi miajn promesojn, kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, kiam mi estis en premo [32].
24.
P. Peneter: Sekretaj sonetoj, 1932
25. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
26. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 11
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 4:1
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
29. Aleksander Korĵenkov: Unu el verkoj, kiuj honorigas la homaron
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 66:14
25. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
26. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 11
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 4:1
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
29. Aleksander Korĵenkov: Unu el verkoj, kiuj honorigas la homaron
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 66:14
- angle:
- 1. press, pressure 2. press, pressure 3. pressure
- beloruse:
- ціск
- ĉeĥe:
- nátlak, tlak, tíseň
- france:
- 1. pression 2. pression 3. pression 4. oppression
- germane:
- 1. Druck 2. Druck 3. Druck
- hispane:
- 1. presión 2. presión 3. presión 4. opresión
- hungare:
- 1. nyomás 2. nyomás 3. nyomás 4. szorultság
- nederlande:
- 1. het drukken 2. het drukken 3. druk 4. druk
- pole:
- 1. ciśnienie, ucisk 2. ciśnienie, ucisk
- ruse:
- 1. давление 2. давление 3. давление 4. подавленность
- slovake:
- nátlak, stisk, tlak
- ukraine:
- тиск, натиск, напір
prema
-
Premanta:
regis prema silento en la salono
[33];
la prema varmego de somera tago estis forpasonta, kaj baldaŭ
cedos al pli agrabla, vespera aero kun refreŝigaj ventetoj
[34];
prema vetero, atmosfero, varmo, melankolio;
prema potenco, penso, ideo, konsciencriproĉo;
prema peto al la angla reĝo
(vd urĝa)
Hamlet
;
korprema antaŭmorta kriado
[35];
tio faris premegan impreson.
peza, senvigliga, sufoka
33.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 2
34. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15
35. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
34. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15
35. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
- angle:
- pressing, oppressive
- ĉeĥe:
- tlakový, tlačný, tlačící
- france:
- oppressant, pressant
- germane:
- drückend, unter Druck
- hispane:
- agobiante, opresivo, penoso, estrecho
- hungare:
- nyomasztó, fojtó
- nederlande:
- drukkend
- pole:
- cisnący, ściskający
- ruse:
- давящий, гнетущий, тягостный
- slovake:
- lisovací, tiesnivý
premado
- Longa, konstanta premo: kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko? [36]; sub la premado de la mizeroPIV1 .
36.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 42:9
- angle:
- pressure
- beloruse:
- ціск
- ĉeĥe:
- tisknutí, tlačení
- france:
- pression
- germane:
- Drücken
- hispane:
- prensado, embutido, molienda
- hungare:
- nyomás
- nederlande:
- druk
- pole:
- nacisk, presja
- ruse:
- давление
- slovake:
- tlačenie
- ukraine:
- тиснення, натискання, давлення, чавлення, напирання, пресування
premaĵo
- 1.
-
Io kaŭzita de premo; premsigno:
tio ne estas la premaĵo de simio
[37];
la premaĵoj de ĝiaj grandegaj […]piedoj facile
estis distingeblaj
[38];
la montrofingro estas premata kaj la premaĵo bite sendita
[39].
fingropremaĵo
- 2.
PIV1 Medikamento prezentita sub formo de tablojdo kaj farita el kunpremita pulvoro: premaĵo el aspirino.
kapsulo, oblato, pastelo, pilolo, tablojdo.
37.
Arthur Conan Doyle: La
aventuro de la kriplulo
38. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
39. La migranto-krizo
38. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
39. La migranto-krizo
- angle:
- tablet 1. trace
- beloruse:
- 1. адбітак, сьлед 2. таблетка
- france:
- comprimé
- germane:
- Gepresstes 1. Abdruck (Spur)
- hispane:
- comprimido, pastilla
- hungare:
- pasztilla
- katalune:
- comprimit, pastilla
- nederlande:
- tablet
- pole:
- tabletka (sprasowana)
- ruse:
- таблетка
- ukraine:
- таблетка
premateco, premiteco
- Stato de iu premata de la homoj aŭ okazaĵoj: la Eternulo […] vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon [40]; en mia premiteco mi vokis la Eternulon [41]; mi parolos en la premiteco de mia spirito, mi plendos en la maldolĉeco de mia animo [42]; ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj en spacon vastan, kie ne ekzistas premateco [43].
