*vic/o PV

*vico

1.
Sinsekvo da personoj aŭ objektoj aranĝitaj laŭ unu linio, unu apud aŭ post alia: Nilo ĝis Memfiso fluas inter du montaj vicoj [1]; birdoj […] fluge sekvis en du longaj vicoj [2]; la lasta en la vico [3]; tulipoj staris en du longaj vicoj [4]; vico da salikoj [5]; malgrandaj palacoj kun vicoj de kolonoj [6]; eniris en du vicoj deko da gvardiistoj [7]; proksime […] staris la regimentoj, en maldensaj vicoj (kp falango) [8]; la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ Izrael [9]; (figure) idisto enŝteliĝis en la esperantaj vicoj por saboti nian aferon Lanti ; kiam mi […] troviĝis iam en la festĉambrego […] por aŭskulti koncerton, sur la tria vico de apogseĝoj liniiĝantaj antaŭ mi, sidis rava junulino ; juna viro […] ridete montranta vicon da belegaj dentoj ChC ; dentvicaj frontonoj [10] (prezentantaj vicon da dentoj). VD:aro, ĉeno, procesio, serio, spaliro
2.
Longa sinsekvo da okazoj aŭ momentoj en la tempo: dediĉi tutan vicon da jaroj al la ellernado de [la latina] lingvo EE ; pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj, […] antaŭ ol la afero estos decidita FK ; post longa vico da batalado kaj suferoj EE ; vico da konsideroj, kiuj […] ankoraŭ ne alprenis en ŝia menso tre precizajn formojn Iŝtar ; trakuris lian duonfrenezan kapon, fulmorapide, vico da konfuzaj demandoj Iŝtar ; bone li rememoradis la tutan vicon da okazoj QuV .
3.
En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, je kiu ĉiu el ili plenumiĝas: kiam mia vico alvenis […], oni diris ke […] mi devas pagi pli ol mi havis KKl ; mi donis al ŝi mian vicon deklami KrM ; atendu vian vicon, baldaŭ vi ne plu ridos KrB ; nun estas via vico morti [11]; ĝis nun […] oni atakadis aliajn urbojn, nun venis la vico al nia urbo [12]; rapide [la bastono] laboris kaj neniu atendis longe sian vicon [13]; antaŭ ĉio zorgu oficon, – plezuro atendos sian vicon PrV .
4.
MATPIV1 (en aro E) Bildigo de iu subaro de la aro de entjeroj al E: entjera, racionala, reela, kompleksa vico (vico de entjeroj, ks); la vico de ĉiuj entjeraj kvadratoj (la bildigo, kiu ĵetas naturalan entjeron `n` al `n^2`). SUP:familio; SUB: Specifaj vicoj: polinomo, progresio, serio, finia vico, vico de funkcioj, subvico; SUB: Rimarkindaj vicoj: koŝia vico, aritmetika vico, geometria vico, harmona vico; VD: Teĥnikaj terminoj ligitaj kun vicoj: termo, indico; VD: Rimarkindaj ecoj de vico: barita, konstanta, kreskanta, malkreskanta, konverĝa; VD: Rimarkindaj punktoj rilate vicon: adhera punkto, limeso.
Rim.: La nocio vico servas por formale paroli pri sinsekvoj da elementoj el `bb E`, ekz-e la sinsekvo `(1//n)_(n gt 0)` de ĉiuj inversoj de pozitivaj entjeroj. Anstataŭ uzi funkciecan skribaĵon por signi vicon, oni kutime preferas skribi `(u_i)_(i in bb I)`. La bildon de `n` per `u` oni nomas la `n`-a termo de la vico kaj oni signas per `u_n`. Konforme kun tia skribaĵo `n` estas nomata la indico.
afrikanse:
ry
albane:
rresht
amhare:
ረድፍ
angle:
1. row 3. turn 4. sequence
arabe:
الصف
armene:
կարգ
azerbajĝane:
sıra
beloruse:
шэраг, чарада, рад 3. чарга 4. пасьлядоўнасьць
bengale:
সারি
birme:
အတန်း
bosne:
red
ĉeĥe:
fronta, pořadí, zástup, řada
dane:
række
estone:
rida
eŭske:
ilara
filipine:
hilera
france:
rang, rangée, file (rangée), suite (succession, math.), série (succession), succession, tour (rang) 4. suite (math.)
galege:
liña
germane:
1. Reihe, Linie, Schlange 2. Reihe, Abfolge, Aneinanderreihung 3. (an der) Reihe antaŭ ĉio zorgu oficon, – plezuro atendos sian ~on: erst die Arbeit, dann das Vergnügen. 4. Folge
guĝarate:
પંક્તિ
haitie:
ranje
haŭse:
jere
hinde:
पंक्ति
hispane:
1. fila, hilera 2. serie, tanda 3. turno 4. secuencia
hungare:
sor, sorozat
igbe:
n’ahịrị
irlande:
as a chéile
islande:
róður
japane:
[こう]
jave:
saurutan
jide:
רודערן
jorube:
kana
kanare:
ಸಾಲು
kartvele:
რიგის
katalune:
1. rastellera, filera, sèrie, cua 2. sèrie, seguit, tanda 3. torn, volt 4. successió
kazaĥe:
қатар
kimre:
rhes
kirgize:
катар
kmere:
ជួរដេក
koree:
korsike:
n’angulu
kose:
ukrozo
kroate:
red
kurde:
dor
latve:
rinda
laŭe:
ການຕິດຕໍ່ກັນ
litove:
eilė
makedone:
ред
malagase:
ny laharana
malaje:
berturut-turut
malajalame:
നിര
malte:
ringiela
maorie:
rarangi
marate:
पंक्ती
monge:
kab
mongole:
эгнээ
nederlande:
1. rij, file 2. reeks 3. beurt 4. reeks
njanĝe:
mzere
okcidentfrise:
rigel
panĝabe:
ਕਤਾਰ
paŝtue:
قطار
pole:
4. ciąg
portugale:
1. fila 2. série 3. vez 4. seqüência
ruande:
umurongo
ruse:
1. ряд 2. череда 3. очередь 4. последовательность
samoe:
atu
sinde:
قطار
sinhale:
පේළි
skotgaele:
sreath
slovake:
poradie, rad
slovene:
vrstica
somale:
isku xigta
ŝone:
mutsara
sote:
mola
sunde:
baris
svahile:
mstari
taĝike:
сатр
taje:
แถว
tamile:
வரிசையில்
tatare:
рәт
telugue:
వరుసగా
tibete:
གྲལ་
ukraine:
рядок
urdue:
قطار
uzbeke:
qator
vjetname:
hàng
zulue:
irowu

