*don/i PV

*doni

(tr)
1.
Meti en posedon aŭ je dispono de iu, ĉu provizore, ĉu definitive: Ludoviko, donu al mi panon [1]; donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki [2]; al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj [3]; malriĉa virino […] petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki [4]; li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li [5]; al leono ne donu la manon [6]; sufiĉe jam mi servis ĉe vi, donu al mi mian salajron [7]; la rajdanto saltis de la ĉevalo, [kaj] donis al li la kondukilojn en la manojn [8]; Abraham […] prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante ĝin sur ŝian ŝultron [9]; Abimeleĥ […] ŝafojn kaj bovojn kaj sklavojn […] donis al Abraham [10]; la reĝo devis efektivigi la promeson kaj doni al li la princinon [11]; kolero pravecon ne donas PrV ; al feliĉulo eĉ koko donas ovojn PrV ; ĉia dono estas bono PrV . VD:disponigi, donaci, konsenti, lasi, oferi, transcedi
2.
Prezenti al ies percepto; montri eblecon: doni signojn per la okuloj [12]; mi donos al vi […] bonan konsilon [13]; mi ne povas doni al vi eĉ la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano Marta ; en la donita okazo estos al vi pli oportune […] [14]; (figure) [tiuj] pordoj […] donis vidon al […] neinviteme aspektantaj koridoroj [15]; (figure) la katedralo […] vere donas la potencan impreson de grandeco kaj forto [16]; UEA […] sukcesis doni al [la kongresoj] novan multfacetan fizionomion de laboro [17].
3.
Sciigi decidon, instrukcion ks: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean [18]? fine li donis sian permeson [19]; al kokino la ovo lecionojn ne donu PrV ; la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj [20]; Adam donis al sia edzino la nomon Eva [21]; doni juĝon [22]; [li] donis al ili raporton [23]; ŝi ne plenumis la ordonon donitan [24]; VD:asigni, destini, prezenti
4.
(figure) Estigi, rezultigi, kaŭzi: ĉu la Kongreso donis iajn rezultatojn [25]? la longe dormintaj semoj komencis doni (produkti) la unuajn trunketojn [26]; la patrino donis al ŝi frapon sur la nazon [27]; estu tute trankvila, mi donos al vi kontentigon [28]; tiu malapero donis grandegan antaŭenpuŝon al la laboro [29]; nigran mortosimilan kapturniĝon […] donas la odoro de fendiĝanta kadavraĵo [30]; mi ne konsilas tion fari, parte pro tio, ke [tio] donus nun grandan konfuzon [31]; tia elparolado donas nenian malkompreniĝon [32]; se simila lingvo eĉ povus esti iam finita, ĝi en la fino absolute nenion donus [33]; unueco donas fortecon PrV .
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 7
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:14
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 20:14
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:13
13. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro 2a
16. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
19. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:20
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:20
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 10:18
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 13:26
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:15
25. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (a)
26. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
28. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
29. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
30. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
31. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
32. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri elparolado en teorio kaj praktiko, Respondo 56, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p: 222
33. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, 7
afrikanse:
gee
albane:
jap
amhare:
ስጥ
angle:
give
arabe:
منح
armene:
տալ
azerbajĝane:
vermək
beloruse:
даваць, даць
bengale:
দিতে
birme:
ပေး
bosne:
daju
bulgare:
давам, дам
ĉeĥe:
dát, podat, podávat, poskytnout, poskytovat, udělit
ĉine:
付出 [fùchū]
dane:
giver
estone:
anda
eŭske:
eman
filipine:
magbigay
france:
donner ~o: don.
galege:
dar
germane:
geben ~i signojn per la okuloj: zuwzinkern. ~i (produkti) la unuajn trunketojn: austreiben (Pflanzen), sprießen.
guĝarate:
આપે
haitie:
bay
haŭse:
ba
hinde:
दे
hispane:
dar
hungare:
ad, nyújt, eredményez ~o: adás, adomány.
igbe:
nye
indonezie:
memberi, memberikan ~o: pemberian.
irlande:
thabhairt
islande:
gefa
japane:
与える [あたえる]
jave:
menehi
jide:
געבן
jorube:
fun
kanare:
ನೀಡಿ
kartvele:
მისცეს
katalune:
donar
kazaĥe:
беру
kimre:
rhoi
kirgize:
берүү
kmere:
ផ្តល់ឱ្យ
koree:
제공
korsike:
kose:
nika
kroate:
daju
kurde:
dayîn, dan
latine:
dabit
latve:
dot
laŭe:
ໃຫ້
litove:
duoti
makedone:
даде
malagase:
manome
malaje:
memberi
malajalame:
കൊടുക്കുക
malte:
jagħtu
maorie:
hoatu
marate:
देणे
monge:
muab
mongole:
өгөх
nederlande:
geven
nepale:
दिन
njanĝe:
kupereka
okcidentfrise:
jaan
okcitane:
donar, balhar
panĝabe:
ਦੇਣ
paŝtue:
ورکړي
pole:
dać, dawać, udzielać ~o: dar.
portugale:
~o: dar, entregar. 4. dar, entregar, aplicar, ministrar, administrar
ruande:
tanga
rumane:
da
ruse:
дать, давать ~o: дар.
samoe:
aumai
sinde:
ڏي
sinhale:
දෙන්න
skotgaele:
thoir
slovake:
dať, poskytnúť
slovene:
dati
somale:
siin
ŝone:
ipai
sote:
fa
sunde:
mikeun
svahile:
kutoa
taĝike:
додан
taje:
ให้
tamile:
கொடுக்க
tatare:
бир
telugue:
ఇవ్వాలని
tibete:
སྟེར་
turke:
vermek
ukraine:
давати
urdue:
دے
uzbeke:
berishi
vjetname:
cung cấp cho
volapuke:
givön
zulue:
pha