40.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 26:7
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:7
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 7:11
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 36:16
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:7
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 7:11
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 36:16
- angle:
- oppression, pressure
- beloruse:
- прыгнечанасьць
- france:
- assujétissement, oppression, sujétion
- germane:
- Unterdrückung
- hispane:
- sumisión, dependencia, opresión
- hungare:
- szorultság, szorongatottság
- nederlande:
- druk, onderdrukking
- pole:
- ucisk (sytuacja)
- ruse:
- подавленность
- ukraine:
- тиск, тиснява, давка, гніт, пригніченість, пригнобленість, приголомшення, прибитість, утрудненість, важкість
premejo
Ejo, kie oni premas fruktojn: la grenejoj pleniĝos de greno, kaj la premejoj superpleniĝos de mosto kaj de oleo [44]; ne forsendu lin kun malplenaj manoj, sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo [45].
44.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Joel 2:24
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 15:4
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 15:4
- angle:
- fruit press
- beloruse:
- давільня, душыльня
- france:
- pressoir (lieu)
- germane:
- Presswerk Kelterei
- hispane:
- lagar
- hungare:
- présház
- nederlande:
- pershuis, perskamer
- pole:
- tłoczarnia
- ruse:
- давильня
premiĝi
(ntr)
- 1.
- Tuŝi kaj puŝiĝi...: ili malĉastis en Egiptujo, en sia juneco ili malĉastis, tie premiĝis ilia brusto, kaj tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj [46].
- 2.
- (figure) Daŭre dolori, daŭre senti malfeliĉon: premiĝis la koro ne sole pro bedaŭro kaj timo, sed ankaŭ pro honto [47].
46.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 23:3
47. Henryk Sienkiewicz, trad. Mieczysław Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro
47. Henryk Sienkiewicz, trad. Mieczysław Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro
- france:
- se serrer
- hispane:
- apretarse
- ukraine:
- тиснутися, стискуватися
premilo
- 1.
Aparato por elpremi fluaĵon el io: premilo por vinberoj, olivoj ktp; oni tretas vinpremilojn en sabato [48]; funkciigi muelilojn aŭ premilojn kaj por vendi palmoleon [49];
- 2.
- PIV1 Aparato por premi objekton por teni aŭ formi ĝin: premilo por pantalonoj; rompita paperpremilo [50]; alĝustigebla premilo kiu tenas la pentraĵon sur fiksita loko [51].
48.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:15
49. Monato, Emile Malanda Nianga: Edukado ne ekspluatado
50. Monato, Gerrit Berveling: Respektinda virino. Granda animo ĉu iom naiva?
51. Pentrista stablo
49. Monato, Emile Malanda Nianga: Edukado ne ekspluatado
50. Monato, Gerrit Berveling: Respektinda virino. Granda animo ĉu iom naiva?
51. Pentrista stablo
- angle:
- 1. press 2. press
- ĉeĥe:
- depresor, stlačovač
- france:
- 1. pressoir (machine) 2. presse (machine à comprimer)
- germane:
- 1. Kelter, Quetsche 2. Presse, Zange, Zwinge
- hispane:
- 1. exprimidor (máquina), lagar 2. prensa (máquina de comprimir)
- hungare:
- 1. prés
- nederlande:
- 1. pers 2. pers
- pole:
- 2. prasa, tłocznia, wyciskacz
- ruse:
- 1. давило 2. пресс
- slovake:
- depresor, stláčač
- ukraine:
- прес
alpremi
(tr)
- Premi, puŝante al io aŭ iu: hirundo kun la belaj flugiloj forte alpremitaj al la flanko [52]; ŝi alpremis sian buŝon al mia kaj siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon [53]; Dio alpremis la mortintan infanon al Sia koro [54]; li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis [55]; alpremi iun al la muro [56] Marta .
52.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
53. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1,
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 22:25
53. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1,
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 22:25
- angle:
- clasp
- beloruse:
- прыціскаць
- ĉeĥe:
- přitisknout (k), přivinout
- france:
- acculer, blottir, appuyer (à, contre), presser (à, contre), serrer (sur, contre)
- germane:
- andrücken
- hispane:
- apretar (contra), presionar(contra)
- hungare:
- odaszorít, rászorít
- nederlande:
- aandrukken, wegdrukken
- pole:
- dociskać, przyciskać
- ruse:
- прижимать, прижать, придавить
- slovake:
- pritisnúť, privinúť
- ukraine:
- притискати придавлювати, пригортати
alpremiĝi
(ntr)
- Sin premi, sin alpuŝi al...: ŝia infano […] alpremiĝis al ŝia koro [57]; per la kapo kaj brusto ŝi alpremiĝis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta korpo Marta ; ŝi alpremiĝis al mi kun la kapo sur mia brusto [58].