vic-

(prefikse uzata)
1.
POL Helpa kaj laŭbezone anstataŭanta kiam mankas la normala plenumanto: vi havu la bonecon, elekti kiel helpon por mi, kelkajn vicprezidantojn [14]; li estos farita vicreĝo de la nove malkovrotaj landoj FK ; la malgranda vicgrafo de Prelongo tute ne similas sian patron KPr ; vicurbestrino [15].
2.
GEN Boparenca tra alia parulo de la patro aŭ de la patrino, ol tiu, de kiu oni naskiĝis; stif-: la juna frato de mia vicpatrino edziĝis al Liliane [16]; mia patrino, mia vicfratino Sara, mia duonfratino Hanna [17]. VD:duon-2
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Unua Ĝenerala Kunveno, 1905
15. Monato, Walter Klag: Vieno pliverdiĝas, 2013
16. A. LeQuint: Infantravivaĵoj, 2006
17. Sten Johansson : Familiara Kristnasko aŭ Kun ekskuzo sen ekskuzo
angle:
vice, spare, substitute, step- (relative)
france:
1. vice- 2. beau- (parent suite à un 2e mariage), belle- (parent suite à un 2e mariage)
germane:
1. Vize- 2. Stief-
hungare:
~prezidanto: alelnök. ~reĝo: alkirály.
katalune:
1. vice-, sots- 2. -astre (parent per segones núpcies)

vice

Laŭ vico aŭ vicoj: cent salonoj troviĝis vice unu post la aliaj [18]; lucernoj vice starantaj [19]; en la lasta tempo li flamiĝis vice al festenoj, administraj okupoj, pieco, por fine reveni al la festenoj [20].
angle:
in rows, in a row, in turn, in sequence, in a line
ĉeĥe:
podle pořadí
france:
à la suite, d'affilée, en enfilade
germane:
in Reihe, nebeneinander, nacheinander
hungare:
sorban
japane:
列になって [れつになって], 順に並んで [じゅんにならんで]
katalune:
en filera, en rengs
slovake:
podľa poradia
ukraine:
у свою чергу