donaĵo

Io, kion oni donas: bona donaĵo, […] perfekta donaco [34]; iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio [35]; viaj amikoj ja ne ricevas la donaĵojn pro bezono [36]; unu el la bastonuloj proksimiĝis kaj donis al mi du dikajn cigaredoskatolojn, la lastan donaĵon al la kompatinda pekinto [37].
angle:
gift
beloruse:
дар, падарунак, падачка
ĉine:
[lǐ], 贈品 [zèngpǐn], 天賦 [tiānfù]
france:
cadeau
germane:
Gabe
indonezie:
hadiah, kado, karunia, pemberian
pole:
datek, dar
rumane:
dar, cadou

donema

Kiu volonte donas: li havis doneman, suferan, homan koron [38]; vi estas ege donema: pagi restadon ĉe-maran por junulo, kiun vi ne konis antaŭ kelkaj monatoj [39]. SIN:malavaraVD:donacema, elspezema, sindona
angle:
generous
beloruse:
шчодры, дабрачынны
ĉine:
[kǎi], 雍容大度 [yōngróngdàdù], 仁慈 [réncí]
france:
généreuse
germane:
freigiebig, generös
indonezie:
dermawan, murah hati
pole:
dobroczynny
rumane:
generos

donitaĵo

1.
SCI Datumo, grando, variablo konata je la etapo de problemformulado kaj uzata por trovi serĉataĵon: la donitaĵoj de la problemo; ŝi forte penis penetri en la misteron de la vojaĝo de Omar, sed pro manko de donitaĵoj, la peno estis sensukcesa [40]; meteologiaj donitaĵoj [41]; jen la necesaj donitaĵoj por via satelita instalaĵo koncerne Polan Radion [42]; kolekti statistikajn donitaĵojn pri la inflacio [43]; aŭtomata savkopio de la donitaĵoj en tekokomputiloj ofte mankas [44]; prognozo bazita sur donitaĵoj kolektitaj dum 10 jaroj [45]; laŭ la donitaĵoj de Izabela, f-ino Bolomaj aĝis 79 jarojn [46]; la fakaj donitaĵoj de l’ raporto ebligas scii, kian guston havas la mortiga substanco [47]. SIN:datumo
Rim.: PIV donas por tiu senco ankaŭ la formon donato; eblus diri simple donaĵo.
2.
Io akceptita aŭ konata kaj formanta bazon de esploro, rezonado aŭ konduto: akceptu tion kiel donitaĵon. VD:aksiomo, antaŭsupozo, premiso
40. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro 17a
41. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 14
42. PEJNO Simono: Poloj per pelvo , Monato, 1995/04, p. 17
43. Lawrence Mee: La stelo, Monato, 2005
44. Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, Monato, 2005
45. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997/11, p. 12
46. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 11
47. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 13
angle:
1. datum 2. given, something taken for granted
beloruse:
1. данае (наз., зьвестка) 2. данасьць
ĉine:
1. 內情 [nèiqing], 消息 [xiāoxí], 告示 [gàoshì], 开球 [kāiqiú]
france:
donnée
germane:
1. Angabe, Detail, Datum (Information) 2. Annahme, Voraussetzung
hebree:
מה שניתן
hispane:
dato
hungare:
1. adat, adalék 2. adottság
japane:
与えられたもの [あたえられたもの], 既知のもの [きちのもの]
nederlande:
gegeven
pole:
1. dana (znana wartość) 2. dana (informacja)
rumane:
1. dată 2. dată
ruse:
1. данное 2. данность
ukraine:
давання, те, що дане, дарунок