57.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
58. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
58. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
- beloruse:
- прыціскацца
- france:
- se blottir (contre), se presser (contre), se serrer (contre)
- hispane:
- apretarse (contra), presionarse(contra)
ĉirkaŭpremi
(tr)
- Premi de ĉiuj flankoj, ekzemple en siaj brakoj: du blankaj elegantaj manoj ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario Marta ; dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret [59]; ni ĉirkaŭpremis kaj adiaŭis nin [60]; la bubo brulis en la ĉirkaŭprem', kontuze pro la strikta vojo smirga [61].
59.
La Nova Testamento, S. Luko 5:1
60. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
61. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, 1932
60. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
61. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, 1932
- angle:
- embrace, hug
- beloruse:
- сьціскаць (у абдымках)
- france:
- embrasser (serrer dans ses bras), étreindre
- germane:
- umarmen, drücken (umarmen)
- hispane:
- abrazar
- hungare:
- átölel
- nederlande:
- omhelzen
- pole:
- ściskać (w ramionach)
- ruse:
- сжимать в объятиях
- ukraine:
- стискати (з усіх боків), здавлювати
depremi
(tr)
- 1.
- Premi de supre malsupren: poste mi fermis miajn okulojn kaj depremis la ŝaltilon: tintis sonorilo [62]; depremita volbo (korb-ansa) [63].
- 2.
- (figure)
Aflikti:
kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne
faciliĝis, sed ni ĉiel depremiĝis
[64];
ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte
malesperis, eĉ pri la vivo
[65];
Bahá'u'lláh, anstataŭ esti malgaja kaj depremita,
elmontris grandegajn ĝojon, dignon kaj povon
[66].
deprimi
62.
W. Auld: Tempo fuĝas, Monato
63. K. Kraft, M. Malovec: Esperanta-ĉeĥa vortaro, http://mujweb.atlas.cz/Veda/traxler/ev3.htm
64. La Nova Testamento, II. Korintanoj 7:5
65. La Nova Testamento, II. Korintanoj 1:8
66. J. E. Esslemont, trad. Lidja Zamenhof: Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, http://www.bahai.de/bahaaeligo/H-tekstoj/BNE-H3.htm
63. K. Kraft, M. Malovec: Esperanta-ĉeĥa vortaro, http://mujweb.atlas.cz/Veda/traxler/ev3.htm
64. La Nova Testamento, II. Korintanoj 7:5
65. La Nova Testamento, II. Korintanoj 1:8
66. J. E. Esslemont, trad. Lidja Zamenhof: Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, http://www.bahai.de/bahaaeligo/H-tekstoj/BNE-H3.htm
- angle:
- 1. depress, press, push 2. depress
- france:
- 1. presser (de haut en bas), appuyer (de haut en bas) 2. oppresser, déprimer
- germane:
- niederdrücken 1. herabdrücken 2. deprimieren, bedrücken
- hispane:
- 1. pulsar (de arriba hacia abajo), apretar (de arriba hacia abajo) 2. oprimir, deprimir (emocional)
- nederlande:
- 1. neerdrukken 2. deprimeren, ontmoedigen, neerslachtig maken
- pole:
- 2. przyciskać
dispremi
(tr)
- Dispecigi per premo; tute detrui: oni alport[is] dispremitan figon kaj metis sur la ŝvelaĵon, kaj li resaniĝis [67]; la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis [68]; kiel stratan koton mi disbatas kaj dispremas [miajn malamantojn] [69]; Li dispremos niajn malamikojn [70]; (figure) dispremita de timo; (figure) malespero dispremis la patrinon Hamlet .
67.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 20:7
68. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 7:17
69. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:43
70. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 61:12
68. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 7:17
69. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:43
70. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 61:12
- angle:
- crush, squash
- beloruse:
- расьціснуць, раздушыць
- ĉeĥe:
- rozmačkat, roztlačit
- france:
- broyer, écraser
- germane:
- zerdrücken
- hispane:
- moler, triturar, aplastar
- hungare:
- szétnyom, széttapos
- nederlande:
- uiteendrukken
- pole:
- rozgniatać
- ruse:
- раздавить
- slovake:
- rozpučiť, roztlačiť
- ukraine:
- роздавлювати, роздушувати, розчавлювати
elpremi
(tr)
- 1.
-
Eligi per premado:
mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de
Faraono
[71];
kiam la morgaŭan tagon li matene leviĝis, li elpremis
la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da
akvo
[72];
la maljuna poeto ... prenis la malgrandan knabon
sur la genuojn [kaj] elpremis al li la akvon el la
haroj
[73];
elpremi spongon.
Rim.: La objekto povas montri kaj la prematajn aĵojn kaj tion, kio eliĝas el ili.