vice de

(prepoziciaĵo)
Anstataŭ, nome de: ili povas, almenaŭ dum la daŭro de mallonga mandato, paroli vice de la tuta komunumo [21].
21. P. Dasgupta: Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo, 2011
angle:
in place of, in the name of
france:
à la place de, pour (à la place de)
germane:
in Vertretung von

vicigi

Aranĝi laŭ vicoj: fasketo da malgrandaj fiŝoj, vicigitaj sur ŝnureto QuV ; la gelernantoj vicigis sin en la koridoro kaj marŝis en la klasĉambron InfanTorent2 ; starante aparte, [literoj] havas nenian signifon, sed kiam ili estas vicigitaj ... ha [22]; Kiel bravaj grenadiroj, / Vicigitaj flank'-ĉe-flanko, / Sur bretar' de l' libroŝranko / Ili staras en spaliroj [23]; la oratoro parolas pri ĝi sisteme, vicigante unu penson post la alia laŭ certa ordo Ret ; oni povus vicigi ankoraŭ multajn tiajn aŭ similajn opiniojn Ret .
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
23. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Mia Biblioteko
angle:
put in a row, put in rows, put in a line, put in order, put in sequence
ĉeĥe:
rozvrhnout pořadí, uspořádat dle pořadí, řadit
france:
aligner (mettre en file), mettre en file, ranger (mettre en rang)
germane:
aufreihen, sich in Reihe aufstellen
hungare:
sorba állít, sorol
japane:
並べる [ならべる], 整列させる [せいれつさせる]
katalune:
arrenglar, afilerar
nederlande:
in een rij opstellen
portugale:
enfileirar
ruse:
построить (рядами)
slovake:
vradiť, zaradiť
ukraine:
шикувати, ставити в ряд, розставляти по черзі

viciĝi

Formiĝi, lokiĝi laŭ vicoj: ne viciĝante, ili staris disamase Rob ; la griza procesio devis viciĝi laŭ la rando de la fosaĵo LGA ; sur multetaĝaj bretoj viciĝis dikaj foliantoj, ledebinditaj, korpulentaj LGA ; ekstere viciĝis pli ol milo da ŝarĝaŭtoj ĉiuspecaj KrM ; unu fakto senpere sekvu la alian, tiel ke ili logike viciĝu Ret ; Hermann Behrmann viciĝis inter la plej sukcesajn pedagogojn EeP .
angle:
line up, get in sequence, get in order
france:
s'aligner, se ranger (se mettre en rangs), compter (parmi), figurer (parmi)
germane:
sich reihen
hungare:
sorba áll, besorol
japane:
並ぶ [ならぶ], 列を作る [れつをつくる]
katalune:
allistar-se, emplaçar-se
nederlande:
z. in een rij scharen
portugale:
enfileirar-se
ruse:
стоять в ряду, встать в строй
ukraine:
ставати в ряд, по черзі

viculo

Tiu, kiu helpas ĉefulon, lin okaze de bezono anstataŭas; asistanto, adjunkto: la ŝerifoj kaj […] iliaj viculoj [24]; dudek tri personoj entute, kun siaj viculoj, faras – aŭ ne faras – fundamentajn decidoj [25]; ili devis plenumi specialan kutimiĝan kurseton, […] por ke Karlo kaj lia viculo, Reĝ, eklernu novajn teknikojn [26].
24. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Kiel naskiĝis la 1-a de Majo
25. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Ni rekonstruis Ĉinujon
26. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
assistant, right-hand person
france:
second (subst.)
germane:
Stellvertreter

vicumi

Atendadi en vico: mi du horojn vicumis en Gribojedovo MkM ; ni devis vicumi en la koridoro [27]; la plursemajnan vicumadon por la brita vizo en Moskvo mirakle anstataŭis nur unuhora atendado en la konsulejo [28].
27. W. F. Hermans, trad. M. Meeuwissen: La elektrilo de Wimshurst, 2013-01-06
28. La Ondo de Esperanto, ps://tekstaro.com/t?nomo=ondo-de-esperanto, 1999, n-ro 3 (53)
france:
faire la queue
germane:
sich anstellen, Schlange stehen

