*el PV

I.

*el

Prepozicio montranta:
1.
La limigitan spacon aŭ la objekton, de kies interno io sin movas eksteren: mia patrino forpelis min el la domo [1]; el sub la kanapo la muso kuris sub la liton [2]; ili eliris el la urbo [3]; liaj kruroj pendis el la fenestro [4]; depost lia reveno el Hispanujo [5]; vi prenos edzinon por mia filo el tie [6]; atakoj de la nomadoj el la dezerto [7]; el la oficejo de la nomarĥo venis ordono [8]; oni ne enlasas el eksterlando teksvarojn Metrop ; inter la fremduloj estis unu kantisto el nordo [9]; [li] ŝtelis juvelojn el la trezorejo [10]; [ŝi] prenis el kesto brunan mantelon [11]; [ili] ĉerpis akvon el la puto [12]; neĝulino […] soifanta […] trinkis el ĉiu glaso guton da vino [13]; li legis […] el malnova historia libro [14]; lin forstreki el la listo [15]; letero sendita el Parizo [16]; l' animo via brilas el l' okuloj Hamlet ; la lipoj ridetadis el (kontrastante kun) la nigra barbo [17]; la steloj eklumis el la klara etero [18]; elirigi iun el sub la jugo [19]; eliris fajro el antaŭ la Eternulo [20]; Jehoŝeba forkondukis lin el inter la filoj de la reĝo [21]; la Eternulo parolis el meze de la fajro [22]. belaj rakontoj el trans la montoj PrV ; ne gutas mielo el la ĉielo PrV .
2.
La antaŭan staton de io, kio ŝanĝiĝis kaj aliiĝis: ĉiuj fariĝis el polvo kaj refariĝos polvo [23]; ili forĝos el siaj glavoj plugilojn [24]; Sara per tio estis iom skuita el siaj revoj [25]; vekiĝintaj el dormo [26]; eliri el embaraso [27]; tiuj homoj, kio fariĝis el ili [28]? eksigita el la servo Metrop ; elŝiri el tiu ĉi situacio [29]; sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon [30]; el la neceseco oni devas fari virton PrV ; VD:de, al en, en ...-n
3.
La abstraktan originon, la kaŭzon de sento aŭ ideo, la bazon de rezono: el la dirita regulo sekvas, ke […] [31]; fragmento el la antaŭparolo [32]; Jafet estas nomo el la Biblio [33]; vortoj el la Fundamento [34]; restaĵo el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo [35]; tion ni eksciis el la gazeto [36]; mi ne scias el kia kaŭzo... [37]; el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi sekvaĵo kompleta Marta ; tio fariĝis el (pro) simpla senhelpa neceseco kaj ne el ia lingva leĝeco [38]; fari ion el (pro) simpla kaprico [39]; malsanis la patrino, kiun amis li el tuta koro [40]; logike kunmeti argumentojn kaj tiri el ili konkludon [41]; ni el tio vidas, ke […] [42]; el tiu ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco [43]; li tion desegnis el la memoro; havigi al si profiton el luigado de loĝejoj [44]; traduki el unu en alian lingvon [45]; krii el la tuta gorĝo PrV . VD:de, pro
4.
La aron, kies unu eron oni tiras aŭ abstraktas; la devenon de parto apartigita de la tuto: unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [46]; unu el ili [47]; la plej forta el ĉiuj [48]; kelkaj el la ĉefoj [49]; restis iom el la viando [50] [51]; la duono el la loĝantoj estas freneza [52]; li donas el sia pano al malriĉulo [53]; la dua el la tri esperantaj tradukoj de la poemo [54]; por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la lastaĵon el mia havo RBa ; ŝi kantas plej bone el ĉiuj; el du malbonaĵoj elektu la malpli grandan; ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj Marta ; kolektiĝis al li el la Izraelidoj granda amaso [55]. VD:inter
5.
La materialon, kiu konsistigas ion; la erojn de tuto: ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [56]; kolĉeno el grandegaj perloj [57]; statuoj el marmoro [58]; mantelo el nigra veluro [59]; manĝo el verdaĵo [60]; pudingo el pomoj Marta ; muro el brikoj [61]; vesto el dika, grize blueta drapo [62]; la tegmento estis faritaj el kanoj [63]; plekti kronon el asperuloj [64], el blankaj lilioj [65], el dornoj [66] [67]; vortaro el ĉirkaŭ mil vortoj FK ; nebuleto el palaj nuboj [68]; stranga miksaĵo el legendoj de la prapatroj, mirindaj historioj […], kuriozaj rakontoj, […] preĝoj kaj festaj kantoj [69].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 44:4
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
5. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:7
7. E. Lanti: Naciismo, p. 38
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
9. Andersen, trad. Zamenhof: Fabeloj, Rozo de la tombo de Homero
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 23:16
13. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
15. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
16. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro XII.
17. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
18. Andersen, trad. Zamenhof: Fabeloj, La ombro