- 2.
- (figure) Eldevigi tamen tiom prosperis al mi elpremi el li, ke Ilu-ulba kaj Ŝankhatum nenion scias pri ĉi tiu propono [74]; elpremi bagatelan almozon per strata kantado [75].
71.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:11
72. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 6:38
73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
74. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 16
75. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
72. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 6:38
73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
74. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 16
75. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
- angle:
- 1. squeeze out, extract 2. extort
- ĉeĥe:
- vylisovat, vymačkat, vypudit, vytlačit, vytlačovat, vytěsnit
- france:
- 1. exprimer (un liquide) 2. extorquer
- germane:
- ausdrücken, ausquetschen 1. ausdrücken, auspressen, ausquetschen
- hispane:
- 1. exprimir (un líquido) 2. arrebatar
- hungare:
- 1. kinyom, kisajtol, kiprésel 2. kierőszakol
- nederlande:
- 1. uitpersen 2. uitpersen
- pole:
- 1. wyciskać 2. wyciskać
- ruse:
- 1. выжать, выдавить 2. вымогать, вынуждать, вынудить, выдавить
- slovake:
- vypudzovať
- ukraine:
- витискати, видавлювати, вичавлювати, видушувати
enpremi
(tr)
- Enigi per premo: Jozef estis vendita kiel sklavo: oni enpremis liajn piedojn en katenojn [76]; la malbonaj potencoj ... enpremis sin kun puŝo de vento tra la nefermita pordo en la ĉambreton [77]; li frapis per la osteca pugno tiel energie sur sia mallarĝa brusto, ke ĉiumomente oni povis timi, vidi lin enpremi la kavernsonan korpoparton [78]; (figure) [la malamiko] enpremu mian vivon en la teron (mortigu min), kaj mian honoron li metu en la polvon [79].
76.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 105:18
77. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝtono de la saĝuloj
78. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 15
79. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:5
77. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝtono de la saĝuloj
78. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 15
79. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:5
- angle:
- push in
- ĉeĥe:
- vmáčknout, vtisknout, vtlačit, vtěsnat
- france:
- faire une empreinte (dans), enfoncer, forcer (dans), imprimer (faire une empreinte dans qc)
- germane:
- hineindrücken
- hispane:
- encajonar, meter (en un sitio estrecho)
- hungare:
- benyom
- nederlande:
- indrukken
- pole:
- wciskać
- ruse:
- вжать, вдавить
- slovake:
- natisnúť do, vtisnúť
- ukraine:
- втискати, вдавлювати
kontraŭpremi
- premi kontraŭ io: minacis la danĝero esti forportita, la lavistino devis sin kontraŭpremi [80]; li proklamis la imperion por kontraŭpremi la japanan minacon [81].
80.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
81. Goĝong de Koreio
81. Goĝong de Koreio
- germane:
- dagegen drücken
kunpremi
(tr)
- 1.
- Premi ion tiel, ke ĝiaj elementoj fariĝas tre proksimaj: li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis estis kunpremata (faldata per vertikala premo) [82]; la princo mordis la lipojn kaj kunpremis la pugnojn (en signo de kolero) [83]; ĉi tiuj sulketoj kaj maldikaj kunpremitaj lipoj aspektigis lin kiel viron kun maldolĉa temperamento kaj kutima malkontenteco [84]; ombreca figuro de azeno kun strangaspekte kunpremita rajdanto senbrue glitis trans herbejo [85]; li pripalpis [la kandelon], kunpremis la meĉon per la fingroj kaj poste denove kuŝiĝis [86]; li […] ploris malespere kunpremante la kapon per la manoj [87].
- 2.
PIV1 Agi sur korpon tiel, ke ĝia volumeno malpliiĝas: kunpremita aero.
82.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
83. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
84. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 13a
85. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
86. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
87. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
83. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
84. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 13a
85. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
86. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
87. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
- angle:
- compress 1. squeeze together
- beloruse:
- сьціскаць
- ĉeĥe:
- semknout, sevřít, stisknout, stlačovat, tísnit
- france:
- compresser, comprimer, serrer
- germane:
- zusammendrücken
- hispane:
- aplastar, apretar, comprimir (un fichero)
- hungare:
- 1. összenyom 2. összeprésel
- nederlande:
- 1. samendrukken
- pole:
- ściskać
- ruse:
- сжать, сжимать
- slovake:
- stlačiť, zovrieť
- ukraine:
- стискати разом, стискати докупи
kunpremiĝi
(ntr)
- france:
- se serrer les uns contre les autres
- hispane:
- apretujarse, apretarse unos contra otros
kunpremilo
PIV1
Pumpilo, servanta por kunpremi 2 gason: la varma altprema gaso, kiu eliras el la kunpremilo, trairas la duan interŝanĝilon, kiu estas la kondensilo [88].