alviciĝi

Aldoniĝi al vico: tiu sukceso alviciĝis al la antaŭaj; ĝenerala direktoro […] proponas al ili: „la konsumanto devas lerni plejbonigi sian buĝeton […] “, socisciencisto alviciĝas: „oni povas tre bone pagi […][29].
france:
prendre la suite de, se mettre dans la file
germane:
sich anschließen
hungare:
hozzásorolódik
japane:
列に加わる [れつにくわわる]
katalune:
agregar-se, incorporar-se, sumar-se
nederlande:
erbij komen
ruse:
встать в строй, в ряд

envicigi

(tr)
Enŝovi, almeti al la elementoj de vico: la naturo estis kvazaŭ ĉirkaŭtranĉita, alligita kaj envicigita, malnaturigita, kiel en malnovamoda Franca ĝardeno [30]; la oficiro envicigas la soldatojn por disdoni egalparte la akvon [31]; malgraŭ mia diplomo, ricevita de la oksforda universitato, mi estos, por mia honto, envicigita al iu malsupra lernejo VaK .
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
31. C. Arenal, trad. F. R.: Scenoj de la Milito, Hispana Esperantisto, 1917:7, p.4a
france:
mettre dans l'alignement
germane:
einreihen, aufreihen, einordnen
ukraine:
ставити в ряд, шикувати

enviciĝi

Metiĝi en la vicojn: [ili], militkapablaj, kaj irantaj en militon kun ĉiaj bataliloj, estis kvindek mil, por enviciĝi en konkordo [32]; mi devis enviciĝi kaj senproteste marŝadi kun la furiozuloj VaK ; la demonstrantoj, jam enviciĝintaj apud la ĉefa enirejo, estis atendantaj Metrop ; (figure) nia afero estos solida nur kiam la aĉetintoj de gramatikoj ne forlasos esperanton post kelka tempo, sed enviciĝos en SAT por utiligi sian lernan akiraĵon Lanti .
france:
se mettre dans l'alignement
germane:
sich einreihen sich einordnen
japane:
並ぶ [ならぶ], 列に入る [れつにはいる]

laŭvice

Ĉiu je sia vico, unu post la alia: laŭvice kanti; li foriris kaj trapasis laŭvice la Galatujan kaj Frigian regionon [33]; amas, ne amas murmuretadis la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de kampa astro Marta ; Marta streĉe rigardis laŭvice ĉiun el la paroj da manoj, kiuj moviĝadis ĉe la longforma tablo Marta . VD:alterna, sinsekva
33. La Nova Testamento, La agoj 18:23
angle:
one after another, taking turns, in order, in turn, one after another
beloruse:
па чарзе
france:
successivement, tour à tour
germane:
der Reihe nach
hungare:
sorrendben
katalune:
consecutivament, alternativament
nederlande:
beurtelings
ruse:
поочерёдно
ukraine:
згідно з чергою, по черзі

siavice

Je sia vico, post antaŭa okazaĵo; je sia loko en memsimila hierarĥio: [la] branĉaro etendiĝis sur la spaco de kelkaj mejloj ĉirkaŭe, […] ĉiu el ĝiaj plej malgrandaj branĉoj estas siavice tuta arbo [34]; ĉiu skribisto kaj ĉiu intendanto malsupera kolektis novaĵojn de deko da subintendantoj kaj subskribistoj, kaj tiuj siavice de dek malsuperaj oficistoj [35]; la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado [36]; prilingvaj ideoj […] alportis al esperanto pedantecon […] tio siavice kaŭzis nenecesan grandiĝon de la radikaro [37]. VD:mem1, same kiel, siaflanke, simile al
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
35. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
36. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
37. Claude Piron: La bona lingvo, p. 68a
angle:
in turn, in their turn, in their place
ĉeĥe:
ze své strany
france:
à son tour
germane:
seinerseits, ihrerseits
japane:
自分の番になると [じぶんのばんになると], 今度は [こんどは]
katalune:
al seu torn
slovake:
zo svojej strany