*aldoni

Doni, meti, fari, diri plie, krom tio, kion oni jam donis, metis, faris, diris: li pagu, kaj li aldonu kvinonon de ĝia valoro kaj donu tion al la pastro [48]; se ni aldonas al ili (nedifinaj tabelvortoj) la literon „k“, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, […] [49]; „tamen“, aldonis li, „mi estas ĉe vi“ [50]; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn [51]; al miaj konstruaĵoj mi aldonos ankoraŭ speciale konstruitan etaĝon, por montri mian genion [52]; ili trinku por ŝia sano, tion ŝi mem propramane aldonis en postskribo [53]. ANT:depreni, forigiVD:aldonita, bisVD:aligi, alvicigi, pliigi, suplementi
afrikanse:
voeg
albane:
të shtoni
amhare:
ጨምር
angle:
add
arabe:
إضافة
armene:
ավելացնել
azerbajĝane:
əlavə etmək
beloruse:
дадаваць, дабаўляць
bengale:
যোগ করা
birme:
ပေါင်း
bosne:
dodati
ĉeĥe:
dodat, přidat, přiložit, připojit
ĉine:
[tiān], 添加 [tiānjiā], 搀加 [chānjiā], 附 [fù], 搭 [dā], 兌 [duì], 加入 [jiārù], 还说 [háishuō], 增 [zēng], 配成 [pèichéng], 互补 [hùbǔ], 募 [mù], 掺入 [chǎnrù]
dane:
tilføje
estone:
lisada
eŭske:
gehitu
filipine:
magdagdag
france:
ajouter
galege:
engadir
germane:
hinzufügen, ergänzen
guĝarate:
ઉમેરો
haitie:
ajoute
hebree:
לְהוֹסִיף
hinde:
जोड़
hispane:
añadir, agregar
hungare:
hozzáad, hosszátesz, hozzáfűz
igbe:
tinye
indonezie:
menambahkan
irlande:
cuir
islande:
bæta
japane:
加える [くわえる]
jave:
nambah
jide:
לייגן
jorube:
fi
kanare:
ಸೇರಿಸಬಹುದು
kartvele:
რჩეულებში
katalune:
afegir
kazaĥe:
қосу
kimre:
ychwanegu
kirgize:
кошуу
kmere:
បន្ថែម
koree:
추가
korsike:
aggiungere
kose:
ukongeza
kroate:
dodajte
kurde:
lêzêdekirin
latine:
addunt
latve:
pievienot
laŭe:
ເພີ່ມ
litove:
pridėti
makedone:
додадете
malagase:
ampio
malaje:
menambah
malajalame:
ചേർക്കുക
malte:
żid
maorie:
tāpiri i
marate:
जोडा
monge:
ntxiv
mongole:
нэмэх
nederlande:
toevoegen
nepale:
जोड
njanĝe:
wonjezerani
okcitane:
ajustar
panĝabe:
ਸ਼ਾਮਿਲ
paŝtue:
اضافه
pole:
dodawać
ruande:
ongeraho
rumane:
adăuga
ruse:
добавить
samoe:
faʻaopoopo
sinde:
شامل
sinhale:
එකතු
skotgaele:
ris
slovake:
dodať, pridať, priložiť
slovene:
dodajte
somale:
ku dar
ŝone:
wedzera
sote:
eketsa
sunde:
nambah
svahile:
kuongeza
taĝike:
илова кардан
taje:
เพิ่ม
tamile:
சேர்க்க
tatare:
өстәргә
telugue:
జోడించండి
ukraine:
додавати
urdue:
شامل
uzbeke:
kiritish
vjetname:
thêm
zulue:
ukwengeza

aldonita

1.
Io kion oni aldonis: pri tio ĉi ĉiu povas konvinkiĝi, ĉar al la nuna broŝuro estas aldonita plena lernolibro [54]; sur la flanko estis aldonitaj la nombroj de la paĝoj [55]; estos aldonitaj ankaŭ la nomoj kaj adresoj de ĉiuj [56]; ni sendas al vi tie ĉi aldonite la staton de via kalkulo fermita ĉe la fino de decembro [57].
2.
(arkaismo) Sindona: [lia] koro estas plene aldonita al Li [58]; vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita [59]; ekstere staras du el miaj servistoj, fortmuskolaj viroj, tiel aldonitaj al mi, kiel amantoj [60]; ĝi postulas […] grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero [61].
angle:
1. additional
beloruse:
1. даданы, далучаны, дадатковы 2. адданы, схільны
ĉeĥe:
přidaný
ĉine:
1. 另外 [lìngwài]
france:
2. attaché (dévoué) , dévoué
germane:
1. hinzugefügt, zusätzlich, ergänzt 2. hingewandt, zugewandt, hingegeben
hebree:
נוסף
hungare:
2. odaadó
indonezie:
1. adisional, ekstra, tambahan
japane:
追加した [ついかした], 添付した [てんぷした], 付録の [ふろくの]
nederlande:
2. toegewijd
pole:
dodany, załączony
rumane:
adăugat, adițional
ruse:
1. добавленный, прибавленный, приложенный
slovake:
pridaný

aldono

1.
Aldonado, ago aldoni: la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco [62]; ĉiu regnano [...] devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn [...] en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon [63]; dum kalkulado […] per deprenoj kaj aldonoj li tenis sin al la ĉefa kerna sumo [64].
2.
Aldonaĵo: mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj kun aldono po manlarĝo [65]; kiam oni aĉetis ĉe la bulkisto spesdekan krakenon, oni ricevis kiel aldonon ses grandajn bulkojn [66]; la radikoj[n] ŝi volis uzi kiel aldonon al la kafo [67].
a)
Kromaĵo, io kromdonata: Alda […] eksidis en la interna ĉambro por legi la dimanĉan aldonon de ilia gazeto [68]; tiu ĉi libro estas depresaĵo el la literatura aldono de la gazeto PACO, 1969 [69].
b)
Teksta krommaterialo kompletiganta aŭ modifanta la ĉeftekston: Oficialaj Aldonoj de la Akademio de Esperanto; „Aldono al la Dua Libro“; nur iam poste [...] ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel „Aldonon al la Fundamento“ [70]; temas pri la aldono al la Statuto, kiu estis akceptita ĉe la lasta balotado per 1570 voĉoj kontraŭ 192 [71].
c)
TIP Teksta krommaterialo helpanta uzi la ĉeftekston: ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro, kun aldono de la Alfabeta Registro [72].
VD:apendico2, komplemento2, suplemento1
angle:
1. addition 2.a addition, supplement 2.b addition, supplement 2.c appendix
beloruse:
дадатак, дабаўка
ĉeĥe:
dodatek, dodání, doklad, přidání (činnost), přídavek (výsledek), příloha
ĉine:
补脉 [bǔmài], 增补 [zēngbǔ], 餘補 [yúbǔ]
france:
2. ajout
germane:
Zugabe, Ergänzung 2. Zusatz
hebree:
תוספת
hungare:
1. hozzáadás, hozzáfűzés 2.a melléklet 2.b kiegészítés, kiegészítő 2.c függelék
indonezie:
tambahan 2.b lampiran
japane:
付加 [ふか], 追加 [ついか], 付録 [ふろく], 補遺 [ほい]
nederlande:
1. toevoegen (subst.) 2. bijvoegsel
pole:
2.a dodatek 2.b dodatek, dopisek, aneks 2. przypis, aneks
rumane:
adaus, plată, supliment
ruse:
1. добавление 2. добавление, приложение
slovake:
dodatok, prídavok, príloha
ukraine:
додаток, добавка, додача

