8distribu/i PV

distribui

(tr)
Disdividi, disdoni, dispartigi: [ili] alportadis dekonaĵon el la greno, [kaj] ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj [1]; [li] distribuis ĉion egalmezure [2]; [li] distribuis frapojn [3]; ĉie oni distribuis la tekston de la Deklaracio [4]; Supera Helena Esperanta Instituto […] distribuas diplomojn en tri gradoj [5]; oni jam ekis distribui la manĝaĵojn! kaj mi idioto jen senutile meditaĉas [6]; li distribuus terparcelojn inter la popolo [7]; li distribuis monon, pretekstante, ke tiuj sumoj estas kontribuaĵoj al elektokampanjaj elspezoj [8]; ili aĉetis la varojn eksterlande kaj distribuis ilin en Eŭropo [9]; la usonaj filmdistribuantaj kompanioj ne permesas distribui la ne-holivudajn filmojn [10]; la bankoj emisiis, distribuis kaj ŝanĝis monon, sed ne rajtis postuli interezojn laŭ la admonoj de Korano [11]; la elektra reto komence estis koncipita por transporti kaj distribui la elektron de kelkaj grandaj centraloj en Belgio al ĉiuj uzantoj [12]. VD:deploji, disvendi, eldoni
angle:
distribute
beloruse:
разьмяркоўваць, раздаваць, распаўсюджваць, займацца дыстрыбуцыяй
ĉeĥe:
distribuovat, rozdělit, rozmístit, rozvádět
ĉine:
散出 [sànchū], 播发 [bòfā], 經銷 [jīngxiāo]
france:
distribuer, répartir
germane:
austeilen, verteilen, distribuieren
hispane:
distribuir
japane:
分配する [ぶんぱいする], 割り当てる [わりあてる], 配達する [はいたつする], 配布する [はいふする]
pole:
dystrybuować, rozprowadzać, rozdzielać, roznosić, rozdawać
portugale:
distribuir
ruse:
распределить
slovake:
prideľovať, rozdeľovať
tibete:
གྲེམས་འགྲེམས་བཀྲམས་ཁྲོམས་
ukraine:
розподіляти, поширювати, розповсюджувати

distribuo

1.
Disdonado: distribuo de la taskoj [13]; distribuo de tramaj kaj aŭtobusaj biletoj Metrop ; la dokumentoj, kiuj devas esti eldonitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj, kaŭzas […] eĉ pure teknikan konfuzon en la distribuo [14]; distribuo de respondecoj inter la centra hispana kaj la aŭtonoma kataluna registaroj [15].
2.
Dislokado en spaco aŭ populacio: geografia distribuo [16]; la distribuo de termamuloj antaŭe estis malsama al tio kio ĝi nun estas [17]; la distribuo de sango-grupoj de hungaroj kaj nordaj ĉinoj samas [18]; alpreni efikajn rimedojn por ne lasi la diferencon de la salajra distribuo pligrandiĝi [19]. VD:dispozicio3
beloruse:
распаўсюджваньне, разьмеркаваньне, раздача, дыстрыбуцыя
ĉeĥe:
distribuce, rozdělování
france:
distribution, répartition
japane:
分配 [ぶんぱい], 割当て [わりあて], 配布 [はいふ], 配達 [はいたつ], 分布 [ぶんぷ]
slovake:
distribúcia, rozdeľovanie
ukraine:
розподіл, розповсюдження

distribuaĵo

Specifa arigo de programoj en operacisistemo GNU+Linux. Debian, Fedora, Ubuntu kaj Red Hat estas linuksaj distribuaĵoj.
angle:
distribution
beloruse:
дыстрыбутыў
france:
distribution
germane:
Distribution
hispane:
distribución
japane:
ディストリビューション
portugale:
distribuição
ruse:
дистрибутив

distribuebla

1.
Tia, ke eblas ĝin distribui.
2.
MATKompLeks =distribueca.
beloruse:
разьмеркавальны, дыстрыбутыўны
france:
1. distribuable
hebree:
ניתן להפצה
pole:
1. dystrybuowalny, rozprowadzalny, rozdzielny 2. rozdzielny
ruse:
1. распределимый 2. дистрибутивный

distribueca

MAT
1.
[20] (p.p. pri operacio rilate al operacio ) Tia, ke por ĉiuj `x,y,z` veras la egalaĵoj `x♦(y†z)=(x♦y)†(x♦z)` kaj `(y†z)♦x=(y♦x)†(z♦x)`: en la aro de reeloj la multipliko estas distribueca rilate al la adicio; distribueco de unu operacio rilate al dua.
2.
(p.p. latiso) Tia, ke ĉiu el ĝiaj operacioj estas distribueca 1 rilate al la alia: bulea algebro estas distribueca latiso.
Rim.: La fontoj ne konsentas pri tiu termino, kvankam la solvo de Bricard aspektas bona: ja distribuecan operacion karakterizas la eco distribui sin al la termoj de la alia operacio. En [21] troviĝas „distributaj aksiomoj“ (aksiomoj pri distribueco) kaj la sama adjektivo troviĝas en MatVort. Pli proksimaj al Bricard restas „distribuebla“ KompLeks kaj „distribua“ PIV2.
angle:
distributive ~eco: distributivity.
beloruse:
дыстрыбутыўны
france:
distributif ~eco: distributivité.
germane:
distributiv ~eco: Distributivität.
pole:
rozdzielny ~eco: rozdzielność.
ruse:
дистрибутивный ~eco: дистрибутивность.

distribuiĝi

(ntr)
Disdoniĝi, iel multope situi en spaco, pli aŭ malpli dense laŭ la lokoj: astronomoj malkovris la grandskalan strukturon de la universo, en kiu galaksioj distribuiĝas kvazaŭ grandega ŝaŭmo kun grandaj malplenaĵoj [22]. VD:dissemi
22. Akvosfero: Nia universo, 2008-06-02
beloruse:
разьмяркоўвацца, распаўсюджвацца
france:
se distribuer, se répartir

probablodistribuo

MAT[23]
(de hazarda variablo `X`) La probablo `P_X`, kiun ĝi difinas.
Rim.: Ekzistas pluraj manieroj karakterizi `P_X`, ekz-e per la distribua funkcio de `X`, aŭ per ĝia probablodenso, aŭ eĉ per la vico de probabloj `P(X=x)`, se `X` estas diskreta.
angle:
probability distribution
beloruse:
разьмеркаваньне імавернасьцяў
ĉine:
机率分配 [jīlüfēnpèi], 机率分布 [jīlüfēnbù], 概率分佈 [gàilüfēnbù]
france:
distribution de probabilité
germane:
Wahrscheinlichkeitsverteilung
hebree:
חלוקת הסתברויות
japane:
確率分布 [かくりつぶんぷ]
pole:
rozkład prawdopodobieństwa (zmiennej losowej)
ruse:
распределение вероятностей

administraj notoj

pri ~eca:
    Vd adm sub "komuteca" pri la problemo de tiaj formoj.
    [MB]
  
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eca: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
probablo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.