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 6:6
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 9:24
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 11:2
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:12
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:20
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 2:4
25. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
26. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
28. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
29. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
30. Vilijam Ŝekspir', trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, gutenberg.org
31. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
32. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
33. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
34. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
35. L. L. Zamenhof: Post la granda milito, Post La Granda Milito
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
37. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
38. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Akcento – Pri la reguloj de la akcento
39. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Akcento ‐ Pri la reguloj de la akcento
40. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
41. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Facila
42. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
43. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
44. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, ĈAPITRO XXII
45. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXII
46. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 10:4
48. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXX
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 28:12
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 7:17
51. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:34
52. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXI
53. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:9
54. Monato, Pejno Simono: Malgaje pri patrino, 2014
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 10:1
56. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
57. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
58. Andersen, trad. Zamenhof: Fabeloj, Malgranda Tuk
59. Andersen, trad. Zamenhof: Fabeloj, Dio de dormo
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:17
61. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
62. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XVII
63. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V
64. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
65. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
66. La Nova Testamento, Johano 19:2
67. La Nova Testamento, Mateo 27:29
68. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Brulanta Urbo
69. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
afrikanse:
onder
albane:
në mesin e
amhare:
መካከል
angle:
from
arabe:
بين
armene:
մեջ
azerbajĝane:
arasında
beloruse:
з, са
bengale:
মধ্যে
birme:
အနက်
bosne:
među
ĉeĥe:
z, ze
ĉine:
來自 [láizì]
dane:
blandt
estone:
välja
eŭske:
artean
filipine:
mula sa
france:
de belaj rakontoj ~ trans la montoj: des histoires à dormir debout. ~ la neceseco oni devas fari virton: il faut faire de nécessité vertu.
galege:
entre
germane:
aus, aus ... heraus, von (i.S.v. "aus einer größeren Anzahl") ~ la neceseco oni devas fari virton: aus der Not eine Tugend machen.
guĝarate:
વચ્ચે
haitie:
nan mitan
haŭse:
a tsakanin
hebree:
מ- 3. מתוך 4. מבין
hinde:
के बीच
hispane:
de
igbe:
n’etiti
irlande:
i measc
islande:
meðal
japane:
の間で
jave:
antarane
jide:
צווישן
jorube:
laarin
kanare:
ನಡುವೆ
kartvele:
შორის
kazaĥe:
арасында
kimre:
ymhlith
kirgize:
арасында
kmere:
ក្នុងចំណោម
koree:
korsike:
da
kose:
phakathi
kroate:
među
kurde:
bin
latine:
in
latve:
vidū
laŭe:
ໃນບັນດາ
litove:
tarp
makedone:
меѓу
malagase:
eo
malaje:
antara
malajalame:
കൂട്ടത്തില്
malte:
fost
maorie:
i roto i
marate:
दरम्यान
monge:
cov
mongole:
дунд
nepale:
बीचमा
njanĝe:
pakati
okcidentfrise:
út
panĝabe:
ਆਪਸ ਵਿੱਚ
paŝtue:
په منځ کې
pole:
1. z, ze, od 2. z, ze 3. z, ze 4. z, ze 5. z, ze
portugale:
de, dentre
ruande:
muri
ruse:
из
samoe:
ma
signune:
l@13
sinde:
مان
sinhale:
අතර
skotgaele:
am measg
slovake:
z, zo
slovene:
iz, ven
somale:
ka mid ah
ŝone:
pakati
sote:
har’a
sunde:
di antara
svahile:
kati ya
taĝike:
дар байни
taje:
1. ออกจาก 2. จาก 3. จาก 4. จาก, ใน 5. จาก
tamile:
மத்தியில்
tatare:
арасында
telugue:
మధ్య
ukraine:
серед
urdue:
میں
uzbeke:
orasida
vjetname:
trong
volapuke:
se
zulue:
phakathi