- angle:
- compressor
- beloruse:
- кампрэсар
- ĉeĥe:
- kompresor
- france:
- compresseur
- hispane:
- compresor
- hungare:
- kompresszor
- pole:
- sprężarka
- ruse:
- компрессор
- slovake:
- kompresor
- ukraine:
- компресор
malpremi
(tr)
- Ĉesigi premadon kaj lasi ion premitan libere reveni al ties normala stato: trenu la krucon ĝis la punkto, kiun vi deziras uzi kiel novan originon, kaj malpremu la musbutonon [89]; eksterigo de la sentoj, per vortoj kaj per iu ajn alia formo, malpremas internajn tensiojn; ni faras streĉon kaj mallongigas la muskolon por ion reteni, sed la birdo ‐ male ‐ devas kun forto malpremi la „fingrojn“ por debranĉiĝi [90].
89.
Draw ‐ la
desegnilo de OpenOffice.org
90. O. Pel: Veraj respondoj al ruzegaj infanaj demandoj, Informa Kanalo Abonu.Com, n-ro 9
90. O. Pel: Veraj respondoj al ruzegaj infanaj demandoj, Informa Kanalo Abonu.Com, n-ro 9
- angle:
- release
- beloruse:
- расьціскаць, адпускаць (нешта сьціснутае)
- hispane:
- dejar de presionar (soltar)
- ruse:
- отжать, разжать
interpremi
(tr)
- Premi unu al la alia: li mem reveme fiksrigardis antaŭ sin, interpremante la fingropintojn de siaj manoj [91]; tie regis vigla interpremado [de la homamaso] [92].
91.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
92. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
92. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
- angle:
- squeeze together
- beloruse:
- сьціскаць (адно з адным)
- hungare:
- egymáshoz nyom
- ruse:
- сжимать (друг с другом)
subpremi
(tr)
- 1.
-
Premi sub sia povo, potenco;
premi
2.b:
ĉu ne subpremas vin la riĉuloj, kaj mem trenas vin
antaŭ la tribunalojn?
[93];
subpremi ribelon, fremdan genton;
batalo por la sendependiĝo de tiu aŭ alia
„subpremata nacio“
[94];
la subpremiteco de la popolo sub la caroj;
(figure)
subpremata de dormo;
[95];
(figure)
li ne povis subpremi en si akuzan voĉon
[96].
despoteco, jugo, sklaveco, skurĝo, sufoki, tiraneco, vipo
- 2.
- (figure) Peni ne montri sian animstaton al la ĉeestantoj, evitante parolojn, korposignojn, ks: Angolm elegante metis manon antaŭ la buŝon kaj subpremis oscedon [97]; [la teatra medio] estas mondeto de envio, venĝemo, flatado kaj subpremitaj sentoj de orgojlo kaj sinadoro [98]; li devis subpremi rideton pri la naiva maniero, en kiu ili lasis sin kapti [99].
- 3.
- (figure) Cedigi, obeigi per morala premo: oni ne povas subpremi tiun bezonon; subpremi sian pasion.
93.
La Nova Testamento, De Jakobo 2:6
94. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pri pacismo
95. La Nova Testamento, S. Luko 9:32
96. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 2
97. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
98. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 16
99. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 18
94. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pri pacismo
95. La Nova Testamento, S. Luko 9:32
96. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 2
97. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
98. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 16
99. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 18
- angle:
- suppress, repress, stifle
- ĉeĥe:
- deptat, potlačit, potlačovat, utiskovat, utlačovat, ututlat
- france:
- dompter, étouffer, mater, réfréner, réprimer
- germane:
- 1. unterdrücken
- hispane:
- reprimir, oprimir, sojuzgar
- hungare:
- 1. elnyom 2. elfojt, elnyom 3. elfojt
- nederlande:
- onderdrukken
- pole:
- 1. gnieść, uciskać
- ruse:
- 1. подавлять, угнетать, притеснять 2. подавить, подавлять 3. подавить, подавлять
- slovake:
- deptať, potlačiť, utláčať, ututlať
- ukraine:
- придавлювати, пригнічувати, придушувати, пригноблювати
trapremi
(tr)
-
Traigi per premado:
trapremi terpomojn, kaĉon; li devis fari la provon, ĉu li povos sin trapremi [100]; multaj maldikaj logantoj de tiu institucio sin trapremas [tra la krado] kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn [101].
