*aŭd/i PV

*aŭdi

(tr)
1.
Senti, percepti per la oreloj: orelojn ili havas, sed ne aŭdas [1]; vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno [2]; mi aŭdis la ĝemadon [3]; bojas hundido kiel ĝi aŭdas de hundoj PrV ; li aŭdas muzikon [4]; li kuŝis senmove kelkajn minutojn, provante aŭdi sian internon [5]. VD:aŭskulti
2.
Sciiĝi per aŭdado: mi aŭdis multon pri vi; mi aŭdis, ke vi rezignas vian postenon; kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu PrV ; kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas PrV ; kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan (ne ignoru tion, kio ne plaĉas al vi) PrV ; pri […] malfeliĉo vi certe aŭdas ĉiun tagon [6]; oni aŭdas […] dubeman opinion [7]; kiu ne ridetis, tion aŭdante [8]? VD:ekscii, kompreni
afrikanse:
hoor
albane:
dëgjojë
amhare:
መስማት
angle:
hear
arabe:
سمع
armene:
լսել
azerbajĝane:
eşitmək
beloruse:
чуць
bengale:
শ্রবণ
birme:
ကြား
bosne:
čuti
bretone:
klevet
bulgare:
чувам
ĉeĥe:
slyšet
dane:
høre
estone:
hear
eŭske:
entzun
filipine:
pakinggan
france:
entendre (un son)
galege:
escoitar
germane:
hören
guĝarate:
સાંભળવા
haitie:
tande
haŭse:
ji
hebree:
לשמוע
hinde:
सुनना
hispane:
oír
hungare:
hall
indonezie:
mendengar
irlande:
chloisteáil
islande:
heyra
itale:
1. udire 2. sentire (udire)
japane:
聞く
jave:
krungu
jide:
הערן
jorube:
gbọ
kanare:
ಕೇಳಲು
kartvele:
მოვისმინოთ
katalune:
sentir, sentir-hi
kazaĥe:
тыңдау
kekĉie:
ab̕ink
kimre:
clywed
kirgize:
угуу
kmere:
koree:
듣다
korsike:
state à sente
kose:
eniyivayo
kroate:
čuju
kurde:
gûhdarkirin
latine:
audite
latve:
dzirdēt
laŭe:
ຍິນ
litove:
išgirsti
makedone:
слушаат
malagase:
mihainoa
malaje:
mendengar
malajalame:
കേള്ക്കുക
malte:
tisma
maorie:
rongo
marate:
लक्ष देऊन ऐकणे
monge:
hnov
mongole:
сонсооч
nederlande:
horen
nepale:
सुन्छन्
njanĝe:
akumva
norvege:
høre
okcidentfrise:
hearre
okcitane:
ausir
panĝabe:
ਸੁਣਦੇ
paŝtue:
ډرا
pole:
słyszeć
portugale:
ouvir
ruande:
umva
rumane:
a auzi
ruse:
слышать
samoe:
faʻalogo
sinde:
ٻڌي
sinhale:
සවන්
skotgaele:
eisdibh
slovake:
počuť
slovene:
slišal
somale:
bay maqlaan
ŝone:
nzwa
sote:
utloa
sunde:
ngadenge
svahile:
kusikia
taĝike:
мешунавед,
taje:
ได้ยิน
tamile:
செவி மடுத்து கேள்
tatare:
ишет
telugue:
విను
tibete:
ཁོ་
tokipone:
kute
ukraine:
чути
urdue:
سن
uzbeke:
eshitmoq
vjetname:
nghe
volapuke:
lilön
zulue:
zwa

aŭdo

1.
Aŭdado: unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj PrV ; ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn [9]; lia rigardo kaj aŭdo svagiĝis [10]; misaŭdo [11];
2.
=aŭdpovo
angle:
hearing
beloruse:
слых
bretone:
klev, kleved
france:
unu vido taŭgas pli ol dek ~oj: voir c'est croire
germane:
unu vido taŭgas pli ol dek ~oj: ein Bild sagt mehr als tausend Worte 1. Hören
hungare:
hallás
indonezie:
pendengaran
itale:
1. ascolto 2. udito
pole:
słuch
ruse:
слух