de el

(arkaismo)
De 2: [la kampo kaj la kaverno] aĉetitaj de el la filoj de Ĥet [70]; la kaverno, kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo kiel tomban posedaĵon de el Efron la Ĥetido [71]; oni devas apartigi de el la klera publiko aregojn da simplaj kaj kredemaj legantoj [72]. SIN:disde 3, elde 2.
Rim.: En ĉi tiu esprimo la prepozicio el ne havas propran sencon, sed ebligas emfazi, ke la prepozicio de montras originon, ne posedanton aŭ aganton, kiel povus sugesti la sintakso. En aliaj okazoj, tamen, de havas tempan sencon kaj el subkomprenigas eliran movon: konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro (de la momento de lia eliro el la ventro) [73] .
angle:
of (archaic)
beloruse:
з, са, ад
pole:
z, ze, od
II.
Vortero uzata memstare kun la senco 1 de la prepozicio:

elen

Eksteren: ĵeti ion elen; retrovi la vojon elen [74]; la (pluva) akvo verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen [75].
74. Henrik Ibsen, trad. Odd Tangerud: La Sinjorino el la Maro, 1a akto
75. Andersen, trad. Zamenhof: Fabeloj, Reĝidino sur pizo
angle:
outside
beloruse:
вонкі
ĉeĥe:
ven
france:
dehors
germane:
heraus
hebree:
החוצה
hispane:
afuera
pole:
z, ze (środka)
ruse:
наружу
slovake:
von
ukraine:
назовні
volapuke:
se

eligi

1.
Elirigi, elĵeti, ellasi: eligi (elbati) fajreron el ŝtono; eligi (eltiri) kortuŝajn sonojn el sia violono; karboj [...] eligis ĉirkaŭen agrablan varmon Marta ; la alumeto eligis varman helan flamon [76]; eligi surprizokrion [77]. VD:disvastigi, elradii, elsendi, produkti
2.
KOMP Elkomputiligi datumojn: moderna persona komputilo povas eligi po 1 miliardo ĉenojn je sekundo [78].
3.
KRI En la Triunuo, rilato de la Patro (kaj, ĉe la romkatolikoj, de la Filo) al la Sankta Spirito: la Filo estas generita de la Patro, dum la Spiro estas eterne eligata el tiu tra la Filo [79].
Rim.: Tiu vorto respondas al la tradicio de la kristanismo okcidenta. La tradicio orienta uzas alian terminon, deveni, kiu estas uzata en la respondaj tekstoj; la malsama senco de tiuj terminoj kreis multajn miskomprenojn en la eklezia historio. [S. Pokrovskij]
76. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
77. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Minejo de l' Bildoj
78. Vikipedio, Nombregoj
79. G. Waringhien: Ni kaj Ĝi, La Laguna: Stafeto, 1972. P. 189.
angle:
1. emit, give forth(emit, produce), give off (emit, vent), give out (emit), let off(emit), let out(emit, release), throw off(emit) 2. output (emit) 3. proceed from (Western Christianity)
beloruse:
выводзіць, выцягваць, выпускаць, выдаваць
ĉeĥe:
vyjmout, vyloučit, vyndat, vypudit, vytknout, vytáhnout z vnitřku, vyřadit
ĉine:
2. 花錢 [huāqián]
france:
1. produire, tirer (qc/qn hors de), sortir (tr.) 2. sortir (des données, info.)
germane:
2. ausgeben
hebree:
1. להוציא, לפלוט 2. לפלוט
hispane:
1. expulsar, dar 2. generar (datos, información) 3. emanar
japane:
出す [だす], 出力する [しゅつりょくする]
pole:
1. wyciągać, wydobywać, wyłaniać, wypuszczać, rugować, wytegować (pot.) 2. wyciągać (dane), zgrywać (dane)
ruse:
2. вывести (данные)
slovake:
uvoľňovať, vylučovať, vyvíjať
taje:
ปล่อยออก
ukraine:
вибирати, виділяти, виймати, витягати, виводити, видавати