100.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
101. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĉefa momento
101. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĉefa momento
- angle:
- squeeze through
- ĉeĥe:
- protlačit. prolisovat
- france:
- broyer et passer, mouliner (broyer et passer)
- germane:
- durchdrücken
- hispane:
- triturar, moler
- hungare:
- átnyom, paszíroz
- pole:
- przeciskać
- ruse:
- продавливать, продавить
- slovake:
- prelisovať, pretlačiť
- ukraine:
- протискати
aerpremo
Mezurebla premo de aero: submeti la organismon al pli alta aerpremo en atmosfero, saturita per oksigeno [102]? sur la proksima maro de Japanio aerofluo malsupreniris, fariĝante altaerpremo (anticiklono) kaj kovrante la tutan japanan insularon [103].
102.
I. Efremov, trad. J. Finkel:
La nebulozo de Andromedo, 2006
103. Monato, Isikawa Takasi: Ekstremaj veter-fenomenoj obliĝas
103. Monato, Isikawa Takasi: Ekstremaj veter-fenomenoj obliĝas
- angle:
- air pressure, atmospheric pressure
- beloruse:
- атмасфэрны ціск
- ĉeĥe:
- tlak vzduchu
- france:
- pression athmosphérique, pression de l'air
- germane:
- Luftdruck
- hispane:
- presión atmosférica, presión del aire
- slovake:
- tlak vzduchu
- ukraine:
- атмосферний тиск
fingropremaĵo
- angle:
- fingerprint
- beloruse:
- адбітак пальцаў
- france:
- empreinte digitale
- germane:
- Fingerabdruck
- hispane:
- huella dactilar
- hungare:
- ujjlenyomat
- ruse:
- отпечаток пальцев
- ukraine:
- відбиток пальця
korpremateco
- Sento de tiu, kiu ricevas korpremon: de kelka tempo ŝi suferis de korpremateco […] kaj imagis, ke ŝi korpe fartas malbone [106].
106.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 3
- france:
- crève-cœur, peine (morale)
- germane:
- Herzdrücken, Bedrückung
- hispane:
- suplicio
korpremi
(tr)
- Sentigi koran suferon, malĝojon, aflikti: kio tiel korpremas vin? [107]. la tuta kristnaskarbeto kaj la kristnasko mem ŝajnis al li korpreme melankoliaj [108].
107.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22
108. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto
108. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto
- beloruse:
- засмучаць
- ĉeĥe:
- drásat, působit tíseň, skličovat, tísnit, zdrcovat
- france:
- accabler (moralement), oppresser
- germane:
- bedrücken
- hispane:
- agobiar (moralmente), angustiar
- slovake:
- pôsobiť tieseň, skľučovať
korpremiĝi
(ntr)
- Senti korpremon pro malĝojo, ĉagreno, kompato...: mi ĉiam korpremiĝas, se mi vidas malsatan plebon juĝi pri granduloj [109].
109.
I. Madách, trad. K. Kalocsay: La Tragedio de l' Homo, 1965
- beloruse:
- засмучацца
- france:
- être navré, se sentir oppressé
- hispane:
- sentirse afligido, sentirse oprimido
korpremo
- Malĝojo, aflikto: ŝi rememoris la restintojn [kaj] neesprimebla korpremo ŝin atakis [110]; li sanigas la korprematojn kaj bandaĝas iliajn vundojn [111].
110.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
111. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 147:3
111. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 147:3
- angle:
- heartache
- beloruse:
- засмучэньне
- ĉeĥe:
- stísněnost
- france:
- chagrin (tristesse)
- hispane:
- angustia, tristeza
- hungare:
- szívszorongás
- pole:
- przygnębienie
- ruse:
- стеснение в груди
- slovake:
- tieseň, úzkosť(pocit)
manpremo
- Saluto de du homoj, farata per reciproka preno kaj premo de mano: la frataj popoloj de Danujo kaj Svedujo salutas sin reciproke, ne per kanonoj, sed per amika manpremo [112]; li manpremis ĝentile afable, ĉiam per intense forta kaj sentpera mano [113].
112.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dano Holger
113. F. Szilágyi: Portreto memore al B.C., Norda Prismo, 56/6
113. F. Szilágyi: Portreto memore al B.C., Norda Prismo, 56/6
- angle:
- handshake
- beloruse:
- поціск рукі
- ĉeĥe:
- stisk ruky, stisknutí ruky
- france:
- poignée de mains serrer la main.
- germane:
- Händedruck
- hispane:
- estrechamiento de manos, saludo dándose la mano darse la mano.