subvico

MAT
(de vico `u`) Tia vico `v`, ke ĝia fonto-aro estas subaro de la fonto-aro de `u`, kaj ke ĉiu termo de `v` estas termo ankaŭ de `u` por la sama indico: trovi la plej longan komunan subvicon [38]; ĉiu ajn nefinia subvico de koŝia vico estas koŝia.
angle:
subsequence
ĉeĥe:
podřazení, částečná posloupnost
france:
sous-suite
germane:
Teilfolge
hungare:
részsorozat
pole:
podciąg, ciąg częściowy
portugale:
sub-seqüência
ruse:
подпоследовательность
slovake:
podradenie

survicigi

Vicigi sur io: fragoj survicigitaj sur trunketo de pajlo [39]; la familio de Mitjaŝin alveturigis kun si tre multe da cepo, da survicigita sur ŝnuretoj seka papriko en silikvoj […] [40].
ĉeĥe:
prostrčit, protahovat
france:
enfiler (mettre en file sur qc)
germane:
aufreihen (Spieß, Schnur)
hungare:
sorban rátesz
japane:
並べる [ならべる], 数珠つなぎにする [じゅずつなぎにする]
katalune:
disposar, enfilar
ruse:
нанизать
slovake:
navliecť (niť, šnúrku ap.), navliecť (niť| šnúrku ap.)
ukraine:
нанизувати

unuavice

En unua vico, antaŭ aliaj, prioritate, antaŭ ĉio: [la hundo] movas sin konstante, saltadas, kuradas tien-reen, gvidas, ordigas kaj unuavice kaj ĉefe li bojas sur la ponto LGA ; se oni komencus konstrui, oni unuavice devus havi bonan plankon el cemento [41]; estas jam tempo, ke unuavice la lingvistoj, kies profesio ja estas okupiĝi pri lingvoj, komencu nomi la aferojn laŭ iliaj veraj nomoj Ret ; la kolero de la dio murmuris unuavice kontraŭ tiaspecaj herezuloj SatirRak . SIN:unue
41. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
angle:
firstly
ĉeĥe:
nejdříve, v první řadě
france:
au premier rang, en premier lieu
germane:
in erster Linie
japane:
第一番に [だいひとばんに], 一列目に [ひとれつめに]
slovake:
na prvý pohľad
ukraine:
першочергово

anservice

Irante unu malantaŭ la alia, kiel kutime paŝas anseroj: la kolono iĝis ĉeno, ni movis nin anservice [42]; la vojeto pli kaj pli mallarĝiĝas proksime al la pinto, tiel ke sur la fina parto oni devas grimpi anservice [43]; oni devis iri anservice, vadante laŭ mallarĝaj koridoroj de bestaj padoj [44].
42. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
43. -: La Monto Huangshan, 2003
44. I. Efremov, trad. J. Finkel: La Granda Arko, 2006
ĉeĥe:
husím pochodem, za sebou
france:
à la queue-leu-leu, en file indienne
germane:
im Gänsemarsch
japane:
一列縦隊で [ひとれつたてたいで], ぞろぞろ続いて [ぞろぞろつづいて]
katalune:
en fila índia, l'un darrere l'altre
slovake:
husím pochodom

atendovico

Vico da atendantoj: Michael jam staris en la atendovico […] eblis ricevi, por kelkaj kopekoj, teon, kafon, bulkojn CKv ; ŝi rigardis la titolon de la filmo kaj metis sin en la atendovicon ChM ; ĉe tiu pordo estis atendovico, sed ne tro granda, ne pli ol cent kvindek homoj MkM . VD:vicumi
beloruse:
чарга
ĉeĥe:
fronta, řada úloh čekajících na zpracování
france:
file d'attente, queue (file d'attente)
germane:
Warteschlange
hungare:
sorban állás
japane:
待ち行列 [まちぎょうれつ]
katalune:
cua d'espera
nederlande:
wachtrij, file
ruse:
очередь
slovake:
rad úloh čakajúcich na spracovanie

parolvico

Momento, kiam iu povas paroli post aliaj kaj antaŭ aliaj: [li] cedis la parolvicon al [alia] CKv ; en la babilejoj oni ĝenerale bone sekvis la etiketon ‐ paroli nur kiam la mano estas levita kaj la parolvico estas donita [45].
france:
tour de parole

parviciĝi

(ntr)
Viciĝi, duope starante en ĉiu vico: la viroj grupiĝis kun sia gvidanto ĉirkaŭ ĝi, post ili la virinoj parviciĝante laŭ sia aĝo [46].
46. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
france:
se mettre en rang par deux
germane:
paarweise aufstellen