eligaĵo

1.
Io elirinta, elpuŝita, produktita: iom da flava sekiĝinta eligaĵo trovas sin en la interna angulo de la okulo [80].
2.
KOMP Eligata datumo: oni provis aldoni al la eligaĵo bruon, kiu devis malhelpi pli al registrado, ol al homa perceptado [81]. SUP:rezulto
angle:
1. exudate 2. output (data)
beloruse:
1. выхад, выдзяленьне 2. выходныя зьвесткі
france:
2. output(s) (info.), sortie(s) (info.)
germane:
2. Ausgabe
hebree:
2. פלט
hispane:
1. emisión, emanación, sercreción 2. dato(s) de salida
pole:
1. wyciąg, wybór, próbka 2. zrzut (danych)
ruse:
2. выходные данные

eligo

KOMP
Eligado aŭ eligaĵo: venenaj gas-eligoj [82]; subita eligo de energio akumulita en la terkrusto [...] estigas tertremajn ondojn [83].
angle:
output
beloruse:
вывад, выдача
ĉeĥe:
inkluze, izolace, oddělení se, tvorba, uvolnění se, vyloučení se, vývin
france:
output(s) (info.), sortie(s) (info.)
germane:
Ausgabe
hebree:
פלט
hispane:
salida, emisión, emanación
pole:
wyjście
ruse:
вывод
slovake:
izolácia, oddelenie sa, vylúčenie sa
ukraine:
вивід, видача

eligilo

1.
Iu aprato por eligi ion: ŝanĝo de koloro de lumo [...] pro relativa moviĝo de eligilo de la lumo (lumanta objekto) [84];
2.
KOMP Aparato por eligi datumojn: ekrano kaj presilo estas eligiloj; eligiloj estas flankaparatoj transformantaj rezultojn de prilaborado de ciferaj maŝinaj kodoj en formon oportunan por homo aŭ taŭgan por administrata maŝino [85]. TUT:aparataro
angle:
1. source (of light, etc.) 2. output device
beloruse:
прылада вываду
ĉeĥe:
výstupní periferní zařízení
ĉine:
輸出機 [shūchūjī], 輸出設備 [shūchūshèbèi]
france:
périphérique de sortie
germane:
Ausgabegerät, Ausgabeeinheit 1. Quelle (z.B. Licht-)
hebree:
התקן פלט, יחידת פלט
hispane:
1. fuente (de luz etc.) 2. periférico de salida, dispositivo de salida
japane:
出力装置 [しゅつりょくそうち]
pole:
urządzenie wyjścia
ruse:
устройство вывода
slovake:
výstupné periférne zariadenie
ukraine:
пристрій виводу