aldoniteco

(arkaismo)
Sindono: du malgrandaj ĉambraj hundetoj fariĝis la escepta objekto de ŝia amo kaj aldoniteco [73]; kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo forgesas bonajn manierojn [74]; paroli pri serioza korespondado aŭ serioza aldoniteco kaj ŝuldigeco kaj tiel plu [...] estus kompreneble malsaĝeco [75].
73. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
74. Viljam Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, gutenberg.org
75. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, gutenberg.org
beloruse:
адданасьць
ĉeĥe:
oddanost, přidanost
hebree:
תוספת
japane:
献身 [けんしん]
pole:
oddanie, poświęcenie się
rumane:
devotament, aditivitatea
slovake:
oddanosť

eldoni

1.
Doni, elmeti eksteren: eldonu (eligi, enmanigu, elirigu) la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin [76]; Li kondamnis ilin, eldonis (elmetis2) ilin al buĉado [77]; [tiu] plej profunda ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido [78]; donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos (aŭdigos) tre bonan muzikon [79]; estas blinda frenezo eldoni (elspezi) tiom da mono por ludiloj [80]; li eĉ eldonis (proklamis) edikton, en kiu li deklaris, ke lia foresto ne daŭros longe [81]; mortverdiktojn li povas eldoni (deklari) ankaŭ el Antiumo [82]; [li] eldonis ordonojn, kiujn [neniu] kuraĝis plenumi [83].
2.
TIP Publikigi kaj vendigi ian ajn verkon: eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacile PrV ; mi volus la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro [84]; Esperanta Jura Asocio kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo eldonis la libron [85]. VD:aperigi, editori, publici2, redakti
angle:
publish
beloruse:
выдаваць, выпускаць
ĉeĥe:
vydat (knihu, zajatce), vystavit
france:
éditer
germane:
herausgeben 1. hergeben, ausliefern
hebree:
לְפַרְסֵם, להוציא לאור
hispane:
editar
hungare:
kiad (pl. könyvet)
indonezie:
menerbitkan
japane:
出版する [しゅっぱんする], 発行する [はっこうする]
nederlande:
uitgeven
pole:
wydać, wydawać
rumane:
edita
ruse:
издать, издавать
slovake:
vydať
taje:
2. ตีพิมพ์
ukraine:
видавати

eldono

1.
Ago doni: li ekĝemis […] post la eldono de [la] juĝo mortiga [86]; li sendis en la amfiteatron sian fidatan liberigiton, por ke ĉi tiu interkonsentu […] pri la eldono de ŝia korpo [87]; oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj [88].
2.
TIP Ekzempleraro de verko publikigita samtempe, prezentanta saman staton de enhavo: la unua eldono de la Universala Vortaro [89]; la franca eldono [90]; trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia [91]; la tuta eldono estas delonge elĉerpita [92]; kvar jarojn poste aperis ĉe TK/Stafeto reviziita kaj plivastigita dua eldono [93]. SIN:versio2VD:eldonkvanto
angle:
2. edition
beloruse:
выдаваньне, выданьне
ĉeĥe:
2. edice, vydání (tiskem), výdej
ĉine:
2. [běn]
france:
2. édition
germane:
1. Herausgabe 2. Ausgabe, Auflage (Ausgabe)
hebree:
2. מַהֲדוּרָה
hispane:
2. edición
hungare:
2. kiadás (pl. könyvé)
indonezie:
2. edisi
japane:
出版 [しゅっぱん], 発行 [はっこう], 第~版 [だい~はん], バージョン
nederlande:
2. uitgave
pole:
1. wydanie 2. wydanie
rumane:
2. ediție
ruse:
2. издание
slovake:
2. edícia, vydanie
taje:
2. ฉบับ, ครั้งที่พิมพ์
ukraine:
2. видання

eldonanto

TIP Persono aŭ societo kiu zorgas pri publikigo de verko: la eldonantojn de l' verkoj mi petas ankaŭ, ke […] ili presu ĉiam la plej novan el la diritaj nomaroj [94]; la eldonantoj […] decidis enpreni en siajn vortarojn diversajn vortojn, kiuj estas komune uzataj en la esperanta literaturo, sed ne estis presitaj en la unua eldono [95]; UEA elstaras kiel eldonanto de la plej multaj periodaĵoj [96]; la eldonanto de tiu dumonata revuo estas Eŭropa Jura Universitato [97]. VD:editoro, eldonejo, eldonisto
angle:
editor
beloruse:
адказны рэдактар, выдавец
ĉine:
編輯器 [biānjíqì], 出版单位 [chūbǎndānwèi], 出版者 [chūbǎnzhě]
france:
éditeur
germane:
Herausgeber, Verleger
indonezie:
editor
japane:
発行者 [はっこうしゃ]
nederlande:
uitgever