aritmetika vico

angle:
arithmetic sequence, arithmetic progression
france:
suite arithmétique, progression arithmétique
germane:
arithmetische Folge, arithmetische Progression
hungare:
számtani sorozat
japane:
算術数列 [さんじゅっすうれつ], 等差数列 [とうさすうれつ]
katalune:
successió aritmètica
pole:
ciąg arytmetyczny
portugale:
progressão aritmética
ruse:
арифметическая прогрессия

finia vico, finilonga vico

MAT
Vico, kies fonto-aro estas finia.
Rim.: Finilongaj vicoj estas prezenteblaj per opoj kaj oni ofte konfuzas ambaŭ nociojn.
angle:
finite sequence
ĉeĥe:
finitní řada, konečná řada
france:
suite finie
germane:
endliche Reihe
hungare:
véges sor
katalune:
successió finita
nederlande:
eindige reeks
pole:
ciąg skończony
portugale:
seqüência finita
ruse:
конечная последователность, кортеж
slovake:
konečný rad

geometria vico

angle:
geometric sequence, geometric progression
ĉeĥe:
geometrická posloupnost, geometrická řada
france:
suite géométrique, progression géométrique
germane:
geometrische Folge, geometrische Progression
hungare:
mértani sorozat
japane:
幾何数列 [きかすうれっ], 等比数列 [とうひすうれつ]
katalune:
successió geomètrica, progressió geomètrica
pole:
ciąg geometryczny
portugale:
progressão geométrica
ruse:
геометрическая прогрессия
slovake:
geometrický rad

harmona vico

angle:
harmonic sequence, harmonic progression
ĉeĥe:
harmonická posloupnost, harmonická řada
france:
suite harmonique, progression harmonique
germane:
harmonische Folge, harmonische Progression
hungare:
harmonikus sorozat
japane:
調和数列 [ちょうわすうれつ]
katalune:
progressió harmònica
pole:
ciąg harmoniczny
portugale:
progressão harmônica
ruse:
гармоническая прогрессия
slovake:
harmonická postupnosť

koŝia vicoPIV2 , Koŝi-vico[47]

MAT
Tia vico en metrika spaco, ke la distanco inter du ĝiaj termoj povas iĝi arbitre malgranda, se la indicoj estas sufiĉe grandaj: konverĝanta vico estas koŝia; en la metrika spaco de reeloj ĉiu koŝia vico konverĝas. VD:kompleta, Koŝio.
angle:
Cauchy['s] sequence, fundamental sequence
france:
suite de Cauchy, suite fondamentale
germane:
Cauchy-Folge, Fundamentalfolge
hungare:
Cauchy-sorozat
itale:
successione di Cauchy, successione fondamentale
katalune:
successió de Cauchy
pole:
ciąg Cauchy'ego
portugale:
seqüência de Cauchy
ruse:
сходящаяся в себе последовательность, фундаментальная последовательность, последовательность Коши

vico de funkcioj[48], funkcivico

MAT
Vico, kies termoj estas funkcioj. VD:simple konverĝa, unuforme konverĝa, konverĝa en mezuro.
Rim.: En MatVort troveblas „funkciala vico“, kun la ekzota adjektiva formo responda al „funkcio“.
angle:
function sequence, sequence of functions
ĉeĥe:
fronta, pořadí, zástup, řada
france:
suite de fonctions
germane:
Funktionsfolge, Funktionenfolge
hungare:
függvénysorozat
katalune:
successió de funcions
pole:
ciąg funkcyjny
ruse:
последовательность функций
slovake:
poradie, rad

administraj notoj

pri laŭ~e:
    Pola Radio ofte uzas "laŭ~a" kun la senco "plia": "hodiaŭ
    en nia laŭvica programo vi aŭdos...". Tio kongruas kun
    simila rusa uzo de "ocherednoj". La sencon oni povus difini
    per "la sekvonta en la vico". [MB]
  
~o: Mankas verkindiko en fonto.
aritmetika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
finia ~o, finilonga ~o: Mankas dua fontindiko.
finia ~o, finilonga ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
geometria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
harmona ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
koŝia ~o, Koŝi-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de funkcioj, funkci~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.