editor/o PIV1

editoro

TIP(neologismo) Preparanto de eldonotaj tekstoj, kiu korektas, glosas, enkondukas: la 25an de aprilo 2005 mortis la japana zamenhofologo Ito Kanzi, la editoro de Plena Verkaro de Zamenhof [1]; Ito Kanzi estas pli eldonanto ol editoro, eĉ se ĉiel admirinda pro la giganta laboro [2]; la editoroj resumis siajn ŝanĝojn en la Postparolo [3]. SIN:redaktoroVD:eldonisto
Rim.: En la latina „editor“ signifas „eldonanto“. La vorton „editoro“ Waringhien enkondukis kaj motivis en la eseo „Editoraj demandoj“, vd „Lingvo kaj Vivo“ (1959), por apartigi la redaktajn laborojn de la komercaj agoj de eldonanto. Kial li ne konsideris apliki la fundamentan vorton „redaktoro“ en tiu ĉi kunteksto, restas neklare.
1. R. Haupenthal: Mortis Ito Kanzi, Nun, 2005-04-28
2. La Ondo de Esperanto, 2001, №6
3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
beloruse:
 карэктар
ĉeĥe:
 editor, vydavatel
france:
 éditeur (critique de texte)
germane:
 Herausgeber
hebree:
 מוציא לאור
hispane:
 editor
pole:
 korektor
portugale:
 editor (crítico de texto)
slovake:
 editor, vydavateľ
ukraine:
 видавець, відповідальний редактор видання

editori

(tr)
TIP Prepari por eldono, kritike ekzamenante, korektante, komentante: La nova Ĉinio eldonis plenan kolekton de la verkoj de Lusin […] kaj klasikaĵojn kiujn li editoris kaj korektis [4]; volumo spontane kaj senpartie kaj eminente iniciatita, startigita, redaktorita, editorita, asiste verkita, korektita, repolurita […] eĉ bindita de neniu alia ol mia tiptologia edzino mem! MMa . SIN:redaktiVD:eldoni, revizii2
4. Ĉina Radio Internacia: Lusin, 2003-12-09
beloruse:
 карэктаваць, рабіць карэктуру, правіць (тэкст)
france:
 éditer (critique de texte)
germane:
 edieren
hispane:
 editar
pole:
 korygować, poddawać korekcie
ukraine:
 видавати, бути відповідальним редактором видання

administraj notoj