eliĝi

Eliri: ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo [86].
86. La Nova Testamento, II. Timoteo 2:25
angle:
get (out) from, get (out) of
beloruse:
зьяўляцца, выходзіць, выдзяляцца
france:
sortir (intr.), se sortir de
hebree:
לצאת
hispane:
salirse, salirse de, emerger
japane:
出てくる [でてくる], 外へ出る [がいへでる]
pole:
wychodzić, wyciągać się, wydobywać się, wyłaniać się, wypuszczać się, wytegować się (pot.)
ruse:
выйти
ukraine:
виходити, з’являтися, виділятися
III.
Prefikso montranta:
1.
Direkton de la interno eksteren: el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo [87]; ni elveturis el Peterburgo [88]; ni elveturis tra la urba pordego [89]; eltiri sin el mizero Marta ; eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato [90]; mi elbatos vian pafarkon el via maldekstra mano, kaj mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano [91]; li elmetis al mi sian historion [...] kaj la esenco de liaj ideoj estis jena [...] [92]; mi [...] elmetis min ekstere al la frosto kaj malvarmo [93]; ili elmetis unu piedon kaj enŝovis ĝin en la neĝamason [94]; ŝi elprenis la manon el la faldoj de sia maleleganta tuko Marta ; Marta elprenis el la poŝo dekkvinspesdekan moneron Marta ; skatoleto, eltranĉita el unu sola smeraldo [95]; li elĉizigas en la roko loĝejon por si [96]; eldoni rezultaton, libron; eldiri koran saluton [97]; elparoli verdikton Marta ; la tuta direkcio gratulis la gajninton, kaj […] proponis elpagi tuj [98]; vorto elparolita (prononcita) per aŭtoritata tono EE ; ŝi elpaŝis en la bruan, tumultan, strangan mondon [99]; ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe, kiom ŝi povis [100]; [ŝi] komencis ĝemi kaj elŝiri siajn harojn [101]; elŝiri malsanan denton [102]; mi elpremis [la berojn] en la pokalon [103]; elvoki rememoron; elterigi trezoron.
2.
Ĝisfinan plenumon de ago: la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni (tute, bone lerni) [104]; eltrinki botelon [105]; la knabo [...] elkreskis, kvankam li restis malaltkreska [106]; grandega ondo […] elfinis la ruinigantan laboron [107]; ĉar miaj provizoj estas elĉerpitaj, mi devas prunti [108]; li estis unua, kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la komenco ĝis la fino [109]; por elaŭskulti ĉion tion ĉi vi ne havus sufiĉe da tempo nek pacienco EE ; tiun malsukcesintan provon ŝi kruelege elpagis [110]; la tuta popolo […] elmortis [111]; elporti (ĝisfine toleri) grandan konflikton de suferoj [112]; [vestoj] liaj estis tute eluzitaj dum la vojaĝo [113]; elfrotita [114]; (forigita, difektita per la frotado); ĉiuj karboj elbrulis aŭ estas bonorde estingitaj [115]; elbakita hordea pano [116]; mi ne povas elteni, kiam mi vidas tiujn brulantajn okulojn [117].
Rim.: Por esprimi tiun sencon oni pli taŭge uzas la prefiksojn fin-tut-, aŭ for-, kiuj ne estas dubsencaj (finlerni, fintrinki, tutpagi, forĉerpi, ktp).
3.
Ricevon, akiron de io per la ago montrita de la radiko: ili elpensis tutan historion [118]; elpensi ion novan [119]; li eltrovis la arton fari oron [120]; eltrovi la jam eltrovitan Amerikon EE ; mi volis elturni min (eliri el malfacila situacio) per rapidece trovita preteksto Marta ; inĝenieroj esploris la aferon kaj elkalkulis, ke tio estas tre bona afero [121]; mi almozelpetos Marta ; elforĝante la armaĵon [122]; oraj orelringoj, kiujn li elpetis (ricevis per petoj) [123]; Dio elaŭdis ŝin kaj malŝlosis ŝian uteron (plenumi lian peton) [124]; se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon [125].
Rim.: En tiu senco la prefikso per estas ankaŭ ofte uzebla, kaj preferinda (perflati, perlabori, peralmozi, permiliti).
87. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
88. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
89. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
90. La Nova Testamento, Luko 6:42
91. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 39:3
92. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
93. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
94. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
95. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
96. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:16
97. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
98. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
99. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
100. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
101. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
102. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
103. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:11
104. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
105. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
106. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
107. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
108. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
109. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
110. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
111. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 5:6
112. La Nova Testamento, Hebreoj 10:32
113. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
114. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 50:9
115. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
116. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:13
117. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
118. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
119. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
120. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
121. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
122. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
123. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 8:26
124. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 30:22
125. La Nova Testamento, Luko 19:8
angle:
1. from, out of 2. completely 3. out
beloruse:
 вы-, з-
germane:
 aus-, heraus-
pole:
 wy-, z-
ruse:
 вы-, из-
87. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
88. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
89. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
90. La Nova Testamento, Luko 6:42
91. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 39:3
92. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
93. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
94. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
95. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
96. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 22:16
97. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
98. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
99. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
100. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
101. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
102. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
103. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:11
104. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
105. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
106. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
107. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
108. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
109. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
110. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
111. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 5:6
112. La Nova Testamento, Hebreoj 10:32
113. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
114. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 50:9
115. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
116. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:13
117. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
118. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
119. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
120. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
121. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
122. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
123. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 8:26
124. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 30:22
125. La Nova Testamento, Luko 19:8

administraj notoj

pri ~:
Ne troviĝis la fonto de pluraj el la Z-aj citaĵoj. Ĉu anstatŭigi
  aŭ forigi ilin? [WD]
pri el III:
Ne troviĝis la fonto de pluraj el la Z-aj citaĵoj. Ĉu anstatŭigi
  aŭ forigi ilin? [WD]