- hungare:
- kézszorítás
- nederlande:
- handdruk
- pole:
- uścisk dłoni
- ruse:
- рукопожатие
- slovake:
- stisk ruky
- ukraine:
- рукостискання, потиск руки
nesubpremebla
-
Kiun oni ne povas subpremi, deteni, kaŝi:
aro da nesubpremeblaj Fenicianoj kaj Damaskanoj
... de tempo al tempo brue rompis la konvenecon de la
loko
[114];
gaja, nesubpremebla brita soldato, vundita sed mansvinganta
[115].
nebridebla
- france:
- irrépressible
- hispane:
- irreprimible, incontenible
paperpremilo PIV1
Peza, ofte ornama objekto, por meti sur paperaĵoj kaj eviti ilian disblovadon: mi ege deziris paperpremilon [116].
- angle:
- paperweight
- beloruse:
- прыціскач (для паперы), прэс-пап’е
- france:
- presse-papier
- germane:
- Papierpresse
- hispane:
- pisapapeles
- hungare:
- papírnehezék
- nederlande:
- presse-papier
- pole:
- przyciskacz (do papieru)
- ruse:
- пресс-папье
- ukraine:
- прес-пап’є
piedpremi
(tr)
- Treti: liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo kaj forbruligadis la domojn de la vilaĝanoj [117]; li paŝas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon [118]; (figure) per Via nomo ni piedpremos (detruos) niajn kontraŭbatalantojn [119]; (figure) kial do vi piedpremas (malrespektas) Mian buĉoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la loĝejo? [120].
117.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo
118. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:25
119. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 44:5
120. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 2:29
118. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:25
119. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 44:5
120. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 2:29
- angle:
- tread, trample, crush under foot
- beloruse:
- таптаць, дратаваць
- ĉeĥe:
- deptat, pošlapat, zašlapat, zašlápnout, šlapat
- france:
- bafouer, écraser, fouler, piétiner
- hispane:
- pisotear, pisar (la uva)
- hungare:
- tapos
- pole:
- deptać
- ruse:
- топтать, вытоптать, затоптать
- slovake:
- deptať, dláviť, pošliapať
- ukraine:
- придавлювати ногою, наступати ногою, топтати, розтоптувати
rulpremi
(tr)
- angle:
- roll
- beloruse:
- раскатваць
- ĉeĥe:
- válcovat
- france:
- rouler (aplatir avec un rouleau)
- germane:
- walzen
- hispane:
- apisonar (aplastar con un rollo)
- hungare:
- hengerel
- pole:
- gnieść
- ruse:
- раскатывать (напр. скалкой)
- slovake:
- valcovať
- ukraine:
- качати (тісто і т.п.), розкачувати, вальцювати
rulpremilo
- 1.
Rulcilindro kun teniloj por platigi paston: la servantinoj per siaj rulpremiloj rulpremis la paston tro maldika [123].
- 2.
Veturilo kun larĝaj pezaj rulcilindroj, servanta por glatigi vojmaterialojn kaj malmoligi la supraĵon de stratoj: Esperanto perceptiĝas kiel ŝosea rulpremilo, kiu pasante premados ĉion morta, platigante ĉiujn kulturajn diferencojn [124].
123.
H. Heme, trad. L. L. Zamenhof: La
Rabeno de Baĥarah
124. Claude Piron: Psikologiaj reagoj al Esperanto, Baudouin p. 225 - 229
124. Claude Piron: Psikologiaj reagoj al Esperanto, Baudouin p. 225 - 229
- angle:
- road roller, roller
- beloruse:
- каток (для ўкладкі асфальту і да г. п.)
- ĉeĥe:
- váleček na nudle
- france:
- rouleau compresseur
- germane:
- 1. Teigrolle 2. Dampfwalze, Walze
- hispane:
- rollo pastelero, apisonadora
- hungare:
- úthenger
- pole:
- wałek
- ruse:
- каток (для раскатывания асфальта и т.п.)
- slovake:
- valček na rezance
- ukraine:
- коток
sangopremo
Mezurebla premo de sango en angioj: Liu Yulian mezuras sangopremon por vilaĝano [125]; iuj plendas eĉ pri […] tro alta sangopremo [126]; [ili] konstatis, ke post preĝo […] ilia sangopremo normaliĝis [127]; laktobakterioj favore influas […] la sangopremon [128].
tensio 2
125.