eldonejo

TIP Entrepreno kiu eldonas verkojn: Hachette iĝis grava eldonejo ankaŭ por Esperanto: ĝi aperigis la verkojn de L. L. Zamenhof [98]; ekzistas minimume dek ses sendependaj eldonejoj, kiuj regule aperigas librojn […] esperantajn [99]; noto de la eldonejo: por povi pozitive reagi al tiuj ĉi subtenopetoj ni bonvenigas donacajn abonojn al Abonhelpa Fonduso de Monato [100].
angle:
publisher
beloruse:
выдавецтва
france:
éditeur
germane:
Verlag
indonezie:
penerbit
japane:
出版社 [しゅっぱんしゃ], 発行所 [はっこうじょ]
nederlande:
uitgeverij

eldonisto

TIP Profesiulo, kiu mendas aŭ akceptas manuskriptojn, korektas ilin, planas ilian presadon kaj disvendadon: kompatinda scienculo, kiu laboris dum dek jaroj por eldonistoj en Amsterdam [101]; [la] ĵus verkitan versaĵon […] ili facile povis vendi al inteligentaj eldonistoj [102]; la libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena skribtablo Marta ; junaj legantoj de la recenzata rakonto povus danki la tradukistinon kaj la eldonistojn [103]. VD:editoro, eldonanto
101. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro 19a
102. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Al Paul Verlaine
103. G. Pausewang: Infanoj en la arboj, Monato, 1996/12, p. 18
angle:
publisher
beloruse:
выдавец
ĉeĥe:
editor, nakladatel, vydavatel
ĉine:
出版者 [chūbǎnzhě]
france:
éditeur
germane:
Herausgeber, Verleger
hebree:
מוֹצִיא לָאוֹר
hispane:
editor
hungare:
(könyv)kiadó
indonezie:
penerbit
japane:
出版業者 [しゅっぱんぎょうしゃ]
nederlande:
uitgever
pole:
wydawca
rumane:
editor
ruse:
издатель
slovake:
vydavateľ
taje:
ผู้พิมพ์จำหน่าย
ukraine:
видавець

disdoni

Doni al multaj, distribui: ŝi disdonas manĝon al sia domanaro [104]; li ordonis disdoni neordinarajn rekompencojn al ĉiuj [105]; j ili malavare disdonas siajn diverstemajn opiniojn [106]; la ĝenerala kancelario disdonis senpage […] ŝvitbanejajn biletojn Metrop ; nobelo promesojn disdonas kampulo promesojn plenumas PrV .
angle:
give out, give away, distribute
beloruse:
раздаваць
ĉeĥe:
rozdat
ĉine:
俵分 [biǎofēn], 周延 [zhōuyán], 散佈 [sànbù]
france:
distribuer, répartir
germane:
verteilen
hebree:
לחלק
hispane:
repartir
hungare:
kioszt, szétoszt, eloszt
indonezie:
membagikan, mendistribusikan
japane:
分配する [ぶんぱいする], 配布する [はいふする]
nederlande:
uitdelen
pole:
rozdać, rozdawać, wydzielać
rumane:
repartiza, distribui, livra
ruse:
раздать, раздавать
slovake:
rozdať
tibete:
གྲེམས་འགྲེམས་བཀྲམས་ཁྲོམས་
ukraine:
роздавати

fordoni

Tute kaj definitive doni: Abraham fordonis ĉion, kion li havis [107]; mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko [108]; ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la ĉambreto Marta ; li volas fordoni sian vivon pro vanta admirado [109]; tiel mi fordonas mian animon al la diablo [110]; [ili] ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian solan paron ili fordonis por ripari [111]; se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas PrV ; fordoni anseron, por ricevi paseron PrV . VD:dediĉi, forlasi, oferi
angle:
give away, give up, abandon
beloruse:
аддаваць
ĉeĥe:
obětovat, předat, zbavit se
ĉine:
走开 [zǒukāi], 交 [jiāo]
france:
faire don (de), sacrifier (faire don de qc)
germane:
weggeben, abgeben
hebree:
להעניק
hispane:
entregar
hungare:
odaad
japane:
与えてしまう [あたえてしまう], ゆだねる
nederlande:
weggeven, wegschenken
pole:
oddać, oddawać
rumane:
abandona
ruse:
отдать
slovake:
obetovať, zbaviť sa

fordoniĝi, sin fordoni

(figure) Tute kaj plene sin dediĉi: ili fordonis sin al siaj kapricoj [112]; ĉiu fordonis sin al sia kurado, kiel ĉevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon [113]; ili fordonis sin al malĉastado [114]; kun plena amo ŝi fordoniĝis al la objekto de sia laborado Marta ; ĉu ŝi fordonis sin al vi tuj, subite Metrop ? tiam mi komencis pli serioze fordoniĝi al mia revo [115]; ŝi fordonis sin al sia malĝojo [116].
angle:
to devote oneself
beloruse:
аддавацца
ĉeĥe:
obětovat, předat, zbavit se
france:
s'adonner
pole:
oddać się, oddawać się czemuś
rumane:
denunța
ruse:
отдаться, предаться
slovake:
obetovať, zbaviť sa

maldonema

Kiu ne volonte donas; avara: pri la Dio de la Malnova Testamento bildigta kiel „bravulaĉo maldonema, maljusta, kaprica kaj malbonvola“, McGrath rebatas per la aserto ke mem absolute ne kredas je tia Dio [117]; Sinjoro Harpagono estas […] el ĉiuj mortuloj plej malmola kaj plej maldonema [118].
117. Vikipedio, The Dawkins Delusion?
118. Molière, trad. Sam. Meyer: La avarulo, p. 45
angle:
avaricious
france:
avare
germane:
unfreigiebig, geizig