aŭda

Koncernanta la aŭdadon: frekvenco detektebla per la aŭda sistemo [12]; la aŭda subfrekvenco estas 7,74 MHz [13]; aŭda sistemo [14].
angle:
auditory
beloruse:
слыхавы
bretone:
-klev
france:
auditif
hungare:
halló-, hallás-, auditív
itale:
auditivo, uditivo
pole:
słuchowy
ruse:
слуховой
tokipone:
kute

aŭdado

Sentado de sonoj: aŭdado de instruo [15]; ne pleniĝas la orelo de aŭdado [16]; revolucia nova maniero de aŭdado [17]; nia aŭdado alkutimiĝis [...] al la ja tre „malĝustaj“ tercioj kaj sekstoj [18].
germane:
Hören
hebree:
שמע
itale:
ascolto
kekĉie:
ab̕iil
nederlande:
gehoor
norvege:
hørsel
pole:
słuch

aŭdigi

(tr)
Fari aŭdeblan sonon: leonido aŭdigis sian voĉon [19]; la tondro aŭdigadis brue frapon post frapo [20]; sensonan kvakadon ŝi de tempo al tempo aŭdigadis, tute tiel, kiel aŭdigas infano, kiam ĝi ĝemas en sonĝo [21].
angle:
make a sound
france:
faire entendre
germane:
anheben, erheben, verlauten lassen, zu Gehör bringen
hebree:
להישמע
hungare:
hallat
itale:
far udire, far sentire (udire)
pole:
rozgłaszać, rozlegać
ruse:
издать (звук)

aŭdilo PIV1

ELE Aparato, tenata proksime al la orelo kaj transformanta elektran kurenton en sonon: li levis la aŭdilon (de telefono) [22]. SIN:aŭskultilo
22. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
bretone:
selaouell
france:
écouteur
germane:
Hörer (Telefon-), Hörmuschel
pole:
słuchawka
rumane:
căşti
ruse:
телефонная трубка, наушник, головной телефон, шлемофон

kapaŭdilo

[23]
ELE Aparato kun aŭdilo, fiksita sur la kapo aŭ en la oreloj: mia kapaŭdilo flugis de sur mia kapo [24]; hometoj kun kapaŭdiloj kaj magnetofonoj [25].
france:
casque (à écouteurs)
germane:
Kopfhörer
pole:
słuchawki nagłowne
rumane:
căşti
ruse:
наушник, головной телефон, шлемофон

neaŭdita

1.
Sen, ke oni aŭdas ion: ŝia senfortiĝinta voĉo timis la stratan bruon, en kiu ĝi devus droni neaŭdita Marta .
2.
Ne jam aŭdita, nekredebla, senekzempla: tio ĉi estis neaŭdita, nekredebla moko de la sorto FK ; neaŭdita projekto FK ; terura, nenatura, neaŭdita [26].
26. W. Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, reĝido de Danujo, 1894
angle:
2. unheard-of
beloruse:
2. няслыханы
france:
2. inouï
germane:
1. ungehört 2. unerhört
hungare:
2. hallatlan
itale:
2. inaudito
nederlande:
2. ongehoord
norvege:
2. uhørt
pole:
2. niesłychany
ruse:
2. неслыханный
slovake:
2. neslýchaný

aŭdpovo, aŭdkapablo

Senso, per kiu oni perceptas sonojn: mi havas tre bonan aŭdpovon [27]; kiel 16-jarulo Lorm perdis sian aŭdkapablon [28]; se mia aŭdkapablo povus kapti ĉiun bruon en la mondo, mi aŭdus liajn paŝojn [29]; [ĉar multe oni] skribas, Esperanto […] estas sendube preskaŭ tiom utila al la surduloj kiom al aŭdopovaj [30].
27. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, 6
28. Monato, Gert Heintze: Alfabeto por surdblinduloj, 2003
29. J. L. Borges, trad. M. Giorgini: La domo de Asteriono, 2006-12
30. Monato, Yamasaki Seikô: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj
france:
audition (sens), ouïe (sens)
germane:
Gehör, Hörvermögen
hebree:
יכולת שמיעה
itale:
udito (senso)
nederlande:
gehoor
norvege:
hørsel
pole:
słuch

administraj notoj