Mao Yong:
Knabino-kuracistino de ujguroj, 2010-01-15
126. Monato, Stefan Maul: Malfeliĉiga televido
127. Monato, Laimius Stražnickas: Mirakloj en arbarprofundo
128. Monato, Julius Hauser: Oro blanka
126. Monato, Stefan Maul: Malfeliĉiga televido
127. Monato, Laimius Stražnickas: Mirakloj en arbarprofundo
128. Monato, Julius Hauser: Oro blanka
- angle:
- blood pressure
- beloruse:
- крывяны ціск
- ĉeĥe:
- krevní tlak
- france:
- pression artérielle, pression sanguine
- germane:
- Blutdruck
- hispane:
- presión arterial, presión sanguínea
- slovake:
- krvný tlak
- ukraine:
- кров’яний тиск
tempopremo
vinpremanto, vinberpremanto
Tiu, kiu faras moston, elpremante vinberojn: venos tagoj ..., kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto [130]; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super ĉiuj loĝantoj de la tero [131].
130.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 9:13
131. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 25:30
131. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 25:30
- angle:
- winemaker, vintner
- beloruse:
- давільшчык
- france:
- fouleur (de raisin)
- germane:
- Kelter (Mensch)
- hispane:
- pisaúvas
- ruse:
- давильщик
premmaŝino
PIV1
Maŝino por industrie premi objektojn: rulpremmaŝino [132]; kiel laboristo li ne estis tre lerta, ĉar li iam tranĉis al si fingron sub premo-maŝino [133].
132.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
133. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo
133. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo
- angle:
- press
- beloruse:
- прэс
- france:
- presse (machine à comprimer)
- germane:
- Presse
- hispane:
- prensa (máquina de comprimir)
- hungare:
- sajtológép, présgép
- pole:
- prasa (maszyna)
- ruse:
- пресс
- ukraine:
- механічний прес
premdevigi, premnecesigi, premtrudi
(arkaismo)
- angle:
- pressure
- beloruse:
- прымушаць, вымушаць
- ĉeĥe:
- vnutit
- germane:
- zwingen
- hungare:
- kényszerít, nyomást gyakorol rá
- nederlande:
- opdringen
- pole:
- wymuszać
- slovake:
- vnútiť
Rim.:
La radiko „prem“ ofte aperas kiel flankelemento en
kunmetaĵoj,
foje kun nuanco de premo de moralo. Vidu
premkateni,
premmortigi,
premplatigi,
prempenso,
premsigno,
premsonĝo.
administraj notoj
pri
~o 3.:
kor~ateco: Mankas dua fontindiko.
kor~iĝi: Mankas dua fontindiko.
tempo~o : Mankas dua fontindiko.
~devigi, ~necesigi, ~trudi: Mankas dua fontindiko.
La ekzemplo tekstas "atmosfera premo" laŭ uzo, kiu ŝajnas al mi kutima, sed la difino de barometro enhavas "aerpremo"! [MB]pri ~ilo:
La Biblio preskaŭ ne havas ekzemplon kaj ĉiam ili aperas en esprimo de la tipo "treti ~ilon". Mi ne komprenas la ideon malantaŭ la esprimo: la ilon oni funkciigas, la berojn oni eventuale tretas (kaj tiam ne temas pri ilo), sed "treti la ilon" aspektas al mi sensenca. [MB]pri kun~i 1.:
La originala difino tekstis : "~i de du kontraŭaj flankoj" kaj tio ne ŝajnis al mi ĝusta. Laŭ mi "kun~i" diferenĉiĝas ĉefe per tio, ke ĝi insistas pri videbla rezulto, dum "~i 1" insistas pri la aplikata rimedo (kiu eventuale povas konduki al rezulto). [MB]pri kun~ilo:
PIV1 konas ankaux "kompresoro" cxi-sence. [MB]pri rul~ilo:
La termino "rulcilindro" aperas kiel ekz-o sub cilindro, sen difino. En PIV1 oni erare diras, ke ĝi sinonimas al "tamburo 2".pri ~maŝino:
La cxefa diferenco disde ~ilo 1 sxajnas esti la industria uzo. Povas esti aliaj, pli gravaj nuancoj. Necesas trovi ekz-ojn kaj aldoni klarigan rim. [MB]pri ~devigi, ~necesigi, ~trudi:
Atentu! Temas pri tri malsamaj derivaĵoj en unu kapvorto. Pli bone estus ŝovi ilin al dev, neces kaj trud respektive. Ili ne troviĝas en PIV1, tial mi metis indikon ARK, sed necesus trovi ekzemplojn de uzo, ĉar la ideo pri "morala ~o" estas en si interesa. Vd la lastan rim. [MB]~i: Mankas verkindiko en fonto.
kor~ateco: Mankas dua fontindiko.
kor~iĝi: Mankas dua fontindiko.
tempo~o : Mankas dua fontindiko.
~devigi, ~necesigi, ~trudi: Mankas dua fontindiko.