redoni

1.
Doni returne al la doninto ion, kion oni ricevis: mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi [119]; post tri tagoj Faraono […] redonos al vi vian oficon [120]; li redonu la rabitaĵon, kiun li rabis [121]; maljuna sinjorino afable redonis la saluton per kapsigno [122]; Redonon de salut’ kaj bondeziroj // Tuj post’ alveno nia li elsendis Hamlet ; oni prenas avide, oni redonas malrapide PrV . VD:reciproki, repagi
2.
Rekompenci bonaĵon aŭ malbonaĵon ricevitan: Fernando […] al ŝi redonis la karesojn, kiujn ŝi al li malŝparis [123]; al maldiskretaj kaj senĉesaj demandoj, […] li povis redoni nur malprecizajn respondojn [124]; redoni al ĉiu laŭ lia konduto [125]; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj [126]; ŝiaj pekoj amasiĝis ĝis la ĉielo, […] redonu al ŝi, ĝuste kiel ŝi donis, kaj duobligu duoble laŭ ŝiaj faroj [127]; batata Hiksos redonas la batojn kaj iafoje mortigas la persekutanton [128]; oni prenas per manoj, redonas per piedoj PrV . SIN:repagi
3.
Restarigi al iu ion, kion li perdis: petu la diojn, ke ili redonu al vi la saĝon [129]; miaj kisoj redonu serenan rigardon al viaj okuloj [130]; horo da ripozo al li redonis novajn fortojn [131]; mi ne povas redoni al li la feliĉecon [132]; redoni trankvilecon al ŝia animo [133]; redonu la pacon al la infanaro FK ; la varmo de la korpo redonis al ĝi la vivon FK ; hipnoto ankaŭ helpas redoni memorojn, kiuj[n] la persono ne plu memoras [134]; ili tiam redonis al mi esperon kaj inspiron [135].
4.
Transdoni3, bildigi2, esprimi, reprodukti2: via desegno […] ne redonas sufiĉe la ideon kaj la karakteron de la originalo Marta ; [unu] frazo […] ne povas redoni la tutan intencitan mesaĝon [136]; la genia duopo […] brile redonis la majstroverkojn de Heine [137]; Hitler nur redonis, en demagogia formo, vaste regantan opinion, resumante popularajn antaŭjuĝojn [138]; plene fiaskis ankaŭ la klopodo de la aŭtoro plurloke en sia romano redoni en la dialogoj de la agantoj germanajn dialektojn aŭ eksterlandulajn misprononcojn de la germana [139]. SIN:transdoni, speguli2
Rim.: Kvankam Zamenhofa, tamen por ĉi tiu signifo la paŭsaĵo de formo nacilingva estas nelogika: oni donas nek ree, nek reen, oni pludonas la impreson, bildon ktp. Tial pli ĝusta vorto estas transdoni3. [Sergio Pokrovskij]
angle:
1. give back, return 2. compensate, pay back, repay, retaliate, get revenge 4. reproduce, express, render, reflect
beloruse:
аддаваць (назад), вяртаць, аднаўляць
ĉeĥe:
vrátit
ĉine:
回声 [huíshēng]
france:
redonner, rendre (redonner, reproduire), restituer, rendre la pareille, revaloir
germane:
wiedergeben 1. zurückgeben
hebree:
להחזיר
hispane:
1. devolver
hungare:
1. visszaad 2. viszonoz, visszafizet (átv.) 4. visszatükröz, visszaad
indonezie:
1. mengembalikan 2. membalas (dendam dsb.), membalas (perbuatan baik dsb.), memberi kompensasi, mengganti rugi
japane:
返す [かえす], 報いる [むくいる], 再現する [さいげんする]
nederlande:
1. teruggeven 2. weergeven, terugbetalen 4. weergeven
pole:
1. oddać, oddawać, zwrócić 2. oddać, oddawać, rewanżować się 4. oddać, oddawać
rumane:
restitui, da înapoi
ruse:
1. отдать 2. воздать 3. вернуть 4. воспроизвести, отобразить, передать
slovake:
vrátiť
taje:
1. คืน 2. เอาคืน
tibete:
ཚུར་ལོག་པ་
ukraine:
віддавати, повертати
volapuke:
1. gegivön

transdoni

1.
Doni al iu ion ricevitan de alia: [li] transdonis en liajn manojn ĉion, kion li havis [140]; idealoj transdonitaj al ni de niaj prapatroj Homaranismo ; religio komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj [141]; ŝi trovis tie kuiristinon, al kiu ŝi transdonis la letereton, kiun ŝi ricevis de la libristo Marta ; prenu tiun ĉi glavon […kaj] transdonu ĝin al mia maljuna patro [142]; leginte ĝin, vi ne hontos transdoni vian ekzempleron al amiko [143].
2.
Meti iun aŭ ion sub povon de alia: se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la guberniestro FK ; mi al vi transdonas mian sorton Ifigenio ; la administradon de la bieno ŝi transdonis al la edzo kaj lasis al li plenan liberecon [144]; kiam mi min pafmortigos, oni vin transdonos al la juĝo [145]; vi nun tuj ligos kaj transdonos al ni tiun ĉi kondamnitan krimulon [146]; mi transdonis la direktilon al la knabo [147].
3.
Esprimi, prezenti4, reprodukti2, sentigi ideon, impreson, etoson ktp: la tradukon mi faris kun granda pietismo por la pola originalo kaj la lingvo Esperanto, penante eble plej fidele transdoni la enhavon kaj ĝian formon [148]; ĉio havigis al li hidan kaj nenaturan aspekton, pri kiu neniu priskribo kapablus transdoni adekvatan koncepton [149].
140. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:4
141. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
142. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
143. D. Broadribb: Vi ne hontos transdoni vian ekzempleron, Monato, 2002:3, p. 25-26a
144. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 20a
145. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
146. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
147. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto 1a
148. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo de A. Grabowski
149. C. Dickens, trad. W. Auld: La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika, Ĉap. 3ª.
angle:
give over, hand over, transfer
beloruse:
перадаваць
ĉeĥe:
doručit, doručovat, předat, přenést, převést, tlumočit, vydat
ĉine:
传递 [zhuànyuè], 繳 [jiǎo], 已繳 [yǐjiǎo], 付 [fù]
france:
transmettre (donner ce qu'on a reçu)
germane:
übergeben 3. wiedergeben
hebree:
למסור
hungare:
átad, átnyújt
indonezie:
mentransfer, mengoper
japane:
渡す [わたす], 引き渡す [ひきわたす], 伝える [つたえる], 伝達する [でんたつする]
nederlande:
overhandigen
pole:
przekazać, przekazywać
rumane:
înmîna, trece
ruse:
передать
slovake:
doručiť, odovzdať, prenechať
taje:
ฝากให้, มอบ

ludoni

(tr)
Luigi: ludoni al ili pecon da tero [150]; via sankteco ludonos al ni la kanalon por cent jaroj, kaj ni pagos por tio mil talentojn jare [151]; tial ke la mono mankis […], li ludonis aparte la du bienojn [152]. VD:lupreni
angle:
rent, lease
beloruse:
здаваць у арэнду, даваць напракат, даваць унаём
ĉeĥe:
pronajmout (někomu)
ĉine:
[kuàng]
france:
louer (donner en location)
germane:
verleihen, verpachten, vermieten
hebree:
להלוות
hispane:
ofrecer en alquiler
hungare:
bérbe ad, kiad
indonezie:
menyewakan
nederlande:
verhuren
pole:
dawać w najem (wynajmować), dawać w dzierżawę(dzierżawić)
rumane:
închiria, arenda
ruse:
сдавать внаём, сдавать напрокат, сдавать в аренду
slovake:
dať do prenájmu, prenajať
ukraine:
здавати внайми, напрокат, в оренду

oferdoni

Oferi, prezenti kiel oferon: neniu viro kaj neniu virino faru plue laboraĵon, por dondoni al la sanktejo. Kaj la popolo ĉesis alporti, kaj la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj eĉ superflua [153]; pri centmil rubloj vi ĝin trompas, donante putran drapon, kaj poste vi dondonas dudek arŝinojn, kaj vi postulas ankoraŭ, ke oni donu al vi rekompencon por ĉi tio! [154].
angle:
to offer up, sacrifice
beloruse:
ахвяраваць
ĉeĥe:
dát za oběť, obětovat, žertvovat
ĉine:
報盤 [bàopán], 建議過 [jiànyìguò], 提議過 [tíyìguò]
france:
offrir
germane:
anbieten
hebree:
להקריב
hungare:
áldozatul ad
indonezie:
mempersembahkan
japane:
寄付する [きふする], 奉納する [ほうのうする]
nederlande:
aanbieden
pole:
ofiarować, złożyć ofiarę
rumane:
introduce, sacrifica
ruse:
жертвовать (на что-л.)
slovake:
dať za obeť, obetovať
ukraine:
жертвувати

oferdono

Ofera, respekta, honoriga donaco: iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj dondonoj [155]. VD:dediĉo, omaĝo
155. La Nova Testamento, S. Luko 21:5
angle:
offering, sacrifice
beloruse:
ахвяраваньне
ĉeĥe:
obětovaná věc, oběť, žertva
ĉine:
供物 [gòngwù], 飣 [dìng], 奉现 [fèngxiàn], 供 [gòng]
france:
offrande
germane:
Opfergabe
hebree:
קורבן
hungare:
áldozati adomány
indonezie:
korban, kurban, persembahan
japane:
寄付 [きふ], 奉納 [ほうのう]
nederlande:
offergave
pole:
ofiara, wotum
rumane:
ofrandă, sacrificiu
ruse:
пожертвование
slovake:
obeta (obetovaná vec), obeť
ukraine:
приношення, дарунок, пожертва, пожертвування

nomdona

1.
Kiu donas nomon, unuafoje nomas: la reĝo invitis kvin saĝulojn al la nomdona ceremonio kaj petis ilin proponi bonan nomon por la reĝido [156].
2.
Kiu donas sian nomon al iu aŭ io; eponima: la lingvaj rimedoj de Esperanto permesas distingi apartenon al la nomdona popolo de la lando disde landaneco [157].
156. Miaohui: La nomdona ceremonio, budhano.com, 2013-04-30
157. Akademio de Esperanto: Deka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, 2023-09-24
france:
1. nommeur (adj.) 2. éponyme (adj.)

nomdonanto

1.
Donanto de nomo aŭ nova nomo al tio, kio ankoraŭ ne havis ĝin: abundegas eraroj kaj fuŝaĵoj en tiuj sciencaj nomoj [...]; kaŭzoj por tiu priplorinda situacio estas pluraj: nesufiĉa regado de Latino kaj/aŭ la greka, malzorgo kaj indiferenteco de nomdonantoj [...] [158].
2.
Donanto de sia nomo al iu aŭ io alia; eponimo: la plej multaj bandestroj estas ankaŭ nomdonantoj de la orkestroj fonditaj de ili, ekzemple Glenn Miller, Duke Ellington, Benny Goodman [159].
158. M. Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo, Monato, 2007:05, p. 16a
159. -: Bandestro (muziko), Vikipedio, 2015-01-09
france:
1. nommeur (subst.) 2. éponyme (subst.)

sindona, sindonema

Preta servi ĉiuokaze al iu aŭ al io, ne zorgante pri sia intereso: via koro estu tute sindona al la Eternulo [160]; ofte amiko estas pli sindona ol frato [161]; plej sindona sklavino, ne forlasanta lin kiel ombro [162]; mi kore vin gratulas pro tiuj rezultatoj, kiujn donis via energia kaj sindona dudek-jara laborado [163]; oni devas favori per ĉiuj uzeblaj rimedoj la korajn, sciencajn, sindonemajn homojn, kiuj kuraĝas entrepreni tiun grandegan batalon [164]; ĝis hodiaŭ mi konsideris cin kiel sindoneman amikon [165]; mi bezonus personon fidindan kaj sindoneman, kiu min sciigus pri ĉio, kio okazas en la kastelo [166]. VD:diligenta
160. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 8:61
161. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 18:24
162. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 15a
163. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
164. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
165. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
166. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
angle:
devoted, self-sacrificing, helpful, generous, selfless
beloruse:
самаадданы, самаахвярны
ĉeĥe:
oddaný
ĉine:
不顧自己 [bùgùzìjǐ]
france:
dévoué, généreux (désintéressé)
germane:
hingebungsvoll, selbstlos
hispane:
altruista, desinteresado (en el sentido de no pretender sacar provecho)
hungare:
odaadó, önzetlen
indonezie:
berbakti
japane:
献身的な [けんしんてきな]
nederlande:
dienstvaardig, opofferingsgezind
pole:
oddany, przywiązany
rumane:
generos, atașat
ruse:
преданный, самоотверженный
slovake:
obetavý, oddaný
ukraine:
самовідданий

sindono, sindoneco, sindonemo

Servemo, helpemo senatenta al propra profito aŭ plaĉo: Ĉu oni rakontis al vi pri la sindono de Sara? ‐ demandis Tutmozis [167]; tion ĉi garantias al ni ne sole la konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj, sed ankaŭ la karaktero mem de ilia lando [168]; kaj mi (...) nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon, estimon kaj sindonecon [169]; kia sindono, kia diligento, kia pacienco [170]! VD:abnegacio
167. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 22a.
168. Zamenhof: La parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista, Kembriĝo, 1907-08-12
169. N. V. Gogol, trad. Zamenhof: La revizoro, 2:8
170. C. Declerck: Aŭdace honesta romano, Monato, 1996:4, p. 24a
angle:
self-sacrifice, devotion, helpfulness, generosity, selflessness
beloruse:
самаадданасьць, самаахвярнасьць
ĉeĥe:
náklonnost, obětavost, oddanost, sebeobětavost
ĉine:
奉献 [fèngxiàn], 沉溺于 [chénnìyú], 献身 [xiànshēn]
france:
dévouement, don de soi, générosité
germane:
Hingabe
hispane:
entrega (desinteresada de uno mismo), altruismo
hungare:
odaadás, önzetlenség
indonezie:
bakti
japane:
献身的であること [けんしんてきであること]
malaje:
menambah, tambahan
nederlande:
opoffering, overgave, toewijding
pole:
oddanie, przywiązanie
rumane:
afecțiune
ruse:
преданность, самоотверженность
slovake:
náklonnosť, obetavosť, oddanosť
tibete:
སྦྱིན་པ་

kritika eldono

BELETIP Editorita eldono2 de verko, entenanta difinitan staton de la teksto, akompanatan de glosoj, komentoj...: la eroj de la Kantoj estas kvardek unu, inkluzive de fragmentoj neniam aperintaj dum la vivo de la aŭtoro, sed aldonitaj en kritika eldono kvardek jarojn post lia morto [171].
171. C. Minnaja: Kantoj de Leopardi, Literatura Foiro, [2018?]
beloruse:
крытычнае выданьне
france:
édition critique
indonezie:
edisi kritis
pole:
wydanie krytyczne
portugale:
edição crítica
rumane:
ediție critică

proveldono

KOMPTIP Unua, prova eldono2 de ne finpolurita verko, per kiu oni konigas la verkon kaj ekkonas la reagojn de la publiko: lia plej grava lernolibro, kies proveldono aperis kiel multobligaĵo en 1949, estas la riĉe ilustrita ‚Privilegia vojo‘ [172].
172. A. Korĵenkov: Vilho Setälä naskiĝis antaŭ 125 jaroj, La Balta Ondo, 2017-04-04
france:
version bêta, version d'essai

administraj notoj

pri re~i 4.:
  Tiu rimarko estas laŭ mi repripensinda, ĝi ja rilatas al la nun
  aldonitaj snc-oj "prezenti", "sciigi"
  signifante "reprezenti" / "resciigi" ion [WD]
    /rim/
      La signifo de re~i/"don.re0i.kopii"/ ne
      estas derivebla el ties komponantoj; ĝi estas nelogika
      paŭsaĵo de plursignifa vorto angla-franca.
    /rim/